Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

ĝenerala tabelo de la retejo


Du Mirindaĵoj :
Monto Sankta-Mikaelo kaj Esperanto
gvidlibro de M. Monmarché, 1904,
trad. de É. Galard, 1907


Kovropaĝo de "Du Mirindaĵoj"

« Du Mirindaĵoj / Deux Merveilles » :

Version en français :

Esperantlingva versio :

Reklamoj Esperantlingvaj :


"Du Mirindaĵoj : Monto Sankta-Mikaelo kaj Esperanto"
notoj pri la turisma gvidlibro de 1904-1907
kaj pri ties elektronika rekopio 2019

Monto Sankta-Mikaelo, franclingve Mont-Saint-Michel ["mõ sĩ miŝel", nazumi ~], estas fama insuleto apud marbordo Atlantika, inter Bretonio kaj Normandio. Tiu kurioza rokego superigita de abatejo magnete kaptas la rigardojn, jam de pli ol mil jaroj.

Kovropaĝo de "Du Mirindaĵoj"
Kovropaĝo de "Du Mirindaĵoj"

Sankta Mikaelo en la Kristanisma tradicio estas la anĝelestro de la ĉiela armeo ; kirase vestita, kun glavo, li luktas kontraŭ fibestaĉa Malbono, kiel Sankta Georgo. Orumita statuo de Sankta Mikaelo supregas la tutan konstruaron.

Pasintece la monto, jam celejo de kristanisma pilgrimo, situis ne en maro sed sur arbara terpeco ; iam pro subita akvofluego aŭ pro termoviĝo ĝi fariĝis insulo ; super ties pinto dum jarcentoj estis konstruata abatejo, arkitektura mirindaĵo portata sur pilieroj (nevideblaj) ; flanke sur la monta deklivo rampas urbeto rubande ; plurfoje la fortikaĵa insulo estis sieĝata sed ne konkerita, plurfoje ĝi suferis de bruligoj de homoj aŭ de fajro de tondro ; la insuleto estas kvazaŭ tuta monumento, kaj nunepoke ĝi estas unu el la plej vizitataj histori-kulturaj turismejoj de Francio.

Pri la papera turisma libreto de 1904-1907

Tiu riĉe ilustrita libreto estis origine eldonita franclingve en 1904. La internacilingva versio aperis en 1907, konstituita per suplementaj paĝoj (nur tekstaj) enŝovitaj interpaĝe en la franca kajero.

La franca versio de 1904 enhavas 32 paĝojn plus kolorajn kovropaĝojn, je formato horizontala 14×20 cm. Entute videblas 55 desegnoj kaj fotoj, tre bonkvalite presitaj, sur apenaŭ flaviĝinta papero.

En 1907 la suplementaj internacilingvaj paĝoj estis presitaj sur ordinara papero, dismetitaj ĉe la francaj por ke ambaŭ tekstoj respondu simetrie. Estas 36 esperantaj paĝoj, inkluzive 9 de reklamoj (kiuj apudas plenbildajn paĝojn).

Paro de simetriaj paĝoj, franclingva kaj E-a
paĝo 22 franclingvapaĝo 22 esperantlingva

La kovraj paĝoj, el iomete pli dika papero, prezentas du kolorajn bildojn presitajn. La kovropaĝo estis represita por legigi esperantlingvan titolon, tiel ke la libro ŝajnas Esperanta-franca !

« Du mirindaĵoj » ja trafa titolo, ĉar kaj de Abatejo kaj de Esperanto la arkitekturoj estas mirigaj ĉefverkoj de stabila ekvilibro, rekte suprenira, ekzalta, surbaze de plej simplaj tamen firmegaj fundamentoj.

Pri la aŭtoroj

La franclingvan tekston verkis Marcel Monmarché (1872-1945), kiu mem eldonis la libron, nome de la franca fervoja kompanio okcidenta "Ouest". M. Monmarché estis unu el la ĉefaj redaktantoj de la famaj turismaj gvidlibroj "Guides Joanne", poste "Guides Bleus" de la firmao Hachette.

Originalajn fotojn faris Émile Hamonic (1861-1943), pentristo kaj fotografo kiu eldonis multajn poŝtkartojn pri Bretonio. É. Hamonic ankaŭ vigle propagandis por la Bretona kulturo. Lia filo eldonis la poŝtkartojn "Amaury".

La du kolorajn bildojn desegnis Eugène Victor Bourgeois (1855-1909), desegnisto, pentristo kaj reklama afiŝisto de turismejoj kaj fervojaj kompanioj.

Rigardeblas ankaŭ pluraj originalaj planoj de Édouard-Jules Corroyer (1835-1904), arkitektestro de la unuaj restarigaj vorkoj sur Monto Sankta-Mikaelo inter 1878 kaj 1888.

Esperantigis Élie Galard, la unua prezidanto de la jam tre aktiva Esperanto-grupo de Angers (Anĝevo), cetere apotekisto.

Multaj esperantlingvaj reklam-anoncoj ankaŭ kontribuas al la enhavo.

Ekzempleron de tiu rara libro donis S-ino L. Bon, kiun ni dankas.

Pri la jena elektronika rekopio (2019)

Kvankam agnoskindas la bela aspekto de la libro de 1904, ŝajnus mistrafe en interreta versio respekti fotokopie la ambaŭlingvan enpaĝigon de 1907 ; oni preferis separi la du lingvojn, kaj reuzi la ilustraĵojn, eĉ ĉiujn reordigi apud rilatan paragrafon.

