Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Legi :   Antaŭparolo   Marcus Tybout


Servokapabla !

de Georges Eekhoud

el la franca tradukis :
Léon Bergiers

I.

Malfeliĉa Barbel Goor !

Frans estis foririnta, ŝia brava filo, la pupilo de ŝiaj okuloj, la batado de ŝia koro ; — foririnta depost ok tagoj al la garnizono, — malproksime de la vilaĝo, malproksime de la lando ! — perdita, transportita, tien, en la tute grandan urbon ! …

La simplulino ne kapablas kredi la realecon kaj, leviĝinta la unua, ŝi grimpas ĉiumatene unue al la mansardo en kiu dormis ŝia knabo. Ŝi konvinkas sin pri la disiĝo nur palpante la senordigitan liton de la kapkuseno ĝis la piedo kaj serĉante vane, sub la kovrilo, tiun muskolfortan brakon, kiun iam ŝi skuis milde, timante dolorigi — kia ideo ! — tiun knabegon kiel kverko solidan. Ha ! la senmaliculino de l’ Bona Dio kreita !

— Bonan tagon, patrino !

Kio fariĝis el tiu voĉo tiom amata ?

Kiom li prokrastas etendi siajn membrojn, ĵeti siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon ?

Tamen lia vestaraĉo de ĉarpentisto, lia jako kaj lia velura pantalono, lia griza antaŭtuko, lia ĉapo kuŝas amase sur la seĝo, apud la litkapo, kvazaŭ li ĵus estus ilin ĵetinta tien. Sed la parfumo de rezino kaj de pargetovakso, per kiu tiuj vestaĵoj estis saturitaj, malpliiĝas iom post iom ; sed la faldoj faritaj de la lumbobatoj kaj de la elstaranta muskolaro de la laboristo baldaŭ malaperos ; kaj alproksimiĝas tiu tago, kiam la Sankta adorantino enspiros la odoron de tiuj vestaĵaĉoj kiel incenson kaj kisos ilin kiel relikvojn ne plu retrovante postsignon de l’ kara foririnto.

Post malvigleca pensado ŝi fine malsupreniras.

Ŝi ekbruligas la fornon kaj muelas la kafon. Baldaŭ la akvo kantetas en la bolkruĉo. Je la sonoj de tiu muziko kaj je la aromoj pli vivigaj de l’ kafo, la iluzio revenas ŝin tromplogi.

Jen ŝi verŝas la bolantan akvon kvazaŭ li devus havi sian parton de l’ trinkaĵo. Ŝi preparas tri dikajn buterpanojn por Frans, kiujn ŝi staplas kontraŭ lia taso. Ŝi eĉ plenigas la ladan kruĉeton, kiun kutime li kunprenas, transŝultre ligitan, irante al la laborejo. Poste ŝi atendas la ĉiutagan bruegon en la domo. Nenio ! La domanaro ankoraŭ dormas super ŝia kapo. Kaj fine la funebreco de l’ ŝtuparo fariĝas tiel senlima, ke ĝi abrupte ektremigas ŝin kiel je la frakaso de eksplodo.

— Kiel stulta mi estas ! Kie ankoraŭfoje vojaĝis do miaj pensoj ? Ĉu li ne estas foririnta ? … Ho ! Frans, Frans ! …

La kruĉeto elglitas el ŝiaj fingroj. Malviglege ŝi lasas sin fali sur seĝon ; larmoj rulintaj laŭlonge de ŝiaj pergamenecaj vangoj gutas en ŝian tason.

II.

Aliaj infanoj restas al ŝi, sed pro kio la naturo volis, ke tiu estu ŝia pliamato ? Ŝi ne nur lin amas pli ol tri filojn pliaĝajn, pli ol kvar amemajn filinojn, sed ankaŭ pli ol siajn du plijunajn infanojn : la malgranda Rup, knabo jus farinta sian unuan komuniiĝon 1), kaj la ĉarma Dâ, sepjara blondulino. Barbel Goor preskaŭ ne suferis pro la foriro de la unuenaskitaj al Antverpeno, kie la filoj lernoservis kaj la filinoj fariĝis servistinoj. Pluraj edziĝis, sen ke tiu okazintaĵo impresis ŝin ; kaj, malgraŭ la novaj elspezoj tiuj ĉi ankoraŭ penegadas por sia patrino kaj sendas parton de sia salajro. Ili estis dignaj kaj kuraĝaj infanoj, pri kiuj multaj maljunuloj estus ĵaluzaj kaj kiujn ili plejbone adorus, dum ilia patrino ilin modere amas precize laŭkonvene, senekscese.

1) Ceremonio de la katolika eklezio. La unua solena komuniiĝo okazas ordinare je la 11-a jaraĝo.

Kiel la plimulto el siaj samulinoj de l’ malriĉa mondo, la patrino sekvis siajn instinktojn kaj siajn impulsojn neniam pensante ilin analizi. Ĉio kion ŝi scias pri la kaŭzoj de sia prefero al Frans estas „ĉar la knabo similas tiom sian mortintan patron !“

Pri tiu tro entuziasma alligiteco ekzistas aliaj motivoj, pri kiuj ŝi nur dum momentoj havas malprecizan intuicion. Ŝi lasas sin forporti de tiu sento, kiel ofte animoj malpli simplaj spertas la ĉarmon de muziko aŭ de parfumo, nekonante la instrumenton aŭ la floron, kiuj ilin elspiras.

—  —  —  —  —  —  —  —  —  —  —  —

Barbel estis filino de lignoŝuisto el Ranst, egoisma kaj avara, kiu ĝustatempe mortis por permesi al ŝi, per lia ŝparita mono elekti laŭ sia gusto sian edzon, simplan ĉariston ĉe lignovendisto en Schilde. Ili luis kaj ekkulturis farmobienon en Kessel, apud Lierre. Ili ne prosperis, ĉar ŝi naskis tro da infanoj.

La edzino, arda brunulino, havante eble en la vejnoj guteton de tiu hispana sango, kiun la trairo de la dungokavalerianoj de l’ duko de Alba kaj de Farnese trude inokulis en la fiziologian ecaron blondan kaj la flegmon de la Flandranoj de la kampina regiono 1), ne ŝparis la fortojn de sia edzo ; male, ŝi konsumis ilin kiel panon.

1) Estas la regiono inter Antverpeno kaj la Nederlanda Limburgo (franclingve Campine).

Ŝi returnis tiel ofte al la alkovo kiel al la panujo, kvietigante siajn malsatojn kaj manĝante laŭ sia deziro. Kiel supozi, ke tiu vivforta „junulo“ malsaniĝus pro tiuj permesataj interrilatoj ? Des pli ke li mem neniam estis satiĝinta kaj ĝenerale li denove insistis ! Krom tio, li multe manĝis kaj fanfaronis, ke li kompensis ĉe la tablo tion, kion li perdis en la lito. Sep infanoj atestis tiun tro bonan konkordon.

Frerik Goor ne estis malpli kuraĝa laborante ; li ege penadis por siaj geknaboj. Iun tagon speco de sinkopo atakis la paciencan laboremulon ; li estis falinta plate en la sulkon, malantaŭ la plugilo, senkonsciigite, kiel per draŝilbato en la nukon. La mirige nekutimaj blekoj de liaj bovoj timige alvokis. Manlaboristoj lin portis al la farmodomo, kie la emocio daŭris ĝis kiam li rekonsciiĝis. Tute ne komprenante tiun antaŭsciigon, Frerik, tiel solida sur siaj kruroj, unue ridis pri sia rulfalo. Sed, iom poste, iun matenon, ellitiĝinte li sin sentis premegata, kaj anstataŭ mukon, lia tuso eligis sangajn kazeaĵerojn. Tiufoje, serioze maltrankvila, Barbel venigis la kuraciston el Liero. Ekzameninte la senfortiĝintan malsanulon kaj demandinte la edzinon, la kuracisto receptis severan sindetenon. La stato de la edzo ne estis malesperiga, li diris al ŝi, ke ŝi bone farus lasante lin dormi dum la nokto, se ŝi ne volus dormigi lin por ĉiam, tie, sub la sovaĝa aveno, je la ombro de la preĝeja turo. Barbel estis konsternegita. Ŝi konis kelkajn vivantojn, kiuj estis velkiĝintaj pro ĉagreno neami, sed neniam ŝi estus kredinta, ke oni tiom malsaniĝus pro troa interkomprenado !

Ioman tempon ŝi fastis.

Frans, ŝia lastnaskito jam estis dekjara. Barbel promesis al si, ke tiu infano estu la lasta. Tiom pli ke la kulturo malmulte profitdonis. Pro la malsaniĝo de Frerik, estis necese forlasi la farmobienon ; lui domaĉon kaj komenci komerceton en la vilaĝo, nur gardante bieneton por kulturi siajn proprajn terpomojn.

Dume, Frerik refortiĝis ; li reprenis sian belan mienon kaj sian fortikecon iamajn, kaj saĝe akceptis laboron, kiel taglaboristo ĉe siaj ekskolegoj. Samtempe la suko refariĝis postulema. Ne estis facile al Barbel malakcepti la petojn de tiu reviviĝinto, malkontenta pro ŝiaj rifuzoj, la okuloj plenaj je humilaj petoj kaj promesoj. Ili tiel longe fastis kaj iom da feliĉo en ilia karno ilin konsolus pro la suferitaj ĉagrenoj.

Frerik ne sciis tion, kion la kuracisto estis dirinta al lia edzino. Iun tagon, kiam li tre insistis kaj, senpacienciĝinte pro ŝiaj forŝoviĝoj, estis ŝin perfortonta, ŝi rakontis plorante la aferon. Li tuj mokis ŝin kaj konvinkis ŝin, ke tiu kuracisto, ŝercemulo de la urbo, volis iom amuziĝi pri ili. Lia argumento estis nerefutebla. Ambaŭ ili rekomencis kaj ne pli ŝparis sin ol je la unuaj posedoj.

Novaj infanoj venis al ŝi : la malgranda Rup, poste la ĉarma knabineto Dâ. Tiu ĉi estis kelkmonata, kiam, je aprila vespero ĉe la reveno el ilia kampo, la timigaj simptomoj reaperis ĉe Frerik Goor. Li estis malpermesinta al sia edzino kuri tiun nokton al Lierre. La sekvantan tagon, la kuracisto konstatis, ke lia stato estas senespera. Rigardante la du geknabojn en angulo de la ĉambro, li ne povis deteni koleran geston kaj diris al la patrino ilin montrante : „Estas tiuj etaj manoj, kiuj fosis la teron, por kuŝigi tien vian edzon !“

Du tagojn poste, Frerik mortis.

