Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
antaŭ ← | → post |
Ni ne bezonas en tiu raporto ekpeni, por pruvi la utilecon de la alpreno de helpa internacia lingvo, kaj denombri la bonajn rezultojn, kiujn havus por la Homaro tiu alpreno, kaj la disvastigo de tiu lingvo, en ĉiuj regionoj de la tero.
Multaj publikaĵoj estas jam dediĉitaj, dum tiuj lastaj jaroj, pri la diskonigo de tiuj ideoj, kaj ne estus utile represi tie ĉi pruvadojn kaj klarigojn, kiuj fariĝis de ĉiuj homoj konitaj. Sufiĉos konsili al tiuj, kiuj dezirus studi tiujn partojn de la demando, ke ili tralegu la ĉefajn publikaĵojn pri tiu temo.
Ni ankaŭ ne parolos pri la multaj projektoj de lingvoj, kiuj estas studitaj kaj proponitaj, de diversaj aŭtoroj, en la celo solvi la problemon, ĝis la momento, kiam la lingvo de D-ro Zamenhof alportis ĝian praktikan solvon, nek ankaŭ pri la projektoj, kiujn oni daŭrigis ellabori aŭ kiuj estas eĉ ankoraŭ nun en preparo, kaj kiuj celas anstataŭi tiun lastan lingvon.
En tiu raporto, ni do parolos nur pri la kvalitoj de la lingvo Esperanto kaj pri la aplikoj, kiujn ĝi ricevis kaj kiuj ebligas ĝian uzadon por la multaj okazoj de la ordinara vivo.
Sed ni devas unue klare diri, por ke nenia malbonkompreno ekzistu, kio, laŭ ni, devas esti la helpa internacia supredirita lingvo, kaj kial ni lasas flanken serĉadojn, kiujn ni konsideras utopiaj aŭ almenaŭ hodiaŭ iluziaj, kaj sencelaj, kvankam ili ŝajnas ankoraŭ al kelkaj personoj, pravigi la daŭrigadon de lingvaj studoj kaj serĉadoj.
Interkonsentite estas, kaj tion oni apenaŭ bezonas diri, ke la internacia lingvo, pri kiu ni parolas, ne celas anstataŭi la ekzistantajn lingvojn, kaj fariĝi universala lingvo, komuna por la tuta homaro.
Ni intencas paroli nur pri helpa lingvo, uzota de ĉiu homo kiel dua lingvo, flanke de sia gepatra lingvo. Ĝi estas kreita ne por starigo de kutimaj rilatoj inter samnacianoj, kiuj ĉesus uzi inter si sian nacian aŭ gepatran lingvon, sed por ebligi interrilatojn, ĉu parole, ĉu skribe, per la helpo de komuna dua lingvo, inter homoj, kiuj ne parolas la saman lingvon.
Plie, por esti akirebla de ĉiuj, tiu lingvo devas esti facile kaj ĝenerale uzebla. Ĝi ne devas enhavi malfacilaĵojn, nek postuli la observon de komplikaj aŭ tro zorgemaj reguloj, kiuj limigus certe la uzon de tiu lingvo al privilegiaj partoj de la Homaro.
La demando ankoraŭ ne estas pri lingvo difinita nur por sciencaj aplikoj kaj kiu estus lernebla nur de personoj altedukitaj.
La helpa internacia lingvo devas, antaŭ ĉio, servi la popolon, kaj la plimulto el la homoj, kiuj hodiaŭ pli kaj pli povas necese interrilatigi, eĉ kelkfoje senprepare kun homoj de malsamaj nacioj. Sed, estas ankaŭ necese, ke tiu lingvo estu konstruita, tiamaniere, ke, posedante la kvalitojn, kiuj ebligos ĝian facilan lerneblecon por la popolo kaj la tujan uzeblecon por la komuna vivo, ĝi povu ankaŭ kiel ĉiu nacia lingvo, kaj per simpla aldono de terminoj specialaj por la diversaj fakoj de la scienco, esti uzata por la sciencaj kaj industriaj aplikoj, sen necesa kreado por tiuj uzoj de nova speciala lingvo.
Esperanto plenumas ĉiujn tiujn kondiĉojn kaj tiu fako sufiĉe klarigas kial la Esperantistoj, kiuj efektive ĝin uzas, rifuzis preskaŭ ĉie aŭskulti la proponojn, kiujn oni faris al ili, por forlasi ĝian uzon kaj anstataŭigi ĝin per alia lingvo, pli malpli malsimila, eĉ kiam oni prezentus tiun novan lingvon, kiel perfektigon de la unua.
