Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"
————————
La Kotentinlando antaŭen etendiĝas laŭlarĝe en la maron Manche kvazaŭ unua arkaĵo de giganta, nefinita ponto. Kun sia armilejo en Cherbourg (ŝerbur), ĝi similas brakon, potence armitan, minacan geston de Normandujo al ĝia malnova akiraĵo, Anglujo. Certe estas, ke al tiu aroganta antaŭenpuŝo de la kontinento, la maro ŝajnas respondi per kontraŭatako. Ĉe la radiko mem de la duoninsulo, ĝi malfermis breĉon la plej profundan de niaj marbordoj. La alfluo, multiĝinta el la vastaĵoj de Atlantiko, enŝoviĝas en la Manche’ kiel en kaptilon kaj ŝveliĝas tiom pli, ke la spaco pli malvastiĝas. Krom tio, dum sia antaŭen kurado, ĝi frapas kontraŭ la baron de la Kotentinlando ; tiam, incita ĝi reiras al la sudo, kaj, treege ŝvelinta kontraŭ la malhelpaĵo, ĝi rapidas kun dekobligitaj fortoj al malnovaj granitoj de Avranŝlando, en ilin eniĝas kiel kojno, apartigante per larĝa malfermaĵo du provincojn posedantajn malsaman karakteron : Normandujon kaj Britujon [Bretonio].
Laŭ certaj sciigoj, tie la maro akiris unu el siaj plej perfortaj venkoj. La Anglaj insuloj, kaj Chausey, Minquiers, estas nur surpernaĝanta polvo de subakvigita tero. Ĉu okazis malrapida malleviĝo de la tero, kaj iom post iom ekokupo per la maro ? Ĉu la 709a jaro vidis kontraŭe subitan kataklismon, rapidegan alfluegon, kiel volas la tradicio ? Estus malfacile tion precizigi. Sed estas certe, ke vasta arbaro etendiĝis ankoraŭ, antaŭ la 8a jarcento, inter Kankale’ kaj Granville’. Oni nomis ĝin : la Arbaro de Scissy, aŭ de Quokelunde (Koklond). La memoro de la homoj konservis la nomojn de multaj vilaĝoj superakvigitaj, kies ekzistado estas senduba, kaj la Normandanoj ankoraŭ parolas pri la urbo Hélion, same kiel la Britanoj [Bretonoj] parolas pri la urbo Is [Ys], malaperinta sub la ondojn.
El tiu terura interbatalado de la elementoj naskiĝis pejzaĝo nura en la mondo : Oni povas admiri la golfeton de Monto-Saint-Michel, diris J. J. Baude, oni povas ĝin malbeni, sed oni ne povas pretendi, ke oni vidis ion similan.
[ Monto Sankta-Mikaelo. — Flanko Nord-Orienta.]
rigardi grandan bildon
De dekdu jarcentoj, la malhela arbaro de Scissy dormas sub la blanka mortmantelo de l’sabloj, el kiuj oni eltiras ankoraŭ tutajn trunkojn de ĝiaj grandaj kverkoj. La mistero de la plenkreska arbaro anstataŭiĝis per la nudeco de stranga amfibia dezerto, kies palaĵo malhela vestiĝas du fojojn ĉiutage per brila spegulo, kaj agitiĝas, koloriĝas per la tuta ĉiela magio. Meze de la arbhavaj kamparoj de Dol’, Pontorson’ kaj Avranches, ĝi estas vasta nudaĵo, kiu eletendiĝas kaj rondiĝas kiel granda luma makulo. Ĉe la piedo de la verdantaj montetoj, kiujn malfermas la riveroj Sée, Selune, Couesnon, ĝi estas dezertaĵo absolute ebena kaj senarba, kiu senfine malvolviĝas. Tie, kiam la forfluo forkuris, reĝas solaj la blondaj marsabloj kaj la dubeverdaj tangoj [marŝlimoj] ; ili sternas sian molan kaj perfidan tapiŝon en la vastega cirko, kiun enfermas la Grouin de Cancale ĉe Britujo [Bretonujo], kaj la Roc de Granville en Normandujo. Kaj tiuj ambaŭ fieraj promontoroj estas kvazaŭ la fortikaj kolonegoj de pordo, dudekkvin kilometrojn ampleksa, liveranta enirejon al tiu vastega areno, al tiu fermita kampo je 80 kilometroj da ĉirkaŭo, desegnata de la naturo por la interbatalado senĉesa de la tero kaj akvo.
