Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al E.C.O.-paĝo


  post

INTERNACIA  MUZEO


NOTO KAJ RESUMA KATALOGO
PRI LA
Internacia Muzeo de lingvo Esperanto
organizita de la
ESPERANTISTA CENTRA OFICEJO


— 1910 —


Prezento (1/5, ĉi-tiu paĝo) :
Kio estis la Internacia Muzeo kaj la Monda Kongreso de la Internaciaj Asocioj, kuj okazis dum la Universala Ekspozicio en Bruselo en 1910.

 
La broŝuro mem :
Paĝo 2/5 — el la kovraj paĝoj de la broŝuro kaj paĝoj 1 ĝis 4 :
Ĝeneralaj eksplikoj kaj bildoj pri la Ekspozicio.
Paĝo 3/5 — paĝoj 5 ĝis 10 :
Raporto pri la lingvo Internacia helpa Esperanto, prezentita de Generalo Sebert.
Paĝo 4/5 — paĝoj 11 ĝis 17 :
Noto-katalogo de la Ekspozicio de la lingvo Esperanto en la Internacia Muzeo de Bruxelles.
Paĝo 5/5 — paĝoj 19 ĝis 23 :
Statistikaj tabeloj pri la nombro de Esperantistaj Societoj, gazetoj kaj libroj.


Iometa antaŭlega prezento, post cent jaroj

Jen elektronika reeldono de broŝuro pri la Internacia Muzeo de lingvo Esperanto, en Bruselo, en jaro 1910, dum la Universala Ekspozicio. Tiu muzeo estis parto de la Internacia Muzeo, fondita de la (ne E-a) Monda Kongreso de la Internaciaj Asocioj, kaj lokiĝis en parto de la Palaco de la "Cinquantenaire".

La Centra Oficejo de la Internaciaj Asocioj estis fondita en 1910 de la Belga estraro por faciligi la internaciajn interrilatojn de grandaj institucioj (sciencaj, juraj, komercaj, sociaj, kulturaj) kaj okazigi kongresojn. Ĝi celis "pli grandan kunagadon inter similaj grupoj en ĉiuj landoj, la etendon al la tuta mondo de l'grandaj akiroj de l'scio kaj de l'tekniko, la unuigon de l'metodoj kaj la internacian interkonsenton en ĉiuj okazoj, kiam ĝi estas ebla aŭ dezirinda". La gazeto franclingva de la Mondkongreso publikigis E-ajn resumojn de siaj artikoloj. Dum tiu epoko, kvarono de la internaciaj kongresoj lokiĝis en Belgujo. La Oficejo de la Internaciaj Asocioj parencis kun la Internacia Instituto de Bibliografio, kies fondintoj estis Henri La Fontaine kaj Paul Otlet.

Ĉio-ĉi aspektas neŭtra, progresema kaj novema. La celo estis iel krei internacian iomete eksterŝtatan kaj memestran kampon, kvankam ĉi-tiuj vortoj ne estis uzitaj, fondiĝantan sur jam ekzistantaj oficialaj kaj privataj institucioj. Tiaj institucioj, jam de pluraj jardekoj, sukcesis kunordigi internaciajn progresojn, ekz.: poŝtaj, fervojaj, navigaj servadoj, interparlamentaj diskutadoj, higienaj regularoj, k.t.p. La Haga Konferenco de la Paco en 1907 estis samcela. Pri tiu projekto por universala kunlaborado, legu plu en la Oficiala Gazeto Esperantista : n-ro 19-a, Februaro 1910.

Per ilia senlaca laboro en ĉi-tiu "Union des Associations Internationales", S-roj La Fontaine kaj Otlet tre helpis por la kreo de la Societo de la Nacioj. S-ro La Fontaine ricevis la Nobel-Premion por La Paco. Siaflanke, Profesoro E. Solvay, kiu ĉeestis, organizis kongresojn inter la du mondmilitoj. Nuntempe, gravaj "Neestraraj Organizaĵoj" posedas konsultopovon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

La Esperantan Muzeon organizis la Esperantista Centra Oficejo, fondita de Generalo Sebert, kiu ceter estis la franca reprezentanto de la Internacia Instituto de Bibliografio. Tiu ekspozicio estis tre grava okazaĵo por Esperanto kaj pluraj E-istoj laboris por ĝi. Ne la ĉiuj ricevitaj dokumentoj estis montritaj.

La Oficiala Gazeto Esperantista anoncis kaj raportis pri tiu ekspozicio, kaj pri la Monda Kongreso de la Internaciaj Asocioj, en kiu partoprenis pluraj E-aj societoj kaj samideanoj. Parolado de S-ro Bourlet, eminenta matematikisto, defendis E-on per la demando pri teknikaj vortaroj. Paperaj raportoj pri E-o estis disdonitaj de la E-aj Juristoj, de U.E.A., kaj pri teknikaj vortaroj. Pri ĉio-ĉi detale legeblas en n-ro 24-a de O.G.E., Julio 1910.

La Raporto de Generalo Sebert memorigas al la nuntempaj E-istoj pri la tiama "Delegacio" kies konsisto, maniero labori kaj decido estis tre kontestindaj. Tiuokaze, ankoraŭfoje, Generalo Sebert, kvankam pacema, ne forgesis balistikon, kaj la Esperantistoj pafis kelkajn kuglegojn kontraŭ la Delegacio kaj la lingvo Ido. Profesoro Ostwald, kiu ĉeestis, baldaŭ forlasis la Delegacion. La krizo pro Ido certe malhelpis la ideon mem por interkonsento internacieca. Legu la raporton pri la Dua Konferenco en O.G.E. n-ro 58: Informa Bulteno n-ro 5 p. 8-13, kiu ankaŭ eksplikas kiom bedaŭra estis la morto de S-ro Skeel-Giorling.

La Noto-Katalogo restas modelo de propaganda E-o ekspozicio. Ĝi ankaŭ legeblas en n-ro 31-a (Marto 1911, 3-a jaro, n-ro 9) de Oficiala Gazeto. Detaloj pri ĉiuj statistikoj, asocioj, delegitoj, gazetoj, libroj, legeblas en ĉiuj numeroj de O.G.E. Legeblas ankaŭ raporto pri la vizito de anoj de la Internacia Scienca Asocio Esperantista, en O.G.E. n-ro 39, p. 256-263.

Fine, la delegitoj en tiu unua Monda Kongreso de la Internaciaj Asocioj, kiuj ne posedis la rajtpovon alpreni formalan decidon por Esperanto, tamen sukcesis rezolucii favore por la metra sistemo…

La broŝuro enhavas 28 paĝojn (plus kovraj). La formato estas 23×15,5 cm.

La jena elektronika reeldono reproduktas la tekston kaj la ilustraĵojn per nur kvar paĝoj, sen respekti la originalan enpaĝaĵon. Ĝi ne enhavas la lastajn paĝojn pri la eldonaĵoj de la Esperantista Centra Oficejo kaj de la Centra Oficejo de la Internaciaj Asocioj. La bildojn rigardu en ekran-fenestro minimume larĝa je 480 pixeloj ; egigu ilin se vi uzas normalan komputilon. La grandaj statistikaj tabeloj, kiujn ankoraŭ hodiaŭ oni citas, bezonas grandan larĝon.

  post


Reiri al E.C.O.-paĝo

arkivo.esperanto-france.org