La malfeliĉulino rezignacie postvivis, sed neniam pardonis al si la malobeon al la kuracisto.

Ŝia Frans religis ŝin al la ekzisto. La memoro plena je la bildo de la plej bona viro, ŝi retrovis en tiu infano, ĉefe depost la viriĝa aĝo, eksterordinaran similecon al la mortinto. Ŝi kvazaŭ vidis la ĉariston viglegan — la tibikarnon bone tegitan per gamaŝo, kun kanto je la lipoj, sibliganta sian vipon — kiun ŝi iris atendi sur la ĉefstrato, kiam li kondukis lignaĵon al la urbo. Estis efektive la haroj nigraj kiel talpa felo, la okuloj brunaj, la buŝo iom granda, la mentono firma kaj kvadrata, la vangoj karnoplenaj de Frerik Goor ; estis ankaŭ la sincereco, la vigleco, la kuraĝeco, la tute nobla koro de l’ patro. Frans estis heredinta de sia patro siajn subitajn amelverŝojn, siajn gajajn atakojn, sian ŝercemon. La filo amuziĝis, kiel iam la edzo, farante mistifiketojn al la bona virino, malordigante la hejmon kaj turmentante ŝin kiel tabano. Ĉetable sidante, li mienis malŝati la manĝaĵojn, opiniis la supon brulgusta kaj deklaris, ke la terpomoj estas malbone kuiritaj. Ŝi estis ĉiufoje kaptita per tiuj farsoj, lerte penadis por sin pravigi, por defendi sian kuirmanieron. Ofte ŝi aspektis koleriĝinta kaj postkuris la karan koboldon. Ne sukcesante lin atingi, ŝi ĵetis sian balailon inter liajn krurojn, siajn kaserolkovrilojn al lia kapo, sed bone zorgante, neniam lin trafi. Enkore ŝi estis kontentega pro tiu malordigo ; ŝi benis sian persekutanton, amuzis lin per ŝiaj komikaj furiozoj ; kiam li silentis, ŝi ektimis.

Vespere li alportis al ŝi la novaĵojn de la laborejo kaj de la strato. Ne estante gapanto, li elpensis neeblajn klaĉojn kaj kredigis al la bona virino, tre scivolema, serion da ŝercegoj pli kaj pli fortegaj, ĝis kiam mensogo vere tro kolosa aŭ la rido, kiun la mistifikanto ne plu sukcesis deteni, fine sciigis ŝin pri la vero.

Nun, tio multe mankis al Barbel. La domo estis fariĝinta malgaja kiel post la morto de la edzo. Ho ! tiu soldata servo !

III.

Por ke Dio kaj liaj sanktuloj estu favoraj al ŝi la tagon de la lotado 1), ŝi estis tamen ĉion farinta. La antaŭan jaron je Pentekosto, ŝi estis partopreninta kun sia Frans la pilgriman procesion de ilia vilaĝo al Scherpenheuvel 2). Pli poste, kiam alproksimiĝis la neevitebla tago, ŝi faris tagnaŭon en Sankta Gomaro de Liero. La matenon de la grava ago, kiam, febranta kaj paleta li iris al la komunuma lernejo 3), ŝi estis metinta ĉirkaŭ lian kolon sanktan bildon, benitan rozarion je la dekstra antaŭbrako, kaj en la poŝojn de lia kitelego kaj de lia pantalono tutan aron da amuletoj : fungo deŝirita dum la nokto de la sanktaj senpekuloj, dento de nigra kato, marono, sur kiu Pols, la ŝafgardisto, sorĉisto verpruvita, estis per tranĉilo skulptinta, por kelkaj centimoj, serion de magiaj ciferoj, kiuj devus sorĉe alvoki la liberigan nombron. Vere, ŝi nenion malatentis. Kiam ŝi plendis al tiu ŝtelisto Pols, pri la malmulta efiko de liaj talismanoj, li riproĉis ŝin pri la kunmiksigo de la ortodoksaj rimedoj kun la pekoj kondamnitaj de la pastro ; ĉar oni ne sin turnas samtempe al sanktuloj kaj al la diabloj.

1) Ĝis 1909 estis lotado, kiu decidis pri la soldata servo. Poste leĝo devigis ĉiujn soldatservi.

2) Fama pilgrima loko en Belgujo. Ĉefe konata laŭ la franca traduko Montaigu (Akra Monto).

3) Kie okazas la lotado.

Frans estis trafinta numeron el la plej malaltaj, numero tiom malfirma kiom ilia monhavo.

Ŝi provis akiri la liberigon de la mallertulo, citante ke ŝi estas vidvino kaj ke tiu knabo ŝin nutras. Sed troviĝis, kiel ĉiam, duonoficialuloj de l’ vilaĝo, aŭ eĉ kampuloj, kiuj ne malpli akre deziris konservi sian filon, por konigi al la enskribantoj, ke restis aliaj infanoj al la vidvino.

Tiam ŝi pretekstis motivojn pro sanstato. La kuracisto de Lierre volonte atestis skribe, ke la patro de Frans mortis pro ftizo. Tio ne estis tute laŭvera, sed bedaŭrante siajn iamajn severajn parolojn antaŭ la mortlito de Frerik Goor, la bona kuracisto partoprenis tiun malgrandan trompon.

Bedaŭrinde la knabo estis perfekte farita, kiel oni ankoraŭ faras ilin en la kampina regiono. Kiam oni eniriigis lin el la ĉambro, kie li estis senvestiĝinta, — miksite kun la aliaj rekrutoj — en la konsilan ĉambregon, li mirigis. La juĝistoj admirekkriis kiel kompetentuloj, kiuj fine estas renkontintaj multvaloran tipon. Neatendante pri lia embaraso, pro lia konfuziĝo troviĝi nuda kiel lumbriko antaŭ tiuj orumitaj eminentuloj, ili turnis kaj returnis lin ĉiuflanken kun ŝercoj frenezetaj. Li estis palpata, mezurata, pezata, arogante rigardata, inspektata de la piedfingroj ĝis la kapharoj, en siaj korpopartoj plej intimaj, poste, kun manbato sur la ŝultron, deklarata „Servokapabla“. Kion li atendis por foriri ? Li fine sukcesis reaplombiĝi kaj petis al ili proponi sian maldevigan peton. Ili ridis pro tiu postulo, sed, en bona humoro, ili permesis al li revestiĝi kaj alporti la paperaĉon. Kiam ili konis la enhavon, ili preskaŭ krevis pro rido.

Minacata de konsumiĝo, tiu fortulo ŝultrolarĝa kaj pufvanga ! Kun tiaj brustaj muskoloj ! Kia ŝerco ! La kolego mokis ilin. La enskribantoj ĉiam volus liveri tiun kvalitan viandon !

.  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .

Servokapabla ! Frans reiris al sia hejmo tute ĉagrenita, precipe kiam li pensis pri sia patrino. Li enviis Bald Vinck-on, kiu estis fortikulo kiel li, kiun la ekspertizistoj ĵus eksigis pro netaŭgeco laŭ simpla montro de liaj kruroj. Tiu bonŝanculo havis vejnoŝvelojn kaj neniam estis fanfaroninta pri tio ! Alia kampulo de Kessel, Tiste de la „Muelejo“, estis liberigita dank’ al hernio. Tio estis ankoraŭ difekto, kiun la filo de Barbel Goor ne konis kaj kiun li konsideris preskaŭ kiel donaco de l’ ĉielo.

La sekvintan tagon li devis iri, sub la gvido de oficiro, al la depoto de Beveren, kie li estis denove korpe ekzamenata. Poste, oni mezuris lin, enregistris lin kaj resendis lin al lia familio provizitan per irletero.

*    *
*

La vintro forpasis, la someraj monatoj siavice forflugis. La vidvino opiniis, ke tiuj eminentuloj de l’ registraro forgesis ŝian filon sed, iun matenon, Frans irante al la laborejo renkontis la kampogardiston, kiu prezentis al li multsurskribitan paperon vizitan de la urbestro, per kiu oni invitis lin foriri tuj al la depoto de Beveren. Ĝi estis la alvokordono. Estis necese iri, ĉar alie baldaŭ la ĝendarmoj aperus ! Patrino Goor nur trovis tempon por kunigi en ruĝkatuna tuko kelkajn vestaĉojn kaj por kudri iom da mono en la fundon de lanŝtrumpo.

Ho ! la mateno de la adiaŭoj ! Li estis metinta sian pakaĵon ĉe la fino de bastono, kiun li tenis sur la ŝultro. La bona virino ofte spirite revidis lin, kiel je tiu horo, kun lia vizaĝo tre ruĝa kaj kelkloke tre blanka, konfuzegitan kaj vestitan per sia „plej bona“ pantalono, per pura Kiel 1) kaj per sia dimanĉa ĉapo. Ŝi volis, ke li favore impresu la sinjorojn oficirojn kaj ke li ne estu maldistingata inter la vaguloj samtempe kaptitaj kun la filoj de honestaj gepatroj.

1) Kitelo speciale flandra.

Ŝi akompanis lin ĝis Lierre, kvankam li estis malkonsilinta tion por mallongigi la emocion : „Ne — li estis dirinta, kun okuloj ruĝaj apenaŭ ne plorantaj — mi estus malpli saĝa, ci forprenus mian tutan kuraĝon“.

Survoje, ili haltis kiel je la haltoj de kalvaria vojo, antaŭ tiuj ĉarmaj kapeletoj alkroĉitaj al la trunkoj de la plej belaj arboj. Ŝi genuiĝis, komencis preĝon, sed ne finis ĝin kaj konklude ŝi sin turnis al sia filo, prenis lian kapon inter la manoj kaj lin rigardis kvazaŭ ŝi devus ne plu revidi lin. Poste, ŝi ekploregis.

— Ne ploru do, patrino. Mi ne iras al la fino de la tero… Mi forpasigos miajn libertempojn en la vilaĝo… Vi ankaŭ venos tien… Kaj mi skribos ; Rup legos miajn leterojn, ĉu ne, Rup ? Ankoraŭfoje kisu la grandan fraton, malkuraĝulo ! Rup respondos al mi, kiel farus bona knabo…

Dirante : „Ne ploru !“ li aspektis tiel necerta reteni siajn proprajn larmojn, ke la malfeliĉa patrino ankoraŭ pli multe ploregis. La infanoj ĉirkaŭ ili kuretante havis mienetojn gravajn kaj embarasitajn.

