Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

Elektronikaj tuttekstaj reeldonoj de malnovaĵoj por :

Legi literaturon, poezion en Esperanto

Listo de literaturaj libroj en Esperanto, de noveloj, poemoj, teatraĵoj — verkoj originalaj aŭ tradukitaj



Legi verkojn — Esperantlingve :

Moliero — Sganarelo Edziĝo kontraŭvola, unuakta komedio de Moliero (E-a eld. en 1905) :
«… bonvolu min aŭskulti. — Volonte. Kion vi volas diri al mi ? — Mi volas paroli al vi pri io. — Kaj kian perilon vi intencas uzi kun mi ? — Kian perilon ? nu, la langon, kiun mi havas en mia buŝo ; mi kredas, ke mi ne iros pruntepreni tiun de mia najbaro. — Mi intencas diri al vi kian lingvon, kian idiomon ? — Ha ! tio ĉi estas alia afero ! … »

Homa doloro, de FeZ [Felikso Zamenhof] (1905) :
« En ĉambreto sub alta tegmento
« Loĝas ia malriĉa kaj pia,
« En konstanta zorgado, turmento,
« Laborema grupet’ familia . . . »
Grasa lignaĵisto, Firenza novelo de la XV-a jarcento (trad. Gabriel Chavet, 1906) :
«… Kamaradoj, se vi volos, ŝajnas al mi ke ni faros al Grasso, bonan ŝercegon, kiu kaŭzos al ni grandan plezuron ; kaj mi opinias, ke ni devas kredigi al li, ke li mem estas ŝanĝata, alipersonigita, ke li estas aliulo, ke li ne plu estas Grasso, sed tute alia persono… »
Floreto Ofero de monaĥo, de Marc Sangnier (1909) :
«… Nur krada fenestro heligas la severaspektan ĉelon. Frato Agusteno surgenue sidas antaŭ tiu fenestro. Liaj longaj malgrasiĝintaj manoj kunpolmiĝis por preĝado ; lia kompatinda korpo jam de longe sklavigita kaj venkita… »

La Akademio Literatura Almanako 1909, de Lingvo Internacia :
Tiu jara suplemento estis ĉefe verkita de la membroj de la freŝe kreita Akademio de Esperanto (Kongreso de 1908 en Dresdeno). Artikoloj rilatas al la krizo kaŭzita de la reformo "Ido", dum poemoj, rakontoj, alegorioj kaj aliaj artikoloj diversmaniere rilatas al homaj kaj sociaj sentoj. 94 paĝoj de tekstoj, fotoj kaj karikaturoj de la Akademianoj…

Poezio Literatura Almanako 1910, de Lingvo Internacia :
Post la unua artikolo de H. Hodler kiu pledas por peresperantaj societoj, tiu jara suplemento literatura estas tute dediĉita al Poezio. Legeblas poetinoj de Esperantujo : S-inoj Marie Hankel, Margaret Jones, Nadina Kolovrat, J. Reddet-Colas, kaj S-roj Bicknell, Grabowski, Inglada, Noël, Parisot, Privat, Vallienne, Leono Zamenhof, de Lengyel.

La Instituto Milner, novelo de Jean Jullien, trad. Lyon-a Grupo (1912) :
Franclingve publikigita en 1907 ; en ĝi, simetrie al scienc-fikcio, aperas psiko-fikcio…
« … Ĵuru al mi, mi ekkriis, ke en ĉio ĉi estas nek sorĉo, nek mistifiko, ke la glacia trinkaĵo, kiun vi sorbigis al mi, ne produktis en mi tiujn ebriigajn sent-erarojn ! Ĵuru al mi, ke mi ne sonĝas !… Ke ĉio, kion mi vidis, estas vere reala… »
Sokrato Sokrato, teatraĵo de Charles Richet, trad. Jean Couteaux (1914) :
«… Ĉiuj, en ni, ni havas lumilon : la Prudenton ! Tiel, kial tiun flamon konservi sekreta, kiel, en sia karcero masone fermita, la malliberulo, kiu, por si tenas la trezorojn de sia animo ? Sen parolo, ni nur estas stultaj bestoj… »

Venezia standardo Bianca Capello (Bianka Kapelo), de Émile Souvestre, (am- kaj aventur-rakonto verkita franclingve ĉ. 1839, tradukita en 1922) :
… « Lia Moŝto eble preferus kison ol deziresprimon » diris la mulisto ; la junulino timete ekmoviĝis — « Tro sovaĝa vi estas, kvankam tiel beleta, mia kolombino » diris Beppo kun altranga tono — « Nobelulino de Venezio ŝi ne estas » rimarkigis Casini malkontenta — « La Venezianaj sinjorinoj efektive, estas pli flirtemaj » daŭris Beppo — « Ĉu vi elvenas el la senstrata urbo, Sinjoro Kavaliro ? » demandis la mulisto — « El tie mi venas » — « Kion nova ? » — « Nenio : multaj amintrigoj, kiel kutime… plie amforrabo » — « Amforrabo ? » rediris Madalena fariĝinte pli atenta — « Jes, mia ĉarma sovaĝulino… Junulino de altrangeco, beleta kiel vi, malaperis kun iu viro, kiun neniu konas. Oni parolas pri mistera maskovesto dum balo, pri nokta rendevuo, ĉe la pordo de la patra palaco… vera romano… » …

Servokapabla ! — Marcus Tybout, de Georges Eekhoud (ĉ. 1880) :
Du rakontoj rilataj al homeco, socio, vivo, sentoj, devo, libero, sorto, verkitaj dum la jaroj 1880 en Belgujo, por rigardi aliloken retrotempen, por renkonti gentojn, ulojn, sin… — Literaturo ! Trad. L. Bergiers (1927)
• El Servokapabla ! :
« Patrinoj, fratinoj, fianĉinoj estis decidintaj, kiel Barbel, disiĝi de la forirantoj nur je la tutlasta minuto. Tiuj virinoj simpatie sin interekzamenis, reciproka kompato ilin kaptis, kiam ili montris unu al la alia, per rigardo, tiun kiun ili estis perdontaj. »
• El Marcus Tybout :
« Ha ! li ne estis kiel tiuj parolemaj kaponoj, kiujn la elreviĝintaj fraŭlinoj venĝpunas en nia regiono, publike ilin vangfrapante. Kaj ĉar neniu eraras pri la signifo de tia kareso, la fanfaronulo malfacile trafos virinon, al kiu plaĉas lia nemateria amado. »

À propos de la littérature en espéranto : — textes en Français :

Feuillets Encyclopédiques de Documentation Espérantiste, de Louis Perret (1946-1955) :
Cette collection inachevée de centaines de pages aborde tous les aspects de l’espéranto. Les feuillets ne sont pas reproduits ici sous forme numérique. Sont en lien avec le sujet :
Dans la Partie 1, La Langue auxiliaire espéranto, la série J : Bibliographie.
Dans la Partie 2, Anthologies, chrestomaties, les séries : L : Poésie. / M : Musique, Chant. / N : Théâtre.

Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org