Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Legi :   Antaŭparolo   Servokapabla !


MARCUS TYBOUT 1)

(RUĜA KERMESO.)

de Georges Eekhoud

el la franca tradukis :
Léon Bergiers

1) Prononcu : Markus Tibu.

I.

Iun vesperon ni diskutis la eternan temon pri la belo. Je la horo, kiam la Suŝonk 2) sin miksas en la bluajn spiralaĵojn de la turkaj cigaredoj, oni ekparolis pri Don Juan, tiu neforigebla figuro pentrita de Tirso de Molina, scenigita de Molière, versigita de Corneille, muzikigita de Mozart, reprenita en malgravaj verkoj, studita, laŭdegita, komentariita konkure de Byron, Musset, Merimée kaj fine de Baudelaire, kiu ĝin starigis en kvin strofoj, sed kvin strofoj valorantaj ĉiujn versojn de Namouna.

— Tio certe mirigos vin, diris Charles T…, tiu amiko, ĉe kiu ni kunvenis — plenŝtopante sian nederlandan pipon, iun veran „Gouda“ 3), ĉar li opiniis afekta nian fumadon de persa papero — sed estas en la kamparo, ke mi renkontis la tipon, realiganta plej bone tiun legendan personon, kvankam li ne estis forportita de ŝtonstatuo kiel Don Juan Tenorio ; lia fino, vi konsentos, kiam mi estos rakontinta lian vivon, ne estas malpli terura ol la klasika finiĝo.

2) Ĉina teo.

3) Nederlanda urbnomo, kiu donis sian nomon al pipspeco fabrikata de la Goudaj loĝantoj.

Ĉu necesas diri al vi, ke mia Don Juan estis simpla kampulo de la antverpena Poldero, analfabeta, kiu neniam estis incitita per la legado de sentimentalaj aventuroj ? Vi konas mian pliamon al la sentaŭguloj. Neniam mi povis kutimiĝi al la vivmaniero de tiuj aŭtomatoj, nomitaj burĝuloj, portantaj la saman nigran vestaĵon, la saman blankan veŝton, sufiĉe parolkapablaj por rediri kun sia gazeto : „civilizado — progreso — klerika hidro — ruĝa fantomo“ ; sed kiuj tute ne posedas animon kaj eĉ ne plu havas la instinkton de la homvizaĝa besto tiel trafe priskribita de La Bruyère.

Ĉiam mia simpatio iris al la malaltranguloj, al iliaj moroj, al iliaj pentrindaj loĝejoj, al ilia metafora lingvo, al ilia plaĉa kostumo. En la urbo, en la fundo de tiu bruega kvartalo de la haveno, mi alpaŝis laŭvice deŝarĝistojn kaj veturigistojn fortikajn, maristojn kaj boatistojn volvitajn en siaj fumaĵitaj vestaĵoj kaj en siaj blulanaj trikotaĵoj, kaj mi eĉ deziris la kontakton kun la neregululoj, la mizeruloj, la malsukcesintoj, vagantoj, la manojn en la poŝoj, laŭlonge de la kajoj, mokantaj la bonajn laboremulojn kurbitajn sub la ŝarĝego, aŭ apogantaj sin sur la balustradoj de la turneblaj pontoj kraĉante en la pramon de la transveturigisto kaj rigardante la manovron de la ŝarĝboatoj. Mi aŭdis edifajn diskutojn inter tiuj uloj, ofte stratbuboj, kies senbarbaj kapoj estas jam velkintaj kaj kies sensuka buŝo kraĉotusas la blasfemon kolorplenan kiel iliaj vizaĝoj, la ŝercaĵon grasan kiel iliaj ĉapoj.

Sed la krudulo, la viro de l’ tero, fortmembra, ruĝvizaĝa, larĝaŝultra, tiu plaĉega kampulo montrante fortegajn kontrastojn : sovaĝeta kaj maldelikata, kvieta kaj kruelega, trovoluptema kaj sentimentala, cinika kaj bigota, kapablis, pli ol liaj urbaj samspeculoj, logi min. Tial mia karmemora restado en la kamparo distingiĝas per spontanea amikeco. Dank’ al tiu komplezema interfratiĝo, mi konis la heroan pendigindulon, pri kiu nun temas.

II.

La drinkejo Babylonia estas, se ĝi ankoraŭ ekzistas, la lasta domo de la vilaĝo Doersel en la kampina regiono, sur unu el la ŝoseoj kondukantaj al Nederlando. Aleo, aŭ pli bone, kiel oni diras en tiu regiono, „drevo“ de ulmoj, perpendikulara je la ĉefstrato ĝin apartigas de la bieno de la grafoj de V…, al kiu ĝi utilis kiel hotelo por la servantoj. Kvar arboj samspecaj kiel tiuj de la aleo, sed pli majestaj, duonkaŝas la blankŝmiritan domon, truitan per kvar fenestroj kun verdaj kovriloj kaj, apogante ĉe la trunkoj malglataj kaj muskoplenaj, benkoj ankaŭ verdaj alvokas la laciĝintajn pasantojn.

Dum la someraj dimanĉoj kaj ĝenerale dum la festaj tagoj, precipe en la ĉassezono, la drinkejo In 1) Babylonia prezentas movoplenan viglecon kontrastante kun ĝia kutima kvieteco, ĉar ĝi estas izolita el la vilaĝo. La veturiloj de la kastelo, kiuj prenis aŭ rekondukis al la stacidomo la invititojn de la grafa moŝto, same kiel la veturiloj de tiuj invititoj haltas antaŭ Babylonia. La malalta ĉambrego resonas de la kriaĉoj kaj de la bruaj interdisputoj. En la ombrolumo, la pipetoj intermite ardas. Ekstere, la ĉevaloj spiregas kaj piedfrapas, dum knabo ilin senmuŝigas per folioriĉa branĉeto.

1) In = en, flandra vorto. Georges Eekhoud lasas ĝin flandre en la franca teksto.

