Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"
Ĝis tiu epoko, la Monto restis sen fortikaĵ-muregoj. La grandaj fortikaĵaj konstruaĵoj entrepreniĝis sub abato Richard Tustin (1236-1264), dank’al gravaj donacoj de l’reĝo St-Louis kiu venis dufoje al la Monto en solena pilgrimado. De tiu tempo, la Monto St-Michel estis milita abatejo, kiu posedis, sub la direkto de la abato, guberniston nomitan de l’reĝo de Francujo, kaj garnizonon pagatan per duopaj elspezoj.
La XIVa jarcento malbone komenciĝas por la sankta ŝtonego ; ŝajnas ke la fulmo volas puni la maltimon de tiu grandegaĵo, fiere staranta, tute sola sur la ebenaĵo de la marsabloj. En 1300, la ĉiela fajro konsumas parton de la urbo kaj de la monakejo, kaj la postsignoj de la malfeliĉego estas apenaŭ malaperigitaj — ĉiam per la malavareco de kronata pilgrimanto, Philippe-le-Bel — kiam nova incendio ekbruliĝas dum la lumo de la fulmoj [pro nova fulmado-tondro].
Insignoj de la Reĝo, de la abatejo, kaj de la urbo
gravuritaj sur la Pordo de l’Reĝo, XVa jarcento.
rigardi grandan bildon
Tamen la Monto baldaŭ konos malamikon ankoraŭ pli teruran. Jen alvenis la malfeliĉa epoko de la centjara milito… la heroa epoko ankaŭ ! La Angla leopardo vagas senĉese sur niaj marbordoj, ĉie semante la ruinigon kaj la mizeron : pli ol ĉion, ĝi deziras la Monton-St-Michel, ĉar la fortikaĵo estas bona, kaj riĉa la abatejo. Por pli facile observi sian kaptotaĵon, ĝi loĝiĝas en Tombelaine, en 1372, kontraŭ la monto. Tiam, sur la dezertaj kaj danĝeraj marsabloj, teruriga duelo komenciĝas inter la ambaŭ malamikaj ŝtonegoj. Dum pli ol sesdek jaroj la Michel’anoj konos nek ripozon, nek interpacon, sed la senĉesajn subitajn atakojn, la sieĝojn, la alsaltegojn, la bataletojn, la seniĝon kaj la mizeron. Tamen ilia kuraĝo ne malpligrandiĝos, eĉ momente, kaj mirindan artan revon vivinte, ili nun travivos epopeon. Du Guesclin venas iafoje batali en iliaj vicoj ; eĉ kiam li militiras malproksimen, la kuraĝa konnetablo [tutarmeestro] ne povas forgesi la Monton, ĉar tien li loĝigis sian edzinon, Tiphaine Raguenel, tro minacatan en sia kastelo de Pontorson’.
Kaj ankaŭ, laŭ la cirkonstancoj, la abatoj montras indan valoron ; jen estas Geffroy Servon (1363-1386) tiel kapitano, kiel abato ; jen estas Pierre Le Roy (1386-1410), fama scienculo kaj granda konstruisto, kiu luksege gastigas Charles VI, kaj fariĝas lia konsilanto. Sed, ho ve ! ili havas kiel posteulon Robert’on Jolivet (1410-1444), kiu finas gloran vivon per hontiga perfido. Tiun malindan abaton ni trovas, en 1423, ne kun liaj monakoj interne de la murzonoj de la Monto, sed inter la sieĝantoj, kun la Anglo Bedford, kiu venkita en la lojalaj bataloj, provas venki per perfideco kaj malsatego la kuraĝan fortikaĵeton… Ŝajnas momente, ke ĝi estas venkota. Sed ne ! por ĝin defendi, maloana [de haveno Saint-Malo] ŝiparo rapidas, la anglajn ŝipojn transbordire suratakas kaj sukcesas liberigi la sieĝatojn.
Anglaj bombardiloj de 1434a jaro.
rigardi grandan bildon
Tiam, sur la monton alvenas lerta kapitano, Louis d’Estouteville, kiu zorgas unue por rekonstrui kaj plifortigi la difektitajn remparojn… prudentaj antaŭzorgoj ! Ĉar, en 1434, la Anglo provas lastan kaj decidigan alsaltegon : li sendas 8.000 soldatojn kontraŭ la remparojn ; sed kun areto da herouloj — precize 119, kies la historio konservis nomojn — d’Estouteville provas senesperan eliratakon, kaj baldaŭ la Angloj malvenkegitaj dise forkuras, forlasante artilerion sur la marsabloj.
Malgraŭ tiu glora militfaro, la Angloj forlasis la ĉirkaŭaĵojn de la Monto-St-Michel, nur post kiam ili estis forpelitaj el la tuta Normandujo, en 1450.
La marsabla abatejo povis fine spiri, kaj flegi siajn vundojn ; ĝi reprenis siajn posedaĵojn de longe sekvestritajn, sian arĝentilaron kaj siajn sanktrestujojn, kiujn, devigite, ĝi estis doninta kiel garantiaĵon, por ne morti pro malsato.
