Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"
La Ŝtonego Monto-Saint-Michel havas 900 metrojn da ĉirkaŭo, kaj 80 metrojn da alto ; sed la abatejo, kiu ĝin kronas, suprenaltigas sian profilon ĝis pli ol 150 metrojn super la marsabloj. Por konstrui sur tiu pinto de kruta granito, estis nur du solvoj ; ĉu fortranĉi la pinton por ricevi plataĵon necesan por konstruaĵoj, ĉu dronigi [enŝtonigi] tiun pinton en tian amasigon da fundamentoj, ke la plataĵo estu artifike altigita ĝis la nivelo mem de la supera pinto. Malgraŭ la malfacileco preskaŭ superhoma de tia entrepreno ĉe tiu epoko, tiun lastan solvon elektis la nevenkebla kredo de la unuaj konstruistoj ; ili volis nenion forĵeti el la piedestalo elektita de Sta Mikaelo, kaj pro tio la preĝejo elstaras per sia tuta alteco super la natura pinto de la ŝtonego, kaj ĝin akutigas per sia tuta supreniĝo, per la tuta fierega elĵeto de sia fina pintturo.
Tranĉaĵo laŭlarĝa de Nordo Suden.
— Meza nivelo de la maro.
rigardi grandan bildon
Laŭlonga tranĉaĵo de Okcidento Orienten.
— Nivelo de la unua ŝtupo de la abateja enirejo.
— Nivelo meza de la maro.
rigardi grandan bildon
Malsupre de la abatejo, la ŝtonego prezentas, Norde kaj Okcidente nur krutaĵojn preskaŭ nealireblajn kaj restintajn en natura stato : la arboj de Petit Bois (arbareto) tie alkroĉas, malŝupre de la gigantaj muroj de la Mirindaĵo, belan verdaĵan amason, kiu kontrastas agrable kun la griza nudeco de tiom da amasigita ŝtonaĵo.
La urbo kaj la abatejo
rigardataj el la fortikaĵeto Orienta.
rigardi grandan bildon
Sur la orienta kaj suda flankoj, iom malpli krutaj, alkroĉiĝis la urbo. Premite ĉirkaŭata de la remparoj kiuj estas alligataj, kiel ĉirkaŭkolo, al la ĉefa amaso de la abatejo, ĝi prezentas surmetitajn, unu sur la aliajn, siajn malnovajn loĝejojn granitajn kaj lignajn tre mallarĝajn, intermiksitajn, apartigitajn tamen per iaj arboj, kaj heligitajn, tie kaj tie-ĉi, de malgrandaj ĝardenetoj ŝtupare aranĝitaj, kvadratetoj kun tero alportita, grandaj kiel manplato kaj ame kulturigitaj.
La Strato.
rigardi grandan bildon
Restinta plezurege antikveca per aspekto, spite kelkaj modernaj makuloj, tiu miniaturo de malnova urbo fortika konsistas nur el unu strato — la strato — strateto pli ĝuste, mallarĝa, torda, kruta, rajdata [vojumata] de pordetoj kaj pordegoj, kun elstarantaj enkorbiĝoj, ventŝirmiloj kaj balanciĝantaj elpendaĵoj, kaj kiu grimpas malantaŭ la remparo, volviĝas serpente sur la deklivo de la Monto ĝis barbakano abateja. Dekstre, la domoj bordiĝantaj la straton sin apogas rekte al la remparo, sur kiun oni alvenas precipe per ŝtuparo de la Monteux, apud la pordo de l’ Reĝo : per tiu ŝtuparo oni supreniras ankaŭ al la strateto de la muzeo, kiu alkondukas al la muzeo kaj al la abatejo. Maldekstre de la Strato estas mallarĝaj pasejoj, ŝtupoj, krutaĵetoj kaj irejetoj, kiuj hazarde trairas inter la domoj kaj la ĝardenetoj. Oni ne povas cetere erari ĉe tiu dedalo : per ĉiuj vojetoj oni suprenrampas al la muzeo kaj oni alvenas fine al la abatejo, celo kaj kronaĵo de la tuta Monto. Tuj kiam oni altiĝas sur kia ajn flanko, plezuregaj estas la malsuprenrigardoj al la etaĝiĝo de la pinjonoj [tegmenteĝoj], al la malnovaj tegmentoj ardezaj, akutaj, makulitaj de muskoj kaj likenoj, al la granitaj muroj flavruĝaj, kie bukedoj de levkojoj kaj nekulturaj diantoj elkreskas ĉe ĉiuj fendetoj, al la verdaj tufoj de la arboj, al la anguloj de floritaj ĝardenetoj, al la profunda fendo de la Strato… al tuta konfuza amasiĝo de la malnova urbo kaskadanta sur deklivo de la ŝtonego kaj ĉirkaŭata, subite haltigita malsupre de sia defalo per la dentaĵmuregoj super la dezerto de sablo kaj akvo.
