Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


Monto Sankta-Mikaelo — 11/12

La Ĉirkaŭiro de la Monto — Tombelaine

Turo Gabriel.
rigardi grandan bildon
Turo Gabriel

Kiam oni vizitis la urbon kaj la abatejon, oni devas nepre ĉirkaŭiri ekstere la monton, ĉu sur la marsabloj dum forfluo, ĉu — kaj pli prefere — boate, kiam la maro ĉirkaŭas la ŝtonegon. La admirindaj ĝeneralaj vidaĵoj, kiuj aperas laŭvice, Okcidente, Norde kaj Oriente, dum tiu ĉirkaŭŝipiro, plenigas kaj ordigas la detalajn impresojn.

Kapeleto Sa Aubert.
rigardi grandan bildon
Kapeleto S-ta Aubert

Elirante tra la pordo de l’antaŭa posteno, kaj sin turnante Okcidenten, oni pasas unue ĉe l’piedoj de la malnovaj fanils aŭ fortikigitaj magazenoj de la abatejo, anstataŭitaj, en 1828, de vasta kazerno por la garnizono. Pli malproksime elstariĝas la dika turo Gabriel (1524), iam portinta ventmuelejon ; ĝi portas hodiaŭ lumtureton, apud kiu finiĝas la reguligita fluejo de Couesnon. Ĉe la angulo Nord-okcidenta de la Monto, granita ŝtonego stariĝas vertikale super la marsabloj, kaj kapeleto dediĉita al Sa-Aubert tie vidiĝas pentrinde sidanta. Tuj kiam oni transpasis tiun promontoron, oni vidas stariĝantan, en sia tuta majesteco, la grandan muron de la Mirindaĵo super la grandaj arboj etaĝiĝintaj de la arbareto. Ĉe ĝiaj piedoj, ruiniĝinta turo montras la fontanon de Sa-Aubert, kiun longa fortikigita ŝtuparo iam aligis al la abatejo. Fine sin turnante Orienten oni retrovas la nekompareblan ĝeneralan vidaĵon de la remparoj, de la urbo kaj de la abatejo superata de la pinjono de la Mirindaĵo, kaj de la flamiĝanta apsido de la Preĝejo.

[ Monto Sankta-Mikaelo. — Flanko Nord-Orienta.]
rigardi grandan bildon
Monto Sankta-Mikaelo. — Nord-Oriente

Elpendaĵo [ŝildo] de la Virgulino de Tombelaine
XVa jarcento.
rigardi grandan bildon
Virgulino de Tombelaine

Tombelaine, kiu staras je 2.500 metrojn de la Monto, Nord-oriente, povas fariĝi celo por lasta promenado. Ĝi estas nur insuleto granita nekulturigita kaj sovaĝa, ŝtonego apenaŭ vualita de arbetaĵo, stariganta je 46 metroj super la marsabloj sian neprecizan silueton de sidanta besto. Sed ĝia historio estas intime kunligita kun tiu de la Monto. Ni jam diris ĝian militan rolon dum la milito de cent jaroj, kiam ĝi estis uzata kiel apogloko de la Angloj. Krom tio, ĝi estis de la Xa gis la XVIIa jarcento, religia anekso de l’abatejo. Ĝi posedis tiam kapelon kaj monakejon sub la kurioza alvoko de Nia Sinjorino Kuŝanta ; kaj la dolĉa figuro de la Madono protektadis la vastaĵon de la marsabloj, flanke de la ĉefanĝelo kun fulmiganta glavo, kiu elvenkis, kiel ŝi, la demonon.

[ MARCEL MONMARCHÉ.]

Esperantigis E. Galard.
Esp. n° 5737.      

Fiŝkaptistoj.
rigardi grandan bildon
Piedirantaj fiŝkaptistoj

PARIS. — TYP. PH. RENOUARD.


al la antaŭa paĝo

al la sekva paĝo


al la prezenta paĝo pri "Du Mirindaĵoj"

arkivo.esperanto-france.org