Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


Monto Sankta-Mikaelo — 7/12

La Vizito

Ni ne pretendas enfermi en tiujn kelkajn paĝojn detalan kaj teknikan priskribon de tiu arkitektura mondo de la Monto-Saint-Michel. Ni provos nur prezenti skizon simplan kaj klaran, petante la leganton, se li volos bone kompreni la Monton, ke li studu atente la planojn kun tri diferencaj niveloj, kaj la tratranĉaĵojn laŭ du direktoj, kiujn ni prezentas tie-ĉi. Tiuj planoj kaj tranĉaĵoj estas desegnitaj de la lerta arkitekturisto Éd. Corroyer, la unua restarigisto de la abatejo. Sino vidvino Corroyer al ni komunikis tiujn ŝatindajn planojn kaj ni estas feliĉa ŝin tie-ĉi publike danki.

Plano je la nivelo de la Almozejo kaj de la Provizejo.
A, B, B'. Defendkonstruaĵoj. — C. Kasteleto. — D. Ĉambro de la gardistoj. — E. Turo Perrine. — F, G, G'. Abatejaj loĝejoj. — H. Korto de la preĝejo. — I. Korto de la mirindaĵo. — J, J'. Almozejo (mirindaĵo). — K. Provizejo (mirindaĵo). — M. Kripto de la Akilono. — N. Subkonstruaĵoj de la gastejo. — P, P'. Karceroj. — U. ĝardenoj kaj terasoj. — V. Ŝtonego.
rigardi grandan bildon
Plano je la nivelo de la Almozejo

Plano je la nivelo de la Ĉambrego de la Kavaliroj kaj de la Dikaj-Kolonegoj.
A. Kripto de la Preĝejo. — B, B'. Kapeloj romanaj. — C. Karnujo de la monakoj kaj romanaj subkonstruaĵoj. — F. Malnova promenejo. —H, I. Gastejo. — J. Kapelo Sa Stefano. — K. Ĉambrego de la Gastoj. — K'. Turo de la Corbins. — L. Ĉambrego de la Kavaliroj (mirindaĵo). — N. Bela seĝo. — O. Turo Perrine. — P. Kasteleto. — Q. Korto de la Mirindaĵo. — R. Ŝtuparo. — S. Teraso. — T. Korto de la preĝejo. — U. Ponto. — V. Abateja loĝejo. — X. Loĝejoj. — Z. Ŝtonego.
rigardi grandan bildon
Plano je la nivelo de Kavalirejo

Plano je la nivelo de la preĝejo kaj de la Promenejo.
A, A', A''. Preĝejo. — B. Arkaĵoj de la navo, detruitaj en la XVIIIa jarcento. — C, C', C''. Loko de la turoj kaj de la Pordego. — E. Malnova vestiblo. — F. Loko de la malnova dormejo romana. — G, G'. Restaĵoj de Konstruaĵoj romanaj. — H. Salto-Gaultier. — I. Ruinaĵoj de la Gastejo. — J. Malsanulejoj. — K. Manĝejo (miriridaĵo). — K'. Turo de la Korbins. — L, L', L''. Promenejo kovrita. — M. Biblioteko. — N. Abateja loĝejo. — Q. Loĝejoj. — P. Korto de la Mirindaĵo. — P'. Teraso. — Q'. Korto de la Preĝejo.
rigardi grandan bildon
Plano je la nivelo de la preĝejo

La administracio de la Belartoj metis en la lokojn plej facile videblajn de la Monto elpendaĵojn montrantajn : — ke la Abatejo estos malfermata de la oka ĝis la sesa, de la 1a de Junio ĝis la 15a de Septembro ; de la 9a ĝis la 11a, kaj de la tagmezo ĝis la 5a, post la 15a de Septembro ; — ke la vizito estas senpaga, daŭras proksimume unu horon kaj 15 minutojn, kaj ke la vizitantoj estas gvidataj de gardisto.

Alia praktika sciigo : la muzeo de Monto Saint-Michel estas aranĝita de la privata iniciativo, sen ia kunhelpo de l’administracio de la Belartoj, por konservi la historiajn perdaĵojn devenantajn de la Monto kaj de la monakejoj de la regiono, kaj por konservi la memoron de la belegaj faroj okazintaj ĉe la Monto dum ĝia triobla rolo de Abatejo, fortikaĵ-kastelo, kaj ŝtata malliberejo. Ĝi malfermiĝas de la sepa matene senĉese ĝis la nokto. Duonhoro sufiĉas por ĝin viziti ; la enirejo troviĝas post la Ruĝa Domo.

Io tre grava por la vizito de l’ Monto, estas la epoko. Ĉe la mortinta akvo la alfluo ne atingas, aŭ apenaŭ, la Ŝtonegon. Se oni deziras vidi la golfeton en la tuta beleco de ĝia duobla aspekto, oni devas elekti la tempon de viva akvo, kaj kiom eble, tiun de la plenluno. Okazas tiam, ke oni eniras en la urbon boate, kaj la koincido de la grandaj mareoj kun la helaj noktoj, lumigataj de la luno, allasos al la vizitanto neforgeseblajn sentitaĵojn.


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"

arkivo.esperanto-france.org