Pilgrimeja plumba figuraĵo.
rigardi grandan bildon
Plumba ampolo, XVa jarcento.
rigardi grandan bildon
La loĝantaro, kiu vivas sur tiu scenejo mallarĝa kaj fermita, sed kontraŭ vastega horizonto, ne ŝanĝiĝis de la mezepoko : ĝi vivis ĉiam per helpo de la abatejo kaj de la marsabloj. Hodiaŭ same kiel iam, ili estas gastejestroj, ĉe kiuj loĝas la pilgrimanto, ili estas komercistoj de kupraĵetoj kaj ladaĵetoj, ili vendas memoraĵojn ; sed, eble ĉe la modernaj elmontrejoj, estas permesate bedaŭri la naivan arton de la malnovaj pilgrimaj plumbaĵoj, figuraĵoj kaj elpendaĵoj de « bonfaranta ĉefanĝelo Sinjoro Sankta Mikaelo ». Ili estas fine fortaj kaj kuraĝaj fiŝkaptistoj, kutimintaj al ĉiuj perfidaĵoj de la marsabloj : viroj kaj virinoj marŝas kun nudaj kruroj, armitaj de sia hoketo, kaj kun la dorskorbo sur la ŝultroj, por kolekti tiujn beletajn « coques » (konkojn), specialaĵojn de la golfeto, kiuj elmontriĝas sur la blazonŝildo de la abatejo, kaj fariĝis la distingiga signo de la pilgrimantoj ; ili iras ankoraŭ kuntreni siajn havenets (retojn) tra la kanaletoj kaj marĉetoj, aŭ lasante halti sur la sablo sian barkon platafundan, ili streĉas dum la intertempo de du mareoj retojn en kiujn, la forfluo allasos soleojn, mugelojn, salmojn…
La Pordo de la Bulvardo,
ĉe la fundo Pordo de l’Reĝo.
rigardi grandan bildon
La urbo posedas nur unu enirejon, lerte fortikigitan de triobla mallarĝa pasejo ; ĝi malfermiĝas je la nivelo de la marsabloj, tute Okcidente de la urbo, per la pordo de l’ Avancée (antaŭa posteno, XVIa jarcento), fortikigita maldekstre per la burĝa gardejo. Tiu unua pordo kondukas en la korton de l’ Avancée, kie oni vidas ankoraŭ la bombardilojn forprenitajn el la angloj, en 1434. Sin turnante rektangule oni transpasas la pordegon de la bulvardo aŭ de la barbakano (1426), kaj oni alvenas fine al la tria kaj vera pordo de la urbo, kies ambaŭ aliaj estas nur protektantaj konstruaĵoj ; ĝi estas la Pordo de la Reĝo, belegan prezentanta vidiĝon, pro siaj maŝikulioj, siaj glitfendoj por defendkrado kaj sia ogivarkaĵo, sur kiu oni skulptis la insignojn de l’abatejo kaj de la urbo. Ŝtona ŝtuparo ekstere supreniras al la Loĝejo de la reĝo, kiu ĝin superas, kaj estas nun uzata kiel urbdomo.
