Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Informo : Tajpi latinajn senĉapelajn literojn.
Uzi la "H"-kodon : "CH" por Ĉ, "GH" por Ĝ, "U" por Ŭ …
Ĉi-tiu bibliotekadilo trovas slipojn el informadikaj katalogoj de tri E-istaj bibliotekoj por krei proprajn slipojn kaj katalogon. La fontaj katalogoj estas : EBHS (Junio 2018, 5600 slipoj), GEB (Junio 2018, 25900), BEB (Okt. 2011, 21000). Eblas kontroli kaj modifi unu selektitan slipon kaj kolekti plurajn en tabela listo, piedpaĝe.
La tabelon oni elkopios, registros, per la retumilo aŭ per alia programo (butonoj en la suba parto). Ĝi samaspektas, kiel la XML-a katalogo de Biblioteko H. Sebert.
La fontaj katalogoj estas tiu de Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert, tiuj de Germana Esperantista Biblioteko en Aalen (22000 slipoj) kaj de Brita Biblioteko Butler (21000 slipoj), kiujn ni tre dankas. La enhavoj ĉi-tie estas prezentitaj sen garantio rilate al tiuj bibliotekoj.
Tajpi nomon de aŭtoro kaj/aŭ vorto(j)n de titolo, separitajn per tiom da spacoj.
Uzi la "H"-kodon (Ĉ→"CH", Ĝ→"GH", Ĥ→"KH", Ĵ→"JH", Ŝ→"SH", Ŭ→"U"). Ne gravas majuskle/minuskle. Ne utilas punktuacio. Tajpi nur latinajn senĉapelajn literojn. Nelatinaj literoj (Rusaj, Grekaj, k.a.) estas ĉiuj : "X". Tajpi minimume 3 literojn.
Konsiloj :
Tajpu nur la komenciĝojn de du/tri vortoj de la titolo kaj de la aŭtornomo, kaj separu ilin per spacoj — Nenia serĉo eblas rilate al la eldoninto, eldonjaro, kolekto, ktp.
Eblas uzi la simbolon _ (substreko) por reprezenti fiksitan spacon (komparu 'la_revuo' kiu efektive trovas 'La Revuo' de Hachette, kun 'la revuo' kiu trovas diversajn 'revuo'-jn akompanitajn de la senvalora vorto 'la').
Por klare legi iun slipon, klaku sur ties numero, maldekstre en la listo de la respondoj ; eblas rekopii ĝin en apartan fenestron.
Ne eblas filtri negative per rifuzo de vorto aŭ nomo.
Por modifi la tekstojn, uzi la ^-kodon: ^c=ĉ, ^g=ĝ … ^u=ŭ. Ankaŭ uzeblas tabelo de literoj latinaj, rusaj, grekaj.
La formularo prezentas plurajn skribujojn (tekstokestojn), kiuj ricevas specifajn informojn :
La 3 komencaj informoj estas propraj de via biblioteko :
Numero : vico ĉe la devena biblioteko (S=BHS, G=Aalen, B=Butler), renumerigi laŭ propra sistemo (la tieaj Butleraj numeroj estas fiktivaj).
Klasifiko : per la Universala Decimala Klasifo, aŭ per Dewey, aŭ per propra sistemo.
Siglo : la 3 komencaj literoj de la aŭtoro, aŭ de la titolo, aŭ propra sistemo.
La aliaj estas komunaj pro ili redonas informojn, kiuj estas legeblaj sur la komencaj kaj la finaj paĝoj de la libro :
Aŭtoro : Nomo, (komo) Antaŭnomo. (punkto). Po unu linio al ĉiu kun-aŭtoro ; separi ilin per ";".
Titolo : la ĉefa titolo, konata titolo ; se pluraj : po unu linio.
Mencioj : ceteraj legeblaĵoj sur la kovrilo : subtitolo, tradukinto, antaŭparolo, ilustrinto, ISBN. (Po unu linio.)
Lingvo : laŭ la kodo interreta : eo=E-o, fr=franca, eo + en + de (3-lingva), ktp.
Eldonis : Urbo : Nomo de la eldoninto. Kolektonomo. Dua, tria eld. Nomo de la presisto (ne deviga mencio). (Po unu linio.)
Jaro : la eldonjaro (ne la verkjaro).
Paĝoj : nombro da paĝoj (p.), kun eventuale enkonduko (ciferoj latinaj), [kaj reklamoj].
Formato : alto (cm.), kaj larĝo se itala formato.
Bindaĵo : br.= broŝurita ; bi.= bindita ; s.k.= sen kovrilo.
Doni po unu linio al ĉiu specifa informero (nomoj, titoloj, mencioj, eldono) kaj fini ĉiun tian linion per punkto.
Aldoni rimarkojn [ inter rektaj parentezoj ] — tamen : bibliotekado ne estas bibliografiado ; aldoni nur utilajn necesajn vortojn, kiuj mankas sur la kovrilo, kiuj malebligos konfuzon, kiuj incitos legontojn…