Cirkaŭ 187…, kiam mi loĝis en Doersel, la drinkejo estis mastrumata de Nikkel Tybout, aŭ pli ĝuste de Lena, lia edzino kaj de ilia filino Jo ; ĉar li, ĉarpentisto, lignaĵisto kaj meblofaristo laŭokaze, laboris siaflanke kun iliaj kvar filoj Sus, Jaak, Toon kaj Marcus, ĉu en la ejo apud la drinkĉambro, ĉu sur konstruejo.

Babylonia baldaŭ fariĝis mia plej ŝatata promeno. Duona horo sufiĉis por atingi ĝin, ĝenerale estis vespere. Alveninte, mi forgesis la tempon, kiam mi gustumis la bieron aŭ kiam Jo, la blonda buldiketulino, por mi ĝin pumpis, sed mi apenaŭ haltis, kiam la trinkaĵo ne estis sufiĉe diafana aŭ se la maljuna mastrino ĝin prezentis al mi. Tiuokaze mi eklaŭiris la ombran aleon, atingis la senbruan kamparon kaj rehejmeniĝis pasinte malantaŭ la vilaĝo tra la Poldero.

Vintre mi kutimiĝis ludi bilardon.

Dum la plej mallongaj tagoj, la Tybout-oj forlasis la laborejon je la kvara posttagmeze. En niaj vilaĝoj la metiistoj malofte laboras je la artefarita lumo. Tiam komenciĝis sub la okuloj de Jo, nia „markanto“, longaj bataloj de „karambolo“, dum kiuj la samaj mallertaĵoj estigis la samajn mokridojn kaj dum kiuj la maliculino, juĝanto kiam okazis malakordo, defendis ekscese siajn samfamilianojn kaj ridis pro mia kolereta mieno.

La mastro, unu aŭ alia el liaj filoj, ofte ili tri, estis miaj kunludantoj. Marcus, la plej juna, ĉeestis malofte tiujn kunvenojn ; tion mi tre bedaŭris, ĉar li estis certe la ano plej interesa de tiu familio, kies aliaj anoj estis nur homoj flegmaj kaj inertemaĉaj. Mastro Nikkel, ĉiam laboradante, ĉiujare ŝparis belan sumeton. Kaj, malgraŭ siaj sesdek jaroj, li multe laboris kaj regis siajn filojn per fera mano.

Marcus estis ĵus fininta sian trijaran militservon en lancista regimento, kaj ĉion, kion la kutimo pri la eleganta uniformo, la kontakto kun la urbanoj, la vizitado de la drinkejoj kaj de la koncertkafejoj kaj precipe la amfavoroj povas aldoni al la senĝena sintenado de inteligenta vilaĝano, ne malbone aspektanta, li kunportis en sian landon. La ĉapeto, lokita sur la orelo, rememorigis pri la kazerna ĉapeto kun blanka ornamtufeto ; lia dorso rektiĝis, lia torso konveksiĝis tiom fiere en sia laborjaketo, kiom en la ŝnurgalona vesto ; la manon sur la zono li ludis per la ligiloj de sia antaŭtuko aŭ per sia ilpoŝo kiel per la manrimeno de sia sabro kaj laŭ lia irmaniero, kun la kruroj iom arkiĝintaj, la kalkanoj eksteren, kaj kun eta koksbalancado, oni rekonis la viron, kiu kutimas porti spronojn kaj premi ĉevalon inter siaj genuoj. Li estis blonda kun profundaj okuloj bluaj kaj liaj trajtoj similis tiujn de Jo.

Dum la labortagoj, reprenita de la patra metio, li plenumis multan laboron kun miriga vigleco. Fajfante inter siaj dentoj, kiel iam je la striglado, la klarionariojn de l’ regimento, li uzis taŭge la rabotilon kiel la striglilon ; kvazaŭ pajloviŝis sian stablon kaj enigis la najlojn kiel en la hufon de sia ĉevalo. Sed kiam la suno malleviĝis, forlasinte la laborilojn, li tuj formetis la longan griztolan antaŭtukon odorantan laŭ ligno rabotita kaj laŭ pargetovakso, por sin vesti per la blua kitelego. Kaj, bonan vesperon al ĉiuj ! — li subite ekmalaperis. Kiam mi informpetis pri li, liaj fratoj eklevis la ŝultrojn kun supereca mieno kiel tiu de la homoj supersatiĝintaj ; la ĝentila Jo ruĝiĝis kiel pomo „belflora“ 1), kaj la patro murmuris inter siaj dentoj parolojn malmulte komplezajn al la paroĥaninoj de Doersel stulte enamiĝintaj en lian filon. Tamen, kondiĉe ke la laboro estis plenumita, la maljuna Tybout lasis plenan liberecon al la knabego : li preferis sian filon voluptema ol drinkema. Fakte, Mark preskaŭ ne trinkis ; nur la virino lin ebriigis kaj li uzis je la kermesoj la plej grandan parton de sia mono, pagante valsojn aŭ donacante galanteriaĵetojn al siaj amikinoj.

1) Pomspeco.

Neniam birdo bekpikis tiom da maturiĝantaj ĉerizoj kiom tiu aminduma sentimulo prenis da ruĝegaj virgulinoj. Li ne bagatele perdis sian tempon kaj mokis tiujn simplulojn, kiuj, post amsopira pilgrimado de herberge al herberge 1) rekondukas al ilia domo matene, kaj netuŝante ilin, la junajn virinojn incitetitajn pro iliaj iluziaj amesprimoj. Ha ! li ne estis kiel tiuj parolemaj kaponoj, kiujn la elreviĝintaj fraŭlinoj venĝpunas en nia regiono, publike ilin vangfrapante. Kaj ĉar neniu eraras pri la signifo de tia kareso, la fanfaronulo malfacile trafos virinon, al kiu plaĉas lia nemateria amado.

1) Herberge — malnova vorto ankoraŭ uzata en la priskribata regiono. Temas pri drinkejoj.

III.

