Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


Monto Sankta-Mikaelo — 10/12

Feliĉe, elirante el tiuj premegantaj mallumaĵoj, ni tuj trovos la rekuraĝigon de la plej belaj vidaĵoj artaj, en plena lumo : ni devas nun paroli pri la ĉefa monumento, en kiu resumiĝas en sia tuta gracieco kaj originaleco, la normanda arto de la XIIIa jarcento, pri tiu giganta konstruaĵo starigita kvazaŭ per miraklo super la abruptaj deklivoj de la Arbareto, kaj kiu centfoje meritas sian nomon : la Mirindaĵo !

La mirindaĵo, rigardata el la norda turo.
rigardi grandan bildon
La mirindaĵo, rigardata el la norda turo

Oni rigardu la fieregan suprenstariĝon de la orienta pinjono, eltranĉita flanke de la flamiĝanta apsido de la preĝejo, kaj akompanata de la maldika tureto de la Corbins’ ; oni rigardadu la grandan eksteran muron ĉe la Nordo, starantan sur fundamento krutega, vertikalan laŭ 50 metroj, subtenatan de fortikaj apogmuroj ; la Mirindaĵo aperas el ekstere kiel miregindaĵo de maltimo, kiel ĉefverkaĵo de ekvilibro, de grandeco, de harmonia majesteco.

Provizejo.
rigardi grandan bildon
Provizejo

Ĉambrego de la Kavaliroj.
rigardi grandan bildon
Ĉambrego de la Kavaliroj

Interne ĝi konsistas el du konstruaĵoj apudaj, dividataj ĉiu en tri etaĝoj : la okcidenta konstruaĵo konsistas el la Provizejo, la Ĉambrego de la Kavaliroj kaj la Kovrita Promenejo ; la orienta konstruaĵo surmetas same sur la Almozejon, la Ĉambregon de la Gastoj kaj la Manĝejon. La Provizejo estas vasta ĉambrego kun tri navoj tute neegalaj kaj dikaj arkaĵoj, je simpla angulo, ripozantaj sur kvadrataj kolonegoj ; sur la sama nivelo, la Almozejo, same arkigita, enhavas nur du navojn, dividatajn per ses rondaj kolonoj. La arkitekturo diskreta kaj fortika de tiuj servĉambregoj estas anstataŭita ĉe la unua etaĝo per la arto la plej perfekta kaj plej eleganta : tie ni trovas Okcidente la Ĉambregon de la Kavaliroj kun ĝiaj kvar navoj hele lumigataj, tiel perfekte harmoniecaj ; la cilindraj kolonegoj, el bela verdiĝinta granito, kroniĝas per kapiteloj riĉe skulptitaj je floroj kaj foliaĵoj, kaj ricevas sur sian tranĉejon rondan la refalantan faskon de la nervaĵoj de la arkaĵo. La Ĉambrego de la Gastoj, kiu al ĝi korespondas, Oriente, ne estas malpli admirinda en sia stilo pli maldika kaj pli alta : centra linio de beletaj kolonoj finiĝantaj en delikataj arkaĵoj, ĝin apartigas en du navoj : kontraŭ la okcidenta muro sin apogas du grandegaj duopaj kamenoj ; Sude malfermiĝas la beleta kapelo de Sta-Madeleine.

Kapitelo de la Almozejo.
rigardi grandan bildon
Kapitelo de la Almozejo

Almozejo.
rigardi grandan bildon
Almozejo

Sur la Ĉambrego de la Gastoj, antaŭ nelonge malprave nomita la Manĝejo, reĝas ĉe la tria etaĝo majesta navo nedividata, vastega rektangula ĉambrego kovrita per granda ligna lulilo, kiu rondiĝas sub la tegmento : ĝi estas la vera manĝejo, sed la religiuloj de Sa-Maur, ĝin uzinte kiel dormejon en la XVIIa jarcento, ĝia unua destino estis longtempe nekonata. Tiu ĉambrego estas admirinde lumigata : ĝi ricevas lumon el ambaŭ flankoj per daŭra vico de mallarĝaj fenestroj lancetformaj, kiujn enkadrigas interne kolonaro de ĉarmaj arkadoj.

Kapitelo de la Ĉambrego de la Gastoj.
rigardi grandan bildon
Kapitelo de la Ĉambrego de la Gastoj

Ĉambrego de la Gastoj.
rigardi grandan bildon
Ĉambrego de la Gastoj

La manĝejo Okcidente malfermiĝas, samnivele, al la Promenejo, la plej delikata juvelo de la Monto-St-Michel, kaj la mirindaĵo de la Mirindaĵo. Kiajn perspektivojn belegajn kaj neatenditajn formas inter si, tiuj kvar galerioj tiel delikate floritaj kaj lumigataj sub sia malpeza ligna lulilo, similanta karenon de barko renversita ! Ili kuras inter muro tapetita per arkadoj kaj duobla kolonaro, kies delikataj ogivoj, per ordigo, tiel originala kiel ĉarma, sin rajdas [apudiĝas] « erpile » kaj refalas sur maldikajn kolonetojn kvinkonce [kvazaŭpaŝe] starigitajn. Tiuj maldikaj trunketoj estas el ruĝa granitelo [etgrajna granito], kaj — pro nura escepto sur la granita monto — la arkadoj konsistas el delikata blanka kalkŝtono, pli facilĉizebla por la skulptisto, kiu fosis per nekomparebla majstreco la timpanojn kaj la frizojn [frisojn] ; floroj kaj foliaĵoj tute elstariĝas el la ŝtono, kaj tra ili la aero trapasas…

Manĝoĉambrego.
rigardi grandan bildon
Manĝoĉambrego

Ho ! malnova promenejo,
Ornamita laŭ gracio orienta,
Skulptis perfektarta majstro
Per ĉizilo lerta, en la frizo via,
Tiun idealan aron
Da kreskaĵoj, kie la granit’ venkita
Agitiĝas kaj tremetas, imitanta
De pistilo la sentemon.

Kovrita promenejo.
rigardi grandan bildon
Kovrita promenejo

Kaj super ĉio, moderna tegmento ĵetas la zigzagan helon de siaj duone surmetitaj skvamoj, el emajlo ruĝa kaj nigra. Oni rimarkos en la Suda galerio la lavatorium en kiu la monakoj renovigis la evangelian scenon de la lavado de la piedoj ; en la Okcidenta galerio la larĝan trairejon por la lumo konsistantan el la triobla fenestro rigardanta al la maro ; fine ĉe la angulo Nord-okcidenta la delikatan triloban pordon de la Kartejo, fariĝinta la historia muzeo de la abatejo.


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"

arkivo.esperanto-france.org