Li provis ŝerci kiel dum siaj bonaj tagoj, sed tio ne plu sukcesis ! Tiu malsincereca gajemo estis pli korpremiga ol ĉio alia ; kaj li antaŭvidis, ke lia mensoga rido akviĝus en diluvo, kiun li sentis leviĝanta el sia koro al siaj okuloj. Tiam li plirapide paŝis, turnis la vizaĝon, ŝajnigis ian krudetecon :

„Rapidu… rapidu… ĉar mi alvenos tro malfrue.“ Kaj, per la pugno batante sian bruston, li murmuris inter siaj dentoj : „Ĉu fine ci estas viro, jes aŭ ne ? Tiam ne ploru, al la diabloj !“

Ili atingis la urbon. La ĉirkaŭaĵoj de la stacidomo estis tute plenigitaj de rekrutoj ebrietaj, promenantaj enbrakiĝante de drinkejo al drinkejo. Urbanoj kaj kamparanoj interfratiĝis. Ĉiuj estis malriĉuloj odorantaj ĉu la kampokulturon, ĉu la laborejon. Kelkaj estis metintaj je sia ĉapo tiujn diverskolorajn paperaĵojn, per kiuj oni ornamas la grasajn bovojn al la buĉejo kondukotajn kaj la bonfartajn junulojn al la kazerno senditajn.

La Goor-oj eniris en gastejon kaj petis trinkaĵon, sed la biero restis en ilia gorĝo.

Patrinoj, fratinoj, fianĉinoj estis decidintaj, kiel Barbel, disiĝi de la forirantoj nur je la tutlasta minuto. Tiuj virinoj simpatie sin interekzamenis, reciproka kompato ilin kaptis, kiam ili montris unu al la alia, per rigardo, tiun kiun ili estis perdontaj.

Estis, en la anguloj de la ĉambrego, kuraĝigoj, sopiroj, manoj enplektitaj, rigardoj eniĝantaj profunde unu en la alian. Iafoje, la rekruto, kun tiu krueleco de la estaĵoj tro amataj, ŝajnis senpacienciĝi pro tiuj karesoj kaj apenaŭ aŭskultis la mildajn konsilojn, kaptite de la nerva deziro ebriiĝi kaj bruegi kun tiuj kriaĉantoj, kiuj bande pasis antaŭ la fenestroj.

La lastaj minutoj forflugis. Estis necese disiĝi antaŭ la pordetoj ; Barbel kaj aliaj obstinegaj virinoj kuris ĝis la unua fervoja trapasejo. Apogante sin sur la barilo ili vidus la vagonaron preterpasantan. La lokomotivo siblis. La vagonaro ekantaŭeniris kaj alproksimiĝis malrapide, kvazaŭ pene.

— Jen ili ! jen ili !

Oni estis ilin amasigintaj en pakvagonoj. Kapoj sin interpremis kontraŭ la pordetoj. Rekonaj krioj kaj alvokoj intermiksiĝis nekomplete superite de la maŝina bruego.

— Frans ! Frans !

— Patrino !

Ili rigardis la nigran serpenton malproksimiĝi kaj svingis siajn naztukojn eĉ kiam estis disblovita la fumrubando, kiun la maŝinego post si malvolvis. Ĉio estis finita ; ili rigardis ankoraŭ tiun karnan ŝarĝon, kiun la vagonaro forportis ; estis kvazaŭ oni ĵus estus fortranĉinta ĝin, tute vivan, de ĉirkaŭ ilia koro.

IV.

Reatingante sian vilaĝon, Barbel sin sentis preskaŭ malboniĝanta kontraŭ siaj samuloj : „Ha ! pro kio ili ne estis monhavantaj kiel la spicaĵvendistoj de la ‚Ora Napo‘, kiuj fanfaronis antaŭ la malriĉuloj dirante, ke ili estis reaĉetintaj siajn ses filojn 1) !“ Kaj ili ne mensogis.

1) Antaŭ la milito ekzistis belga leĝo pri la soldatservo, laŭ kiu ĉiuj dudekjaruloj lotis. Kaj laŭ la trafitaj numeroj oni devis aŭ ne devis soldatservi. Sed tamen tiuj, kiuj estis lotantaj „malbonan“ numeron, rajtis ne servi, kondiĉe ke ili pagu mil sescent frankan monsumon por havi anstataŭanton.

Por iom skui tiun humoron malmulte saĝan, ŝi provis sin okupi per la mastrumado. Tiun posttagmezon, la sekvintan tagon, la postsekvintan tagon, la laboro estis malbone farita ; Barbel vagis kiel vojerariĝinto en la domo.

Kaj deziro lin revidi, ega, nekontraŭstarebla, kvazaŭ ekdeziro de graveda virino, ŝin kaptis. Ŝi konvinkiĝis, ke malbone ili estis interbrakiĝintaj, ke ŝi ne estis sufiĉe amema je la adiaŭa momento en la stacidomo. Ŝi fine eĉ riproĉis al si akran vorton, kiun ŝi estis dirinta la tagon antaŭ la foriro kaj la minuton malafablan per tio kaŭzitan meze de ilia korelverŝado. Kaj ŝi estis forgesinta multajn konsilojn ! Bonegaj pretekstoj por foriri alvenis al ŝia spirito : li estis kunportinta nur unu ŝtrumpetparon, li troviĝus senmona kaj eble li ne havus sufiĉe da pano !

La sepan tagon, ŝi ne plu povis elteni kaj decidis ĉiaokaze lin reatingi. Li estus ankoraŭ en la depoto, ĉar oni kutime restas tie pli ol unu semajnon, laŭ tio, kion ŝi sciis. Ŝi rapide faris alian pakaĵon plenŝtopitan per tolaĵoj kaj per manĝaĵoj ; poste, ŝi alvokis Rup kaj Dâ, kiuj ludis en la polvo de l’ vojo, lavis ilian vizaĝon, vestis ilin en kelkaj minutoj kaj siavice dimanĉe sin vestis.

— Kien ni iros, patrino ?

— Al Beveren, retrovi nian Frans !

Ne estus la knaboj, kiuj protestus pri tiu vojaĝo. Nur pripensante la perfervojan promenadon ili saltodancis.

— Jen ! — diris la najbarinoj, vidante Barbel ŝlosanta la pordon de sia butiko… — Jen la maljuna Barbel, kiu prenas ripoztagon.

La klaĉulinoj deziregis ŝin demandi, pro kio ŝia dimanĉa ĉapelo, ŝia plej blanka kufo, ŝia bona jupo kaj ŝia nova manteleto ? Ŝi, kutime tiel parolema, kontentiĝis disdonante bonajn tagojn kaj rapidis neforlasante la mezon de la ŝoseo.

En Lierre, ili nur havis tempon por aĉeti siajn biletojn. Malafablaj gardistoj helpis tiun trion da novicaj vojaĝantoj eniri en triaklasan vagonon. Estis unuafoje, ke Barbel riskis la nekonataĵon per tiu transportilo. Estis vere, ke Frans estis ĵus montrinta al ŝi la ekzemplon. Vere mirigite, Rup kaj Dâ, la nazon gluitan sur la vitraĵoj, rigardis la pejzaĝon pli rapide kurantan ol la scenoj de iliaj sonĝoj.

La horloĝo de la katedralo de Antverpeno sonis la duan posttagmeze, kiam, post multaj iroj kaj reiroj pro la informrifuzoj de la urbanoj, pro la petolaĵoj de la knabaĉoj kaj pro ĉiaspecaj malhelpaĵoj, la kampulino kaj ŝiaj du idoj fine suriris la transirantan ŝipeton. Tiuj simpluloj neniam antaŭe estis vidintaj la Skeldon ! Barbel, tro enprofundiĝinte en siajn patrinecajn revojn, donis al tiu impona verdeta akvego, trakurita de strangaj lignodomoj, nur malprecizan atenton ; ŝi nenion rigardis escepte sian penson ; kaj tiu apudmara dekoracio, kiu estus iginta ŝin admiregi alian tagon, estis nun al ŝi indiferenta, eĉ nevidebla. Male, la knaboj falis de ekstazo en ekstazon. Ĉiumomente ili tiris la revemulinon je ŝia manteleto por ke ŝi admiru velon, helicon, mevon sur akvo saltetantan, detalon de la manovro, la bireton de sunbruniĝinta maristo. La sonorilaro ekkantis kaj ili kredis, ke tiu muziko falis el la ĉielo.

Je la alia bordo estis necese reenvagonariĝi.

— Ĉu ni estas alvenintaj en Beveren ? — Barbel demandis siajn kunvojaĝantojn, je la unua halto. Ŝi jam opiniis la rapidecon de lokomotivoj nesufiĉa. Ŝiaj pensoj multe plirapide veturis ! Fine ili atingis la celon de sia vojaĝo. Senpene ŝi montrigis al si la depoton : vasta konstruaĵo ruĝa, flanke de la urbeto.

Ŝi renkontis rekrutaretojn jam tute ekipitajn, kiujn kaporaloj kondukis kolerblasfemante. Mallertaj, ĝenataj, embarasataj de siaj membroj, ili provpalpis sin ne certaj pro sia propra personeco. Aliaj ŝajnis naive gloraj pro sia nova uniformo.

Korpremate, Barbel provis rekoni sian Frans sub tiuj rondaj ĉapoj ruĝe borderitaj kaj inter tiuj grizaj pantalonoj. Ŝi volis alpaŝi, sed suboficiro flankenpuŝis ŝin.

Ŝi rapide returneniris al novaj alvenantoj, ne ankoraŭ loĝantaj en la depoto, kiuj profitis el sia lasta horo libera. Ŝi petis de la malpli moviĝemaj informojn pri Frans. Sed, idiotiĝinte kaj enprofundiĝinte en sia propra prizorgo, tiuj kompatindaj mizeruloj ne aŭskultis aŭ ne komprenis ŝin. Frans Goor ? Tiu nomo nenion signifis al ili.