Marcus, la obstinega ĉasanto, etendis la kampon de siaj aventuroj. Li traesploris la ĉirkaŭaĵojn de Doersel je pluraj kilometroj. Samtempe kiam li elnestigis la belulinojn de la „Poldero“, plaĉe diketaj kiel koturnoj, la malfeliĉaj filinoj de la erikejo, ĉasaĵo sovaĝa, malmildega, lasis sin kapti en liaj laĉoj. Li direktis samtempe plurajn intrigojn ; mi konis kvar samtempajn amatinojn de li : la farmulinon de Crandoren ; gracian kaj koketan bovgardistinon de la Dunlando ; legomvendistinon de Telem kaj la ĉambristinon de la grafino de V… Oni eĉ asertis, ke la grafino longtempe dividis kun la servistino la karesojn de tiu malkrudigita vilaĝano.

En la komenco li profitis el ĉiuj liberigoj. La forlasitaj virinoj pardonis lin. Li ne forlasis ilin neesperante revenon. Liaj revenoj, liaj reamoj estis ofte pli pasiaj ol liaj antaŭaj korligiĝoj.

Fine, ĉar ĉiuj ne estis tiel paciencaj kaj abnegaciemaj, la aferoj ekmalboniĝis. Gravedaj fraŭlinoj logike intencis lasi siajn naskotojn al la zorgoj de la plej vivforta inter siaj obeigintoj. En la drinkejo de Tybout resonis la afektaĵoj de la eksamatinoj, la minacoj de iliaj naturaj protektantoj. Vane la maljuna Tybout, laca pro tiuj kriaĉoj kaj la malfeliĉa patrino, malkvieta pro la honorŝtelisto, lin konsilis sekvi la ekzemplon de liaj pliaĝaj fratoj, laŭvice parigitaj kaj instalitaj. Kiam pri tio ektemis, li fajfetis rekantaĵon de la lasta kermeso, frapante la takton sur la vitron, aŭ, se la admonoj atingis lin en la laborejo, li estigis el la rabotilo kaj el la segilo grincojn kaj ĝemojn tiel terurajn, ke la admonantoj forkuris, ŝtopante siajn orelojn.

Tamen iun matenon, lia patrino sukcesis lin cedigi kaj, decidinte fini sian fraŭlan vivadon, li sin direktis al la paroĥestrejo kun sia lasta kaptitaĵo, la ĉarma Siska, filino de la ŝuisto Simons.

La paroĥestro ne malmulte miris, vidante eniri en sian domon tiun faman amaĵiston ! Sed la mirego de la sankta viro fariĝis konsternega, kiam Mark estis diranta la celon de tiu vizito.

— Kio ? Ĉu vi intencas edziĝi, vi ? La plej granda malbonulo de la paroĥo ! La mondo certe inversiĝos. Tia eksterordinaraĵo anoncas almenaŭ la venon de antikristo. Nu, amiko Tybout, reprenu viajn sentojn aŭ redonu miajn al mi. Unu el ni revas nunmomente. Kaj vi, Siska, mia infano, ĉu vi konas tiun, kiu vin amindumas ?

— Ni interkonsentas, sinjoro Paroĥestro. Ĉu nevere, Siska ? — diris Mark ne lasante sin influi.

Siska ruĝiĝante, respondis per malforta jeso :

— Nu, — rediris la paroĥestro, — tiuokaze, ni ekzamenos. Neutilas tamen tro rapide agi. Revenu post ok tagoj.

Semajno forpasis. La tago alveninta, nova sonorigo je la paroĥestrejo, nova eniro de Marcus Tybout, dimanĉe vestita kaj preskaŭ solena, puŝante antaŭ si fraŭlinon mallertan kaj konfuzan.

— Sed, — mirkriis la paroĥestro ekzamenante la belulinon, — kion tio signifas, amiko ? Mi ne estas straba, tamen kaj mi rekonas, tie ĉi estantan, Mietje Purss, la nevinon de farmulo Nagels, kaj lastfoje vi kondukis al mi Siska Simons.

— Mi pripensis, sinjoro Paroĥestro. Vere tiu ĉi pli taŭgus kaj se vi volus anonci…

La pastro preskaŭ koleriĝis, ĉar ĉio tio ege similis veton de senhonta ŝercafektulo, sed esplorante la fizionomion de la lignaĵisto, li trovis en ĝi mienon tiel sinceran kaj naivan, ke la kolero lasis lokon ĉe la bona paroĥestro por pacigema rideksplodo.

— Aŭskultu, mia filo, — li diris al Mark, — malfacile reserioziĝante, ĉar vi profitis el mia unua konsilo, vi obeos alian. Atendu ankoraŭ ok tagojn, kaj se via korinklino al Mietje daŭras ĝis tiam, mi promesas anonci oficiale la edziĝon.

Pro la dubo esprimita de la pastro, Mark protestante premis milde la diketan manon de la brunulino kaj metis en sia longa rigardo kareseman promeson de eterna pasio.

— He ! he ! — diris la bonulo, — ne tro fidu tiun kareslogulon, lastfoje li faris la samajn okulojn al la alia.

Kaj li konis tiun viron, la pastro de Doersel !

Post kelkaj tagoj, Marcus anstataŭigis per la blonda Veva Mollendraf siajn du unuajn fianĉinojn kaj ĉiujn siajn antaŭajn amatinojn. Li opiniis senutile fari trian provon ĉe la paroĥestro. Li ne konsistis el tiu faruno, per kiu oni formas la edzojn.

Malfeliĉe, maroderi fariĝis danĝere.

Kiam mia ŝtelĉasisto estis nur trompinta fojnistinojn kaj bovgardistinojn, la eminentaj paroĥanoj mokis la viktimojn, speco matmulte interesa, diboĉulinoj, kiujn Marcus multe honoris. Sed kiam la junaj heredontinoj de riĉaj bienposedantoj, iliaj edzinoj, iliaj fratinoj, iliaj fianĉinoj sin kompromitis kun tiu koketulo kiel la plej vulgara servantino, oni ne plu ŝercis. La rivaloj forpuŝitaj, la edzoj senposedigitaj amasiĝis kontraŭ tiu koruptanto. Ĉiuj viroj de la regiono kuniĝis. Estis nur senfina krio kontraŭ li. Ne pli, ol li estis zorginta pri la klaĉoj ripetitaj en la vilaĝo, li timis tiun ligon de limfaj amindumantoj kaj de nekapablaj grizbarbuloj. Ĉu ili ĉagreniĝis ? Des pli bone !