Tiu interbatalado estas inda je la scenejo : nenie en Franclando la movado de la alfluo kaj forfluo atingas tiel grandan amplekson ; nenie oni sentas, en maniero pli timiga, la « spiradon de la planedo ». La alfluo altiĝas ĝis dek, dekdu kaj ĝis dekkvin metroj super la nivelo de la malaltaj maroj. En la tuta mondo, oni konas nur du lokojn al tiu-ĉi kompareblajn : la golfeto de Fundy en Nova Skotlando, kaj la enfluejo de la Severn en Anglujo. Dum ses horoj la alfluo superakvas 300 kilometrojn kvadratajn ; ses horojn poste tiu vastaĵo denove malkovriĝas : la maro forlasis sian akiraĵon, sed por tuj rekomenci la alsaltegon, kiu ŝajnas returnen iri nur por, kun pligranda forto, antaŭen alkuri… kaj tiel dufojojn en dudekkvar horoj la maro perdis kaj gajnis la eternan batalon ! Ĉu oni povas imagi la mekanikan potencon, la rapidecon kaj la perfortecon de tia amaso da akvo moviĝanta senĉese sur tia amplekso ? Ĉu oni imagas la nekalkuleblan diversecon de vidiĝoj — (la moveblecon de fizionomio, mi dirus) — de tiu granda pejzaĝo malaperanta kaj malpreciza, ĉe kiu ĉiuminute, ŝanĝiĝas la rilato inter la elementoj, ĉe kiu la fluida supraĵo ĉiam moviĝanta, alportas kaj forportas senĉese la iluzion de dua ĉielo kun ĉiuj ĝiaj lumaj rebriloj.
[ Monto Sankta-Mikaelo en 1657, laŭ G. Mérian.]
rigardi grandan bildon
Kiam oni parolas pri la alveno de la alfluo, en tiuj regionoj, oni ĉiam ĝin komparas kun la galopo de ĉevalo : estas klasika komparo. Sed kvankam malnova, la kliŝaĵo estas tamen malvera. Escepte se ventego puŝas furiozan maron, la ondoj ne sin enĵetas en la golfeton laŭ kurado de atakeganta rajdistaro. Ĝi estas io multe pli insida, pli kaŝema, pli teruriga fine. La alfluo antaŭeniras perfide sur la marsabloj, nenion ŝajnigante ; ĝi puŝas, kiel antaŭgvardion, akvon karesan kaj ne malfidindan, simplan ŝeleton de vivarĝento [hidrargo-ŝajnan] kiu surŝoviĝas sur la sablo, silente.
Poste alvenas rapida sulko ; ondetoj rapidantaj unu post la alia kuras, sin puŝante kaj rajdante, kun beleta klara brueto — kiel kaskado de ridetoj perlaj —… estas ne pli multe ol murmuro, mallaŭtaĵo, kaj tamen ĝi altiĝas tiel ampleksa el la tuta golfeto, ke ĝi plenigas orelojn kiel terura homamasa kunkrio. Sed kial malfidi ? Oni ne vidas frunton de atako ; la alfluo estas ĉie kaj nenie. La maldika ŝeleto fluida sterniĝas kviete sur la sablo per langoj, tentakuloj ĉirkaŭirantaj, kiuj subite kuniĝas, desegnas insulojn, kaj post momento la insulo malgrandiĝas, fandiĝas, malaperas. La kanaletoj, la malaltaĵoj, unue pleniĝas, poste ĉiu sablamaso estas en la sama maniero surprize sieĝata, ĉirkaŭata per turniranta movo. Tiu nekontraŭebla diluvio sin montras karesa kiel kato. Oni ĝin rigardas suprenrampantan, kaj ĝia irado ŝajnas nesentebla ; oni distriĝas dum momento, kaj subite oni miregas pro la superakvita spaco… Se tiu malatento surprizos la vojaĝanton sur la marsablo, la returniro fariĝos neebla.