Loĝejo de la Reĝo kaj garda tureto.
rigardi grandan bildon
Kiam oni transpasis tiun pordon, oni sin trovas sur la strato de la Monto, kies oni ne povas surrampi antikvan kaj krutan strateton, ne haltante ĉiapaŝe por rigardi ĉarman angulon, neatenditan silueton. La plimulto de la antikvaj loĝejoj estas ankoraŭ nomataj per malnovaj nomoj de gastejoj ; dekstre, jen estas la Reĝa Suno, kiun superas la beleta Tour-du-Guet (garda tureto) ; kontraŭe la Ora Kapo, poste la Likorno, kiu elstaras super la strato kun sia malnova konstruaĵo vestita per lignaj skvamoj, kaj siaj fenestretoj kronitaj per trabspikoj (konusa tegmenteto). Pli supre estas ankoraŭ la Tri Reĝoj, la Konko, la Kupra Poto, la Sireno, la Nigra Kapo, la Delfeno, la blanka Kolombo, la Tri Saŭcujoj, fine la Kvar Aymonidoj, kaj tute supre de la Urbo, la kurioza domo de la Porkino Ŝpinanta, apud la malnova loĝejo, nune modernigita, de Tifen Ragnel. Super la strato staras la apsido de la preĝejeto Sa Petro (XVa jarcento), traborita de ŝtuparo, kiu supreniras al la tombejo apuda ; la kulto al Sa Mikaelo, definitive forpelita el la abatejo, havas nur tiun humilan rifuĝejon sur la deklivo de la Monto, kiun ĝi kovris per mirindaĵoj…
La Likorno.
rigardi grandan bildon
Tombejo kaj sonorilejo
de la paroĥa preĝejo.
rigardi grandan bildon
Anstataŭ rampi sur la strato kaj sur la pitoreskaj ŝtupoj, kiuj ĝin plilongigas, oni povas supreniri al la abatejo per la kornico de la remparoj : patrola vojo starigita inter la urbo kaj la marsabloj, inter la mallarĝa homa abelujo kaj la senlima dezerto, laŭiras la supron de la muro, obeante ĝiajn kurbiĝojn kaj elstariĝojn kaj plilarĝiĝante sur la plataĵo de ĝiaj turoj. Ĝi komenciĝas ĉe la Turo de la Reĝo apud la pordo samnoma kaj superanta la finon de la digo ; poste ĝi tuŝas laŭvice : la Turon de l’Eskadro aŭ de l’Arkado, kiu sola konservis piprujan tegmenton, la Turon diritan de la Libereco, la Malaltan Turon, la Turon Boucle, kaj la belegan triangulan spronon de la orienta fortikaĵeto, ĉe kies malsupro malfermiĝis la pordeto nomita Truo de la Kato. Tie komenciĝas la suprenirejo al la Abatejo ; la patrola vojo fariĝas grandioza sinsekvo de ŝtupoj, kiuj malvolviĝas laŭ malrekta linio super la marsabloj, ĉiam sin apogante sur la krono de la maŝikulioj de la remparoj — tiuj remparoj tiel imponantaj pro arkitekturo kaj tiel beletaj pro koloro, kun siaj ruĝaj ŝtonoj, mordetitaj de la tempo kaj tute floritaj per la floraro de la malnovaj muroj. Tuj kiam oni altiĝas, la vidado etendiĝas sur la golfeton, malsupreniras al la urbo, dum supere la abatejo, la Mirindaĵo precipe, elstariĝas, pli kaj pli premegantaj pro sia majesteco. Ĉe la elstarantaj anguloj, kie la ŝtuparo fleksiĝas, oni trovas la Nordan Turon (XIIIa jarcento), poste la budeton superantan la arbareton, fine la Klaŭdeninan Turon, kaj tra tiu majesta suprenirejo de la Granda Ŝtuparo, oni alvenas al la barbakano de la kasteleto, enirejo de la abatejo.