Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al E.C.O.-paĝo


  post

Membro-karto de la Grupo Esperantista Pariza

jaro 1910

Kovra paĝo Interna kovra paĝo (2)
reklamo Interna paĝo :
maldekstra parto,
pago-kuponoj Interna paĝo :
dekstra parto,
estraro, kalendaro Interna paĝo :
dorso,
reklamo Interna kovra paĝo (3)
reklamo Dorsa kovra paĝo
reklamo

Kovra paĝo       Interna kovra paĝo (2)       Interna paĝo : pago-kuponoj       Interna paĝo : estraro, kalendaro       Interna paĝo : dorso       Interna kovra paĝo (3)       Dorsa kovra paĝo      


Komento :

Ĉi-tiu membro-karto de la Grupo Esperantista de Parizo datumas de 1910. Ĝi ne estis uzita, legeblas nenies nomo. Ĝi konsistas el du folioj : la ekstera, fort-ruĝa, entenas elfoldeblan internan, hodiaŭ flaviĝintan, folion.

La kovrilo, franclingva, montras la adreson de la Grupo, t.e.: adreso de la Esperantista Centra Oficejo, ĉe la Societo Franca por Fotografio, kies prezidanto estis Generalo Sebert.

La interna paĝo, franclingva, estas pli larĝa kaj elfoldebla por disŝiri la pago-kuponojn. La kuponoj utilis ankaŭ kiel pruvoj de invititeco, kaj la invitintoj, kiuj membrigis plurajn novulojn, ricevis moralan rekompenson, po la nombro da novuloj, kiel eksplikite en piedo de la kovro-paĝo. Tiaj farmanieroj estis tute normalaj, tiam, en ĉiuj asocioj.

Legeblas la nomaro de la estraro : Carlo Bourlet – profesoro en la altlernejo por aplikitaj teknikoj "Arts et Métiers", Ernest Archdeacon – fondinto de la ligo por aerveturado, O. Rollet de l'Isle – marista inĝenierestro, Raoul Bricard – profesoro en "Arts et Métiers", Vincent Chaussegros kaj Auguste André.

Legeblas la interesa kalendaro de la Grupo :
– Ĉiu-vendrede vespere, en la fama universitato "Sorbonne" : kurso kaj konversacia rondo, sekvita de kunveno en iu rezervita salono de proksima kafejo.
– Ĉiu-monate : verspermanĝo en hotelo, placo de la Respubliko.
– Ĉiu-semajne, rendevuoj de kvartalaj sekcioj : centro-Pariza, Latina kvartalo, Montmartro, 14-a, 17-a, 19-a, 20-a distriktoj, kaj fakaj sekcioj : administraciuloj, junuloj, magazeno "Au Bon Marché", komerco.

La avantaĝoj estis : la monata bulteno "Paris Esperanto", la sekcioj, laŭvola aliro al la biblioteko de la Grupo (en alia adreso ol E.C.O.), kaj rabatoj ĉe teatroj, koncertoj, grandaj magazenoj, ekskursoj, vojaĝoj, konsultadoj pro farto, juro, k.t.p.

La aliaj paĝoj estas en la franca aŭ E-o kaj reklamas por lernolibroj, vortaroj, kaj por "La Revuo" – ĉiuj Esperantaj eldonaĵoj de la librejo Hachette.

Post cent jaroj, ĉi-tiu aliĝila karto restas la sola en nia arĥivo, ĝi estas ankoraŭ vigle ruĝa, ĝi surhavas la numeron "109", ĝi ne estas uzita. Ĉio-ĉi aspektas kurioze al franclingvanoj, ĉar la nombro "109" aŭ "cent neuf" sonas ekzakte same kiel la vortoj "sang neuf" kiuj signifas "sango nova"…

Se vi deziras rigardi plenekrane la skanaĵojn, vi bezonos grandan larĝon (1000 p). La originala formato estas proksimume 13,5×11 cm.

  post


Reiri al E.C.O.-paĝo

arkivo.esperanto-france.org