Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la tabelo de reeldonoj


Perdita kaj retrovita
de Émile Boirac
1904

Komenci la legadon → Titola paĝo

« Infanoj miaj, aŭskultu tre malnovan fabelon, kiun al mi rakontis iam mia patrino dum sendorma vespero… »

Fluganta birdo orkolora Ĉu mesaĝon, ĉi-tiu malforta birdeto alportas ? kompatinda forpuŝito de la glacia vento violenta, ĝi frapas per la beko sur la vitro ! ĉu La Reĝino malfermos la fenestron de la kastelo ? kion la etulo povus konigi al La Reĝo ?

Tio estas eduka rakonto, ne nur porinfana, simila al tiuj de Madame Leprince de Beaumont, kiu temas pri la opona memstaro de la Bono kaj de la Malbono, pri malprudenta Reĝo de forgesita epoko en fora loko, pri liaj karaj geinfanoj, pri la nepenetrebleco de la muroj de la kastelo, pri la senco de la verbo "venki"…


Knabo malbenata de sorĉisto,
inter malnovaj murŝtonoj.

La aŭtoro, Émile Boirac (eldiri emil’ bŭarak’, 1851–1917), kiu baldaŭ estos la unua prezidanto de la Lingva Komitato kaj de la Akademio, estis filozofo kaj psikologo, ankaŭ amatoro de spiritismo kaj de Burgonja vino.

La originala broŝuro papera estis presita de la Presa Esperantista Societo en 1904, kvina literatura suplemento de la gazeto Lingvo Internacia, formato : 20×13 cm., 23 paĝoj.

La tuta teksto estas nun legebla en la jenaj retpaĝoj :

Skanaĵo bilda de la broŝuro estas videbla en la retejo de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno : IEMW.

Skanaĵo de la gravuraĵo uzata por la ĉi-supra fotaĵo estas : Sorĉo (0,6 Mo) — ĝi ilustris alian rakonton en reeldono de rakontoj de Madame Leprince de Beaumont en la sama epoko 1900.


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert