Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Reiri al E.C.O.-paĝo
II.
NOTO-KATALOGO
de la
Ekspozicio de la lingvo Esperanto
en la
Internacia Muzeo de Bruxelles
- La problemo pri lingvo internacia kaj ĝia solvo per Esperanto.
Tabeloj montrantaj la diversecon de la lingvoj parolataj, la dispartigon, laŭ parolataj lingvoj, de la tera loĝantaro, la statistikon de la lingvoj, la konflikton de la lingvoj.
- La principo kaj strukturo de Esperanto.
Analizaj tabeloj de la gramatiko de Esperanto, elmontrado kaj pruvado de la simpleco kaj neŝanĝebleco de la gramatikaj reguloj, komparaj tabeloj, principo de la maksimumeco de internacieco de la radikoj, vortfarado, k. t. p.
- La disvastigo de Esperanto en la mondo.
Serio de tabeloj kaj diagramoj rilataj al la ĝenerala movado de Esperanto kaj al ĝia disvastiĝo, enhavanta nome :
- Sinoptika tabelo pri nombro de societoj kaj grupoj esperantistaj ekzistantaj en la tuta mondo, de 1887, dato de publikigo de Esperanto, ĝis 1909.
- Grafika tabelo de la progresoj de Esperanto en la mondo, laŭ la nombro de societoj kaj grupoj esperantistaj, de 1887 ĝis 1909.
- Sinoptika tabelo montranta la nombron de esperantistaj revuoj en ĉiu lando de 1887 ĝis 1909.
- Grafika tabelo montranta la progresadon de la esperantistaj revuoj de 1887 ĝis 1909.
- Serio de landkartoj de la diversaj landoj de Eŭropo kaj ceteraj mondpartoj, montranta la lokojn, kie Esperanto estas reprezentita en tiuj landoj. Enketoj. Paroladoj.
- La esperantista organizo.
- Tabelo de la esperantistaj naciaj asocioj en Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko kaj Oceanio.
- Serio de tabeloj pri Oficialaj Institucioj de Esperanto : La Lingva Komitato, la Esperantista Akademio, la Konstanta Komitato de la Kongresoj, la Internacia Konsilantaro, la Esperantista Centra Oficejo.
- La Internaciaj Esperantistaj Kongresoj ; Statistikoj, Fotografaĵoj, Protokolaroj.
- La Specialaj Societoj kaj la Internaciaj Esperantistaj Asocioj :
- Universala Esperanto-Asocio (U. E. A).
- Internacia Esperantista Scienca Asocio.
- Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (T. E. K. A).
- Internacia Asocio de Esperantistaj Bankistoj.
- Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj.
- Internacia Esperantista Farmaciista Asocio.
- Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.
- Universala Asocio Filatelia Esperantista.
- Esperanto Framasona.
- Internacia Instituto de Esperanto.
- Internacia Oficejo de Instruantoj de Esperanto.
- Internacia Asocio de Instruistoj (I. A. I).
- Internacia Interŝanĝo Esperanta.
- Tutmonda Katolika Unuiĝo Esperantista (T. K. U. E).
- Katolika Oficejo Esperantista.
- Libera Penso.
- Liberiga Stelo.
- Marista Esperantista Ligo.
- Pacifisto.
- Internacia Policasocio.
- Internacia Ligo de la Esperantista Preslaboristaro.
- Esperanta Psikistaro.
- Tutmonda Amikaro de Publikoficistoj.
- Universala Studenta Unio.
- Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Studentoj.
- Varietea Esperantista Ligo.
- Vagabonda Klubo.
- Internacia Unuiĝo de la Esperantistaj Vegetaranoj (I. V. E. V).
(Ĵurnaloj, Bultenoj, statutoj, statistikoj, fotografaĵoj, k. t. p.).
- La Bibliografio de Esperanto.
- Statistiko. Tabelo de la Bibliografio de Esperanto, montranta la nombron, laŭ la lingvoj, de publikaĵoj eldonitaj ĝis la 31 decembro 1909.
- Esperanto kaj la Bibliografio universala. Modelaj lernolibroj de Decimala Klasifiko.
- La Esperantista Gazetaro.
Specimenoj de ĝeneralaj revuoj kaj gazetoj, en naciaj lingvoj kaj esperanto. Revuoj tute redaktitaj en Esperanto. Modelo de Internacia Revuo. Statistikoj.
- La Ĝenerala Biblioteko de Esperanto.
Ekspozicio de la ĉefaj libroj kaj publikaĵoj rilataj al Esperanto, kaj konsistantaj, ĉu el tradukoj en Esperanto de verkoj originale redaktitaj en aliaj lingvoj, ĉu el verkoj originale verkitaj en Esperanto, kaj el verkoj verkitaj en diversaj lingvoj, rilataj je la lernado de Esperanto, je ĝia historio kaj ĝia disvastiĝo, kaj propagando. Tiuj verkoj estas klasifikitaj, laŭ la temoj, en la jena ordo :
- ĜENERALAĴOJ.
