Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al prezento-paĝo pri la 10a


antaŭ ←              

DEKA UNIVERSALA
KONGRESO DE ESPERANTO

PARIS 2-9 Aŭgusto 1914

MANLIBRO
DE LA
KONGRESANO

[5/5]

IV. — VIZITOJ, PROMENADOJ, k. t. p.

Ni apartigis la vidindaĵojn en du partoj : tiuj, kiuj necesigas specialan viziton pro sia intereso aŭ pro malproksimeco, kaj tiuj, kiujn oni povas viziti dum promenadoj, ĉar ilia vizito necesigas malmulte da tempo.

Certe en tiu klasifiko, ni ne entenigas ĉiujn vidindaĵojn, ĉar ili estas tro multaj, sed ni tamen montris ĉiujn ĉefajn parizajn vidindaĵojn, kiujn Kongresano povos vidi dum sia ĉeestado en la granda urbo. Ankaŭ estas vidindaĵoj interesaj nur por specialistoj : ni tie enskribas ilin, kaj, dum la Kongreso, ni aranĝos viziton, se sufiĉe granda nombro da specialistoj deziras efektivigi tiun viziton.

Estas preferinde, de ĉiuj vidpunktoj (propaganda, agrabla, instruiga), ke tiuj tiuj vizitoj kaj promenadoj estu faritaj de la Kongresanoj, grupe. Pro tio, rendevuejo estas fiksita por ĉiu el ili, ĉu ĉe la pordo de la monumento, ĉu ĉe la komenco de la promenado. Ĉar estas pli agrable fari la promenadojn matene kaj la vizitojn posttagmeze, la rendevuoj olazos je la naŭa kaj duono por la promenadoj, kaj je la dekkvara por la vizitoj. La Komitato klopodos por ke ĉe ĉiuj rendevuoj troviĝu samideano, kiu gvidos la Kongresanojn ; sed eĉ, se tio ne okazos, la ĉeestantoj povos fari vizitojn aŭ promenadojn kune, dank’ al la sciigoj liveritaj en tiu Manlibro ; aliparte la gviditaj promenadoj aŭ vizitoj estos, kiel ni diris komence, montritaj sur la programo de la Kongreso kaj laŭbezone en la Kongresa Gazeto.

Fine, okazos promenadoj gviditaj de specialistoj aŭ de kompetentaj samideanoj, kiuj montros al la Kongresanoj la vidindaĵojn laŭ speciala vidpunkto arta, arĥitektura, religia, k. t. p. La programo de la Kongreso, sciigos ankaŭ pri tiuj promenadoj.

1e  Vizitoj.

Oni povas kunigi kelkajn el la vidindaĵoj, kiuj ne necesigas specialan viziton, pro ilia najbareco kaj ankaŭ ĉar ili estas videblaj nur dum difinitaj tagoj. Ni parolos unue pri tiuj, kiuj necesigas apartan viziton, due pri tiuj, kiujn oni povas kunigi ; kaj fine pri la vidindaĵoj por specialistoj.

a)  Specialaj vizitoj (1).

(1)  Rendevuo, je la 14-a, ĉe la enirpordo.

Louvre kaj la Monumento de Gambetta.

Fasado de Louvre

Plilarĝigi (400)

Muzeo du Louvre : videbla senpage ĉiutage (krom lundo) inter 10 kaj 17 h. Rendevuejo por la vizitado ĉe la enirpordo, kiu troviĝas ĉe la place du Carrousel, malantaŭ la monumento de Gambetta [H. 10]. — Ĉiuj ĉambroj entenantaj la antikvajn skulptaĵojn estas sur la teretaĝo ĉirkaŭ la Cour du Louvre : eniro tra pordoj sub la arkaĵoj ; ankaŭ tie estas la asiriaj kaj egiptaj muzeoj. (Fama skulptaĵo vidota : " la Vénus de Milo "). — La pentraĵoj estas ĉe la unua etaĝo ; eniro tra la pordo, kiu estas inter la Cour du Louvre kaj la Cour du Carrousel. (Famaj pentraĵoj vidotaj : " la Joconde ", " l’Angelus de Millet "). Ĉe la dua etaĝo estas apartamentoj kun antikvaj kaj artistaj meblaroj kaj muzeo de la desegnaĵoj. — Forirante oni devos promenadi ĉirkaŭ la monumento por admiri la eksterajn skulptitajn ornamaĵojn.