Vere, ili estis same tiom ekstermediaj kiom ŝi en tiu angulo de Flandro. Sendite amase el ĉiuj partoj de la lando, ĵetite tien multnombre, ili ankoraŭ ne havis tempon por aplombiĝi kaj por bone scii, kia estas la destino ilin trafinta. Estis konfuzego de urbanoj kaj de kamparanoj, de kiteloj de farmservistoj kaj de jakoj de manlaboristoj, de Flandranoj kaj de Valonoj, de boatistoj kaj de terfosistoj. Iliaj senenergiaj koksobalanciĝoj, ilia tumultbruego, iliaj atakoj intermitaj de idiotiĝo kaj de frenezeco estis kaŭzitaj de la febro, kiun travivas birdoj diversplumaj kaj diverslandaj subite kunigitaj en sama kaĝego. Hazarde ili interfratiĝis, alvokis sin reciproke tute ne konante unu la alian, intermanpremis kaj regalis per biero, nemalebligante foriri la sekvintan momenton kaj eniri en alian grupon por improvizi aliajn amikecojn. Ne estis du inter ili, kiuj jam estis antaŭe interrenkontintaj. Kelkaj uniformoj enmiksiĝis en la aregon de rekrutoj per ĉapo kapvestitaj. Ili jam estis ĉirkaŭataj ; oni estis tre ĝentilaj al ili, oni aŭskultis ilin kiel oraklojn kaj la plej senĝenaj sin kapvestis per ilia kazerna ĉapeto aŭ tiris ilian sabreton el ĝia ingo.

Fine Barbel sukcesis trabati irejon tra la amasego ĝis la depota kazerno. Ŝi pretiĝis por trairi la pordeton. Gardostaranto malebligis tion al ŝi. Feliĉe li estis filo de l’ kampina regiono kaj la kapuĉa manteleto, la vasta kufo kaj la cilindra ĉapelo de la kampulino estis jam bone impresintaj lin, antaŭ ol ŝi estis malferminta sian buŝon. La instrukcio malpermesis al li lasi virinojn eniri en la depoton, sed li proponis interrilatigi la samlandulinon kun la serĉata persono. Kaj, mem ne konante la rekruton el Kessel, li demandis alian soldaton de la depoto, iun Valonon el Mons, senĝenan ĝojulon.

— Frans Goor ! — diris ĉi tiu. — Atendu iom. Mi vidis tiun infanterianon. Nigrohara, ŝultrolarĝa,… ĉu ne ?… Vi estas malbonŝanca, patrineto, ĉar li nun veturas plenvapore al Ostende, kie restas garnizone lia regimento.

Barbel travivis intensegan afekcion, sed ne opiniis sin venkita. Kie estas Ostende ? Ŝi tuj irus tien !

Pro Dio ! Ne estis facile klarigi, kie troviĝas tiu diabla urbo. Ĉio kion la filoj de la kampina kaj de la borinaĝa 1) regionoj sciis pri tio, estis, ke ĝi kuŝas sur la bordo de l’ maro, tre malproksime, kaj ke plurajn horojn oni bezonas por ĝisiri tiun urbon. Estis eĉ eble, ke ŝi ne atingus ĝin la saman tagon. La lasta vagonaro al Ostende jam estis foririnta, ili kredis. Kaj eĉ se ŝi povus ankoraŭ esti hodiaŭ en Ostende, tio ne estus antaŭ la nokto, longtempe post la nomvokado, kaj tiaokaze ŝi devus loĝi en nekonata urbo kaj atendi la sekvontan tagon por kisi sian „filĉjon“.

1) Borinaĝa (franclingve borinage) regiono estas la karboregiono de Belgujo.

Ŝi aŭskultis tiujn saĝajn parolojn kiel martiro, kiun torturo pli kruelega ol la aliaj venkos. Dum la vojaĝo, la ideo revidi sian Frans estis subteninta ŝin. Ŝiaj nervoj nun malstreĉiĝis kaj ŝi sin sentis tre laca kaj la pezeco de la pluva posttagmezo kontribuis konsumlacigi ŝin.

Ŝiaj kunparolantoj kompatis vidante ŝin tiom senkuraĝiĝinta.

— Kredu nin, patrineto, — konkludis la gardostaranto, — prokrastu vian viziton ĝis pli malfrue kaj rehejmeniĝu. Post duona horo, vagonaro foriros al Antverpeno. Iom da kuraĝo, oni ne mortigos vian infanon ! La soldatservo estas malfacila ; sed oni ne mortas pro tio, kiel pruvo, jen ni estas, la kamarado kaj mi, firmaj sur niaj kruroj. Nu !

Kaj levetante la egan pakajon, kiun ŝi kunportadis depost la mateno, li proponis al ŝi transsendi ĝin al Frans per soldatoj de lia regimento, kiuj devas morgaŭ foriri.

Cetere, la knaboj, pri kiuj ŝi tute ne atentis, preskaŭ falis pro laciĝo kaj malsato. La soldatoj rimarkigis ŝin pri tio. Depost longe la novaj objektoj ne plu interesis Rup kaj Dâ, kaj ili malbonhumore lasis sin treni. Tio decidigis ŝin. Ŝi malligis sian pakaĵon kaj elprenis kelkajn buterpanojn, paron da kuiritaj ovoj por la infanoj kaj devigis la komplezemajn soldatojn akcepti kelkajn el la belaj pomoj destinitaj al sia Frans. Poste, ŝi prenis Rup kaj Dâ sub la baskojn de sia mantelo kaj inversigis siajn paŝojn, post kiam ŝi estis mirigite ĉirkaŭrigardinta la altajn ruĝetajn murojn, kiuj ŝajnis tremi sub la kurado de nuboj grizaj kaj kadavraj kiel gilotina tranĉilego.

V.

Frans ne estis malkontenta forlasante la depoton. La garnizono estis la nekonataĵo sed ankaŭ la ŝanĝo, kaj ĉiu loĝejo devus esti pli preferinda ol tiu fetora karavanejo, kiu estis la depoto.

Tio, kio estis lin plej malloginta en lia preparo al la militservo, estis la malpureco, kiun antaŭmontris tiu nova reĝimo. Li devis sin kuŝi sur pajlosako, per kiu pluraj aliaj soldatoj estis jam viŝintaj sian korpon plenpolvan kaj ŝvitantan. Nehavante kovrilojn, li dormis tute vestita sur tiu litaĉo. Kaj estis neeble sin lavi matene. Oni rifuzis al ili sapon, kaj eĉ la akvo estis malofta.

Dumtage, li erarvagis senokupe kun siaj kamaradoj, tra la ĉambregoj kaj la kortoj de tiu malliberejo, kaj liaj rigardoj renkontis nur ruĝetajn murojn aŭ kalkblankigitajn pariojn, nigriĝintajn pro malpureco kaj ŝvitantajn pro mucideco. Eĉ ne unu liberhoro ! Ili ne plu povis interkomuniki kun la ekstera mondo antaŭ sia kompleta aliiĝo de kampulo en soldaton.

Do, li ellasis senpezigan sopiron trairante la pordeton de la malplaĉa konstruaĵo. Li nur restis du tagojn en Ostende. Oni erare estis sendinta lin tien. Feliĉe la pakaĵo sendita de lia patrino atingis lin precize en la momento, kiam li estis reekvojironta.

Nun Frans estas en Bruselo, en vasta, vastega urbo. Li loĝas kun centoj da aliaj soldataj servutuloj en tre malnova abatejo, ŝima kaj ruiniĝanta, kun muroj salpetritaj kiel tiuj de la stalo, tute plena de ratoj, malbone aliigita en kazernon, apenaŭ sufiĉa por esti uzata kiel magazeno por komercaĵoj.

Tiu malbela barako kvarlatera staras en la centro de labirinto de lepraj stratetoj, konsistantaj unuflanke el la altaj muroj de la kazerno kaj aliflanke el vicoj da domaĉoj destinitaj por malbonfamaj drinkejoj, vendejoj de likvoroj kaj amaĵoj falsitaj. En tiu kvartalo svarmas la plej malriĉaj inter la malriĉuloj.

Lia preparado daŭras. Iom post iom, li ekkonas la regularon. Rekrutinstruanto instruis lin teni la pafilon, marŝi en la korto, kalkuli siajn paŝojn, halti je la ordono „Haltu !“, turniĝi sur unu aŭ sur la alia kalkano por obei al la ordono „Flanken !“ Kiam li konis tion, oni klarigis al li la manovron per la armilo. Poste, oni sendis lin, dufoje ĉiutage, kun la regimento por la ekzerciĝo, sur ebenaĵon ŝliman aŭ polvan. Ili tie restis dum pluraj horoj vadante aŭ rostiĝante, kaj turnante aŭ manovrante ĉiuflanken.

Ne gravis la militaj promenadoj kaj paradoj. Sed krom tio, oni devis ĉeesti reviziojn, kie oni enuegas dum horoj, la armilon sur la brako ; la gardostaradon antaŭ la palacoj aŭ ministrejoj ; festojn kaj publikajn ceremoniojn, en kiuj la soldatoj figuras nur pro la vantemo de la superuloj kaj pro la distrado de la rigardaĉantoj ; centojn da eksterordinaraj deĵoraĵoj aldonitaj al la ĉiutaga sklaveco. La ordono venis, estis necese obei. Senfinaj ĉikanoj, bagatelaj punoj abundis, malgraŭ ilia bonvolo por esti neriproĉinda. La ĉefoj forflugigis siajn kolerojn insultante la soldatojn. Neniu riskus moviĝeti. La milita punkodo, kiun oni estis leginta antaŭ Frans je lia eniro en la kazernon, rezervis serion da rimedoj tute klaraj kaj precizaj por rememorigi la neobeantojn kaj la sendisciplinulojn pri ilia devo. Oni interrakontis malĝojajn aferojn pri la punrotoj. La sola ideo esti enkarcerigita en fortikaĵo de Antverpeno, aŭ sendita pro la „punkorekto“ timigis la plej malcedemajn. Tie efektiviĝis punoj tiel kruelegaj, ke eĉ la bonvolo mankis al la gardistoj de tiuj malliberejoj. Malgraŭ la allogilo de duobla salajro, la suboficiroj, kvankam malmulte sentokapablaj, rifuzis servi ĉe la „punkorekta taĉmento“. Estis jam puno, esti sendita kiel gardisto al la pioniroj. Por tiuj, kiuj ordonis en tiuj dolorejoj, veraj inklinoj de ekzekutisto estis necesaj.

Frans uzis siajn libermomentojn en la kazerno, antaŭ la enlitiĝo, oleante sian pafilon, frotbriligante la butonojn de sia uniformo ; malofte li malfruiĝis en la kantino, preferante konservi siajn kelkajn cendojn por la forpermesaj horoj. Laciĝinte pro frotegado kaj purigado de siaj vestaĵoj, li etendis sin tute vestita sur la lito kaj atendis la nomvokadon. La oficiro kaj la suboficiro deĵorantaj eniris. „Laŭ Ordono !“ Ĉiu sin lokis ĉe la piedkolono de sia lito. La laŭvica nomvokado komenciĝis. La „ĉeestas“, diverse modulitaj, eliĝis ĝis kiam la listo estis elĉerpita. Kiam la vespersignalo estis sonorigita aŭ tamburita, la lumoj estingiĝis.