Sed liaj malamikoj ne plu kontentiĝis minacante.

Se li nokte eliris, viroj kaŝitaj je la bordo de l’ vojo sin ĵetegis sur lin kaj tiam okazis interbatado, en kiu li redonis batojn, sed kie, ĉar la kontraŭa forto estis tro potenca, fine li estis venkita. Tiam li reeniris en Babylonia, li, la dezirato de la virinoj de Doersel, kun la okuloj kontuzbluiĝintaj, la vangoj kovritaj per gratvundoj, la korpo tute kontuzita.

La maljuna Tybout skuis la kapon antaŭdirante malfeliĉaĵojn, la patrino kaj la fratino petegis sian multamatan Marcus, forĵeti pro amo al ili tiujn sangajn konkurojn, la fratoj malkonfesis kiel sian tiun nekorekteblan diboĉulon, trenanta la nomon Tybout en la skandalon kaj en la kridisputojn.

La hajlego da bastonbatoj ne lin ŝanceligis : la brusto restis bona kaj la karno postulema. Tiuj interbatoj, en kiuj li kontraŭstaris je bando de aĉuloj, faris lin pli interesa ol iam al la virinaj okuloj.

Je la epoko de sia kunligado kun Genova Mollendraf, filino de riĉega farmisto de la Cikadmonto, domaro de Doersel, li emis al Fine Wouts, fianĉino de la longa Mil Severd, la ĉarfaristo, kaj pruvis tion tiel bone al ŝi, ke Mil ilin kaptis en la korto de la farmobieno de Wouts, interplektatajn sub duontegmento, tro ameme okupatajn por eĉ pensi pri la krudulo, kiun ili kredis en Stabrouk, je dek kilometroj de tie. Mil, tiel timema kiel li estis altkreska, kontentiĝis rompante la edzinigon kaj ne plu mienante konkuri kun la diabla lignaĵisto pri la ŝanĝanima Fine. Sed unu monaton poste, iun vesperon, sur la ŝoseo al Putte la salajristoj kaj la anoj de la ĉarfaristo atakis Marcus Tybout. Dekope kontraŭ unu, ili rapide lin senkonsciigis kaj lin lasis sur la pavimo kredante lin mortinta.

Tiufoje la afero venis antaŭ la pacjuĝisto. La ĉaristo kaj liaj servantaĉoj preskaŭ tuŝis la malliberejon. Marcus restis en lito dum tri semajnoj. Li revenis el malproksime kaj tamen li ne profitis el tiu leciono.

IV.

Mi alpaŝis al Babylonia, kiam mi lin renkontis ; mi iris al li, mi estis kontenta vidi lin surpiede. Li estis iom paliĝinta, sed la okulo reviviĝis kaj li paŝis tiel malheziteme kiel ĉiam. Li estis vestita per sia laborkostumo kaj li portis sian ilarsakon. Dum ni vojiris, mi petegis lin regi sin kaj ne spitegi tiujn furiozulojn, kiuj fine lin mortigus. Li ne ŝajnis esti konvinkita pri tiu danĝero.

— He ! — li diris, laŭkutime gajema kaj korelverŝema. — Ĉu mi estas kulpa, sinjoro, pri la beleco de la najbarinoj aŭ pri la nekapableco de ĉiaj ĵaluzuloj ? La fruktojn al tiu, kiu havas la sukon ! Jen la sezono, kiam la burĝonoj maturiĝas sur la branĉoj kaj kiam la unuaj floroj formiĝas. La gemerloj pariĝas : ni imitu ilin. Al mi, fraŭlinoj, amemaj fraŭlinoj ! Mi sufiĉe fastis !

— Kien ci iras labori ankoraŭ nun ? — mi demandis lin, vidante lian ekipaĵaron. Vesperiĝas. Resaniĝanto malprave riskas sin en la vesperoroson.

— Labori ! — li diris ekridegante. Fakte temas pri laboro ! Mi nur volis erarigi la fratojn kaj mi pretekstis ripareton ĉe la sekretario…

Kaj li pretiĝis ekiri vojeton kondukantan al la Cikadmonto. Mi divenis, ke li iris al Veva Mollendraf kaj opiniis, ke estis devo averti lin, ke tiu ĉi, sciante pro kio la salajritoj de la ĉarfaristo estis lin atakintaj, ne farus bonan akcepton al la feliĉa rivalo de Mil Severd.

— Mi pli bone ŝin konas, — li respondis ĉiam gajeme. — Ŝi komprenas, ke Fine Wouts nur estis sendaŭra amuzaĵeto kaj ke ŝi, Veva, restas la plej amata el la amatinoj. Veva min alvokas ; estas necese, ŝi skribas al mi, nin vidi hodiaŭ vespere.

— Mark, estu prudenta ! Se la Mollendraf-oj eksciinte tion, kion ĉiu ripetas en la vilaĝo, cin traktus kiel la bando de Mil Severd !

Mi volis lin reteni, incitate per nedifinebla timo.

Ĉu li divenis la simpation, kiun mi havis por li ? Li ŝajnis pripensi, heziti, kaj lia kala mano longe premis la mian kaj ĝin skuis nedecidante ĝin forlasi.

Mi ne forgesis eĉ unu detalon de tiu malseketa junia vespero. Varmetaj akvecaĵoj estis kuŝigintaj la helverdajn spikojn sub la kadavre sepia nigro de l’ krepuska ĉielo. La ranoj, kuraĝigitaj de la ekpluveto, eliĝis el la kanejoj kaj sin ĵetis en la marĉetojn. Laŭmezure, ke la mallumo estiĝis, ĉiuj spiroj de la svena kamparo, la susuradeto de la foliaroj kaj de la herbo kunmiksiĝis en duondormigan muzikon. Kraketis cikonio en la proksimeco de la Cikadmonto. La antaŭan tagon, la pluvego estis rompinta poplon ; la arbo kuŝis tra la vojeto kaj ŝajnis bari la vojon al iu, kiu devos iri tiuflanken.

