Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
listo de reeldonitaj propagandiloj
Jen unu malnova foto kaj du malnovaj artikoloj pri Camille Aymonier.
La jena foto estis okaze de Esperantista solenaĵo, la 12 Novembro 1911, en la Pariza Universitato La Sorbono (La Sorbonne). Temas pri atribuo de premioj al laŭreatoj de E-aj ekzamenoj. Videblas kelkaj el la estroj de la Franca movado : Maurice Rollet de l’ Isle, Generalo Hippolyte Sebert, Barono Félicien Menu de Ménil, Carlo Bourlet, Ernest Archdeacon, Camille Aymonier. (Arkivo de Esperanto-France) Vidi pli larĝskale.
El Franca Esperantisto N° 123 — Januaro-Februaro 1952, p. 182-183 :
Nekrologo
C. Aymonier
Mortis nia granda amiko, kiun ni fidele havis kun ni dum 51 jaroj, helpante al ĉiuj sur la esperantista tereno. Kun Rollet de l’Isle, Bourlet, Cart, Sebert, Boirac, li estis unu el la pioniroj de la heroaj tempoj de nia movado. Ĝis 1914, li multege paroladis kaj propagandis por nia lingvo. Lia unuaranga kompetenteco pri gramatiko ĉiutage utilis por la refuto de la kritikoj adresitaj al ni. Lia metoda kurso estis aliparte vera modelo, kiu estis imitita en ĉiuj landoj por la instruo de Esperanto.
Post la grava afero de Ido, li decideme apogis la agadon de tiuj, kiuj ne konsentis al la reformoj proponitaj de la fama Delegacio kaj De Beaufront. Venis poste la granda unua milito, dum kiu li helpis al Generalo Sebert por la redakto de la propagandaj broŝuroj senditaj en la tutan mondon.
Membro de la Lingva Komitato en la jaro 1909, poste de la Akademio en 1932, li multe laboris kun Grosjean-Maupin por riĉigi la lingvon laŭ la saĝaj konsiloj donitaj de Zamenhof.
Lia afableco estis tia, ke neniam li troviĝis batalanta kontraŭ esperantistan kolegon, kies opinioj diferencis de liaj propraj. Antaŭ ĉio, li volis konvinki, kaj liaj argumentoj estis tiel trafaj, ke preskaŭ ciam liaj kontraŭuloj estis fine konsentantaj kun li.
Neniam vane mi faris alvokon al li por helpo al la redakto de " Franca Esperantisto ", kaj ĝis la lasta momento li sendis al ni tiujn recenzajn artikolojn, kiuj ĉiam alportis opiniojn firme starigitajn kaj elegante prezentitajn. Ĉiuj liaj artikoloj, tradukoj kaj verkoj, meritus esti kunigitaj, en libroj, kiuj donus al ni la plej belajn modelojn de esperanta literaturo. Tion, ni devos realigi, tuj kiam ni disponos iom pli grandajn enspezojn.
Lia verkaro estas multampleksa. En franca lingvo, li multe skribis pri literaturo, kaj oni certe memoras la lastan libron, kiun li aperigis pri la gramatiko de la Franca Akademio. En esperanta lingvo, ni citu lian Cours Méthodique en 3 volumoj, preparitan kun la kunlaborado de Grosjean-Maupin (1909-10) ; liajn propagandilojn : Réponses à des critiques (1909), Autour de l’Esperanto (1912), Une langue vivante artificielle (1917), Histoire d’une délégation (1915), L. L. Zamenhof (1918), Essai sur la dérivation comparée (1921), L’Esperanto, langue première de l’enseignement (1925), Francaj proverboj (1950) kaj sennombrajn artikolojn aperintajn en la plej diversaj revuoj.
Kiam S-ro Waringhien estos fininta sian longan kaj urĝan laboron pri niaj vortaroj, mi esperas, ke li bonvolos diri ĉi tie, kia estis la rolo de la laboro de C. Aymonier ĉe la esperanta Akademio kaj sur la internacia kampo.
Funebras pro tiu gravega perdo la tuta franca esperantistaro, same kiel la familio de nia samideano Aymonier, al kiu ni prezentas ĉi tie nian emocian senton de kondolenco.
Jean Couteaux
Ĉi-sube oni iom kompletigis la artikolon de 1933 de Enciklopedio de Esperanto, de L. Kökény kaj V. Bleier, kiu konstituas la paĝon pri C. Aymonier en Vikipedio.
Aymonier (eldiri "emonie"), Camille
Franco, prof. de liceo. Nask. 17 sept. 1866 en Boujailles (apud Besançon).
Verkis dek francajn librojn kaj ankaŭ artikolojn pri literaturo kaj pri francaj verkistoj.
De 1900 multe laboris por propagando de E-o per paroladoj, artikoloj kaj libroj. Teoriisto kaj talentoplena gramatikisto, kies Metoda Kurso estas modelo. Skribis en diversaj E-aj gazetoj.
Lingva Komitatano en 1909 ; Akademiano en 1932.
Verkis :
— Parolado pri Esperanto, (1902).
— Cours méthodique d’ Esperanto : Grammaire complète, (1907 + reeldonoj).
— (Kun Grosjean-Maupin) Cours méthodique d’ Esperanto : Thèmes, kaj Corrigé des thèmes, (1909-10 + reeldonoj).
— L’Esperanto, réponse à des critiques, (1909).
— Conférence contradictoire sur l’ Esperanto et l’ Ido, teksto de publika debato kontraŭ Kamarado Papillon, (1912).
— Autour de l’ Esperanto, discussion de quelques modifications projetées, (1912), tradukita de René Ferter : Pri Esperanto, diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido proponitaj, (1913).
— Une langue vivante artificielle, (1917).
— Histoire d’une Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale, (1915).
— Lazaro-Ludoviko Zamenhof, aŭtoro de Esperanto, (1918).
— Essai sur la dérivation comparée dans les langues naturelles et artificielles, (1921).
— La Propagande allemande par l’ Esperanto, pendant la guerre 1914-1918, (1922)
— L’Esperanto, langue première de l’enseignement, (1925).
— L’ Esperanto, solution logique et pratique du problème de la langue internationale auxiliaire, (1925).
— Какую пользу принесетъ введеніе языка Эсперанто въ школы, tradukita en la rusan de Мих. Мультановскій (Miĥ. Multanovskij).
listo de reeldonitaj propagandiloj
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert