Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

Elektronikaj tuttekstaj reeldonoj de malnovaĵoj por :

Kulturo ĝenerala, turismo

Listo de tekstoj rilataj al scioj diversaj — artoj, tradicioj, historio, geografio, turismaj gvidlibroj, renkontoj



Tekstoj por informiĝi pri diversaj aferoj, por turismi — Esperantlingve :

Mercuès Mon Village — Mia Vilaĝo, de Joseph Delfour (1904, dulingva) :
Mercuès [Merkues], ĉe rivero Lot, proksime de urbo Cahors [Kaor], en regiono Quercy [Kersi] (centre de sud-okcidento de Francio) : la kastelo, la cedro, la vivo de la vilaĝo.

Du Mirindaĵoj : Monto Sankta-Mikaelo kaj Esperanto, de M. Monmarché (1904), tradukita de Élie Galard (1907) :
Turisma gvidlibro kun tre multaj bildoj kaj fotoj. Monto Sankta-Mikaelo, franclingve Mont-Saint-Michel, estas fama insuleto apud marbordo Atlantika, inter Bretonio kaj Normandio, malnova celejo de pilgrimo. Superigita de abatejo, arkitektura mirindaĵo konstruita sur dikaj pilieroj, tiu monumenta rokego estas unu el la plej vizitataj histori-kulturaj turismejoj de Francio. En Kristanismo Sankta Mikaelo estas anĝelestro kaj luktas kontraŭ fibestaĉa Malbono. Prezenta noto pri la reeldono.
Reklamaj paĝoj, por daŭrigi la vojaĝon en pasinteco kaj en E-ujo…

Ĉerkesa vilaĝo Esperanta Universala Biblioteko, de Aŭgusto de Marich kaj Georgo Davidov (eldonita en Budapesto, 1907-1908) :
Interesplena maldika kolekto de naŭ broŝuroj en kiu legeblas : Hungaraj poemoj Hungara poemaro I, Poemaro II – Petőfi ; etnografiaj skizoj pri Orienta Siberio La Jukagiroj, Persujo La Vivo en la Reĝa Kortego, La Punoj en Persujo ; tradiciaj rakontoj-fabeloj de Armenoj Ajcatur, Ĉerkesoj La Ĉiopotenca Beleco, Persanoj Kiel oni devas ami ; tekstoj rilataj al la genocido farita al la Armenoj Morituri Vos salutant, Guteton da lakto !.

Château-Thierry Gvidlibro tra Château-Thierry  (191?) :
Turisma broŝuro pri la urbo Château-Thierry, en nordo de Francujo, ĉe rivero Marne, oriente de Parizo : la kastelo kaj ties fortikaĵoj, la fablisto La Fontaine, kaj pluraj reklamoj…

Parto de mapo 
ĉirkaŭ La Sorbono Paris en 9 tagoj, turisma gvidlibro, ĉirkaŭ 1910 :
La unua esperantlingva gvidlibro pri Parizo, adaptita el tiama broŝuro de la Centra Oficejo de Franca Turismo, kun detalaj mapoj de la historiaj kvartaloj, kun mapo de metroo, kun adresoj de kafejoj kie renkonti Esperantistojn, kaj de la grandaj magazenoj kie Esperanto paroleblas kaj elegantaj kostumoj aĉeteblas…

Vichy gvidlibreto Vichy gvidlibreto, 1911, turismo kaj termala kuracado :
« … La Malnova Parko, inter la varmbanejaj Establejoj kaj la Kazino estis kreita de Napoléon 1er. Je la ombro de la maronarboj kaj platanoj, ĉiuj geelegantuloj iras kaj reiras sur la centra aleo ; je la horo de la akva glaso, dum la koncertoj la amaso alfluas. Se pluvo neatendita falus, nenia timo ; ĉirkaŭ la parko, la aleoj kovritaj ŝirmus la promenantojn, kiuj, ne malsekigante sin, povus iri, ĉu al la Trinkhalo de la fontoj, ĉu al la Kazino, ĉu al la Restoracio… »

Simbolo de la Kongreso Manlibro de la Kongresano, 10a U.K., Parizo, 1914 :
Tre kompleta turisma gvidlibro pri Parizo, por viziti la urbegon de 1914 : grandaj magazenoj, ĉevalaj veturiloj, aŭtobusoj, spektakloj, restoracioj, vidindaĵoj, promenadoj, etoso… Parizo estos ĉiam Parizo !

Manĝokarto Manĝokarto, de J. Tenot (1932) :
Kompleta listo de pladoj por organizi restoraciajn menuojn.
La ekzemplero estas stampita de kafejo-restoracio-hotelo "Imperator" kies kelnero estis Emilio Ferrari. Tiu forgesita Esperantisto kreis tre konatan Esperantan diraĵon, kiu rilatas al tre voraj — tamen mutaj — bestoj…

Nigra kato antaŭ 
Montmartra fono Tra Paris per aŭtoĉaroj – Nokto en Montmartro, de Simone Bernard – André Remond, 1937 :
Du turismaj ekskursoj en Parizo kiuj estis proponitaj al la membroj de la internacia konferenco Esperanto en la moderna vivo en Majo 1937.
La unua estas aŭtobusa klasika trairado en la ĉefaj stratoj, renkonte al 2000 jaroj de historio kaj kulturo, monumenton post monumento, dum taglumo.
Komplemente la dua eksurso proponas piediran viziton ĉe alia tipo de monumentoj, renkonte al vivantaj artistoj, dum la nokto…

Urso sur bankizo Polusaj glacioj sub noktomeza suno, de Joël Thézard, 1946 :
Turisma krozado de pentristo, kun 31 ilustraĵoj, en 1933 en la nordpolusa maro :
« … el la malantaŭa parto de l’ŝipo, ni vidas nian malrektan irsulkaĵon, kiu malrapide fermiĝas, kaj malaperas en la perspektivon.
Mi rimarkas tie, ŝipirante, kelkajn glaciblokojn, kiuj entenas terkolorajn makulojn. Kaj mi supozas, ke tiuj pecoj estas disigitaj de iu malproksima Grenlanda aŭ Spitsberga bordo, kaj mi opinias, ke ili konservis, por la observemuloj kaj la "scienculoj" de Fuko, kelkajn specimenojn de bruna kaj foje preskaŭ ruĝa tero.
Mi tion supozas. — Mi tion supozis… »


Sujets culturels, tourisme — textes en Français :

Mon Village — Mia Vilaĝo, de Joseph Delfour (1904, bilingue) :
Mercuès, au bord du Lot, près de Cahors : son château, son cèdre, ses habitants, la vie qui va.
Deux Merveilles : le Mont-Saint-Michel et l’Esperanto (bilingue, 1904-1907) :
Version originale en français du guide touristique de Marcel Monmarché, avec de très nombreuses illustrations.

Feuillets Encyclopédiques de Documentation Espérantiste, de Louis Perret (1946-1955) :
Cette collection inachevée de centaines de pages aborde tous les aspects de l’espéranto. Les feuillets ne sont pas reproduits ici sous forme numérique. Sont en lien avec le sujet :
Dans la Partie 1, La Langue auxiliaire espéranto, les séries : F : Diffusion et applications pratiques. / J : Bibliographie.

Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org