Muzeo Carnavalet (23, rue de Sévigné) [H. 13, 14]. Métro : Stacio St-Paul. Videbla ĉiutage, krom lundo, inter 10 kaj 17 h. ; mardon inter 13 kaj 17 h. ; enirprezo 1 fr. ; senpage ĵaŭdon kaj dimanĉon. Entenas la dokumentojn kaj la objektojn rilatajn al la historio de Paris.

Muzeo de Cluny (24, rue du Sommerard) [J. 11]. Métro : Stacio Odéon. Videbla senpage ĉiutage, krom lundo, inter 11 kaj 17 h ; mardon inter 13 kaj 17 h. Entenas objektojn de la mezepoko : meblojn, armilojn, kostumojn, k. t. p. La konstruaĵo estas ankaŭ tre rimarkinda.

Muzeo de Naturscienco, en la Jardin des Plantes (ĝardeno de la plantoj). (Quai St-Bernard) [K. 13]. Métro : Stacio Austerlitz. Videbla senpage jaŭdon kaj dimanĉon inter 11 kaj 16 h. ; mardon, vendredon kaj sabaton kun kartoj tre facile haveblaj ĉe la gardisto mem, kiu loĝas en domo sidanta en angulo de stratoj Cuvier kaj Geoffroy St-Hilaire. Rimarkindaj kolektoj de ĉiuspecaj bestoj kaj ŝtonoj ; la ĝardeno ankaŭ kaj la kolekto de vivantaj bestoj estas vizitindaj.

Muzeo de Artoj kaj Metioj, france : Conservatoire des Arts et Métiers (292, rue St-Martin) [F. G. 12, 13]. Métro : Stacio Arts et Métiers. Videbla senpage mardon, ĵaŭdon, vendredon kaj sabaton, inter 12 kaj 16 h. Entenas aparatojn rilatajn al Sciencoj kaj Metioj.

Ŝtata Fabrikejo de Tapiŝoj : les Gobelins (42, avenue des Gobelins) [L. M. 12]. Métro : Stacio Italie. Videbla senpage merkredon kaj sabaton, inter 13 kaj 15 h. Entenas muzeon de malnovaj famaj tapiŝaĵoj kaj la laborejojn.

Grandaj Magazenoj du Bon Marché (135, rue du Bac et rue de Sèvres) [I. J. 9]. Métro : Stacio St-Placide, aŭ Nord-Sud : Stacio Sèvres-Croix-Rouge. Rendevuo en la najbara " Square " (malgranda publika ĝardeno). Se pluvas, rendevuo sub la vitra ŝirmilo laulonge de la magazeno mem. Vizito gvidata de unu el la esperantistaj oficistoj de la magazeno.

Eiffel-Turo.

Eiffel-a Turo

Plilarĝigi (400×640)

Eiffel-Turo [H. 5]. Métro : Stacio Trocadéro. Oni povas supreniri piede ĝis la dua etaĝo. Per lifto, la prezo estas 1 fr. por ĉiu etaĝo semajne ; dimanĉon 0,50 fr. por la 1-a kaj la 2-a, kaj 1 fr. por la 3-a etaĝo.

Nacia Biblioteko (58, rue de Richelieu) [F. G. 10, 11]. Muzeo videbla senpage lundon kaj ĵaŭdon inter 10 kaj 16 h. Entenas faman kolekton da paperaĵoj, desegnaĵoj, k. t. p.

Jardin d’Aclimatation (en Bois-de-Boulogne). Eniro 1 fr. semajne ; 0,50 fr. dimanĉon. Botanika ĝardeno en kiu estas multaj diversaj bestoj ; tre interese aranĝita.

Katakomboj (eniro place Denfert-Rochereau) [L. M. 10]. Videblaj senpage nur kun kartoj kaj je fiksitaj tagoj ; oni aranĝos, se eble, viziton por la Kongresanoj, kiuj estos avertitaj per la programo aŭ Kongresa Gazeto. Malnovaj ŝtonminejoj subteraj tre interesaj ; oni vidas en ili multegajn skeletojn regule aranĝitajn.

b)  Kuniĝitaj vizitoj (1).

(1)  Por tiuj vizitoj la rendevuo estas fiksita ĉe la enirpordo de la unua Muzeo, je la 14-a horo.

MARDON

Petit Palais (avenue Alexandre III) [G. 8]. Métro : Stacio Champs Élysées. Videbla ĉiutage, krom lunde, inter 10 kaj 17 h. ; mardon inter 13 kaj 17 h. Enirprezo 1 fr., krom ĵaŭdo kaj dimanĉo. Artaj kolektoj de pentraĵoj, skulptaĵoj, desegnaĵoj kaj gravuraĵoj.

