Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


Monto Sankta-Mikaelo — 6/12

La Alveno

El kie ajn oni venas, de Granville kaj Avranches Oriente, de Vitré kaj Fougères Sude, de St-Malo kaj Dinan Okcidente, ĉiuj fervojoj kaj ĉiuj tervojoj konverĝas al la Monto, kaj kunligiĝas en Pontorson’, ĉe la bordoj de la rivero Couesnon, sur la antikva « marŝlando » [landseparo] inter Normandujo kaj Britujo [Bretonio]. En pasinto, gardante la landliman ponton, la solan transirejon de la fantaziema rivero, Pontorson’ estis longtempe la ĉefa garda posteno de la du provincoj ; nuntempe ĝi jam estas nur la deirejo al la Monto-St-Michel. Ĝi estas pacema urbeto kun domoj el griza granito, kuŝanta en grasa, verdanta pejzaĝo de herbejoj kaj fortikaj arboj. Nenio restas el la fortikaĵ-kastelo, kiun posedis Du Guesclin, kaj kiun lia fratino Julienne kuraĝe defendis kontraŭ Angloj. Sed ĉe la enirejo al malnova tombejo forlasita, en kiu kreskas senutilaj herboj, oni vidas ankoraŭ belan romanstilan [romanikan] preĝejon, sobre ornamitan kaj bone konservitan konstruaĵon de la dekdua jarcento. La rivero Couesnon, hodiaŭ saĝiĝinta, endigiĝinta, ŝajnas, inter la ambaŭ krutaĵoj de kanalo, penti maldolĉe pro siaj legendaj vagadoj.

De Pontorson’ ĝis Monto-St-Michel, la vojo havas 7 kilometrojn da longo sur firma tero, kaj la digo 2 kilometrojn sur la marsabloj ; vaportramveturilo alportas vojaĝantojn el la stacio mem de Pontorson’ ĝis la piedo de l’Monto… ne tiel okazis iam : la firma tero estas freŝdata, la digo havas ne multe pli ol dudek jarojn kaj la tramvojo datumas de hieraŭ.

[ Monto Sankta-Mikaelo ĉ. 1830, de Th. Gudin, laŭ Charles Rauch.]
rigardi grandan bildon
Monto Sankta-Mikaelo ĉ. 1830

En pasinto, vojiro al Monto estis kvazaŭ aventuro, kies iaj ĉagrenaj spiritoj [paŭtemuloj] bedaŭros nevulgaran allogon [malordinarecon]. Tuj post Pontorson’, la enfluejo de Couesnon surverŝiĝis sur marsablojn ; oni devis singardi kontraŭ la surbordiĝoj de la malgranda rivero, kontraŭ la perfidaĵoj de la alfluo kaj de la moviĝemaj sabloj ; oni antaŭeniris tremetante sur la pala vastaĵo, sur kiun veturiloj kaj vojirantoj sin elmetis, nur antaŭirataj de gvidisto bone konanta la lizojn kaj esploranta per la piedo la firmecon de la tangoj.

Nuntempe, nenia danĝero, neniu tremeto… La vojiro estas mallonga, sendanĝera kaj komforta… Sed ĉu ĝi donas tiel fortan impreson ? Ĉu la digo ne malaperigis la ĉarmon strangan, iom maltrankviligan, per kiu sin envolvis la Monto, kiel per aŭreolo ? Ĉu la grandioza ŝtonego ne estis pli granda ankoraŭ per tio, kion la Angloj nomas ĝia « fierega izoleco » ?

La disputo daŭras inter la artistoj kaj la utilamantoj… Kaj ankoraŭ se oni diskutus nur pri la digo, sed krom tio, estas ankaŭ la Polder’a demando…

Post la subita superakvego de la VIIIa jarcento, la maro ŝajnas iom post iom ne plu ŝati sian akiraĵon ; ĝi ekflegas mem la vundon, kiun ĝi faris ; ĝi plenigas per siaj sabloj la golfeton kiun ĝi superakvis. Iajn fundojn malrapide altiĝintajn la maro vizitas nur malofte dum siaj eksterordaj surbordiĝoj ; tiam sur la tango saturigita de salo, la « salikornioj », la « maraj krithmoj » estas la unuaj kreskaĵoj maldensaj, malmolaj kaj grizaj ; poste, laŭ ke la tero sensaliĝas, tiuj malmolaj herboj lasas lokon por densa herbaĵo nomata : « l’herbu » ; la marsabloj fariĝas « pré-salé » (salita herbejo). Se nur digo malhelpos revenon de la alfluo, la herbejo estos fine akirita, aligita al la firma tero. Profiti tiujn naturajn cirkonstancojn estas alloganta por la homo, kiu vivas per profitdonaj produktaĵoj, kaj ne per idealeco. Kaj jen estas kiamaniere, digo post digo, Holandeto formiĝis, kaj nun ĝi vastiĝas senĉese de kvindek jaroj, ekokupante la marsablojn de la Monto-St-Michel. La maro malproksimiĝas kaj la herbejo altiĝas… je tia grado, ke Sta-Mikaelo-en-danĝero-de-l’maro fariĝis « Sta Mikaelo-en-la-danĝero-de-la-Polders’ » (Paul Goût).  

Kie haltos tiu mareo verda kaj senmova ? Ĉu ni vidos ĝin post nelonge enpastigi la gloran dezertulon [dezertecon] de la marsabloj per la prozaismo [malpoezio, materia celo] de la kulturaĵoj ? Ho ! pejzaĝo sensimila, poezio, legendoj, dramoj, aŭreolo mirinda de l’malnova monto, ĉu vi estos por ĉiam difektitaj pro kelkaj ŝaffemuroj de salitherbejoj ? Ĉu Franclando komprenos antaŭ ol estos tro malfrue, ke iajn moralajn riĉaĵojn povas anstataŭi nenia materia riĉaĵo, ke en aliaj regionoj estas teroj kulturigotaj, sed ke estas nur ununura Monto-St-Michel en la Mondo, kaj ke ĝi formas kun sia natura ĉirkaŭaĵo tutaĵon netuŝeblan kaj sanktan, kreitan por suprenaltigi la animojn, ne por nutradi ŝafarojn ?

Sed, dum ni revas, la vagonaro forlasis Pontorson’on, la folihavaj arboj maldensiĝas, ili amasiĝas malantaŭe kiel malhela strio, kaj grupiĝas dekstre sur la monteto Beauvoir : en la kamparo nova kaj ebena, oni vidas nur maldensajn seriojn de poploj, delikatajn hararojn de tamarisoj tremetantaj ĉe la bordo de l’vojoj kaj defluilaj fosaĵoj. Apud Moidrey, strange stariĝas dikaj amasoj grizaj kiel cindro : estas la « tango », la fruktodona kalka teraĵo, kiu estas uzata kiel sterko en tiu marborda regiono. Pro ia neprecizaĵo de la horizonto, oni divenas antaŭ si la senfinan malplenaĵon, kaj baldaŭ efektive la griza vastaĵo de la marsabloj ekvidiĝas, dum « belega aperaĵo » grandiĝas kaj preciziĝas ĉe la fino de la fadeno, kiu ĝin alligas al la marbordo, de la digo, kiu malvolviĝas kiel serpento en la hela dezertaĵo, kaj venas frapi kontraŭ la remparon. Dekstre, malproksime, la insuleto Tombelaine vidiĝas, duone kaŝata per la silueto de la Monto. Madekstre, la Couesnon, reguligita, desegnas sur la tangoj mallarĝan arĝentan rubandon… ; pasis la tempo, dum kiu ĝiaj fantazioj ŝanĝis la limojn de du duklandoj :

La Couesnon per sia frenezeco
Aligis la Monton al Normandujo.

Oni alvenas, kaj oni devige sin fortiras el premeganta impreso de la koloso de la marsabloj, por amuziĝi per realisma spektakleto… Tuj kiam la vagonaro aperas sur la digo oni vidas, tage, homajn siluetojn elirantajn el la monto, kaj, nokte, veneziajn lanternojn, moviĝantajn kiel koboldaj lumetoj. Ĉu la garnizono provas eliratakon ? efektive ! Sed la moderna garnizono de la Monto ne konas ian glavon krom la kuirejan trapikilon…

La Pordo de la Bulvardo,
ĉe la fundo Pordo de l’Reĝo.
rigardi grandan bildon
La Pordo de la Bulvardo

Se ĝi antaŭeniras kontraŭ la ekokupanton, ĝi ne intencas lin repuŝi, sed lin ataki… per siaj servproponoj. Apenaŭ elvagoniĝis la vojaĝantoj, kiam interbatalo tuj komenciĝas, en kiu aŭdiĝas, kiel militkrio, tiu vorto tiu sola vorto : Pular, Pular !

La Hotelo Poulard, la bela sinjorino Poulard, la ovaĵo Poulard, formas malgrandan montan triunuon, pri kiu mi tute ne volas malbone paroli. Al mi plaĉas, kontraŭe, ĝin laŭdi, kaj mi konfesas, ke estas tre agrable akceptiĝi per la rideto de sinjorino Poulard ĉe la sojlo de ŝia « hostellerie » (gastejo) ; estas bele ŝin vidi sub la vasta fumŝirmilo de la kameno, en kiu la fajro kraketas kaj hele altiĝas, kiam ŝi saltigas ovaĵon en treege larĝa pato, fine tre agrable, kiam vi vidas en vian teleron defali la oran frukton de tiu longa fera stango. Tamen mi kontraŭbatalus ian snobismon, kiu pretendus kompari ovaĵon kun la Mirindaĵo…

Amikoj legantoj, donu al Sino Poulard tion, kio apartenas al Sino Poulard ; sed, mi petegas, ne forgesu ĉe la piedo de la Monto, antaŭ la famo de simpla ovaĵo, ke de la supro de tiu piramido (dirus Napoleono) dekdu jarcentoj de gloro vin rigardadas [ŝerca aludo al Napoleono, incitanta siajn soldatojn, antaŭ la piramidoj de Egiptujo].

La Likorno.
rigardi grandan bildon
Likorno-domo


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"

arkivo.esperanto-france.org