Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


Monto Sankta-Mikaelo — 9/12

La Abatejo

La Kasteleto.
rigardi grandan bildon
La Kasteleto

Antaŭgardata de la barbakano, kiu estas ĝia antaŭa posteno, la kasteleto estas belega fortikaĵo konstruita, en la komenco de la XVa jarcento, de Petro Le Roy, kaj kiu formas de tiu epoko la solan enirejon al la abatejo. Ĝi estas speco de kvadrata ĉefturo, kiu kuniĝas dekstre kun la Mirindaĵo per muro kaj per angula turo de la Korbins’ : la pordo malfermiĝas sur norda flanko, inter du turetoj sube konstruitaj laŭ lampmalsupro, ĉiam kaj ĝuste komparitaj kun du grandegaj bombardiloj starantaj sur sia posta parto. Kelkaj ŝtupoj kondukas al tiu bela enirejo kaj daŭriĝas per verdiĝantaj ŝtupoj, kiuj suprenrampas tre krutaj sub arkaĵo malalta, kaj perdiĝas en mallumo : estas la impresanta ŝtuparo de la Gouffre (profundegaĵo).

Supre de la Gouffre, bela pordo de la XIIIa jarcento, superata de tri niĉoj okupitaj iam de Sa Aubert, Sa Benoît, kaj Sa Maur enigas en konstruaĵon nomatan Belle-Chaise (bela seĝo), kaj konstruitan, en 1257, de Richard Tustin : apogita Sude al la Turo Perrine, ĝi konsistas el la ĉambro de la gardistoj, kun supre la ĉambro de la estraro.

Ĉambro de la gardistoj.
rigardi grandan bildon
Ĉambro de la gardistoj

La ĉambro de la gardistoj kun sia vasta kameno de la XVa jarcento prezentas simplan plataĵon sub arkaĵo. Kelkaj ŝtupoj ĝin kunigas unuflanke kun la korto de la Mirindaĵo, kie troviĝas la loĝejoj de la gardistoj, aliflanke kun la korto de la preĝejo, mallarĝa kaj profunda kiel puto, ĉe kiu komenciĝas la impresanta perspektivo de la granda turnanta ŝtuparo abateja. Tiu torda avenuo de ŝtupoj kaj plataĵoj etaĝigitaj datumas en sia nuna stato de Guillaume de Lamps (1499-1510) ; ĝi estas tiel enprofundigata kaj mallumigata inter la preĝejo dekstre kaj la abatejaj loĝejoj maldekstre, ke la homa pigmeo kiu ĝin surrampas, estas laŭvorte premegata de la teruraj vertikalaj muroj, kiuj lin envolvas, kaj precipe de la kapturniga supreniĝo de la apogmuroj de la preĝejo. La abatejaj loĝejoj, severaj kaj nudaj, boritaj de maloftaj fenestroj, datumas de diversaj epokoj de la XIIIa kaj XIVa jarcentoj ; ili enhavis, krom la loĝejo de la abato, la loĝejon de l’monakoj, la malsanulejon, la kapelon Sta Katarino kaj aliajn loĝejojn destinitajn por la oficiroj kaj la gastoj. Bela fortikigita ponto (1450) kun trilobaj maŝikulioj, kaj pli supre ligna ponteto restarigita, transpasas gracie la koridoron de la ŝtuparo, kunigantaj tiujn konstruaĵojn kun la preĝejo.

La granda abateja ŝtuparo kaj la fortikigita ponto,
restarigitaj de Éd. Corroyer.
rigardi grandan bildon
La granda abateja ŝtuparo

Kvazaŭ sensubpremiĝon [trankviliĝon] oni sentas, kaj subitan blindigon, kiam el la intermura ombro de la grandaj ŝtupoj oni eliras subite sur la plataĵon de la Salto Gaultier. Malliberigita ĝis tie, la rigardo subite foriĝas kaj direktiĝas Suden al la golfeto, al la rubando de la digo, kaj al la verdaj kamparoj de Pontorson, en kiujn enŝoviĝas, kiel luma tranĉeo, la fluejo de Couesnon. Gaultier, oni diras, estas la nomo de iu skulptisto, kiu vivis en la abatejo ĉe la epoko de François Ia, kaj sin malsuprenĵetis, iun tagon, el la supro de tiu teraso sur la ŝtonegojn.

