Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


Monto Sankta-Mikaelo — 4/12

Iom da Historio

La historio de Monto Saint-Michel estas vastega : oni plenigus bibliotekon nur per la libroj kiujn oni skribis pri ĝi, de Guillaume de Saint-Pair (XIIa jarcento) kaj dom Jean Huynes (XVIIa jarcento) ĝis la modernaj verkoj de Paul Féval, Édouard Corroyer, kaj la tute nova studado de Paul Goût, kiu direktas nuntempe la restarigajn laborojn. El tiu longa historio, tiel plena de famaj personoj, de neimageblaj konstruaĵoj, de gloraj aŭ tragediaj dramoj, apenaŭ ni povos tie-ĉi desegni rapidan skizon.

Unue, ni ne restadu en la mallumaĵoj de la klasika « nokto de l’tempoj ». Ĉu la ŝtonego de la arbaro Scissy estis nomita mons belenus, kun kolegio de druidinoj, kiam regis Galloj [Gaŭloj], mons Jovismonjou, kun templo de Jupiter, dum la romana regado ? tio estas tute ebla. Ĉu oni nomis ĝin poste Mont-Tombe (de tumulus, rondaltaĵo) same kiel la najbara ŝtonego ankoraŭ nomata Tombelaine (de tumbella, rondaltaĵeto), kaj ĉu sur tiujn ambaŭ « tombes » [tomboj], la sanktaj ermitoj Paternes kaj Scubilion venis por preĝi ? tio estas pli certa. Sed la historio kiu devis igi la Monton sensimila, komenciĝas kun la matenkrepusko de la VIIIa jarcento.

[ Monto Sankta-Mikaelo, XVa jarcento.]
[ Latinlingva teksteto glore al Mikaelo.]
rigardi grandan bildon
Monto Sankta-Mikaelo, XV-a jarcento

En tiu tempo, kiam Saint-Aubert estis episkopo en Avranches, Sta Mikaelo al li sin montris en sonĝo, kaj du fojojn ordonis, ke li konstruu kapelon sur la Mont-Tombe, kie li volas esti honorata kiel sur Monto Gargan, en Italujo. La Sta episkopo sin demandis ankoraŭ pri la realeco de tiuj aperaĵoj, kiam la Ĉefanĝelo sin montris trian fojon, kaj riproĉinte lian nekredemon, tuŝis perforte lian kapon per la fino de sia fingro. La morgaŭan tagon sankta Aubert vidiĝis al siaj kanonikoj tiel bone fartanta kiel kutime ; tamen li havis ĉe la kapo truon, kiu estus devinta kaŭzi lian morton, kaj kiun oni vidas ankoraŭ sur lia kranio konservita en Saint-Gervais en Avranches.

Okulvidebla estis la miraklo, kaj nediskutebla la volo de Saint-Michel. Oni do eklaboris fervore. La Kredo, oni diras, transportas la montojn ; ĝi almenaŭ aliformigis Monton. Kaj dum la unua preĝejeto konstruiĝis sub la direkto de la episkopo, delegitaro de ekleziuloj iris Italujon por postuli de la religiuloj de Monto Gargan, parton de iliaj grandvaloraj sanktrestaĵoj por la nova sanktejo.

Dum tiuj faroj, en la 709a jaro, okazis, oni kredas, la fama alfluego, per kiu subakviĝis la arbaro Scissy. Kiam la delegitaro revenis el Italujo, riĉiĝinta per sanktrestaĵoj kaj festita ĉie dum la vojiro, ĝi retrovis, en la maro, la ŝtonegon sanktan, kiun ĝi estis lasinta en la arbaro. Tiel, laŭ la tradicio, la Mont-Tombe sin glorkronis per sia nekomparebla pejzaĝo, en la momento, kiam la kulto al Sta Mikaelo sur ĝi ekbruligis artan fajrejon. La maro, obeante dian volon, alvenis kvazaŭ por briligi per sia majesteco, ĉirkaŭi per sia terurigo la belegan piedestalon, kiun por si elektis la Ĉefanĝelo.

Al tiu superakvego rilatas legendo tiel beleta, ke mi ne povas allasi la plezuron rakonti ĝin rapide :

Paŝtisto, nomata Amel, forkuris for de la diluvio [diluvo] per la tuta rapideco de siaj kruroj, kuntrenante kun si, sian edzinon Penhor’ kaj sian fileton Raoul’, vestitan per la koloroj de la Virgulino. Sed la akvo altiĝis, ĉiam altiĝis. Tiam Amel levas Penhor’on sur siajn ŝultrojn por « igi ŝin vivi », kaj por « igi lin vivi » liavice, Penhor’ levas sian filon super sian kapon. Nu, en tiu momento mem la Madone de apuda kapelo, surprizita de la alfluo, resupreniris ĉielen per nova Ĉieliro. Ŝi ekvidas super la akvo, la infanon kun blua robo : tiu infaneto estas mia, ŝi pensas, kaj ŝi haltas por lin preni en siajn brakojn. Sed kia estas tiu neatendita malcedo ? La Virgulino multigas penadojn por elpreni la kerubon, kaj post li jen elakviĝas Penhor tenanta infanon kaj Amel tenanta Penhor’on. Kaj Nia Sinjorino kortuŝita ne volis dismeti tiun « aron da koroj » ; ŝi daŭrigis sian gloran flugadon kunportante kun si la patron, la patrinon kaj la infanon, « ĉar la familioj en kiuj oni sin interamas, konkludas la legendo, restas unuigataj eĉ en la ĉielo… »