Ne malpli stranga estas la vidiĝo de la florfluo : la tuta akvo ŝajnas pumpita de alspirigo malproksima, mistera kaj ĉiopova ; la golfeto malpleniĝas okulvideble kiel vazo fendborita, kun granda bruiĝo kaŭzita de miloj da malsekaj tuŝetoj, de mil objektoj, kiuj elgutiĝas. Altirita de la granda luna potenco, la brila kurteno malaperas kiel teatra kurteno, kun siaj trompantaj rebriloj ; ĝi leviĝas sur la nuda realeco, sur la malplena scenejo de la marsabloj sulkigitaj nur de kelkaj kanaletoj rebrilantaj, enhavantaj ankoraŭ tie-ĉi kaj tie senprofundajn brilajn lagetojn.
Jes, la scenejo estas malplena, vastege. Kaj tamen oni skribus tutan libron nur priskribante ĝiajn vidiĝojn, esprimante ĝian poezion aŭ terurigon. Paul Féval provis tiun libron, li ĝin brodis sur teksaĵo heroa de mezaĝa romano. Li diris kiel belaj estas la marsabloj, kiel ankaŭ korpremantaj kaj terurigaj. Li diris la dramojn de la alfluo en kiun oni dronas, de la « lizoj » [kotegoj] en kiujn oni enŝoviĝas, de la nebuloj en kiuj oni perdiĝas, freneziĝinte. La imago de la romantismanoj, eble al si mem tro kompleza, detale priskribis tiujn tragediajn pentraĵojn. Ĝi ŝatis la antitezon de la dika sonorilo agitata por gvidi la vojaĝanton, kaj utilanta nur, ho ve ! por sonorigi al liaj oreloj lian propran sonoradon funebran, dum li interniĝas en la ondojn, aŭ en la moviĝemajn sablojn… kio estas nomata la « enliziĝo » ! « Tio estas la sepulkro, kiu fariĝis mareo [tajdo], diris Victor Hugo, kaj kiu el fundo de la tero suprenrampas al vivulo » ! Sur paĝo korpremanta, li analizis minuton post minuto « tiun teruran enterigon, longan, nepran, senkompatan, kiun oni ne povas prokrasti, nek akceli, kiu vin ekkaptas starantan, liberan, en plena farto, kiu vin entiras per la piedoj, kiu je ĉiu peno, kiun vi provas, je ĉiu alvoko, kiun vi puŝas [elkrias], vin entrenas [entiras] iom pli malsupren, kiu ŝajnas vin puni pro via malcedo per duobligata premo, kiu reenigas malrapide homon en la teron, al li lasante sufiĉan tempon por rigardi la horizonton, la arbojn, la verdajn kampojn, la fumojn de la vilaĝoj ĉe la ebenaĵo, la velojn de la ŝipoj sur la maro, la birdojn, kiuj flirtas kaj kantas, la sunon, la ĉielon… »
[ Monto Sankta-Mikaelo en 1705, laŭ N. de Fer.]