Plataĵo de la preĝeja apsido.
rigardi grandan bildon
Plataĵo de la preĝeja apsido

Ĉe la Salto-Gaultier, oni atingas la nivelon de la natura supro de la Monto kaj tiun de la preĝejo, la centra konstruaĵo, kiu superas la tutan abatejon. En ĝin oni eniras sur la suda flanko, tra bela pordo de la XIIIa jarcento. La preĝejo senkultigita, senigita de siaj iamaj riĉaĵoj — krom kelkaj retabloj kaj ĉarmaj reliefaĵoj — prezentiĝas en sia tuta majesta nudeco, kun la impresiga kontrasto de du epokoj kaj de du stiloj. La kvar arkaĵoj de la ĉefa navo kun la flankaj navoj, kaj ĝia bela triforiumo, la kolonoj kaj triumfaj arkoj, kiuj subtenas la centran turon, fine la transepto kaj ĝiaj du kapeloj duone rondaj, apartenas al la romanstila [romanika] preĝejo, konstruita de 1020 ĝis 1135 : ilia stilo severa kaj potenca harmoniiĝas admirinde kun la ruĝaj kaj verdiĝantaj nuancoj, kiujn ricevis iliaj malnovaj ŝtonoj, kovritaj per rustaĵo kaj musko.

La navo iam havis sep arkaĵojn : la tri unuaj ekruiniĝintaj, oni diras, estis disĵetitaj en 1776, kaj la pinjono fermita, laŭ la gusto de tiu epoko, per malbelega fasado laŭ la jesuita stilo, hodiaŭ tute difektita per flavaj likenoj. En la loko de la detruitaj arkaĵoj etendiĝas la plataĵo okcidenta, el kiu la panoramo estas multe pli ampleksa ankoraŭ ol el la Salto-Gaultier.

La punta ŝtuparo.
rigardi grandan bildon
La punta ŝtuparo

Sed ni reeniru en la preĝejon… La ĥorejo de la romanstila konstruaĵo defalinte en 1421, Guillaume d’ Estouteville, komencas, en 1450, la nunan ĥorejon, kaj tiele al feliĉa malfeliĉaĵo ni ŝuldas unu el la ĉefverkoj la plej perfektaj de la gotika flamiĝanta arto, en la tuta suprenĵeto, la maldikeco kaj alteco de ĝiaj linioj, en la tuta sufiĉegeco kaj delikateco de ĝia ornameco.

Estas preskaŭ nekredeble, ke la malmola granito tiel fleksebliĝis por esti eltirita, enĉizita, traborita, laŭ tia delikateco ! Elirante el la fortikaj romanstilaj konstruaĵoj, oni admiros pli senteme ankoraŭ la aeran suprensalton de tiu mirinda rondpunkto kun la triobla ekflugo de ĝiaj akutaj ogivoj, de ĝia triforiumo [triforio, etaĝa benkaro] kun malfermaĵoj kaj de ĝiaj altaj fenestroj, tra kiuj ondege defalas la matenlumo. Sed la ekstera aspekto de la apsido estas eble pli admirinda ankoraŭ kun la piramida amfiteatro de ĝiaj radiantaj kapeloj, de l’apsido, de la duoblaj apogarkaĵoj kaj de iliaj pinakloj. Inter tiu neordinara ŝtona florado, estas elĵetita la aera, kapturniga « punta ŝtuparo » supreniranta sur la maldika fadeno de apogarkaĵo ĝis la supera galerio de la granda kupolo. De tie, al vizitanto staranta je 120 metroj super la marsabloj, ŝajnas reale, ke li flirtas birdfluge super la ŝtonego, la urbo, la abatejo kaj la tuta golfeto desegnata kvazaŭ sur karto, kaj ke li fratiĝas kun la orumita aperaĵo de Sa-Mikaelo de Fremiet, starigita tamen 40 metrojn ankoraŭ pli alte sur la maldika pinttureto moderna de la centra turo.