— Nu, — li diris pli serioze kaj per voĉo malpli certa ol kutime, — bonan vesperon, sinjoro, kaj dankon pro via kompleza avizo. Sed ĉiam mi nenion timis.

Kaj li transpaŝegis la falintan arbon.

Surloke mi restis kaj lin konsideris tiel atente, kun profundiĝo tiel intensa, ke neniam lia bildo paliĝis en memoro mia.

Per kia stranga rilatiĝo tiu juna frenezulo, tiu diboĉulo ĝenerale sufiĉe triviala, al miaj okuloj vestiĝis per karaktero preskaŭ sankta ? Iun momenton li sin returnis kaj mi ne plu vidis en li la ekssuboficiron. Lia vizaĝo nobligita, frapita per lasta radio de la subiranta suno, alprenis esprimon seriozan kaj suferan. Lia granda antaŭtuko lin vestis kiel la tuniko de levido, lia kasketo kovris lian kapon kiel unu el tiuj ĉapoj de la antikvaj oferpastroj, kaj la adiaŭo, kiun per mangesto li sendis al mi, pleniĝis per tragedia majesteco.

Samtempe, la malĝoja kraketado de la cikonio rekomenciĝis. Kaj mia koro premiĝis, dum mi pensis pri la superstiĉo de la krudulo, kiu vidas en tiu granda blanka birdo la antaŭdiranton de sia hejmsorto. Super kiu pajlotegmento forlasita de l’ ĉielo plorĝemas tiu voĉo ?

La plumbokoloraj nubegoj fermiĝis, estingante la sangan lumeton, la birdo eksilentis kaj la malpreciziĝanta silueto de Marcus Tybout enprofundiĝis en la vaporojn de l’ vespero.

Mi ne plu revidis lin. Sed tre facile mi povis restarigi per mia intima kompreno de lia karaktero kaj per la konfeso de la Mollendraf-oj tion, kio okazis post nia renkonto.

V.

La domaro de la Cikadmonto regule dispartigas sian dekon da fajrujoj sur kvardek hektara spaco. Oni renkontis la unuan kaj la plej ĉefan de tiuj farmobienoj je cent metroj venante el la ĉefstrato. Ĝi apartenis al la patro de Veva, vidvo, skabeno de la vilaĝo Doersel, kiu ĝin ekspluatis kun siaj tri filoj : Bert, Gust kaj Pol.

Fons Mollendraf, la mastro, estis astma mallongkreskulo, kun vizaĝo timkolora, okuloj malgrandaj kaj grizaj, vangoj varioldifektitaj, frunto mallarĝa, mentono hokforma, nazo plata, lipoj kunpremataj kaj mokantaj, oreloj klinataj, haroj gluecaj, brakoj senfinaj, trunko tro longa kaj kruroj tro mallongaj.

Bert, la unuenaskita filo, dudekokjara timemulo, estis dufoje pli granda ol sia patro, prezentis ĝibetan dorson, profilon kvazaŭ tranĉilklingo, kie loĝis du marverdaj okuloj. Li havis manojn grandegajn kaj piedojn, kiuj konsternis Pier Jan Klomper, la lignoŝuiston.

Post li venis Gust, dudekjara brunulo, sufiĉe beltalia, fiera kaj malvirta, kaj la plej sennaivigita el la tri junuloj. Poste estis Pol, la plej juna, ruĝharulo, baldaŭ militservonta, malgracila kaj lumboforta, kun vizaĝo larĝa kaj pufvanga, turmentita de ĉiama gajemo, kiu donis al li la aspekton de kortobirdo supersatigita kaj malfermanta la bekon por enspiri, kun tiu nuanco, ke la beko similis dorsofinon.

Triope ili nur havis solan volon : tiun de sia patro. Ili sciis lin malbona, kapabla por plifavori unu el ili en la heredo. La farmisto estis dresinta sian duan filon, la plej obstine kontraŭstarantan, farante el la du aliaj sentaŭguloj du blindajn ilojn. Nun, Gust laboradis tiel obeeme kiel Bert aŭ Pol. Estante la plej malica kaj la plej senkora al la laboristoj, li prezidis la prilaborojn, la semadon, la rikoltojn. La longa Bert direktis la ĉarojn, kondukis la sterkon, liveris la furaĝojn al la urbaj klientoj. Kaj Pol paŝtis la bovinojn kaj draŝis.

Je la tagoj festaj aŭ kermesaj, ĉiu ricevis de sia patro duoblan guldenon. Bert, la longa kuris perdi sian monon ludante per la kegloj aŭ alimaniere kun pakveturigistoj aŭ kun aliaj kamaradoj de l’ ĉefstrato ; Gust varbis inter siaj fojnistinoj la malpli antipatian, kuntiris ŝin je pluraj kilometroj el Doersel por esti pli libera, vizitadis kun ŝi la drinkejojn de nekonataj vilaĝoj, ŝin ebriigis, batadis ŝin kaj fine falis kun ŝi sur la bordon de iu deklivo aŭ en senakvan fosaĵon kaj devigis ŝin obei al ĉiuj liaj malĉastaj inventoj. Kaj Pol, drinkante jam de la mateno kaj ebria je meztago, forpasis la alian tagduonon fordormante sian alkoholon, sternite flanke de siaj bestoj kaj per sia ronkado preskaŭ superante ilian blekadon.