La unuajn noktojn Frans ne dormis. Cetere ĝis meznokto, oni bruegis kaj oni amuziĝis per malĉastaj farsoj, per trafaj ludoj kaj per fanfaronado de malvirtaj kolegianoj. La senbruajn tagojn, oni petis fabelon malprudan aŭ tragedian de la spritulo de l’ roto. Laŭmezure, ke la rakonto alfiniĝis, la nombro de la aŭskultantoj malpliiĝis. Al la krik, per kiuj la rakontanto punktis sian eldiraĵon por kontroli la atenton de la ĉeestantaro, respondis krak pli kaj pli malmultaj. Estas kutimo de ĉiuj plenĉambroj, en la aziloj por almozpetantoj tute kiel en la punaj lernejoj.

Kiam la dormo estis fine renversinta sur la pajlosakon la ŝercemulojn kaj la rakontantojn, fariĝis silenta intertempo, dum kiu Frans nur aŭdis la spiradojn kontraŭritme miksiĝantajn. Kaj se li ne estus tiam ekdorminta, li tre riskus ne fermi la okulojn, ĉar, iom post iom, la dormejo eniris en alian bruegan periodon.

 

Ronkoj leviĝis. Kaj laŭmezure, ke la ŝonĝoj vizitis la dormantojn, aŭdiĝis sopiroj, ridoj kaj balbutoj. De unu al alia angulo de la ĉambro, somnambuloj kvazaŭ sin interalvokis kaj interdisputis. Kiam lunbrilis, Frans observis la mirigan esprimon de tiuj estaĵoj, iliajn strangajn teniĝojn, iliajn vizaĝojn grimacantajn aŭ konsternatajn, iliajn membrojn agitiĝantajn. Unu ridetis, sonĝis pri la hejmo kaj la hejmlando, balbutis per infana voĉo amatajn nomojn. En alia angulo eksplodis krioj, blasfemoj, ploregoj. Sonĝanto duone leviĝis, svingis la brakojn, murmuris kelkajn nekompreneblajn vortojn kun akcento stranga kaj poste refalis kiel mortinto. Frans vidis krurojn fortege antaŭĵetiĝantajn el sub la tukoj, pugnojn fermegitajn, minacantaj la nevideblan turmentanton. La plej malkvietigaj estis stertoroj pro amo, sopiroj de premito, kisoj en la aero, svenoj provokitaj de fantomoj. Frans retenis sian spiradon, sin sentis tremi pro abomeno kaj pro kompato. Vintre, oni spiris malfacile, ĉar la atmosfero estis naŭza ; sed somere, la haladzoj de tiu homa amasiĝo malbonodoregis kaj duonsvenigis kiel elspiraĵoj de kreskaĵoj tro ebriigaj.

Ofte li estis vekita de ebriulo blasfemanta kaj ŝancelpaŝanta aŭ de forpermesulo revenanta el libertempo, kiu estis trompinta la severecon de la gardistaro kaj kiu lasis sin fali sur kelkajn litojn antaŭ ol atingi la sian. Krom tio estis inspekto de la deĵoranta oficiro ; la fasko da radioj de la kovrebla lanterno, direktita de vizaĝo al vizaĝo, fortiris lin momenton el la dormo, kaj la okuloj malfermegitaj refermiĝis antaŭ ol la patrolo estis elirinta.

Se la kazerno, tiu miksaĵo de homoj diversregionaj, laŭ la hazardo de la rekrutigado estas ĝenerale konsterniga por la individuo, ĝi estas speciale abomeninda por la kamparanoj, kies moroj estas pli malmoviĝemaj ol tiuj de la urbaj aŭ de la industriaj centroj. Tiuj, kiuj jam vivis en la grandaj fabrikejoj, estas kutimiĝintaj al speco de miksiteco senĉesa kaj ankaŭ al kvazaŭa disciplino. Ilia libera volo, ilia iniciatemo jam estas malfortiĝintaj.

Sed inter ĉiuj kamparanoj la plej kompatindaj certe estas tiuj, kiuj venas el la flandraj regionoj. Unue, ilia lingvo ne estas tiu de la instrukciado kaj de la ordonoj. En la belga armeo, ĉio fariĝas laŭ la franca modo. El tio rezultas, ke la Valonoj montras, depost sia ekservo, aplombon kaj memfidon, en kiuj iliaj instruantoj preskaŭ rimarkas intelektan superecon rilate al aliaj kamaradoj de la alia raso. Troe oni emas konsideri kiel stultecon la melankolion, la miregiĝon de tiuj grandaj nostalgiemuloj, silentemaj kaj revemaj kiel la plimulto de ili, kaj sin lasas imponi de la fluegaj paroladoj de la klaĉuloj, de la burleskaĵoj de urbanoj kaj de ŝercemuloj. La flandrajn kamparanojn trafas la plej egaj insultoj kaj turmentoj. La suboficiroj ne kontentiĝas malkaresante, sed eĉ taŭzas tiujn mirkonsternitajn krudulojn, ĝis kiam ili ne plu kapablas distingi inter dekstre kaj maldekstre. Kuraĝigite de iliaj ĉefoj, la soldatoj siavice mokas la rekrutojn el la kamparo. Longtempe tiuj kamparanoj estas la ŝercitoj de l’ plenĉambro. Poste oni miras pro ilia bonkompreno, ilia memoro, pro la servo korekta kaj serioza, kiun ili plenumas, sen troa fervoro, sen bruo, sed kun inteligenteco kaj kun reguleco. La mokantoj tiam ne plu amuziĝas, aŭ, hontigite en sia supraĵa merito, ili surde ekmalamas tiujn estaĵojn kvietajn kaj profundajn. Dum siaj malfeliĉoj, pli ol unu filo de l’ kampina regiono, komparante sian sorton kun tiu de la bovinoj kaj de la ŝafoj, kiujn li gardis, ne hezitas envii siajn stalbestojn.

Frans, kiel ĉiuj aliaj, devis suferi tiujn turmentojn. Tamen, pli elturniĝema, li pli facile komprenis la funkciilaron de l’ servo. Oni havis kontraŭ li malfavoron tiel kruelan kiel kontraŭ la aliaj knaboj venintaj el la Nordo, sed oni pli respektis lin ; oni kontentiĝis insulti lin malantaŭ li en idiomo, kiun li ne konis : „Tiesse de flamin ! Flamin de mesc..!“ 1)

1) Insultoj, kiujn Valonoj ofte esprimas kontraŭ la Flandranoj. Ilia laŭvorta signifo estas : „Flandraĉa kapo ! Flandranaĉo de miaj testikoj !“

Frans havis la flegman gajemon de l’ Flandrano, tiel rapide ofendita en alia medio ol la sia. Li, la ĝojo de la domo de Kessel koleriĝis kontraŭ tiuj cinikuloj. Kelkaj provis favorigi lin al si. La speco de korelverŝo, de maldelikata familiareco de tiuj „bonaj knaboj“ malplaĉegis al li. Nete li rifuzis iliajn proponojn, li ne volis kanajliĝi inter ili kaj neniam li rezignis sian individuecon en amikeco malaltiga.

Kvankam sola el sia vilaĝo en sia roto, li trovis feliĉe en la bataliono kaj en la aliaj regimentoj de la garnizono kelkajn samregionanojn kaj aliajn honestulojn kiel li, suferantajn pro sia miksiteco kun la aĉularo de la urboj kaj de la grandaj vojoj, la sentaŭguloj, la mallaboremuloj, la vaguloj, la kolportistoj.

En la strato, kiam, observinte sian ĉirkaŭantaron, Frans enpensiĝis, li travivis malkvietecon. Estas ĉar en ĉiuj tiuj vagantoj per uniformo vestitaj, li retrovis la saman karakteron malageman kaj eksterkutiman. Li ankaŭ devis havi en la okuloj tiun esprimon de besto enkaĝigita, malproksima el sia lando. Ĉe ĉiuj soldatoj, li konstatis agmanieron imiteman kaj malaltigan.

Ĉiuj montris ion mallertan, humilan, hontan. Instinkte ili duonkaŝis sin kaj cedis la trotuaron al la civiluloj. Ili ne portis la uniformon de la militisto sed la livreon de la pariao. Anstataŭ reprezenti armeon, eldeveni el la patriotismo de popolo, enkarnigi la plej bonan el ĝia sango kaj el ĝia juneco, ili konsciis pri sia rolo de dungita soldato.

Ĉie oni konsideris ilin kiel forĵetindaĵon, kiel kostegon, kiel mallaboremulojn. Dum kvieta tempo, oni preskaŭ maldistingis tiujn soldatojn de neŭtrala lando el la mizeruloj helpataj de la publika filantropio, kun la gastoj de la orfejoj kaj de la maljunulejoj. „Senutilaj buŝoj ! kiujn la ŝtato vere malprave subtenas, kaj kiuj sin nutras per la mono de la impostpagantoj“, dekretis la abomeninda gentaĉo de la satuloj. Tio ne malebligis al la burĝoj kredi, ke je la strikotagoj, tiuj infanoj de l’ proletariaro, devige rekrutigitaj, tiuj kontraŭvolaj soldatoj pafus al siaj fratoj de la minejoj kaj de la laborejoj. Aŭ se ili iom dubis pri tio, ili ankoraŭ pli malfide kaj pli venĝeme konsideris ilin. Feliĉe oni nur malofte sin turnis al tiuj malfeliĉuloj ! Estus tro riskeme oftigi tiun kontraŭnaturan eksperimenton.

Vere, tiuj soldatoj manĝis la panon de oligarĥio, kun sentoj egoismaj kaj vulgaraj. Kiel postuli de ili la civitanan virton kaj heroan spiriton, kiuj tute mankis al iliaj ekspluatantoj ? La abomenindega anomalio de tia armeo en nacio libera plidaŭris malgraŭ la krio, kiu leviĝis el la klasoj vunditaj kaj minacis eterniĝi malgraŭ la admonoj de la potencaj najbaroj.

Se, pro aventuro, interbatiĝo okazis inter soldatoj kaj civiluloj, estis ĉiam la soldato, kiu malpravis. Ne ekzistis heroa legendo por fierigi ilin, por kunligi ilin al ilia standardo. Male, ĉirkaŭ ili, la privilegiuloj ne kaŝis sian skeptikecon en tiu afero ; la feliĉuloj eĉ ne almozdonis iluzion al ili pri la senkreditigo kaj la malnoblegeco de ilia profesio.