- Raportoj al la Kongresoj. Diskutoj. Disvastiĝo. Paroladoj. Propagandaj verkoj en ĉiuj lingvoj.
- FILOZOFIO.
- Originalaj verkoj. Tradukoj de verkoj francaj kaj germanaj.
- RELIGIO.
- Gazetoj, ĝeneralaj verkoj.
- Tradukoj de la Biblio.
- Diversaj broŝuroj.
- SOCIALA SCIENCO, JURO.
- Politiko. Gazetoj, Ĝeneralaj verkoj.
- Juro. Pacifismo. Arbitracio. Malarmo.
- Sociala Helpado. Ruĝa-Kruco. Esperanto ĉe la blinduloj.
- Instruado. Fundamentaj verkoj, Legolibroj. Lernomibroj en lingvoj angla, armena, bohema, bulgara, dana, esperanto, esta, finna, franca, germana, greka, hebrea, hispana, holanda, hungara, islanda, itala, japana, kataluna, kroata, letta, litova, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, slovaka, sveda.
- FILOLOGIO.
- NATURAJ SCIENCOJ.
- Gazetoj. Verkoj.
- Matematikoj : Originalaj verkoj. Tradukoj.
- Fiziko : Originalaj verkoj.
- Ĥemio : Originalaj verkoj.
- Mekaniko : Tradukoj de hispana verko.
- APLIKITAJ SCIENCOJ.
- Gazetoj.
- Medicino : Teknikaj vortaroj, originalaj verkoj, gazetoj.
- Higieno : Originalaj verkoj.
- Komerco.
- Gazetoj. Originalaj verkoj. Tradukoj de verkoj francaj kaj germanaj. Prospektoj, reklamiloj, tarifoj, katalogoj, fotografaĵoj de magazenoj, k. t. p.
- BELARTOJ.
- Gazetoj. Fotografoj. Fundamentaj verkoj.
- Muziko : Terminaro. Muzikaj verkoj. Esperantista Himno.
- LITERATURO.
- ORIGINALA LITERATURO.
- Gazetoj.
- Poezio.
- Rakontoj, Noveloj.
- Teatro.
- Naciaj literaturoj.
- Tradukoj de verkoj anglaj, arabaj, armenaj, bohemaj, bulgaraj, danaj, flandraj, francaj, germanaj, grekaj, hispanaj, holandaj, hungaraj, italaj, katalunaj, latinaj, hebreaj, norvegaj, polaj, rusaj, svedaj.
- GEOGRAFIO. HISTORIO.
- Originalaj verkoj.
- Vojaĝoj, diversaj gvidlibroj.
- Studoj pri la historio de Esperanto.
- La korespondado en Esperanto.
Kolekto de leteroj kaj poŝtkartoj de diversaj landoj, senditaj de diversaj institucioj, firmoj, individuoj.
- La diversaj aplikoj de Esperanto.
- En la scienco.
- L'Esperanto en la internaciaj kongresoj.
- La Konstanta Internacia Komisio por starigo de la vortaroj de teknikaj terminoj.
- La scienca internacia Kooperado. Modelo de Internacia Revuo kun artikoloj en la naciaj lingvoj de ĝiaj verkintoj, kun resumoj en Esperanto.
- La enkonduko de racia internacia numerado, bazita sur la numerado de Esperanto.
- La unuigo de la monaj sistemoj. La mona decimala helpa sistemo.
- En la komerco kaj industrio.
- La internacia ĉeko, kaj la Ĉekbanko esperantista.
- La enskribo sur produktaĵoj, notoj, k. t. p.
- La universala reklamo per Esperanto.
- La tradukado sur la leterpapero, fakturoj de la ĝeneralaj kondiĉoj de la firmoj, vendoj, aĉetoj, pagmanieroj, bankoj, k. t. p.
- En la instruado.
- L'Esperanto, ilo de pedagogio. Kiel Esperanto povas esti uzita, kiel bazo por la kompara studo de la gepatra kaj alilandaj lingvoj.
- L'Esperanto, ilo de moraligo.
- La edukaj metodoj kaj Esperanto.
- La reciproka edukado de la infano per la korespondado en Esperanto.
- La lernejaj kolonioj. La interŝanĝoj de infanoj.
- En la turismo kaj vojaĝoj.
- La esperantistaj konsuloj kaj la Esperanto-Oficejoj. La gvidfolioj eldonitaj pri ĉiu urbo, donantaj la unuajn utilajn sciigojn por vojaĝanto aŭ turisto.
- La tradukoj en Esperanto de la sciigoj donitaj al la vojaĝantoj en la hoteloj, restoracioj, vagonoj, stacidomoj. Hotelfakturoj. Menuoj.
Reiri al E.C.O.-paĝo
arkivo.esperanto-france.org