Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al E.C.O.-paĝo


Skribante sian nomon Skribante sian nomon

Vizito de Doktoro Zamenhof en la Esperantista Centra Oficejo

15-an de Aŭgusto 1913

En artikolo de S-ino E. Ferter-Cense en la bulteno "France-Espéranto" de Majo-Junio 1917, kiu anoncas la morton de Doktoro Zamenhof, ni trovis ĉi-tiun fotaĵon :

S-ro Ferter fotis : Generalon Sebert, S-inon Ferter-Cense, D-ron Zamenhof, S-ron Chavet. La artikolo klarigas :

« Lastan fojon, kiam D-ro Zamenhof venis Paris'on, por ĉeesti la enterigon de S-ro Carlo Bourlet, la 15-an de Aŭgusto 1913, li vizitis la Esperantistan Centran Oficejon kaj enskribis sian nomon sur la Oran Libron. »

La Oran libron ni ankaŭ trovis, kaj sur ĝia unua paĝo legeblas :

Por memoro pri mia vizito en la Esperantista
Centra Oficejo la 15an de Aŭgusto 1913.
      LZamenhof

Mi estas tre feliĉa, ke mi povas subskribi
tiun libron tuj post Doktoro Zamenhof
La 15an de Aŭgusto 1913
      H Sebert

Mi deziras, ke multegaj Esperantistoj vizitu la
Oficejon. Kaj subskribu tiun libron.    15 Aŭg 13
      Gabriel Chavet

Mi deziras ke ĉiu Esperantisto, kiu subskribos
tiun libron, restu ĉiam fidela al Esperanto.
15 aŭgusto 1913
      E Ferter-Cense

15an de aŭgusto 1913
      René Tertre
      C. Colas


Ora libro Ora libro Unua paĝo de la orlibro Unua paĝo de la orlibro

Vidi la aŭtografan paĝon plenskale  (larĝo > 800 pikseloj).


Reiri al E.C.O.-paĝo

arkivo.esperanto-france.org