Kvankam ne rezonante tiel flegme la kaŭzojn de tiu malegala situacio, Frans, tre impresebla, konsciis pri ili. En la vilaĝo, neniam li estis korsuferinta pro tiaspecaj insultegoj. Nun li legis, eble ne malamikecon, sed almenaŭ humiligan indulgon en la okuloj de la elegante vestitaj pasantoj. Ĉie estis netolereblaj mienoj de protekto kaj de supereco. Kiam li eniris kafejon de filistroj vizitatan, li sin sentis entruda, malkonvena, nur pro la maniero, per kiu la klientoj rigardis lin kaj per kiu la kelnero akceptis lian mendon. Antipatia fluido forkurigis lin, travivanta revoltojn ; sed li konsciis pri sia malforteco antaŭ la interligo de la feliĉaj kastoj.

VI.

La dimanĉoj ! Li konis tiujn dimanĉojn, dum kiuj la soldato sencele trairas ĉiujn stratojn de la urbo, dum kiuj li trenas la piedojn en senfinaj promenadoj ! — la gapadoj ĉirkaŭ stratvendisto, la haltoj antaŭ la montraj fenestroj, la izoleco en indiferenta homamaso, la laŭhazardaj renkontoj de kamaradoj, la ielaj vagadoj. La tagojn, kiuj sekvis pagon aŭ novaĵojn el la lando, kelkaj rondregaloj en drinkejoj, unu aŭ du dancoj en varietejo. Dum la pluvaj tagoj, la deviga promeno en la Galerioj St. Hubert 1). Plivole ol reenkazerniĝi por manĝi, li vespermanĝis, laŭsezone, per plenmano da ĉerizoj, da juglandoj aŭ da maronoj. Enuo anstataŭ alia enuo, plibone estis enui en la libera aero.

1) Strata trairejo vitre kovrita.

Dum sunobrilo, estas ekskursoj en la ĉirkaŭurbo, laŭ vojetoj per alnejoj borderitaj, laŭlonge de la herbejoj kaj de la kampoj. Tiu viva aero, saturita de parfumo, stimulas la sopiron al la hejmo. Negrave : tiu turmento estas bonfaranta, ĉar ĝi memorigas al la soldatoj vivon pli fieran. La paŝoj malrapidiĝas, oni sidas sur la bordo de fosaĵo ; oni subakvigas la ranojn sub la nimfeojn, kaj tranĉante vergetojn oni ekfajfas kanton de tie. Poste, je la krepusko, oni reeniras en la antaŭurbon. La gurdoj kaj la kermessalvadoj postulas la senokupajn patrolojn. La uniformoj multkolorigas per akraj tonoj la nigran dimanĉvestaron de la promenantoj. La soldatoj haltas kaj senmoviĝas en rigideco ebria kaj laca antaŭ la stabloj, kaj rigardadas kun la buŝo malfermegita, je la oleolampoj pikantaj la duonombron de la markezoj, kaj rikanas pro la piedbatoj, kiujn ricevas la arlekeno kaj aprobas, balancante la kapon kaj sin antaŭenpuŝante, la humoraĵojn de la logpatosoj kaj nenion interdiras, ĝis kiam unu aŭ alia inter ili, estante elĉarmiĝinta, skuas la kamaradojn, kiuj tiam ĉiuj „ekfunkcias“ kaj lin maŝine sekvas, por lasi sin hipnotizi pli malproksime.

Estas necese reenkazerniĝi. Kaj eĉ rapidpaŝe ! Amase, balancante la brakojn, ŝvitegante, ili kuregas sovaĝe, kolerante, nur ellasante blasfemojn. Kompatinda estus la filistro, kiu intencus nun reteni ilin ! Ili atingas la kazernan regionon, malbonfaman, aĉe pavimitan, malsekan kaj putriĝan, kie suspektindaj elvaporiĝoj vualas per flaveta krepo la lanternaĉojn. La nomvokado, pro Dio…! En la malproksimeco, la tamburo murmuras minacojn aŭ la klariono rafinas sian longedaŭran plendon kaj ŝajnas antaŭlamenti pri la sorto de la neĉeestantoj. Kaj el ĉiuj strataĉoj kunversiĝas al la ĉefa vojo prokrastuloj, ebriuloj subtenataj de hardeguloj ; kaj la vojbordaj domaĉoj elĵetas bandojn de malfruiĝintoj, malbone rearanĝitaj, kiuj bukfermas sian glavrimenon kaj alkroĉas sian bajoneton blasfemante ; ĉiuj estas maltrankvilegaj, ĉar ili nepre devas respondi je la alvoko de sia nomo, antaŭ ol la fenestroj de la dormejoj estas estingintaj siajn karbetojn ĉe la supro de la mallumaj muregoj.

Je sia alveno en la regimento, Frans ne konis ankoraŭ la virinon. Somere, je la kermesoj kaj vintre, je la vilaĝaj kunvenoj, li ofte estis dancinta kun Wanske, la filino de Ĵermis, la ĉarfaristo-drinkejmastro. La lastan fojon, ili plenbuŝe estis interkisintaj sin kaj, por uzi la flandran esprimon, li estis ŝin streĉe „preminta kontraŭ sia veŝto“, travivante senfinan mildecon je tiu kontakto. La okazo ne estis ebliginta lin iri pluen kaj li certe nenion estis farinta por anstataŭi la okazon. Vere, plezure li vidis la blondan Wanske kaj petole turmentetis ŝin ; sed kiam la balo estis fininta, relaborante li ne plu pripensis tion. Barbel daŭris konsideri lin kiel infanon, kaptite de ia timo kaj eĉ de ia ĵaluzo al tiuj, kiujn li elektus. La patrino memoris pri la kaŭzoj de la trofrua morto de Frerik Goor kaj tre timis pro sia filo amojn avidajn. Do, kiam li foriris, ŝi insiste estis antaŭzorge avertinta lin kontraŭ la logegulinoj de la urboj elsuĉantaj la plensukajn virojn.

La unuan tagon, kiam Frans kaj la aliaj milicianoj de sia klaso permeseliris per sia uniformo vestitaj, la „malnovaj“ — al kiuj ili pagis sian bonan akcepton —, estante tre ruĝegaj, dum la drinkado trudis ilin konfesi ilian ĉastecon kaj ilin fortiris poste al la kvartalo de la porsoldataj virinoj. Laŭnecese antaŭ ebriigitaj, ekscititaj per ĉiuspecaj priskriboj paradizaj, tiuj kamparaj rekrutoj, fianĉoj novicaj kaj kredantaj, antaŭinstruitaj de sia pastro aŭ, kiel Frans, de sia patrino, sekvis siajn konsilantojn, ne senhezite, kantis por aplombiĝi kaj ridis malsincere iom timemaj, ruĝaj ĝis malantaŭ la oreloj. Iliaj gvidantoj, anstataŭantaj soldatoj sennaivigitaj depost la infanaĝo, servantoj konstantaj, sed ne senprofitemaj de la prostituitinoj, ilin puŝis en la malbonfamegan domaĉon troe lumigitan, kaj, plengloraj kiel certe estis la pastroj de Venuso kiam ili oferis unuaĵojn virecajn al la diino, kriegis : „Frandaĵon, belulinoj ! Kiu volas virgulojn ?“

Kiam ili eliĝis el la brakoj de tiuj virinoj, banalaj sed lertaj kiel meĥanismo, ili estis malprofanigitaj, kaj la volontulo, kiu estis kondukinta la ekspedicion, batis familiare la ŝultron de la knabo de Kessel, dirante al li :

— Ci estas nun vera Belgo !

Frans ne respondis. Li do konis la „amon“ aŭ almenaŭ tion, kion la soldatoj ornamas per tiu nomo, sed reveme, li daŭris deziri la „virinon“. Kaj depost tiam li amis Wanske, la filinon de la ĉarofaristo kaj je la sekvinta kermeso, kiam li akiris novan forpermeson, la bonsana knabino — malgraŭ ĉiuj siaj kontraŭstaroj, en la apuddoma ĝardeneto malantaŭ la lignejo — ekkonis novan Frans. Tio estis ja la vera komenco de la kruda virulo.

Tamen li reiris al la granda numero,1) sed nur malofte, pro bezono, fermante la okulojn kaj pensante al la kara forestantino. Poste tio havigis al li eternan abomenon. Iafoje, sekve de la korpaj vizitoj, kiuj tiel ege estis lin unuafoje hontigintaj, sed kies urĝan necesecon li estis tuj komprenonta — ho ve ! — pro erarigaj simptomoj, la kuracisto tuj kondukigis lin al la hospitalo, kie oni malŝate lin lokis en la kvartalon destinitan por la kuracado de la hontindaj malsanoj. Li ne estis trafita kaj oni liberigis lin. Sed la horoj, kiujn li travivis en tiu geheno, sufiĉis por forpeli lin por ĉiam de la vendistinoj de plezuro. Li konservis la vizion de abomenindaj spektakloj, de nepriskribeblaj suferoj, kies imito eĉ terurigas la vizitanton de anatomia muzeo. Li estis ĉeestinta operaciojn senesperajn. Homoj samaĝaj, samlandaj, samkredantaj estis tranĉataj kaj turmentataj antaŭ liaj okuloj. Ho ! la krioj kaj la grimacoj de tiuj inferpunitoj ! Estis feliĉe, se ili eliris nur mallaŭdegataj publike, se ili ne estis perdintaj por ĉiam la fianĉinon lasitan en la vilaĝo, se ili ne estis kondamnitaj al disputriĝo.

1) La domoj sin anoncantaj kiel bordeloj estas signataj per granda stratnumero.

Konsekvence Frans pli ofte revenis al Kessel. Cetere, li ĵus fianĉinigis sian blondan kaj freŝan grasetulinon kaj li atendis nur la finiĝon de sia militservo por ŝin edzinigi kaj forgesi kun ŝi, iom post iom, la premsonĝojn de sia soldatvivo.

Por paciencigi lin, lia patrino venis lin viziti kelkfoje kun la bona knabino. Estis tiam tagoj de raveco, de klaĉaĵoj, kiam la koroj elverŝegas, de silentoj pli eksteriĝemaj.

Kaj Frans pro tio preskaŭ ŝatis la kvartalon de la Norda Stacio.