Hôtel des Invalides (Esplanade des Invalides) [I. 7]. Métro : Stacio Chambre des Députés. Videbla mardon, ĵaŭdon, dimanĉon, inter 13 kaj 17 h. Muzeo de l’Armeo. Tombejo de Napoleono.

MERKREDON

Muzeo Guimet (place d’Iéna) [G. 5]. Métro : Stacio Trocadéro. Videbla ĉiutage, krom lundo, inter 12 kaj 17 h. Muzeo de la Religioj ; tre rimarkindaj kolektoj de objektoj rilataj al ĉiuj religioj de la mondo, sed speciale orientaj.

Muzeo Galliera (avenue du Trocadéro) [G. 5]. Métro : Stacio Trocadéro. Videbla ĉiutage, krom lundo, inter 10 kaj 17 h. Diversaj kolektoj artaj kaj metieaj ne tre interesaj.

Trocadéro [G. H. 4, 5]. Videbla ĉiutage, krom lundo, inter 12 kaj 16 h. Muzeo de skulptaĵoj ; tre bela vidado sur la Champs de Mars kaj Paris ; oni povas supreniri per lifto la turojn.

Trocadéro.

Malnova monumento de Trocadéro
(ne plu ekzistas)

Plilarĝigi (400)

VENDREDON

Sainte-Chapelle [I. 11]. Métro : Cité. Videbla ĉiutage, krom lundo, inter 11 kaj 17 h. Malnova tre bela preĝejo.

Palais de Justice [I. 11]. Videbla ĉiutage, krom dimanĉo, inter 10 kaj 17 h. Rimarkinda konstruaĵo ; belaj ĉambroj kaj galerioj.

Katedralo Notre-Dame [I. 12]. Métro : Cité. Videbla ĉiutage inter 10 kaj 16 h. Admirinda gotika preĝejo. Oni povas supreniri la turojn kaj viziti la trezorejon : petu pri tio la gardistojn.

Katedralo Notre-Dame.

Katedralo Notre-Dame de Paris

Plilarĝigi (400)

Hôtel de Ville (place de l’Hôtel de Ville) [H. I. 12]. Métro : Stacio Hôtel de Ville. Videbla ĉiutage, krom dimanĉo, inter 12 kaj 16 h. ; petu kartojn ĉe la pordisto.

SABATON

Muzeo du Luxembourg (rue de Vaugirard) [J. 10]. Métro : Stacio Odéon. Videbla ĉiutage, krom lundo, inter 9 kaj 17 h. Artaj verkoj modernaj.

Panthéon (place du Panthéon) [J. K. 11, 12]. Métro : Stacio Odéon. Videbla ĉiutage inter 10 kaj 17 h. Rimarkindaj surmuraj pentraĵoj. Oni povas viziti la kupolon kaj la subteran tombejon.

Saint-Étienne du Mont (apud Panthéon) [I. 11]. Admirinda malnova preĝejo.

Saint-Séverin (3, rue Saint-Séverin). Malnova preĝejo.

c)  Teknikaj vizitoj por Specialistoj.

Tiuj gviditaj vizitoj estos aranĝitaj nur se sufiĉe granda nombro da Kongresanoj deziras ilin fari. Por tion scii, speciala oficejo troviĝos en la Akceptejo, kie la interesuloj devos konigi ilian deziron kiel eble plej baldaŭ ; oni poste sciigos ilin pri la tago kaj horo de la aranĝata vizito.

Fabrikejo de Tabakaĵoj. — Instituo Pasteur (Instituto de mikrobiologio). — Les Égouts (grandaj subteraj elfluejoj de Parizo). — Champs d’Épandage d’Achères (kampoj ĉe kiuj oni uzas por terkulturo la urbajn malpuraĵojn). — Observatoire (astronomia observejo). — Muzeo Dupuytren (anatomia kaj patologia kolekto). — Higiena Muzeo (multaj aparatoj rilataj al la urba higieno). — Mineralogia Muzeo. — Muzeo de l’Opéra (aŭtografoj, skulptaĵoj, k. t. p., rilataj al la muzika arto). — Nacia Presejo (laborejoj, kolektoj, k. t. p.). — Monnaie (fabrikejoj de moneroj, kolektoj). — Laboratorio de Elektro (aparatoj de mezurado, k. t. p.). — Pavillon de Breteuil à Sèvres (Oficejo de la Internacia Komitato de la Pezoj kaj Mezuriloj). — Laboratorio de la Konservatorio de Artoj kaj Metioj (por la provado de la materiaĵoj kaj konstruiloj, k. t. p.). — Machine Élévatoire du Service des Eaux (maŝino por la provizado de Parizo per akvo). — Akvejo de Montsouris. — Usine de broyage des ordures ménagères (uzino por la pistado de la urbaj malpuraĵoj). — Fabrikejo de la lignaj paveroj. — Socia Muzeo. — Buĉejoj de la Villette. Urbaj Uzinoj por la produkto de la Elektro. — Ĝardenurboj. — La Kinematografaj Laborejoj de la Firmo Gaumont kaj K-io, k. t. p.

2e  Promenadoj.

Tiuj promenadoj, krom tiuj speciale montritaj, estas fareblaj piede aŭ veturile. Por ĉiu el ili rendevuo estas fiksita, ĉe la komenco, je la 9-a kaj duono, kiel ni diris supre.

En la sekvanta teksto, la vojoj sekvotaj estas presitaj per ordinaraj literoj (ekz. Pont Sully) ; la vidindaĵoj estas presitaj inter krampoj kaj per kursivaj literoj (ekz. Notre-Dame). Pro simpligo, mald. signifas maldekstre, kaj deks. signifas dekstre.

1-e  La kajoj de la Seine  (6 kilometroj).

Komenco : Monumento de Barye, ĉe la suda pinto de l’Île Saint-Louis [J. 13]. Métro : Austerlitz. — Pont Sully por iri al la maldekstra bordo de la rivero (Katedralo Notre-Dame) — Kajo ĝis Pont de l’Archevêché — Pont St-Louis — norda pinto de l’Île St-Louis (Hôtel de Ville) — Pont Saint-Louis — Rue du Cloître Notre-Dame — Place Notre-Dame (Notre-Dame, Hôtel-Dieu) — Petit Pont — Kajo de la maldekstra bordo (mald. Place St-Michel, deks. Palais de Justice) — Pont-Neuf (Statuo de Henri IV) — Kajo de la dekstra bordo (deks. St-Germain l’Auxerrois ; Colonnade du Louvre, guichet du Carrousel ; maldeks. Institut, Gare d’Orsay, Palais de la Légion d’Honneur ; deks. Terrasse des Tuileries) — Place de la Concorde (Obélisque, Fontaines ; mald. Chambre des Députés, Ministère des Affaires Étrangères) — Kajo de la dekstra bordo (Grand-Palais, Petit-Palais, Pont Alexandre III, Hôtel des Invalides).

2-e  La grandaj bulvardoj  (4 kilometroj).

Komenco : Statuo de la Respubliko, ĉe la Place de la République [F. G. 14]. Métro : République. — Boulevard St-Martin (diversaj teatroj) — Boulevard St-Denis (Porte St-Martin, Porte St-Denis, kiuj estas arkaĵoj) — Boulevard Bonne-Nouvelle — Boulevard Poissonnière (deks. ĵurnalo Le Matin) — Boulevard Montmartre — Boulevard des Italiens — Boulevard des Capucines (deks. Teatro de l’Opéra ; mald. Avenue de l’Opéra kaj Rue de la Paix, kun rimarkindaj magazenoj ; Colonne Vendôme, Place Vendôme) — Boulevard de la Madeleine (Preĝejo de la Madeleine) — Rue Royale — Place de la Concorde.

3-e  La kvartaloj de la maldekstra bordo de la Seine  (5 km).

Komenco : Chambre des Députés [G. H. 8]. Métro : Chambre des Députés. — Boulevard St-Germain (deks. Ministère de la Guerre ; mald. Preĝejo St-Germain-des-Prés) — deks. Rue Bonaparte — Place St-Sulpice (Preĝejo Saint-Sulpice) — Rue Servandoni — Ĝardeno du Luxembourg (Palais du Sénat, Musée) — Boulevard St-Michel — Pont Saint-Michel — Boulevard du Palais (Palais de Justice, Sainte-Chapelle, Préfecture de Police, Tribunal de Commerce) — Pont au Change (Place du Châtelet, teatroj) — Rue Saint-Denis (Fontaine des Innocents) — Rue Berger (Les Halles).

4-e  Les Champs-Élysées  (7 kilometroj).

Komenco, stacio Métro : Concore [G. 8, 9]. — Champs-Élysées, dekstra trotuaro (Palais de l’Élysée, teatro Marigny) — Rond-Point — Champs-Élysées, dekstra trotuaro (deks. ĵurnalo Excelsior) — Place de l’Arc-de-Triomphe (oni povas supreniri l’Arc-de-Triomphe) — Avenue du Bois-de-Boulogne — Porte Dauphine — deks. Allée des Fortifications — Porte Maillot (Luna-Park) — Avenue de la Grande-Armée — Champs-Élysées, dekstra trotuaro.

Arc-de-Triomphe.

Arc-de-Triomphe

Plilarĝigi (400)

5-e  La malnova Paris  (5 kilometroj).

Komenco, stacio Métro : Bastille [I. 14]. — Place de la Bastille (Colonne de Juillet) — Rue Saint-Antoine (mald. Temple Ste-Marie) — deks. Rue de Birague — Place des Vosges (Statuo de Ludoviko XIII-a ; Domo de Victor Hugo : muzeo, enirprezo 1 fr., krom ĵaŭdo kaj dimanĉo, ĉe la n° 6) — malantaŭ dekstren de la statuo : Rue des Francs-Bourgeois (n° 14, Hôtel de Sévigné ; n° 31, Hôtel de Jeanne d’Albret ; n° 42, Tour Barbette) — mald. Rue Vieille-du-Temple — mald. Rue François Miron (n° 68, Hôtel de Beauvais) — deks. Rue de Fourcy — mald. Rue Charlemagne — deks. Rue du Figuier (n° 1, Hôtel de Sens) — Rue de l’Ave-Maria — Quai des Célestins (mald. Hôtel de Lavalette) — returnu kaj laŭiru la kajon des Célestins, ĝis la ponto Marie ; trairu ĝin — deks. Quai d’Anjou (deks. Hôtel de Lauzun, Hôtel Lambert) — Rue Saint-Louis en l’Île (mald. Église St-Louis en l’Île).

6-e  Le Bois de Boulogne  (8 kilometroj).

Komenco, stacio Métro : Maillot [E. 4]. — Avenue de la Grande-Armée (deks. Luna-Park, amuziga parko) — Porte Maillot — deks. Allée de Longchamps — deks. route de la Porte des Sablons à la Porte Maillot (mald. Pavillon d’Armenonville : restoracio-kafejo ; deks. Jardin d’Acclimatation) — Route de la Porte Maillot à la Porte de Madrid (deks. Porte de Madrid, Château de Madrid, hotelo, restoracio-kafejo) — Route du Champ d’Entraînement — mald. Route de Sèvres à Neuilly (mald. Château de Bagatelle : muzeo kaj beleta ĝardeno ; deks. Champ d’Entraînement) — Carrefour de Longchamps (deks. Kampo de la ĉevalkuradoj ; mald. Cascade (kaskado), restoracio-kafejo) — mald. de la Kaskado : Route de la Grande Cascade (mald. Le Pré Catelan : restoracio-kafejo, bela ĝardeno, koncertoj, k. t. p. ; mald. Racing-Club, domo de la tiel nomita sporta klubo) — deks. iru laŭlonge de la lago ĝis la ekstremaĵo (deks. alia lago nomita " Supérieur " kaj la Kampo de la ĉevalkuradoj de Auteuil) — turnu mald. por laŭiri la alian bordon de la lago (deks. la Muette, granda herbaro kaj kastelo malproksima ; vidado de la Tour-Eiffel) — mald. Châlet des Îles, en la insulo, kien oni povas iri per transboato : restoracio, kafejoĉe la ekstremaĵo de la lago, luejo de promenadboatoj — deks. Route de Suresnes — Porte Dauphine (métro) — Avenue du Bois de Boulogne — Place de l’Étoile (Arc-de-Triomphe).

7-e  Le Bois de Vincennes  (10 kilometroj).

Komenco : Porte de Picpus [L. 19]. Alveno per Métro : stacio Daumesnil kaj Avenue Daumesnil aŭ per tram. : Bastille-Charenton. — Avenue Daumesnil (mald. École d’Horticulture) — Route Circulaire (deks. Lago Daumesnil) — mald. Avenue des Tribunes — mald. Route des Batteries — Route Saint-Louis (deks. Polygone d’artillerie) — Avenue du Polygone (deks. Casernes) — deks. Esplanade (mald. Donjon, Château de Vincennes, fort) — laŭiru la vojon laŭlonge de la kastelo, tiamaniere ke tiu kastelo estu je via maldekstra flanko ; oni nomas tiun vojon : Route des Minimes — transiru la vojon sur kiu estas tramvojo — mald. Route des Minimes — revenu ĉe la sama loko kaj laŭiru mald. la vojon de la tramvojo ĝis deks. Route du Champ de Manœuvres (mald. Camp de Saint-Maur) — Piramido (antikva monumento) — mald. Route de la Pyramide — deks. Route de la Ferme (deks. Kampo por la ĉevalkuradoj ; mald. Redoute de Gravelle) — mald. Route de la Gerbe — alveno ĉe la Plateau de Gravelle (deks. Lac de Gravelle ; mald. belega vidaĵo sur la ĉirkaŭurbo de Paris) — laŭiru deks. ĝis la pinto de la monteto ; poste malsupreniru kaj laŭiru ĉiam deks. la Avenue de Gravelle — post 200 metroj estas vojo mald. kiu malsupreniras ĝis Charenton kaj Saint-Maurice, kie troviĝas tramveturiloj, ŝipoj kaj fervojoj — aŭ laŭiru l’Avenue de Gravelle ; post unu kilometro : Route de Charenton, kie oni trovas tramveturilojn : Bastille-Charenton.