rigardi grandan bildon
Estos pli bone, ke ni elvoku la kvietan kaj radiantan belecon de la lumludoj, la vidiĝon ĉiam renovigatan de la sezonoj kaj de la horoj de l’tago. Ĝuadu ni la ĝojon de la granda suno lumiganta al la marsabloj… tie estas alia Sahara : lumrefraktaĵoj trompantaj naskiĝas kaj malaperas en la blindiganta atmosfero, kiu vibras sur la varmega sablo. Sentu ni ankoraŭ la melankolion, la malĝojan ĉagrenegon de la marsabloj forkurantaj sub la premego de plumba ĉielo : la pala vastaĵo estas senmistera, ĝi enkadriĝas senkonfuze en la rondo malproksima de la bordaĵoj… Kaj tiuj marbordoj mem ! jen ili estas nur ĥina ombro, nigra, blua, violkolora, kiu eltranĉiĝas krute malsupre de la ĉielo, aŭ kunmiksiĝas en la neprecizeco de la atmosfero ; jen en la aero lavita de oraĝa pluvo, oni distingas la plej maldikajn reliefojn sur la kamparo, la brilan verdaĵon de la herbejoj, la helan randon de la sablobordoj, kaj la blankajn domojn de la vilaĝoj… aŭ subite makulo sur la suno [elsuna lumtruo] plivalorigas ian angulon de la pejzaĝo, Genêts, Saint-Jean-le-Thomas, Avranches sur ĝia monteto, la Mont-Dol sur ĝia marĉo. Rigardu ni forflugantajn la dispelitajn nubojn, kiuj promenigas sur la vastaĵon de la tangoj la ŝanĝiĝantajn ondojn de siaj ombroj trairitaj de la sunradioj. Ni aŭskultu la kriegojn de la perfortaj ventoj kiuj balaas la marsablon, levas la sablon per turniĝantaj tromboj, igas ĝin forkuri kun kraketado de hajlneĝo. Ni aŭskultu la raŭkajn kriojn de la marbirdoj kiuj sin ĵetas po miloj sur la sekiĝintan golfeton, ni sekvu per la okuloj, ne sen kapturno, la rapidan flugadon de la hirundoj kaj la majestan flugadon de la mevoj, kies blankaj flugiloj, kiel anĝelaj flugiloj rondiras senĉese ĉirkaŭ la malnova sanktejo de la marsabloj…
Jes, tiu golfeto estas pejzaĝo sensimila. Se ĝi nur havus siajn naturajn strangaĵojn, ĝi tamen estus admirinda. Kion do ni diros, post kiam la homa genio venis sin enskribi per senmortaj signoj sur tiun grandan blankan paĝon, je tia grado, ke tiu paĝo ŝajnas nur grandioza funda [fona] pentraĵo ? Ia faraĵo de la homoj stariĝis tiel belega sur la produktaĵo de la naturo, ke la juvelo forgesigus la juvelujon, se unu ne plivalorigus la alian, kaj ne ŝajnus kreita de tuta eterneco por formi kun ĝi perfektan harmoniaĵon, superege belan.
Kie ajn vi estos en la golfeto aŭ sur ĝiaj randoj, kioma ajn estos la horo, rigardu : mirinda vidaĵo pendas super la sabloj, granda piramida silueto, kiu ŝajnas malpeziĝi por suprenleviĝi, kiu elstaras el la sabloj kaj akvo, kaj iĝas maldika, maldikega ĝis kiam per altega pinta tureto de katedralo, ĝi finiĝos ĉielen. En la nebula lumo de l’mateno, ĝi estos nur dubeblua fantomo, travidebla kaj ne reala ; sur la incendio de la subirantaj sunoj, ĝi kontraŭmetos ŝirmilon malvoviolan, poste violkoloran, poste nigran ; en la pala lunlumo, ĝi profiliĝos tute banata de blankaĵoj, inter nigraj punktoj pli mallumaj ol la nokto, kaj ĝia ombro akriĝos kiel inka fluaĵo sur la arĝenta supraĵo de la akvoj ; se la nepalpebla vato de la nebulegoj sternos sian vualon sur la golfeton, ĝi flirtados kiel densigaĵo de la nebulo en la nebulo mem, kaj alifoje en la pureco de l’atmosfero, ĝi profiliĝos tiel kruda ĉe la reliefoj kaj anguloj, ke ĝi ŝajnos trapiki la ĉielon…
Tia estas la Monto-Saint-Michel-en-la-danĝero-de-l’Maro !