La nuna enekrana aspekto tre malsimilas al la papera libro, sed la enhavo estas kompleta, kun teksto reale teksta (ne fota), kaj ĉiuj ilustraj bildetoj per klako estas rigardeblaj larĝskale ; per granda ekrano ili aperas en aparta fenestro, kaj eblas ke, komputile, la gvidlibro aspektas pli oportuna ol papere.

La naŭ paĝoj de esperantlingvaj reklamoj estas nun kunigitaj aparte. Temas pri E-gazetoj aŭ entreprenoj estrataj de E-istoj.

Pri gramatiko, vortoj kaj stilo

En la nuna reeldono estis lasitaj ĉiuj franclingvaĵoj, la malnovaj formoj/vortoj de la 1907-jara teksto : "Britujo" nomis la francan regionon "Bretonio" ; tie renkonteblis "Britanoj", "Normandanoj", "monakoj" kaj "monaĥoj", "kredantuloj", eĉ "tentakuloj" ; la mara tajdo estis "mareo", kaj "Manche" nomas la separmaron inter Francio kaj Britio ; la tradukinto uzis "la" pri ĉiuj geografiaj nomoj, riveroj ; kaj laŭ bona stilo franca la aŭtoro fieris "ni estas feliĉa", dum inverse, bonstile direblas "la homo", "la milito" por celi ilin ĉiujn ; "impresanta" estas la ŝtuparo, "impresiga" la preĝejo, "frizo" ties friso, kaj fine legeblas ke, nokte sub plena luno, ekskursantoj ne surpriziĝu sperti neforgeseblajn "sentitaĵojn"…

Kvankam iom balastaj, tamen ne bedaŭrindaj, ŝajnis interese lasi legi ĉiujn tiujn eraretojn [ekklarigitajn inter rektaj parentezoj], eĉ lasi mispaŝan akuzativon, kaj tiel pluigi la ekzotikecon de tiu tamen bela turismo-libro.

Aliflanke, ankaŭ la franclingva teksto hodiaŭ aspektas ielete eksepoka ; la ne plu uzatajn vortojn "tangue" kaj "lise" en nuntempaj artikoloj anstataŭas "sables mouvants" (molega/ŝancela sablo-tero, koto-tavolo) ne uzata en la broŝuro de 1904 (kvankam ankoraŭ uzatas en la franca la "en-" formo "enlisé") ; la mezepokan "raz de marée" (deveninta de Skandinavio) nun anstataŭas la japana "tsunami".

Agnoskindas tamen, ke la franca teksto de M. Monmarché estis bone verkita, ke la stilo plaĉe rememorigas paĝojn de Hugo, de Dumas, francan romantikismon kaj popularajn romanojn.

La historio de Monto Sankta-Mikaelo ja aspektas epopea romano en kiu ĉio/ĉiu agas : naturo, tero, akvo, ĉielo, fajro, tradicioj kulturaj, sociaj, religiaj, artoj kaj teknikoj, ambicioj konstruemaj/detruemaj, pacemo/militemo, malliberejo en belejo… Efektive ĉion kaj ĉiujn magnete altiris tiu pinta insuleto !

Pri Monto Sankta-Mikaelo, hodiaŭ

Kvankam Monto Sankta-Mikaelo neniam ludis gravan rolon en la historio de Franclando, ĝi hodiaŭ estas unu el la plej vizitataj histori-kulturaj turismejoj de Francio, la plej vizitata ekster Parizo kaj Versajlo ; plue, Monto Sankta-Mikaelo ankoraŭ estas celejo de religiemaj pilgrimantoj.

Kiel klarigite en la broŝuro, fine de la XIX-a jarcento komencis vorkoj por ke daŭre staru la tiel nomita "mirindaĵo", sed nur fine de la XX-a estis pristudataj vorkoj por oponi kontraŭ la re-sub-sabliĝo ĉirkaŭ la insulo, jam timata en 1900. Tiucele estis malkonstruita la tera digo, anstataŭigita de diskreta surfosta ponto. Tiucele dufoje ĉiutage funkcias larĝa fluo-barilo kiu, per la retenitaj akvoj de tajdo kaj de rivero, iom-post-iomete forpelas la sablon kiu polderigis la golfon dum la tuta XX-a jarcento.

La manieroj turismi nunepoke ŝanĝiĝas. Marcel Monmarché kaj Élie Galard surpriziĝus vidi hodiaŭajn ĉiĉeronojn kiuj surloke demonstras kiel eliĝi per specialaj gambaj moviĝoj el la kotego por ne perei en la danĝera sablo-tavolo, surpriziĝus pro filmoj sintezaj kiuj montras tridimensie kiel facile kaj rapide konstruiĝas tuta abatejo sur la pinto de rokego, virtuale !

Monto Sankta-Mikaelo daŭre magnetumas, vivas, dank’al la senĉesaj moviĝoj naturaj, dank’al la multgeneracia homa strebado, dank’al ĉiuj vizitantoj, dank’al la anĝelestro Mikaelo, certe ! Bonan viziton en mirindaĵo, per dua mirindaĵo !

Arkanĝelo Sankta Mikaelo          
Anĝelestro Sankta Mikaelo

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert – Aŭgusto 2019. Esperanto Biblioteko Hippolyte Sebert


al la franclingva versio

al la esperantlingva versio


ĝenerala tabelo de la retejo

arkivo.esperanto-france.org