8-e  La Seine enŝipe.

Oni enŝipiĝas ĉe la Pont des Saints-Pères [H. 10] sur la dekstra bordo. — Aliri la ŝipon ĝis Point-du-Jour (prezo : 0 fr. 05). Tie aliri alian ŝipon, kiu iras ĝis Austerlitz (prezo : 0 fr. 05). Tie aliri alian ŝipon ĝis Pont des Saints-Pères (prezo : 0 fr. 05).

La bordoj de la Seine. — Hôtel-de-Ville.

Rivero La Seine, boatoj

Plilarĝigi (400)

9-e  Montmartre  (5 kilometroj).

Komenco : Kongresejo — mald. Boulevard de Clichy (Statuo de Ch. Fourier ; mald. Avenue Rachel, Tombejo Montmartre : vizitinda) — Place Blanche (mald. Moulin Rouge) — Boulevard de Clichy (deks. le Ciel, l’Enfer ; mald. Chat Noir, Quat’zarts ; deks. Moulin de la Chanson ; mald. Lune Rousse, le Néant, amuzigaj kabaretoj) — Place Pigalle (deks. Rat Mort, Monico, Abbaye, noktaj restoracioj) — mald. Passage de l’Élysée des Beaux-Arts — ŝtuparo (mald. Preĝejo St-Jean l’Évangéliste) — mald. Rue des Abbesses — deks. Rue Tholozé (Moulin de la Galette) — deks. Rue Lepic — mald. Rue Girardon — deks. Rue St-Vincent (kruce de la Rue des Saules : kabareto du Lapin Agile) — deks. Rue du Chevalier de la Barre — mald. Rue du Mont-Cenis (mald. Preĝejo Saint-Pierre) — Rue St-Eleuthère — mald. Rue Azaïs (Preĝejo du Sacré-Cœur ; el la ŝtuparo oni havas mirindan kaj spacan vidadon de Paris ; vizito de la kupolo kaj de la subtera preĝejo) — deks. Rue de la Barre — mald. Rue du Mont-Cenis — deks. Place du Tertre — deks. Rue Norvins — mald. Rue Girardon — deks. Rue Lepic — Place Blanche.

Preĝejo du Sacré-Cœur.

Sacré-Cœur

Plilarĝigi (400)

10-e  Turnpromenado per veturiloj  (20 kilometroj).

La veturiloj (ĉiu el ili entenas ĉirkaŭ 30 personojn) eliras lundon la 3-an, mardon la 4-an kaj merkredon la 5-an de Aŭgusto je la 9 h. 15 matene kaj la 14 h. el la Kongresejo ; la promenado daŭras ĉirkaŭ tri horojn ; la prezo estas 1 fr. 50. Oni trovas biletojn en la Akceptejo ; prenu ĝin la tagon antaŭ tiu, dum kiu vi deziras promenadi.

Jen la vojo kiu estas laŭirita sen halto ; tiu promenado celas nur montri la ĝeneralan aspekton de la urbo :

Boulevard des Batignolles — Boulevard de Courcelles (Parc Monceau) — Avenue Wagram — Arc-de-Triomphe — Avenue des Champs-Élysées — Avenue Alexandre III (Tour Eiffel, Trocadéro, les Invalides) — Quai d’Orsay (Chambre des Députés) — Place de la Concorde — Rue Royale (La Madeleine) — Boulevard de la Madeleine — Boulevard des Capucines (Grand Opéra) — Rue de la Paix — Place Vendôme (Colonne) — Rue des Petits-Champs — Avenue de l’Opéra (Palais-Royal) — Place du Carrousel (Le Louvre) — Quai Malaquais (Institut) — Rue Bonaparte (Saint-Germain-des-Prés) — Rue de Rennes — Place Saint-Sulpice (Église Saint-Sulpice) — rue de Tournon (Luxembourg) — Boulevard Saint-Michel (Panthéon, Sorbonne, Cluny) — Boulevard du Palais (Palais de Justice, Sainte-Chapelle) — Quai de la Cité — Quai aux Fleurs (Hôtel-Dieu, Notre-Dame) — Rue d’Arcole — Place de l’Hôtel-de-Ville — Avenue Victoria — Rue de Rivoli — Rue du Pont-Neuf (Les Halles, Saint-Eustache) — Rue Turbigo — Place de la République — les grands boulevards — Rue Halévy — Chaussée d’Antin — Rue de Clichy.