La punte ĉizita ŝtuparo.
rigardi grandan bildon
La punte ĉizita ŝtuparo

El la eteraj regionoj ni rapide malsupreniru en la subterajn regionojn, mi volas diri en la vastajn fundamentajn konstruaĵojn, kiuj ĉirkaŭas la pinton de la ŝtonego kaj subtenas la supran preĝejon.

Kripto de la Dikaj Kolonegoj.
rigardi grandan bildon
Kripto de la Dikaj Kolonegoj

Ni admiros unue sub la ĥorejo la fortikecon kaj la elegantecon de la kripto de la Dikaj-Kolonegoj, kie la nervaĵoj de la arkaĵoj kunmiksiĝas per tiom da arto sur la Dikegaj-Kolonegoj, kie la du centraj kolonoj precipe dividiĝas kiel gigantaj palmarboj.

Kapitelo de la Promenejo.
rigardi grandan bildon
Kapitelo de la Promenejo

Promenejo de la monaĥoj.
rigardi grandan bildon
Promenejo de la monaĥoj

Poste, Okcidente ni vizitos vastan aron da ĉambregoj, kriptoj kaj galerioj surmetitaj, el la XIa kaj XIIa jarcento, amasiĝon de konstruaĵoj masivaj kaj malhelaj en kiuj ekzistas la plej malnovaj partoj de la abatejo, kie dormas ankaŭ ĉe ombro la plej funebraj memorindaĵoj de la Monto… Ni malsupreniru : jen estas la Promenejo, la malnova kovrita promenejo de la monakoj, bela galerio kun du navoj el la unuaj jaroj de la XIIa jarcento ; apude la kapeleto Sa-Symphorien, nomata ankaŭ karcero de la diablo, kun ĝia eleganta centra kolono ; pli malproksime, la restaĵoj de la gastejo starigita de Robert de Torigni ; tie, en mallarĝa galerio, sub malalta arkaĵo, estis, oni diras, la famekonata fera kaĝo elpensita de Louis XIa

Kapitelo de la Akilono.
rigardi grandan bildon
Kapitelo de la Akilono

Kripto de la Akilono.
rigardi grandan bildon
Kripto de la Akilono

Ni ankoraŭ pli malsupreniru : jen estas la kripto de Akilono, kies ambaŭ romanstilaj navoj, tiel purstilaj, desegniĝas kun la enira ŝtuparo ĉe impresanta helombro ; poste la karnujo de la monakoj, en kiun la mortintaj religiuloj estis malsuprenigitaj rekte el la preĝejo kaj entombigitaj kun viva kalko ; la kapelo Sta-Stefano, kiu liveras ĉe tiuj subkonstruaĵoj neatenditan noton de la XIIIa jarcento ; la kapelo Nia Sinjorino Subtera, nomata poste kapelo de la Tridek-Kandeloj, okupata hodiaŭ per la grandega rado, en kies kavaĵo la malliberuloj turnis, kiel sciuroj por suprenlevi la ŝarĝojn ; fine la kapelo Sta-Martin, fortika romanstila navo, kiu nin rekondukas al la Dikaj-Kolonegoj.

Rado de ŝarĝlevilo.
rigardi grandan bildon
Rado de ŝarĝlevilo

Ni ankoraŭ plie malsupreniru ; pli profunde ol Akilono, kaj ĉe la nokto, kiu pli kaj pli densiĝas, jen estas la kvartalo de la malliberejoj, de la teruraj karceroj, ekzemple, la duopaj karceroj, kiuj estas pli ĝuste iaj in-pace [en paco], tomboj por vivantoj…


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"

arkivo.esperanto-france.org