Konko de Sta Mikaelo
XVa jarcento.
rigardi grandan bildon
Konko de S-ta Mikaelo

La preĝejeto de Saint-Aubert ne malfruis fariĝi unu el la plej famaj pilgrimejoj en Okcidento. Tuj de la komenco, la franca reĝo Childebert IIa, poste Karlogranda komencas la longan kaj brilan serion de la reĝaj pilgrimantoj. Baldaŭ la teruro kaŭzita de la ekokupoj [invadoj, okupacioj] nordanaj, grupigas la kamparanojn sub la protektadon de la fortikaĵ-kasteloj kaj de la abatejoj, kaj tiel naskiĝas, same kiel multe da aliaj, la urbeto sur la Monto-Saint-Michel. Sed la nordanoj saĝiĝintaj sin loĝigis en Neustrie’ ; ilia estro Rollon’ edziĝis kun la filino de l’reĝo, kaj fondis la duklandon de Normandujo, kiu pligrandiĝos baldaŭ per Anglolando.

Tiam komenciĝas por la ŝtonego de la Ĉefanĝelo la plej glora epoko de ĝia historio. En 966, Richard-sans-Peur, nepo de Rollon’ venigas al la monto la Benediktanajn monaĥojn, la plej famekonatajn en tiu tempo. La abatejo estas fondata, kaj ĝi riĉiĝas per donacoj, per posedaĵoj kiuj etendiĝas, dank’al Guillaume le Conquérant [Vilhelmo-Konkeranto], ĝis en la transmanche’aj landoj.

Episkopa bastono
de Robert de Torigni.
rigardi grandan bildon
Episkopa bastono de Torigni

La duko Richard II fondas, en 1020, la preĝejon, kies parto ankoraŭ ekzistas. De tiam la grandaj arkitekturaj laboroj ne ĉesas dum proksimume ses jarcentoj ; la granda gotika arto elradias sur la Monto per belegeco sensimila, kaj la konstruantaj monakoj daŭrigas kaj rekomencas, nelaceblaj, sian grandegan laboradon, ne senkuraĝigitaj de la malfeliĉaĵoj kiuj ĝin malhelpas : tiel, en 1138, la incendio kaŭzita de la Avranch’anoj ribelintaj. Inter la abatoj kiuj sinsekvas, grandnombraj estas la scienculoj kaj virtuloj, kies nomo estas por ĉiam gravurita sur admirindaj ŝtonaj paĝoj. Ni citu inter la plej gloraj : Roger II (1106-1123), Bernard du Bec (1131-1149), kiu finis la preĝejon, kaj la famekonatan Robert de Torigni (1154-1186), kiun Dom Jean Huynes nomas la granda konstruisto, la granda libristo, la ornamaĵo de la kongregacio, la respektato de la reĝinoj, la konsilanto de la reĝoj, la spegulo de la episkopoj, la buŝo de la papoj. Apenaŭ li estis malaperinta, kiam terura malfeliĉego okazis ĉe la prospera abatejo. En 1203, Guy de Thouars militadis en Normandujo por la reĝo de Francujo ; ne sukcesinte ekokupi la Monton, li ĝin ekbruligis, kaj ĉio konsumiĝis per la fajro, krom la preĝejo, la muroj kaj la arkaĵoj. Sed la sanktejo Saint-Michel ĉiam renaskiĝos pli brila el siaj cindroj. Philippe-Auguste donis reĝan kompensaĵon al la religiuloj, kaj dank’al liaj malavaraj donacoj ili konstruis seninterrompe, dum malpli ol 25 jaroj (1203-1228) tiun grandiozan aron da konstruaĵoj, kiu estas tiel okulvideble miriga faro teknika kaj arta ĉefverkaĵo, ke tuj de la komenco oni nomis, kaj oni ankoraŭ nomas ĝin, la Mirindaĵo. La abatoj Jourdain (1191-1212), Raoul des Isles (1212-1218), Thomas des Chambres (1218-1225), Raoul de Villedieu (1225-1236), laŭvice sian nomon alligis al tiu triumfo de la gotika arkitekturo.

Elpendaĵo [ŝildo] de Sta Mikaelo,
XIIIa jarcento.
rigardi grandan bildon
Ŝildo de S-ta Mikaelo


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"

arkivo.esperanto-france.org