12-e  Promenadoj al la Pariza vivado. [Ne ekzistas paragrafo "11-e"]

Laŭ la diversaj horoj de la tago, la aspektoj de kelkaj el la kvartaloj, stratoj, lokoj de Parizo ŝanĝas [ŝanĝiĝas], kaj eĉ je kelkaj horoj, ili montras tute specialan karakteron, kiu aperigas la intiman originalecon de la granda urbo. Ni sciigas tie ĉi la horojn, dum kiuj oni devas viziti tiujn specialajn lokojn.

6-a matene. — Les Halles. — Je tiu horo, tiu vendejego de ĉiuj manĝaĵoj estas plenplena de vendistoj kaj aĉetantoj ; vidu la diversajn partojn de la konstruaĵo difinitaj por ĉiu manĝaĵo ; speciale la mirindajn fiŝojn, kiuj alvenas de ĉiuj maroj.

11-a. — Le Bois de Boulogne, kie promenadas la elegantuloj piede kaj rajde.

12-a. — Place de l’Opéra. — Je tiu ĉi horo la oficistinetoj de la firmoj de la rue de la Paix eliras el la magazenoj por tagmanĝi ; la spektaklo de ĉiuj tiuj junulinoj gajaj kaj beletaj estas tute ĉarma.

Place de l’Opéra.

13-a. — La Bourse. — La bruo kaj baraktado de la amaso da homoj, kiuj vendas kaj aĉetas monvalorojn sur la ŝtuparo kaj interne de la monumento, estas tute vidinda.

17-a - 19-a. — La Bulvardoj. — Estas la momento, kiam la promenantoj estas plej multenombraj ; la la kafejoj estas plenaj kaj la vendistoj de ĵurnaloj trakuras la stratojn brue kriantaj. Estas la vera vivado de tiuj unikaj en la mondo promenejoj.

19-a. — Le Pont de la Concorde. — Kuŝiĝo de la suno sur la rivero ; oni vidos la afiŝon de la Kongreso, kiu reprezentas precize tiun vidaĵon.

3e  Eksursoj.

La ĉirkaŭaĵoj de Paris estas famaj pro ilia kampara beleco kaj ankaŭ pro ilia historio kaj arta intereso. La Komitato zorgis pri la rimedoj donotaj al la Kongresanoj por viziti ilin.

Unue, okazos ĵaŭdon, la 6-an de Aŭgusto, tutkongresa ekskurso al Versailles.

Ĝi estas la plej bela kaj interesa ekskurso de la ĉirkaŭaĵoj de Paris. Vidindaj estas la fama reĝa palaco, la historia muzeo, la ornamitaj solenaj apartamentoj, kaj ankaŭ la grandega parko, la skulptitaj fontanoj, fine la ĝardenoj kaj artefaritaj vilaĝoj de Trianon.

La kongresanoj trovos sciigojn en la programo de la Kongreso pri tiu tutkongresa ekskurso. Tiuj, kiuj deziros aliri al Versailles alian tagon, povos uzi aŭ la vagonaron (stacioj Saint-Lazare, MontparnasseInvalides : tiu lasta vojo estas plej rapida — unu duonhoron, — prezo proksimume 2 fr. iro kaj reveno) aŭ la tramveturilon (foriro el Louvre ; la vojaĝo daŭras pli ol unu horon ; prezo 0 fr. 65 kaj 0 fr 95 nur por iro).

Ankaŭ okazos ekskursoj al Fontainebleau, Saint-Germain kaj les bords de la Marne. Ĉiu el tiuj ekskursoj okazos kelkafoje, tiamaniere, ke la kongresanoj povos elekti la tagon kiu plej plaĉos al ili pro la aliaj samtempaj manifestadoj de la Kongreso.

1-e  Fontainebleau.  — Urbeto fama pri la malnova historia kastelo kaj pri la rimarkinda arbaro, kie kuŝas nekompareblaj pitoreskaj vidpunktoj.

Eliro el la stacidomo Lyon ; prezo — iro kaj returno — 4 fr 65. Oni trovas veturilojn por promenadi en la arbaro.

