Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


Monto Sankta-Mikaelo — 3/12

*
*    *

Ŝtonego en la arbaro, poste rifo en la maro, preĝejeto, abatejo, fortikaĵo, fermita urbo, ŝtata malliberejo, pilgrimejo por kredantuloj kaj pilgrimejo por artistoj, la Monto vidis amasiĝi sur tiel malvastan piedestalon ĉiujn grandecojn de la Historio, de la Kredo kaj de l’Arto. Ĉiu jarcento, pasante, sur ĝin surmetis kvazaŭ aluvion de memoraĵoj kaj de konstruaĵoj, kies stranga amasiĝo por ĉiam posteularon mirigos. Io stranga : per tiu sovaĝa ŝtonego, perdita inter ĉielo kaj akvo, allogiĝis la homo : ĝi tien amase venis kun la robo de l’monako, la kiraso de la kavaliro, kaj la bastono de la pilgrimanto, kun la pastra bastono de l’episkopo kaj la krono de la reĝoj, ankaŭ, ho ve ! kun la pafilego de la sieĝanto kaj la torĉo de la brulfaristo. Ĝi venis por skulpti ĉefverkaĵojn, kaj iafoje por ilin detrui, por preĝi kaj por rabi, por elĝui la purajn ĝojojn de poeto, kaj por ĝemadi en mallumaj karceroj… Unuvorte, la tuta homaro kuniĝis sur tiun rifon de la marsabloj, kun sia eterna kontrasto de grandeco kaj de mizero ; nenie ĝi leviĝis pli alten, ĝis la genio kaj la sankteco ; sed ĉu tiel longa historio povas en tiu mondo foliumiĝi, ne montrante makulitan aŭ sangan paĝon intermetitan ĉe tiom da paĝoj heroaj aŭ elradiantaj ?

La Kasteleto.
rigardi grandan bildon
La Kasteleto

Kaj tiel, sin glorkronante tra la aĝoj, tiu granitpinto senfrukta kaj nuda vidis kreskantan, sur sia dorso malglata, miraklan floraron : fortikaĵ-muregoj, turoj, terasoj kaj ŝtuparoj, gotikaj ĉambregoj sur gotikaj ĉambregoj, kovrita promenejo, preĝejo, sonorilejoj… Tuta amfiteatro sensimila de konstruaĵoj, malsupre militaj, supre religiaj, kaj kies suprenleviĝo montras kvazaŭ grandegan deziregon al la ĉielo. « La Monto, skribis So Hanotaux, estas ŝtonego kiu emociiĝas, kaj finiĝas en preĝo. » Ĉu ne estas, ja, tuta simbolismo, tiu-ĉi piramido de fortikmuroj kaj gastejoj, kiu resumiĝas en la sola suprenĵeto de katedralo, tiu-ĉi masiva ŝtonaro apenaŭ lumigata per pafilfendetoj kaj murfendoj ; poste altiĝanta pli kaj pli aera ĝis la fina suprenflugo de la pinakloj, de la sonorilejetoj, de la « punte ĉizita ŝtuparo » ; tia vidiĝas la delikata mastilaro de fregato, kronanta la potencan korpon de la ŝipo kun triobla vico de kanonpordetoj ?

La punte ĉizita ŝtuparo.
rigardi grandan bildon
La punte ĉizita ŝtuparo

La Monto Saint-Michel estas ja, laŭ la diro de Ardouin-Dumazet, la plej belega el la ŝtonaj poemoj starigitaj de homa mano ; ĝi estas efektive « la Okcidenta Mirindaĵo ».

Kapiteloj de : Promenejo, Akilono, Almozejo, Ĉambrego de la Gastoj.
Kapitelo de la Promenejo Kapitelo de la Akilono Kapitelo de la Almozejo Kapitelo de la Ĉambrego de la Gastoj

Kaj ne nur ĝi estas mirindaĵo sensama, sed ankoraŭ mirindaĵo, kiu neniam plu estos rekomencata, kaj pro tio ni ne povas ĝin admiri sen nepova bedaŭro. Ni vivas ĉe epoko de individualismo ; geniulo povas ankoraŭ naski ĉefverkon. Sed oni ne vidos plu tutajn generaciojn laboradi anonime, dum ses jarcentoj, por tia amasigo de ĉefverkoj ; oni ne vidos plu tiel kolosan entreprenon daŭri unuecan kaj harmonian, malgraŭ la intersekvo de la aĝoj kaj la diverseco de la talentoj, kaj ĉiam renaskiĝi, per nevenkebla persisteco, el la ruinoj kaŭzitaj de la fulmotondro, de la brulado kaj de la milito.

Pilgrimeja plumba figuraĵo.
rigardi grandan bildon
Pilgrimeja plumba figuraĵo

La monto povis stariĝi nur en tempo, kiam ĉiu personeco malreliefiĝis, kiam ĉiuj penadoj kunlaboradis por komuna idealeco, supera je ĉiuj, en tempo kiam la Arto vivis per propra vivo ekster kaj super la artistoj, tio estas, kiam la Arto havis animon, kiam la Arto estis Kredo.

Tiaj tempoj estas finitaj. La Ideo kiu kreis la Monton, ĝin forlasis : nuntempe, ĝi estas nur belega ŝelo malplena de la vivo, kiu ĝin plenigis dum proksimume dekdu jarcentoj ; ĝi ne konas plu la movadon de la loĝantoj kun pastraj vestoj aŭ armaĵoj, nek la belegaĵojn de la liturgio. Ha ! se oni povus ankoraŭ, dum la serenaj noktoj, vidi la siluetojn de la gardistoj vagantajn sur la remparoj, poste, cent metrojn super la marsabloj, la grandajn gotikajn vitrarojn elflamiĝantajn kiel paĝoj de misalo, dum la sanktaj kantoj suprenirus en la silento, kaj forflugus tra la vento kun la granda voĉo de l’maro !

Sed la realeco de l’estinto estas nuntempe nur poeta revo. La Monto mortiĝis je la religio de Kristo ; almenaŭ ĝi vivados eterne por la religio de la beleco.

La Strato.
rigardi grandan bildon
La Strato


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"

arkivo.esperanto-france.org