Veva, ilia fratino, plejeble similis al Gust, sia ĝemelo. Ŝi estis belkreska virino, kunmameca brusto, ronde modelita, dika postaĵo, larĝaj koksoj, kruroj kaj brakoj karnoriĉaj, sed ne malproporciaj. Ŝia vizaĝohaŭto brilis kvazaŭ la ŝelo de vina pomo ; ŝiaj helaj okuloj de alaŭd-falkoj maltime konkuris kun tiuj de la ĉarkondukantoj. Ŝi estis parolema kaj la junuloj de la paroĥo antaŭdiris, ke ŝi pasigos noktojn paradizajn, sed ankaŭ tagojn inferajn al tiu, kiu edziĝos kun ŝi. Do, malgraŭ siaj fizikaj meritoj kaj sia dezirinda heredparto, ŝi mallogis la svatiĝantojn. Ŝi forsendis la filojn de la plej riĉaj bienhavantoj de la regiono. La reputacio de la patro kaj de la tri filoj, teruraj viroj, forpelis la malriĉajn amindumulojn.

Sed Marcus Tybout ne timis tion. La fiera Veva ne pli malcedis ol la aliaj. Male, ŝi faris la duonan vojon al la renkonto de lia deziro. Konante la ŝanĝemon kaj la multajn aventurojn de Marcus, ŝi sentis por li unu el tiuj doloraj pasioj, kies emociegojn stimulas kaj ekscitegas la ĵaluzeco. Ŝi sovaĝe lin amis kaj volis lin tute konservi, neniam lin delasi. Pro tio, kiam ŝi pensis pri ebla forlaso, mortigaj vaporoj leviĝis al ŝia cerbo.

Ilia interligo daŭris jam de pluraj monatoj ; kaj la sprita junulo ĉiuvespere eniĝis, proksimume je meznokto, en la kuirejon de la Mollendraf-oj. Genoveva malŝlosis la pordon kaj apud la ĉambro de la patro, kontraŭ la ĉambreto kie dormis la tri fratoj, ambaŭ tremetante pro ĝuegiga korpremateco, ili komencis longajn konversaciojn el kiuj la vortoj estis forigataj por lasi lokon al la plej elokventa pantomimo.

Tiun junian vesperon, kiam Marcus ĉirkaŭirinte la farmobienon eniris en la korton kaj ĝin trairis eĉ ne estigante bojon ĉe la granda nigra hundo kutimiĝanta je liaj vizitoj, Veva lin atendis ĉe la pordosojlo. Estis tre frue ; sed en sia skribaĵo la ruzulino estis avertinta la amanton, ke, devante resti en Nederlando, pro malsimpla vendo de plugiloj kaj de brutaro, neniu el ŝiaj familianoj estus hejme.

Kiam li malfermis la brakojn por ŝin altiri al si, ŝi ĵetiĝis sur lin kun nerva eksciteco kaj, ekploregante, ŝi konfesis al li katastrofon : ŝi estis graveda. Sufiĉe malĝojante kaj konfuzite pro tiu nova malfeliĉo, li kompatis ŝin kaj serĉis konsolajn vortojn. Ŝi lin kuntiris en la ĉefan ĉambron. Li provis ŝin kvietigi. Sed kun kvazaŭ febra parolrapidego ŝi elverŝis sian koron, parolis pri riparo, pri edzinigo, pri la skandalo, pri la kolerego de la kvar viroj, kaj fine ŝi riproĉis al la lignaĵisto pli kaj pli honta, elekti tiun malfeliĉegan momenton por ŝin trompi kun malbelulino. Marcus solene certigis sian penton kaj sian konstantan korinklinon, kulpigante sendaŭran blendiĝon pri sia malfideleco. Li nur amis ŝin, sian Veva-n, kaj tion li estis tuj pruvonta venke al ŝi. Li revenis al ŝi dezireganta ŝian ĉeeston kaj ŝian kontakton.

Ju pli Mark elpensis konsolojn kaj karesojn, des pli ŝi plorĝemis. Li estis metinta ŝin sur siaj genuoj kaj susuris varmajn parolojn en ŝian plaĉe grasetan kolon. Spiregante, nun ekscitate de tiu sufero, li parolis pri amposedo, ŝi respondis per edzpeto, kaj ĉar li ŝajnigis sin surda, ŝi kolere baraktis, laŭtigis la voĉon kaj minacis ĉion konfesi al sia terura patro. Krizo de ĉagrenlarmoj interrompita de riproĉoj skuis ŝin. Subite ŝi liberiĝis malkvietege kaj furioze ; minacordonis al li, ŝin edzinigi.

— Ha ! pro tio, ne ! — li respondis sendube bedaŭrante sian malobeon al mia konsilo. — Kaj ĉar mi tiamaniere estas akceptita, bonan vesperon, mia karulino…

Li leviĝis kaj sin direktis al la pordo de la kuirejo, por atingi la korton.

Sed antaŭ ol li estis tien alveninta, tiu pordo malfermiĝis.

Subita lumo plenigis la ĉambron.

Mallongkreskulo eniris portante brulantan kandelon ; tri aliaj individuoj akompanis lin. En tiu palega malgrandulo kaj en la tri kunestantaj kruduloj, Marcus Tybout rekonis Fons Mollendraf kaj liajn filojn. Ŝi lin estis perfidinta.

VI.

— Bonan vesperon, Marcus, mia knabo, ne ĝenu vin.

Mi estas kontentega pro nia renkonto… Ni profitos tiun okazon por paroli… Veva, mia infano, iru en la kelon preni kruĉon da malnova Schiedam 1), la plej bona ; kaj alportu kvin glasojn… Sendube ni devos trinki kiam la afero estos aranĝita… Sidu do, Mark : tiamaniere, ni kviete kaj prave interparolos. Ĉu ne ?

1) Brandspeco trinkata en Nederlando kaj en Belgujo.

Tiuj paroloj estis prononcitaj kun voĉo subpremata, kiu pensigas al tiuj blankaj metalkoloraj nuboj plenigitaj je kaŝita elektro kaj kies eksplodoj fulmomortigas.

La kulpulo bone komprenis ; tamen li sidiĝis inter Bert kaj Gust. Je signo preskaŭ nevidebla de l’ patro, sed kiun rimarkis la lignaĵisto, Pol lasis sin fali sur seĝon malantaŭ Marcus. La mastro, je la alia flanko de la tablo, sidis kontraŭ li. Kvarope ili malebligis al la lignaĵisto la forkuron.