Ĝi precipe rekomencis, kun pli granda fervoro, sian belegan, kristanan, artan laboron, kaj Guillaume d’Estouteville — la frato de la kapitano — nomita abato kun profito dumviva (1446-1482), komencas la ĥorejon de la preĝejo tian, kia ni ĝin ankoraŭ admiras en sia potencega elflorado.
Insignoj de la Abatejo kaj ĉirkaŭkolo
de la ordeno de Sa Mikaelo.
rigardi grandan bildon
Nova prospera epoko malfermiĝis por la Monto-St-Michel. La speciala kulto al la ĉefanĝelo, tiel potence disvastigita de Jeanne d’ Arc, altiris la pilgrimantojn, pli grandnombre ol iam : la gastejoj kaj la butikoj tiel multiĝis en la urbo, ke oni devis plilarĝigi la murzonojn — fine, Louis XI faris la monakejan allogon kiel eble plej granda, fondante en 1469, la reĝan ordenon de la kavaliroj de St-Mikaelo, kies unuaj solenaj kunsidoj okazis en la monakara ĉambrego, nomita de tiu tempo, la ĉambrego de la kavaliroj.
Sonorileto de pilgrimanto,
XVIa jarcento.
rigardi grandan bildon
Kial tiu sama Louis XI starigis ankaŭ la karcerojn de l’abatejo ! teruriga novaĵo, kiun tro ofte memoris liaj posteuloj, por ĝin uzi.
Kun la XVIa jarcento, iom post iom, estingiĝas la arta agado de l’monto, obeante la dekadencan ekfiniĝon mem de la gotika arto.
Cetere, de Guillaume d’Estouteville, la abatoj, dotataj per dumviva profito, ne loĝas plu en la abatejo, kaj ĝin konsiderante nur kiel fonton de rentoj, ne plu zorgas pri ĝia sorto.
Suprenirejo de la remparoj al la norda turo.
rigardi grandan bildon
La religiaj militoj ankaŭ rekomencas longan periodon de mizero kaj de danĝeroj. La malnova Monto, malgraŭ ĉio, sukcese kontraŭbatalas. Ĝi repuŝas ĉiujn alsaltegojn, nome tiun de 1577, dank’al la kuraĝo de sinjoro de Vignes, tiun de 1591, kiam Montgommery volinte uzi ruzon, estis tragedie perfidata de sia propra insido… Estas interese legi tiun sangadan epizodon en la lingvo sprite alloganta de Dom Jean Huynes.
Pro tiuj malpacoj, granda malsevereco de la moroj okazis ĉe la religiuloj, tro ofte miksitaj kun la soldatoj. En 1622, la Benediktanoj estis devigataj foriri, kaj anstataŭitaj de la religiuloj reformitaj de St-Maur.
Remparoj, fortikaĵeto kaj norda turo.
rigardi grandan bildon
Tiuj-ĉi en la abatejon reenigis la moralan ordon kaj la materian prosperecon ; sed, ho ve ! oni ne plu zorgis pri Arto ! La monakoj de St-Maur elmontris la saman malfacile kompreneblan blindiĝon kiel ilia jarcento, kiu ŝatis nur la Grekojn kaj Romanojn, kaj profunde malŝatis la « barbarulojn » de la mezepoko ! ili aldonis nenion al la beleco de la abatejo ; kontraŭe ili difektis tro ofte ĝiajn mirindaĵojn.
Sed tempoj ankoraŭ pli teruraj estis venontaj por la Monto ne plu ŝatata, kaj baldaŭ estre regos la vandalismo.
La revolucio forpelas la religiulojn, senigas la abatejon de ĝiaj riĉaĵoj, profanas la memoraĵojn kaj la sanktrestaĵojn… Ĝi ja venĝas la viktimojn de la sigelitaj leteroj [punitojn sen pruvo nek juĝo] ŝanĝante la nomon de la malnova Monto-St-Michel por nomi ĝin Mont-Libre [Monto-Libera]. Sed… ho ironio de l’vortoj ! ĝi senprokraste sendas 300 pastrojn maldolĉe enfermotajn en la tieajn karcerojn, kiuj ne vidis tiom da malliberuloj dum kvar jarcentoj. Kaj tia de nun estos la sorto de l’Monto ; la abatejo difektita, ŝenhonorigita, fariĝas malliberejo, la glora sanktejo estos por arestitoj loĝejo, ĝis la tago, kiam la romantisma renaskiĝo rekondukas al la Monto la homojn pli bone sentantajn kaj admirantajn.
En 1863, for de la Monto-St-Michel estas forpelitaj la malpuraĵoj, kaj de kvardek jaroj, eminentaj arkitekturistoj laboras por restarigi en ĝia belegeco, por konservi al la posteularo tiun mirindan heredaĵon de l’estinto. Denove la pilgrimantoj laŭiras grandamase la vojon al la marsabloj, ne ĉiuj kun la kredo de siaj antaŭuloj, sed ĉiuj, kia ajn estas ilia kredo, unuiĝantaj en la sama sento al la Beleco.