La ŝoseo al Antverpeno ĉiam festaspektanta kun sia fizionomio vere flandra ; Laeken kun sia reĝa parko kie, sub la altkreskaj arboj, la grandaj grenadistoj de la gvardio enuegas, kun siaj kapoj de infano pufvanga kaj senruza, tiel maltrafe faritaj por esti vestataj per la impona pluŝoĉapo de la soldata livreo ; ilia mieno kvietema kaj rezignaciema, kontrastanta kun la ekipaĵo militema, kaj al kiuj la vento enfolia parolas milde pri la arboj de iliaj vilaĝoj ; — la kanalo al Willebroeck kaj ĝiaj nigraj platŝipoj, trenataj al la Skeldo aŭ kiuj estas ĵus trairintaj, portataj de la granda riverego naskiĝa, la amatajn ebenaĵojn de la antverpena regiono, — fariĝis la celo de lia promenado kun la du virinoj, tuj kiam li estis ilin preninta de la stacidomo kaj regalinta, en unu el tiuj apudaj keletoj, vizitataj nur de la kamparanoj kaj de soldatoj, per duona litro da Faro 1). Ĉar, ĉu laŭirante daŭre tiun vojon oni ne atingus la hejmon ?

1) Brusela biero.

La sekvintan dimanĉon, li refaris la saman promenadon memorante pri ilia lasta vizito. Estante kuraĝega marŝanto, li eĉ iris pli malproksimen tiam. Iun posttagmezon, li daŭrigis sian promenadon ĝis la „Tri Fontanoj“. Sed estante preterpasinta la kluzon, kiam li oblikviris maldekstren, laŭ la kanalo, li ekvidis, precize antaŭ si, malheliganta la horizonton per sia maso malgracila kaj peza, grandegan konstruaĵon ŝmiritan per flava okro kaj truita per sennombraj fenestroj, mallarĝaj kiel embrazuroj. Ĝi estis eĉ pli malbelega ol kazerno, pli malvarma, pli malviglega, kun reguleco ankoraŭ pli malpardonema, kun senfineco pli ĝenanta. Ĝi insultegis la ĉirkaŭantan kamparon, malpurigis la lazuron de l’ ĉielo, provokis la bonan aeron, la verdan spacon, plenan je kantoj de birdoj kaj de boatistoj, je ridoj de drinkantoj kaj de amantoj altabliĝintaj sub la laŭboj ; ĝi estis minaco al la vivo, profano al la naturo. Ĝi estis la soldata punlaborejo : la malliberejo de Vilvorde.

Frans ne plu faris paŝon antaŭen, la koron prematan, la bruston malkvietan, la spiron interrompitan. La funebra konstruaĵo ŝajnis bari la vojon al la kampina flanko de l’ horizonto. Senfortiĝinte, neesprimeble konsternita, li returniris en la paco de l’ krepusko vibranta kaj balzama. Li vane turnis al ĝi la dorson, memoris pri ĉio, kion li amis, alvokis helpe la konsolantajn pensojn trudemajn, revis pri la baldaŭa liberiĝo, pri Wanske, pri Barbel : la ŝtonfantomo stariĝis ĉiam antaŭ li.

VII.

La tagoj forpasas, tre malrapide, sed tamen ili forpasas ! La dato de la liberigo siavice alvenos. Frans, pli kaj pli senpacienciĝante, revenas ĉiufoje pli malgaja el siaj libertempoj, li kunportas el ili provizojn da memoraĵoj, da bedaŭroj, da antaŭtimoj, da deziroj, returnadataj en la spirito, dum la longaj horoj de gardostaro. Hejmveo ! nekuracebla malsano !

Antaŭ kelkaj tagoj, sufiĉis marŝario ludata de la muzikistaro de lia regimento, por plej ege ŝveligi lian koron, ĉar tiun melodion viglan, sed malĝojigan li aŭdis lastfoje en l’ Étrille 1), ĉe Wanske, je la provripeto de la trumpetistaro de Kessel.

1) Nomo de trinkejo, kies traduko estas „Striglilo“.

Frans Goor ne estas senpune el la sugestia kaj kredanta lando, kie la dikeco kaj la laŭaspekta rigideco de la eksteraĵo kaŝas animojn ĝis la fanatikeco ardajn. Kiom da fojoj, la juna laboristo kantetis tiun rekantaĵon antaŭ sia stablo. En la vilaĝo ĉiuj ĝin kantis. La kamparano ĝin fajfetis aŭtomate paŝante malantaŭ sia plugilo. La fojnisto, sidanta en ĉaro, taktis ĝin interfrapetante siajn lignoŝuojn. Wanske, la filino de la ĉaristo, ĝin murmuretis purigante siajn glasojn. Frans aŭdis ĝin je la lasta kermeso kaj per ĝi oni malfermis la balon. Estas la ario, kiun oni kantas senkonscie, por aplombiĝi, kiu lulas la revadon, kiel la odoro de la floro deŝirita ĉe la vojbordo, kaj kies trunketon pro senokupeco oni duonmaĉas. Rekantaĵo estras vin kiel incitema demono. Ĝi estas la plej ordona resumo de la ĉefaj momentoj de l’ vivo.

Al Frans, tiu gaja ario rememorigis pri la kara kaj milda eriko, pri la akra odoro de la juniperoj, pri la murmureto de la abeloj en la stipoj, pri la susurado de la filikoj, pri la herbfreŝeco je la ektagiĝo, pri la brulitaj herbejoj, kaj precipe kaj ĉiam, pri la kufo kaj la vizaĝo de la patrino kaj samtempe pri la dikaj vangoj de Wanske, la filino de la ĉarfaristo.

Li estus volinta rakonti siajn pensojn en la leteroj regule senditaj al Kessel. Al kiom da kontraŭdiraj influoj li obeis ; kiom da alternativoj de konfideco kaj de maltrankvileco li travivis ! Kiom da sentoj preterflugantaj kaj subtilaj, da aĵoj antaŭsentitaj, pri kiuj li ne konsciis kaj kiuj lin malĝojigis ! La korŝira konsolo de liaj atendhoroj !

Tuj kiam li ekskribis al Barbel, ĉiuj liaj impresoj forŝoviĝis, restis nur al la bonkora knabo, sin enfermi en tiuj banalaj formoj, en tiuj frazoj naivaj kaj ĉiame samaj, kiujn oni retrovus, de kvindek jaroj kaj eĉ antaŭe, en ĉiuj soldataj leteroj.

Sama komenco, sama fino : „Mi prenas la plumingon por vin informi pri mia bona sano kaj esperas, ke vi ankaŭ bone fartas… Sendu al mi iom da mono, ĉar ne estas agrable vivi tie ĉi…“

Sed negravas tiu ŝajniga senmildeco de la frazo ; la forestantoj komprenas kaj divenas. Ofte larmo, malbone sekigita, kaj kiu falinte sur la inkon faris makulon, diras plimulte al tiuj simpluloj pri la nostalgio de l’ soldato.

Tamen, nefarante kiel aliaj, Frans ne tedis la siulojn per monpetoj. Nevolante ekspluati sian patrinon, trompeti ŝin pretekstante, kiel estas kutimo en la regimento, malsanojn, monpunojn, vestaĵojn perditajn aŭ portitajn ĉe la garantipruntisto kaj kiujn oni devis repreni aŭ anstataŭigi, se oni ne volis esti juĝota de la milita juĝantaro, la bonkora knabo sukcesis ne nur ŝpari el sia rezervita sumo por la vestaĵoj, sed ankaŭ el sia soldata salajro. Okaze li faris kelkajn komplezojn al iu filo de bona familio propravole soldatiĝinta pro momenta malsaĝaĵo, kaj tiu „aristokrato“ lin pagis malavare. Li oferis tiun monon al Barbel kaj ŝi ĉiam denove koleriĝis pro tio, ĉar ŝi volis, ke li konservu parton de tiu mono por amuziĝi.

Unufoje, la unuan monaton de lia restado en Bruselo, li estis ĵetinta la monon tra la fenestroj ; estante bela soldato, li cedis je la koketeco sin fotografigi malmultkoste en sia uniformo brile freŝa. La portreto sendita al Kessel, enprofundigis en la ekstazon Barbel, Wanske, la infanojn kaj la tutan paroĥanaron.

Staranta, bone frotbriligita, gantvestita, la aspekton viglegan, la botojn sur tapiŝo kun desegnaĵoj, kun kurteno malantaŭ li, la dekstran manon apoganta sur seĝarkaĵo, la maldekstran tenanta la manŝirmilon de la sabreto, la dimanĉan ĉakon metitan sur skulptita tablo. Frans similis baronon, Barbel preskaŭ dankis Dion, ĉar li estis lokinta ŝian idon en tiun belan ĉambron. Bone, jen io plivaloranta ol la depoto ! Kaj la bonanimulino devis konservi ĝis sia unua vojaĝo al Bruselo tiun iluzion pri la parada lukso ĉirkaŭanta la soldaton en la kazerno.

 

Kuraĝon, soldato ! Post kelkaj monatoj ci estos libera. Alia ol ci estus kutimiĝinta je la kazerna vivo. Tial, ci ne plu suferos pri la malkomplezemo de cia kunvivantaro. Preskaŭ ĉiuj ciaj kamaradoj finfine cin estimas. Kiam la punoj abundis kaj kiam ci estis „kaptita inter la amaso“ pro peketoj faritaj de aliaj, neniam ci protestis, tro fiera por plendi, tro lojala por agi kiel fidenuncisto aŭ eĉ por postuli, ke la kulpuloj sin konigu. Ci suferis, en tiaj cirkonstancoj, la punĉambron, eĉ la karceron. De tiam, ciaj samranguloj vidis, ke ci estas energia kaj ke tiu silentemulo malmulte komunikema estas kuraĝulo, bona diablo maltimema.

Ciaj ĉefoj ankaŭ cin ŝatas. Eĉ ili proponis al ci la rangogalonojn de suboficiro, kondiĉe ke ci subskribu kontrakton. Neniam ! Ci eĉ ne akceptus oficiran titolon ! Ci nur havas unu solan deziron : foriri plej baldaŭ.

Kelkaj monatoj !… kelkaj semajnoj !… kelkaj tagoj !

Ha ! malbonŝanca soldato, tro senpacienca. Atentu, ci tentas la malfeliĉon. Ci montras cian ĝojon. La homoj ne ŝatas tiun vantomontradon. Unue ci ĵaluzigis kontraŭ ci. Tiujn rangogalonojn kiujn ci rifuzis, alia akceptis, kaj pro kontraŭeco tro ofte en la homa karaktero, tiu alia, kiu devus cin danki pro cia rifuzo, estas ofende malfierigita kaj koleradas, ĉar li estis malpli malŝatema ol ci. Cetere neniam, por uzi lian parolmanieron, „li povis cin toleri“. Ekzistis unue, inter vi rasa antipatio, poste, karaktera neakordigebleco. Li estis malbona helplaboristo de la industria regiono, laboristaĉo de ĉie forsendita ; krom tio, paradema kaj fanfarona, kutima drinkogasto parolema. Fine propravole li soldatiĝis. Ĉiam oni estas taŭga por esti soldato. En tiu mondo, lia parolabundeco estis ŝatata ; per siaj burleskaĵoj li favorigis al si la kapitanon.