Genoveva reeniris. Ŝiaj tremantaj manoj tintigis la likvorglasojn portatajn sur pleto.

— Estas bone, mia filino. Eliru nun. Ni vin alvokos, kiam ni vin bezonos.

Ŝi estis lasinta la pordon duonmalfermita. La maljuna Mollendraf leviĝis flegme por ĝin tutfermi ; poste residiĝinte :

— Tio, kio estas farita, estas farita. Marcus, li rediris, Veva, nia multamata filino, pekis. Anstataŭ atendi ĝis kiam ŝia patro trovu edzon laŭ ŝia situacio, ŝi enamiĝis en vin kaj vi tiel bone profitis tion, ke ŝi estas graveda el vi… Aliulo kolerus, Mark, kaj vin mortbatinte, li akceptus kaj publikigus la honton de la stulta infano ; poste li atendus bofilon plaĉantan, kiu konsentus ne plu paroli pri la aventuro. Sed mi preferas, ĉar nia Veva vin amas, doni ŝin al vi kaj tiamaniere ebligi al vi ripari la malbonon. Vi akceptas, ĉu ne vere, Marcus ?… Pol, malŝtopu la malnovan kruĉon… Mi diros, trinkante, kiel mi intencas instali mian filinon…

— Permesu, amiko, — diris la lignaĵisto, — sed vi komencas per la fino. Mi tute ne sentas la deziron edziĝi. Mi ĵus diris tion al Veva. Eble vi aŭdis tion.

— Tatata ! Vi alimaniere opinios, — rekomencis la maljuna farmisto per la sama tono ironie bonanima — kaj certe eĉ antaŭ ol foriri el ĉi tie. Malriĉulo kiel vi malŝatus tiun okazon ? ! Konfesu, ke vi agis tiucele ? Kaj nun oni sin montras malŝatanta por kaŝi sian ruzecon ! Ĉu vi ignoras, knabo, ke ne ekzistas pli serioza heredontino en la tuta regiono ? Ĉiuj ne povas boparenciĝi kun la Mollendraf-oj… Mi esperas, ke ci ankoraŭ nun volonte ŝin rigardas ?

— Via Veva multege valoras ; ŝi estas belulino, tio estas nediskutebla ; ŝi valoras pli ol via tuta havo, eĉ enkalkulite al tio viajn tri fllojn — tio ne ofendu ilin.

… Sed Veva neniam estos mia edzino.

— Kion babilaĉas tiu naivegulo ! — ellasis la farmisto.

La granda Bert mienis leviĝi ; Gust movigis siajn piedojn, svingis per la pendantaj kruroj, grincigis la dentojn, senpacience promenigis siajn manojn sur siaj femuroj ; Pol ĉiuflanken direktis el siaj grandaj fiŝokuloj rigardojn idiotajn kaj la sango marmorumis liajn sensukajn vangojn.

Sed la mastro sin regis kaj refariĝis pli milda ol ĉiam :

— Unue aŭskultu miajn proponojn… Ci konas mian kampon de la Droeve-Wei… bieno seshektara, kun la domo staranta kontraŭ la ŝoseo al Bergen. Vi scias, miaj filoj, ke nur la kolorŝmiro por tiu domo kostis al mi kvindek guldenojn… Mark, la kampo kaj la domo estas viaj.

— Konservu ilin !

— Kanajlo !

La tri seĝoj de la fratoj Mollendraf movigitaj de sama galvana fluo alproksimiĝis al Marcus, kiu, la manojn en la poŝoj, la krurojn etenditajn, la kapon malantaŭen, la okulojn demandantaj la ombrojn de l’ plafono, eĉ fajfante la rekantaĵon de la lasta kermeso, balanciĝis kun maniero plej indiferenta.

La aliaj pufiĝis. Sed Fons Mollendraf, duafoje subpremante sian koleron, per gesto kvietigis sian senpaciencan filaron. Li denove ekkriis resumante laŭ la maniero de la notario Balduin prezidanta lignaĵaŭkcion.

Mi diras : mian domon kaj mian bienon de la Droeve-Wei… Ses hektaroj… Tricent belajn guldenojn donotaj je la edziĝa tago… Mi ripetas tricent belajn guldenojn… Akceptu…

— Nek la bienon, nek la domon, nek la monon… Marcus Tybout sin ne vendas.

— Oni devus sendi Marcus Tybout al Gheel 1) inter la frenezulojn.

1) Gheel estas belga urbeto, en kiu estas kolonio de lunatikuloj.

— Jes, frenezulo ! furioza frenezulo ! — grumblis la tri filoj, kaj Pol, alinomita Plenluno, faris malantaŭ la dorso de la sentimulo gestojn rigidajn de strangolanto, kiujn Mark vidis en la siluetoj sur la plafono.

Kaj nun el la fundo de la apuda ĉambro venis ploregoj kaj ĝemoj virinaj.

Marcus Tybout malestime ridetis.

— Milde ! — ordonis la patro, obeigante refoje sian idaron. Kaj sin turnante al la pordo : „Ha ! kvietiĝu, stultulino ! Mi ne jam finis. Li cedos. Li devas cin edzinigi, Veva…“ Ci tamen diris ami ŝin, ci, la ŝtelanto de ŝia bona nomo !

— He ! jes, mi ŝin amegas.

— Kaj kion ci deziras por ŝin edzinigi ? Rapidu. Urĝas !

— Mi ne intencas edziĝi.

— Oni jam sufiĉe ŝercis… Mark, mi estas la patro de Veva kaj pro mia amo al ŝi, mi parolas al ci ankaŭ patre. Mi pensas pri la kreitaĵo de Dio, kiun ŝi portas en sia ventro. Kiel honestulo akceptu, Marcus ! Mi forgesas kiamaniere ci penetris en mian hejmon ; mi eĉ ne petos solan moneron de cia patro… Oni scios, en Doersel, ke la Mollendraf-oj estas sufiĉe riĉaj por reaĉeti sian honoron. Jen, krom la bieno de Droeve-Wei, mi donas al ci la bieneton de Dizekesseyk… Ĉu ne sufiĉas ?… Kaj mi aldonos la bovinon nederlandan, mian diverskoloran beston, la favoraton de nia Veva… Fine, ĉiujare je la Kristnasko, mi sendos al ci la plej bonajn pecojn de mia grasa porko. Ĉu bone ? Mi esperas, ke jen estas kondiĉoj… Ci certe ne plu hezitas ?