Kunaj ekskursoj okazos merkredon la 5-an, vendredon la 7-an kaj sabaton la 8-an de Aŭgusto. Foriro je la 7-a matene el la stacidomo Lyon [K. J. 15] (Rendevuo : 5, rue de Lyon, Brasserie de la Côte-d’Azur). Alveno al Melun. Promenado en veturiloj tra la arbaro. Vizito de la kastelo. Tagmanĝo, k. t. p. Prezo 9 fr.

2-e  Saint-Germain.  — Urbeto najbara de Paris ĉe la okcidento ; malnova kastelo ; longa teraso el kiu oni havas mirindan kaj ampleksegan vidadon sur la tuta Paris kaj la najbaraj kamparoj kaj vilaĝoj.

Oni povas aliri Saint-Germain aŭ per ŝipo aŭ per fervojo. La ŝipo eliras ĉiutage el la kajo apud la stacio Orléans (quai d’Orsay) [H. 9] je 10 h. 30 matene (ŝipo : Le Touriste) ; prezo nur por iro, 3 fr., tagmanĝo sur la ŝipo 4 fr. La vojaĝo daŭras 5 horojn kaj estas tre agrabla, ĉar oni laŭiras la riveregon Seine, kiu fluas tra verdaj kaj pitoreskaj kamparoj. Tamen estas konsilinde reveni per la fervojo ; prezo 1 fr. 50 en dua klaso.

Per la fervojo, oni eliras el la stacio Saint-Lazare [E. 9] : la vojaĝo daŭras unu horon ; estas vagonaroj je ĉiuj horduonoj. Iro kaj reveno, prezo 2 fr. 30 en la dua klaso.

Kunaj ekskursoj okazos vendredon la 7-an kaj sabaton la 8-an de Aŭgusto. Foriro el stacio Saint-Lazare [E. 9] je 8 h. 15. Alveno al Saint-Germain ; promenado sur la teraso ; tagmanĝo ; foriro je 14 h. 30 per ŝipo ; alveno al Paris je 19 h. ĉirkaŭe ; prezo 5 fr.

3-e  La bordoj de la Marne  — " La Marne " estas malgranda ĉarma rivero, kiu fluas inter agrablaj kaj beletaj kamparoj kaj vilaĝoj ; troviĝas en ĝi multaj malgrandaj insuloj, ĉe kiuj la Parizanoj iras dum la somero pasigi libertempon. Oni povas promenadi piede aŭ ŝipe kaj tagmanĝi.

Oni iras al Champigny per la stacio Vincennes (métro Bastille) [I. 14] ; oni promenadas laŭlonge de la rivero ĝis la Varenne kaj oni revenas per fervojo el tiu stacio.

Kunaj ekskursoj okazos merkredon la 5-an, vendredon la 7-an kaj sabaton la 8-an de Aŭgusto. Foriro je 14-a el la enŝipejo de l’Hôtel-de-Ville [H. I. 12] ĝis Charenton, promenado en la arbareto de Vincennes kaj Saint-Maur ĝis la ponto de Champigny ; reveno per tramveturilo ; prezo 1 fr. 50.

4e  Ĝardenaj rendevuoj.

Ĉiam laŭ la sama ideo, kiu celas kunigi kiel eble plej ofte la Kongresanojn kaj ankaŭ ĉar la Kongresanoj eble preferos kuniĝi en libera aero, ni aranĝos kelkajn rendevuojn en la plej belaj de la publikaj ĝardenoj ; tie la Kongresanoj, post laborado aŭ promenado, povos agrable ripozi, parolante la karan lingvon.

Tiuj rendevuoj okazos en la ĝardenoj Tuileries, Luxembourg, Palais-Royal, Champs-Élysées, je la 17-a h.

Ĉar en kelkaj el tiuj ĝardenoj okazas militistaj koncertoj, estos pli agrable kuniĝi je tiuj tagoj kaj horoj. Ni publikigos ilin en la programo de la Kongreso.

 

Herbaj floretoj

 


TABELO DE ENHAVO

——
 Antaŭparolo …………3
I. — Konsiloj kaj ĝeneralaj sciigoj …………7
II. — Irrimedoj …………14
III. — Spektakloj, Restoracioj, k. t. p. …………20
IV. — Vizitoj, Promenadoj, k. t. p. …………27

 

Herba floreto

 


————————

Centra Presejo Esperantista, V. Polgar, 33, rue Lacépède, Paris.

————

Artbindejo Esperantista, A. Baruch, 15, rue des Feuillantines, Paris.

————————

antaŭ ←              
  al prezento-paĝo pri la 10a  


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org