Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Homo

Du Rakontoj →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

Duonfolieto da Papero

~~~~~~~

La lasta pakveturilo de loĝŝanĝo ĵus foriris ; la eksluinto, juna viro kun funebra krepo ĉirkaŭ la ĉapelo, ankoraŭ unu fojon marŝis tra la loĝejo por vidi, ĉu ion li forgesis. — Ne, li nenion forgesis ; tute nenion ; kaj tiel li iris en la antaŭĉambron, firme decidinte ne pensi plu pri tio, kion li travivis en tiu ĉi loĝejo. Sed jen, en la antaŭĉambro, apud la telefono, estis duonfolieto da papero fiksita per najletoj ; kaj ĝi estis plenskribita per diversamanaj skriboj, unuparte nete per inko, aliparte malnetskribe per krajono aŭ ruĝkrajono. Tie ĝi sin prezentis, tuta tiu ĉi bela historio, kiu estis traludata en la mallonga tempo de du jaroj ; ĉio, kion li volas forgesadi, tie staras ; fragmento da homa vivo sur duonfolieto da papero.

Li deprenis la folieton ; ĝi estis tia sunflava malnetaĵ-papero, kiu brilas. Li metis ĝin sur la plataĵon de la kahela forno en la salono. Unua troviĝis ŝia nomo : Alice, la plej bela nomo kiun li tiam sciis, ĉar ĝi estas la nomo de lia fianĉino. Kaj la numero… 15.11. Ĝi ŝajnis kvazaŭ numero de himno en preĝejo.

Poste estis vorto : La Banko. Tio ĉi estis lia laboro, la sankta laboro, kiu donis la panon, la hejmon, la edzinon, la fundamenton de la ekzistado. Sed ĝi estis trastrekita ! Ĉar la banko ruiniĝis, sed li estis savita en alian bankon, tamen post mallonga tempo da multa maltrankvileco.

Jen ĝi proksimiĝis. La florvendejo kaj la luigisto de veturĉevaloj. Tio ĉi estis la fianĉiĝo, kiam li havis la poŝon plenan je mono.

Poste : la meblovendisto, la tapetisto : li pretigas geedzan hejmon. La oficejo de transportisto : ili loĝiĝas.

La biletdisdonejo de la Opero : 50.50. Estante novedziĝintaj ili vizitas la Operon dimanĉe. Iliaj plej bonaj horoj, kiam ili mem sidas silente, kaj renkontas unu la alian en beleco kaj harmonio en la fabellando trans la kurteno.

Jen sekvas vira nomo, kiu estas forstrekita. Estis amiko, kiu atingis specialan altecon en la socio, sed kiu ne povante portadi la feliĉon ekfalis, nehelpeble, kaj devis foriri malproksimen. Tiel rompebla tio estas !

Tie ĉi io nova ŝajnas esti enveninta en la vivon de la geedzoj. Estas skribite, per virina mano, kaj krajono : « La Sinjorino ». Kiu sinjorino ? — Jes, tiu kun la granda mantelo kaj la afabla simpatiema vizaĝo, kiu venante tiel silente neniam eniras tra la salono, sed uzas la vojon tra la koridoro en la dormoĉambron.

Sub ŝia nomo troviĝas Doktoro L. Jen vidiĝas unuafoje nomo de parenco. Oni legas : « Panjo ». Estas la bopatrino, kiu diskrete restinta malproksime por ne ĝeni la novgeedzojn, sed nun alvokata en la momento de neceseco, alvenas kun ĝojo, ĉar oni ŝin bezonas.

Tie ĉi komencas granda skribaĉo per bluaĵo kaj ruĝaĵo. La servistmaklerejo : la ĉambristino lasis la servon, aŭ ankoraŭ nova servistino estas dungota. La apoteko. Hm ! Mallumiĝas. La laktovendejo. Oni mendas lakton, sentuberklan.

La spicobutiko, la viandejo, k. t. p. La mastrumadon oni komencas zorgi per la telefono ; sekve la dommastrino ne estas en sia loko. Ne ! Ĉar ŝi restadas en la lito.

Kio poste sekvis, tion li ne povis legi, ĉar komencis ekmalklariĝi al liaj okuloj, tiel kiel okazas sendube al dronanto sur la maro, kiam li devas vidi tra sala akvo. Sed tie estis legate : La enteriga oficejo. Tio ĉi parolas ja sufiĉe ! — Unu pli grandan kaj unu malgrandan, subkomprenite ĉerkon.

Poste nenio plu estis !

Sed li ekprenis la sun-paperon, kisis ĝin kaj metis en sian brustpoŝon.

En du minutoj li travivis du jarojn de sia vivo.

Li ne estis kurbigita, kiam li eliris ; kontraŭe li portis alte sian kapon, kiel feliĉa kaj fiera homo, ĉar li konsciis, ke li estas posedinta tamen la plejbelaĵon. Kiom da mizeruloj, kiuj ne posedis !

El verkoj de August Strindberg tradukis

Paul Nylén.



Paul Nylén
Plilarĝigi

← Homo

Du Rakontoj →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org