Tiuj Esperantistoj estas jam efektive disstarantaj en ĉiuj lokoj de la mondo. El ili konsistas vera societo, al kiu, kvankam ĝi estis kelkfoje nomita " popolo esperantista " aŭ konsiderita kiel supernacio, oni ne povus doni regulan organizacion, kaj kiu ne povus esti regata aŭ direktata de ia ajn povo, ĉar la sola ligo, kiu ekzistas inter tiuj homoj estas la uzo de komuna lingvo, kaj tiu ligo ne sufiĉas por krei inter ili, similecon de opinioj kaj interesoj, kiu sufiĉus por naski interkonsenton iom ĝeneralan.
Por tiu motivo, oni devas opinii, ke la esperantista movado, tia kia ĝi estas hodiaŭ kreita kaj daŭrigata en multaj landoj, ne povas esti haltigita nek eĉ direktita en novaj vojoj, kaj pro tio, la penoj faritaj ankoraŭ de kelkaj personoj por anstataŭigi la lingvon Esperanto, per alia internacia lingvo, kiu prezentas kun ĝi sufiĉajn malsimilaĵojn por kaŭzi la ŝanĝon de la klasikaj verkoj, ne povos sukcesi kaj estas, sekve, bedaŭrindega penado, malgraŭ la eblaj laŭdindaj intencoj de siaj aŭtoroj.
Tiuj provadoj povas havi, efektive, nur unu rezulton, t. e. prokrasti dum kelka tempo, la aliĝon al Esperanto, de personoj, kiuj ŝanceliĝas por eklerni la internacian lingvon. Pri la Esperantistoj, kiuj posedas jam la lingvon, ili fariĝas des pli fieraj pri tiu posedo, kaj des pli fervoraj propagandistoj, ke ili estas incitataj de kontraŭago, kies motivojn ili ne komprenas, kaj kiu kelkfoje fariĝas pasia kaj ofenda batalo por tiuj, kiuj deziras nur pace ĝui la akiritajn profitojn.
En tiuj kondiĉoj, tiuj kiuj nun havas la taskon faciligi la disvastigon de Esperanto, povas nur konstati, ke ili senefike provus haltigi tiun disvastigon. Ili devas akcepti, kontraŭe, ke, en la intereso de la homaro, oni, per ĉiuj rimedoj, faciligu ĝian akcelon.
La internaciaj manifestadoj, kiuj okazas dum la Ekspozicio de Bruxelles kaj nome la Monda Kongreso estas favoraj okazoj por montri, al ĉiuj, la nunan staton de disvastigo de la lingvo internacia Esperanto, kaj por doni, al tiuj, kiuj deziras funde studi la demandon, rimedojn por ĝin esplori, sub ĝiaj diversaj aspektoj.
En tiu celo, anstataŭ enmeti en tiun raporton, novan traktadon pri jam ofte traktita demando, ni opiniis preferinde represi, en aldono, ĉu in extenso, ĉu per eltiraĵoj, la plej gravajn dokumentojn, el tiuj jam publikigitaj, antaŭ ne trolonga tempo kaj kiuj ŝajnas havi la eblecon doni la plej bonan ideon pri la strukturo kaj deveno de Esperanto, kaj ankaŭ pri ĝiaj konstatitaj kvalitoj kaj jam efektivigitaj aplikadoj.
Oni aldonis ankaŭ historiajn aŭ statistikajn dokumentojn elprenitajn el diversaj fontoj kaj starigitaj, okaze de tiu raporto, kaj oni tiel starigis verkon, kiu, farita de multaj personoj, prezentos, pro tio, pli grandan valoron ol tiu, kiu povus havi la verko de sola homo, kaj pli bone korespondos je la ideo, kiu direktis ĝian preparon.
La noto aldonita al tiu raporto donas la denombron de tiuj dokumentoj, kiuj estas klasifikitaj laŭ la diversaj rubrikoj, kiuj korespondas al la ĉefaj vidpunktoj, kiujn oni povas esplori. Oni aldonis klasifikitajn sub la samaj rubrikoj, la liston de la diversaj publikaĵoj, en la franca lingvo, kiujn oni povas aĉeti, kaj kiuj ebligas kompletigi la sciigojn utilajn pri la praktikaj kvalitoj, la nuna disvastiĝo kaj la efektivigitaj aplikadoj de Esperanto.
Paris, la 22 aprilo 1910
H. SEBERT Membro de la Franca Instituto (Akademio de Sciencoj) |
antaŭ ← | → post |