Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


  post

GVIDLIBRO
TRA
CHÂTEAU-THIERRY


Eldonita de la Iniciativa Societo

kun la helpo de la Kastel-Teodorika Grupo kaj sub la aŭspicioj de U. E. A.


Jen elektronika reeldono de turisma broŝuro pri la urbo Château-Thierry [ŝato-tjeri ; la kastelo de Thierry], en nordo de Francujo, ĉe rivero Marne [marn], departemento Aisne [en], oriente de Parizo.

La broŝuro estas dek-ses-paĝa kaj datumas je ĉirkaŭ 1910. La formato estas 16×12 cm.

La elektronika reeldono reproduktas la tekston kaj la ilustraĵojn per nur ses paĝoj, sen respekti la originalan enpaĝigon. La bildojn rigardu per ekrano kies minimuma larĝo estu 480 pixeloj ; egigu ilin se vi uzas normalan komputilon.

Paĝo n-ro 1/6 (ĉi-tiu) :
Bildo: originala kovropaĝo ; reklamo: banko "Société Générale".
Paĝo n-ro 2/6 :
Teksto: ĝeneralaj informoj pri Château-Thierry ; foto: ĝenerala vidaĵo ; tekstoj: devena historio, komenco de la vizitado de la urbo ; reklamoj: "Aubertin", kukisto ; "Hôtel du Cygne" [hotelo de la cigno].
Paĝo n-ro 3/6 :
Daŭrigo de la vizitado, kun bildoj: turo Balhan, parto el la fortikaĵoj.
Paĝo n-ro 4/6 :
Daŭrigo de la vizitado, kun bildoj: pordego Saint-Jean, turo de la Reĝo.
Paĝo n-ro 5/6 :
Daŭrigo de la vizitado, kun bildoj: domo de La Fontaine, rivero Marne ; reklamoj: "Hess", kukisto ; "Lauzeray", sukeraĵoj.
Paĝo n-ro 6/6 :
Ĉefaj vizitindaj ĉirkaŭaĵoj, kun mapo ; bildo: presejo "Polgar".


<<<  egigi  >>>

Kovrila paĝo

<<<  egigi  >>>


SOCIÉTÉ GÉNÉRALE
pour favoriser le développement du commerce et de l'industrie en France
(por helpi la disvastiĝon de Komerco kaj Industrio en Francujo)

Anonima Societo fondita en 1864
Societa kapitalo : 500.000.000 frankoj

Societa sidejo : 54, 56, rue de Provence, Paris.


AGENTEJO
de CHATEAU-THIERRY
1, place du Champ-de-Mars
Telefono : 51.

Ĉiusemajnaj oficejoj :

Charly-sur-Marne, Ĵaŭde

Condé-en-Brie, Ĵaŭde

Fère-en-Tardenois, Merkrede

Neuilly-Saint-Front, Sabate

Borsaj ordonoj, Kuponpagoj, Deponkontoj, Ĉekoj, Kreditleteroj, Konservejo de ĉiulandaj akcioj kaj obligacioj, Monŝanĝo, k. t. p.

–   Monkofregoj.   –


  La firmo posedas proksimume 1150 agentejojn kaj oficejojn en Paris kaj en Franclando, 2 en London, 1 en San Sebastian, 7 en Nordafriko : Alger, Tunis, Oran, Tanger, k. t. p.

  Eksterlandaj filioj :  Société Suisse de Banque et de Dépôts  en Lausanne, Fribourg, Genève.   —   Société Française de Banque et de Dépôts  en Brussel, Antwerpen, Berlin.   —   Société Générale Alsacienne de Banque  en Colmar, Esch s/Alz., Ettelbruck, Frankfurt a. M., Guabwiller, Haguenau, Idar, Kehl, Luxembourg, Mainz, Metz, Mülhausen, Obernai, Oberstein, Saarunion, Saint-Louis, Sarrebourg, Sarreguemines, Saverne, Schlestadt, Strassburg, Thann, Thionville.

Kun korespondantoj la S. G. krome interrilatiĝas en multegaj ĉiulandaj urboj por kreditleteroj, internaciaj ĉekoj, , k. t. p.

  post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org