Nemontrante alian antipation, Frans nur evitis tiun fiulon. Sed tiu homspeco ne ŝatas esti nerimarkata. Ĝi volas, spite de ĉio, kamaradiĝi kun la „Flamin“, eĉ se nur estus pro vantemo, pro fanfarono, dirante, ke ĝi estas venkinta la fierecon de tiu malafablulo kaj por krii malŝate, post kelkaj diboĉoj kune faritaj : „Vi scias : tiu flandra krudulo ne estas maloftaĵo ; oni eĉ dirus, ke li estas kanajlo, ho la, la !“

Ci, Frans, preferas ignori tiujn homojn, kiujn ci malŝatas. Do, ĉiuj proponoj de tiuj soldataĉoj estis vanaj ; ci respondis kun distrema tono al iliaj humoraĵoj. Enpensiĝante en tiun kampinan revon ci ne pli zorgis pri tiu „sentaŭgulo“ ol pri muŝo ; kaj estas animoj kiel la cia fermitaj, ciaj samlandanoj, kruduloj, bestaĉoj, — kiel ilin nomas la triviala ŝercema Haulqueur 1) — kiujn ci deziras kaj kies voĉon ci amas. Ha ! li ne pardonis cin ! Tiu esploremulo havas malamon de koketulino.

1) Estas la nomo de suboficiro.

Lia kontrakto nur finiĝos post kelkaj jaroj. Krom tio, li por ĉiam adiaŭdiris sian naskiĝan provincon. Vivu la armeo ! Li do dankeme akceptis la rangon, kiun ci rifuzis. Atentu ! li nun estas cia ĉefo.

Sed nur por tri tagoj.

Frans ĵus skribis al sia patrino. En sia ĝojego, li eĉ trovis aliajn vortojn anstataŭ la ordinaran formulon de siaj leteroj.

„Patrino, lastfoje mi prenas la plumingon por cin informi pri mia bonfarto. Post tri tagoj mi venos informiĝi pri la cia. Tri tagoj, sepdekdu horoj, kvarmil tricentdudek minutoj…“

Li skribis tiujn minutojn per streko sur paĝo, kaj estas vera feliĉo ilin forstreki laŭvice. Kiam li finas sian leteron, nur restas kvarmil tricentdekkvin. Kaj ĝoje li forigas tiujn mortintojn.

La klariono aŭdiĝis. Kio okazas ? Eksterordinara nomvokado.

La serĝento Haulqueur sin montras antaŭ la viroj starantaj en la korto kaj per voĉo raŭkiĝinta kaj kria :

— Pretiĝu ! Rektiĝo dekstren… Numeroj du, tri, eniru… Numero sep, elpaŝu… Malfermu la vicojn…

La soldatoj obeas aŭtomate laŭ ordo tenante la pafilon.

— Bone. Oni ŝtelis mian monujon, kiu enhavas tri frankojn. Ĉu iu el vi konas la ŝtelinton ? Evidente la ŝtelisto estas tie ĉi kaj li ne sin denuncos. Estus tamen multe pli bone por li, per D…! …Neniu vorton diras… Tiam, dum vi estas tie ĉi, mi vizitos la sakojn kaj la pakaĵojn… Sed unue ni plenumu etan inspekton senperan… Numeroj unu, du, tri inversigu viajn poŝojn.

La nomitoj obeis tiun ordonon. Poste, aliaj siavice decidiĝas. Ili eltiras el siaj poŝetoj nur pipojn, tabakopolvon, grasmakulitan leteron, kelkfoje iom da kupraj moneroj, kvadrate strekitajn naztukojn.

— He, vi, numero naŭ, la Flandranaĉo ! Frans Kaniverston 1), ĉu ci aŭdas min. Malplenigu ciajn poŝojn, kaj rapide…

1) La Valonoj ofte uzas tiun esprimon por moki la Flandranojn. Estas ĉar ĉi lastaj, nekompreninte iun ordonon, respondas kutime per frazo preskaŭ samsonanta kaj kies signifo estas : „Mi ne povas kompreni“.

La malfeliĉa knabo estis spirite tre malproksime de la teatro, kie sin ludis tiu malaltiga komedio. Li konjekte kalkulis la minutojn forflugantajn admire rigardante, antaŭ si, la havenon, la kajon, preskaŭ atingatan. Li ne aŭdis la alparolon de la cinikulo.

— Tondro de Dio ! Ne estas tamen la oreloj, kiuj mankas al tiu pendigindulo ! Ĉu ci fine komprenis.

La soldatoj ridas por favorigi al si la serĝenton.

Ĉar Frans ne moviĝas, Haulqueur paŝas al li skuante lin per la brako :

— Transturnu ciajn poŝojn !

Kion babilas la serĝento ? La pulmojn jam ŝvelitajn de la forta aero de la erikejo, lian tutan koron de senriproĉa knabo ribeligitan, Frans ne volas ankoraŭ kompreni kaj proteste li eklevas la ŝultrojn.

— Kio, li mienas protesti, la kanajlo ? Ni cin punos ! Konduku lin al la punĉambro. Sed unue, ci obeu, aŭ mi nudigas cin. Ha ! ha ! oni estas kapabla sin provizi por la vojaĝo. Certe mi kaptis la ŝteliston.

Li ne ankoraŭ estas tutellasinta la vorton, kiam Frans, duonfreneziĝinte, pripensante nek la disciplinon, nek la leĝon, nek la punkodon, sin kredante reliberiĝinta, ekprenis grejsan trogon, kiu staris sur la pavimo kaj ĝin ĵetis al la kapo de la insultanto.

Haulqueur falas, la kapon truitan, ellasanta flue sangon.

Nur estus forpasotaj kvarmil tricentdekdu minutoj. Ho ! la fatalaj minutoj ĵus travivitaj ; pro kio ci, malfeliĉa soldato, ne povas ilin kun cia tuta militservo rekomence vivi alimaniere !

Dum la duonroto levis la svenintan serĝenton, aliaj, laŭ ordono de deĵoranta oficiro, kondukis la ribelemulon al la punĉambro. Kaj pasante Frans aŭdis virojn de sia klaso, — kiuj estis forirontaj la postmorgaŭan tagon, kiam la klarionoj donos la signalon de la liberigo, flustri balancante la kapon : „Li estos punata minimume je kvin jaroj !“

Sola en la karcero, li sin ĵetas ploregante sur la litaĉon, sin sternas elradikigante siajn harojn kaj kaŝas sian vizaĝon en siaj manoj por ne vidi la flavan konstruaĵon, kiu stariĝas antaŭ li, kiel je tiu bela somera vespero, kiam ĝi malbeligis la naturon liberan kaj feliĉan. Kvin jarojn en Vilvorde, kiom da minutoj tio estas ? Diru !

La nokto venas ; la kontroliro pasis ; klarionoj ordonas la enlitiĝon. La bruoj formortas. Ĉu ankoraŭ atendi ? Ne, li ne estus sufiĉe forta. Pli bone estas decide agi. Pardonu lin, amatinoj kaj ci ankaŭ Dio mia, kiu ne kompatis lin ! Ĉu malliberejo ? Estas tro malmulte por lia krimo. Neatendante la verdikton de la milita juĝantaro, li sin kondamnis je la morto.

.  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .  .

La letero, forsendita el la kazerno antaŭ la insulto, estas alveninta en Kessel, kaj Rup, granda knabo nun, ĝin legis kaj relegis antaŭ la bonanimulino.

Kvarmil tricentdudek minutoj ! Rup scias kalkuli. Nur restas forpasotaj dumil centokdek, ĉar unu tago forpasis depost la foriro de la letero.

Morgaŭ la granda frato estos tie ĉi !

La matenon, kiam estis ankoraŭ malhele, Barbel grimpis, kiel ĉiutage, al la ĉambreto kie loĝis ŝia knabo. Ŝi estas preparonta la liton ; ĉar la venonta nokto estos la lasta, dum kiu li devas sin sterni sur la pajlo de l’ registaro.

Kiel ŝi longe retenas inter siaj senkarniĝintaj manoj tiun tukon, kiu denove tegos ŝian favoraton, tiun drapon, tre blankan je la klareco de la paliĝanta luno ! Tiu antikva tolo, teksita de la patrino, estas tiel milda, tiel karesanta vespere al la lacigitaj membroj de la laboristo !

Tamen la vestaraĉo de ĉarpentisto, la jako kaj la velura pantalono, la griza antaŭtuko, la ĉapo kuŝas amasiĝe sur la seĝo apud la lito, kvazaŭ Frans estus ĵus ilin formetinta. La parfumo de rezino kaj de pargetovakso, per kiu tiuj vestaĵoj estis saturitaj, fordisiĝis por ĉiam, la faldoj faritaj de la elstaranta muskolaro kaj de la lumbobatoj de la laboristo baldaŭ malaperos, kaj la tago estas veninta, kiam la sankta adorantino, kiu enspiras ilian odoron kiel incenson kaj kiu kisas ilin kiel relikvojn, ne plu retrovas postsignon de l’ kara foririnto ! Sed ne gravas ! Ĉu li ne ilin revarmigos, ilin modelos laŭ sia juna kaj vivanta korpo ?

Ŝi ilin skuas, poste ŝi ilin pendigas molajn, rigidajn, streĉitajn al la riglilo de la fenestro.

Ŝi fine finas la pretigon de la lito, etendas la larĝan drapon blankan.

— Adiaŭ patrino !

Estis la voĉo de la tiom amata knabo !

Ŝi sin turnas kaj dum momento, je la lastaj radioj de la mortanta lumo, ŝi kvazaŭ vidas la korpon konvulsie tremantan en la vestaraĉo, kiun ŝi ĵus alkroĉis.

— Kiel stulta oni estas ! — ŝi diras konsternite pro tiu stranga halucinacio kaj volante reagi kontraŭ malpreciza angorego : „Kie do estis miaj ideoj ? Frans nur estos tie ĉi morgaŭ ! Li ankoraŭ dormas tie !“

Ho jes, tie, malproksime de la vilaĝo, malproksime de la foirejo, malproksime de la vasta, vastega urbo, transportite en la eternan civiton !

 

 

 

 

 

 


Legi :   Antaŭparolo   Marcus Tybout


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org