— Mi neniam hezitos inter mia libereco kaj viaj ŝinkoj.

— Ĉu tio estas cia lasta decido ?

— La tutlasta…

— Kaj mi demandas cin ankoraŭ unufoje : Marcus Tybout, ĉu ci volas, jes aŭ ne, edzinigi Genoveva Mollendraf ?

— Estas tedege ! La saĝaj personoj nun enlitiĝas.

… Mastro, kaj al vi, junuloj, la plej bonan ripozon… Kaj sin kapvestinte li leviĝis.

Sed la tri fratoj lin ĉirkaŭis, rikanis, kun ŝaŭmo je la lipoj, lin tuŝis per la kubuto, kaj per la pugno minacis lin. Posttagmeze la patro estis ilin ebriiginta, ilia elspirado ilin perfidis. Tute neatendite ili estis triope senjakiĝintaj.

Tiuj evidentaj provokoj venkis la kvieton de Marcus.

— Malantaŭen ! Retenu viajn manojn ! — kriis la kuraĝulo. — Malantaŭen ! Kaj ĉar la kruduloj lin puŝis, li sin armis per fermhoko, prenita el sia sortimento, kaj vundis la vangon de tiu ŝvela Pol, kiu ĵus lin ekkaptis je la brako. Vidante sangon ili tute freneziĝis… Ili alkuregis epilepsie kaj eligante insultojn.

— Bategu lin, miaj filoj ! — kriegis la maljuna Mollendraf, senkonsciiĝinte kiel ili.

Post momento, la tablo rulfalis, la kandelo estingiĝis ; la fama kruĉo da Schiedam krevigite elverŝiĝis sur la kahelo, la glasoj disrompiĝis kaj Mark, prenite de la tri batalantoj, rulis teren.

Veva alkuris pro tiu tumultbruego.

— Marcus, — ŝi ekkriis ! — Och God 1) kio okazas ?

Fourt 2) Judasino, — respondis ŝia amanto, parigante ŝin kun la plej granda perfidulo.

1) Skribita flandrelingve en la franca teksto. Esprimo, signifanta : Ho ! mia Dio.

2) Insulto tradukebla per : foriru perfidulino.

— Ne enmiksiĝu ; lasu nin ! Li estos sufiĉe batita ! — murmuris la maljunulo en la orelon de Veva.

Dume, la batoj falis sur la kapon de la sincerulo. Li redonis ilin laŭeble plej longdaŭre. Oni aŭdis la penigajn spirojn de la platigitaj brustoj, premitaj unu kontraŭ la alia, raŭkajn kriojn, malbenojn, blasfemojn, kolerplorojn, bruojn de kapoj kaj de la lignoŝuoj martelante la kahelon.

— Cedu, kanajlego, aŭ ni dispecigos cin ! — diris la maljuna Mollendraf.

— Kisu miajn test…! 1)

Kaj kun akcento plej malestima, kiun li trovis, la sentimulo kraĉis al ili la malĉastan kaj egan insulton.

— Tiuokaze mortaĉu !

1) Estas la plej malestima insulto, kiun uzas la flandraj kamparanoj. Mi kredas ke la mallongigo, kiun mi uzas, sufiĉe komprenigos ĝin al la leganto.

La buĉado rekomenciĝis.

La sako de ferumaĵoj, ellasita en la interbatalo, estis malplenigita de la tri buĉantoj. Ili konservis neniun indulgon, frapis por finigi, senatente, per ĉio, kion atingis iliaj manoj ; iloj kontuzantaj aŭ tranĉantaj, kejloj, ĉiziloj, cirkeloj, kroĉiloj, modlilo, borilo, ŝraŭbilo.

Dufoje ankoraŭ la heroa lignaĵisto sukcesis elliberiĝi. Li volis diri adiaŭon al la perfidemulino. Li alproksimiĝis kaj kriis en ŝian vizaĝon.

— Ci ankaŭ, kisu ilin, diabla hundino !

Pugnobato denove lin faligis.

Tiam duonfreneza, konsternigite pro la sango, ĉiuj ŝiaj venĝrevoj leviĝantaj al ŝia cerbo, Veva plenĝuis tiun buĉadon kaj siavice atakis. Ŝi volis lin mortinta, ekstermita, tiun fieregulon, tiun bravofanfaronulon ! Ŝi kuniĝis kun siaj fratoj, sin ĵetis sur sian kaptitaĵon eligante raŭkajn kriojn. Ŝi enigis siajn ungojn en la okulojn de Marcus, elradikigis la buklajn fasketojn de la blonda hararo tiel ofte karesita de ŝi, distranĉis tiujn vangojn, kiujn ŝi estis superverŝinta per petegantaj larmoj kelkajn minutojn antaŭe kaj kies lanugo estis foruzita de ŝiaj voluptaj kisoj.

La tuta ilaro de la lignaĵisto estis provita sur tiu malvarmiĝanta korpo. Kaj tio kio kuŝis, malforte stertoranta, ŝviteganta, vundita je cent lokoj, kontuzita, dispecigita, traborita, segita, kun vestaĵoj disŝiritaj de la nuko ĝis la kalkanoj, ne plu similis homan formon.

Do la buĉantoj malpli forte frapis. Sufiĉe da mortigaj batoj estis donitaj. Kaj ili satiĝis je tiu agonio, kiun ili incitis kaj pikis, timante trofruan morton.

Nun, Marcus Tybout estis ricevinta sian parton.

.  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .

.  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .

.  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .

 

 

 

 

 

 


Legi :   Antaŭparolo   Servokapabla !


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org