Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 2/10

al la komenca paĝo
antaŭ post


Niaj Pioniroj…… ERNEST DELIGNY

Eltiraĵo el NORDFRANCA ESPERANTISTO. — Marto 1937


Modesta homo, klara intelekto, apostola animo, tiel aperas Sro DELIGNY, honora prezidanto de nia Nordfranca Federacio, de 1934.

Lia vivo estas kiel rekta kaj neta vojo, kiun oni ĉirkaŭrigardas per unu okulvido, sed kiu malkovras, kiam oni ĝin trapasas, mil ĉarmojn komence neviditajn.

Sro DELIGNY naskiĝis la 9an de Decembro 1864 en Fauquembergues, ĉarma urbeto de nia ridetanta Artezio. Tute juna, li eniras la liceon de Saint-Omer por sia duagrada lernado. En 1886, li fariĝas helpa profesoro en tiu sama liceo, kie seninterrompe li deĵoros ĝis 1928, ĝuante la simpation de siaj kolegoj kaj la respektplenan korinklinon de siaj lernantoj. Post sia emeriteco, li ricevas la direktadon de la grava urba biblioteko, tute proksima de la kara malnova liceo.

Jen ĉio…… Sed ĉe pli detala rigardado, kiel admirinda vivo plena je paciencaj laboroj, riĉa je plej belaj rikoltoj. Oni ne povas doni en kelkaj linioj eĉ raporteton pri lia abunda kaj fruktodona agado en la kampoj de instruado, edukado, sportoj, kaj postlernejaj laboroj. Mi rezignu priskribi tre mallonge lian karieron en nia movado.

En 1900 Sro DELIGNY konatiĝas kun Esperanto kaj… ĉu povas esti alimaniere ?… tuj li estas allogata de la simpleco, harmonio kaj alta idealo kiu eliĝas el tiu nova lingvo. De 1901 li fariĝas ĝia apostolo kaj kreas kurson en Saint-Omer.

Postan jaron, li fondas en la liceo unu el la unuaj lernejaj grupoj en Francujo. Ĉu oni bezonas diri ĉiujn malfacilaĵojn, kiujn li renkontas, ĉiujn ironiojn, kiujn li suferas kaj ankaŭ ĉiujn venkojn, kiujn li gajnas kun tiu trankvila kuraĝo, kiu estas unu el la ĉefaj traktoj de lia karaktero.

Je kosto de obstinaj klopodoj li sukcesas iom post iom enradikigi la esperantistan ideon ĉirkaŭ si.

Sed baldaŭ la kampo de lia urbo ne plu sufiĉas al li. En 1904, li partoprenas kun sia grupo la internacian kuniĝon en Calais, preparadon de la unua universala kongreso en Bulonjo, kies li fariĝas helpa organizanto. Kun kia emocio li ŝatas rememorigi tiun unuan kaj tamen konvinkan etapon. Nun venas la daŭriga serio de grandaj internaciaj kongresoj, kiujn ĉeestas regule Sro DELIGNY, kaj kies laborojn li sekvas. En ĉiuj grandaj urboj de Eŭropo, de Kembriĝo al Budapeŝto, de Barcelono al Helsinko, li trenas siajn sandalojn de esperantista pilgrimanto kaj de nelacebla komercvojaĝisto de la Granda Ideo.

Intertempe, li instruas, tradukas, skribas, paroladas, akiras valorajn helpojn, kreas ekspoziciojn, organizas festojn, unuvorte sin donas tutan al la esperantista movado, kiun li faras la pasio de sia vivo. Tiel menciinde li presigas en 1908 la revuon NORDA GAZETO, kuraĝan antaŭulon de nia bela NORDFRANCA ESPERANTISTO. En 1935, li fariĝas ano de la LINGVA KOMITATO, kaj publikigas la historion de nia Federacio.

Kiom da entuziasmoj li naskas, kiom da samideanoj li formas ? Neeble precizigi : centojn kaj eble milojn.

La jaroj pasas sed Sro DELIGNY restas ĉiam sur la breĉo, kun la trankvila rideto kaj klara rigardado, kiujn ni ĉiuj konas. Kvankam la aĝo kaj la laciĝo pezas ĉiutage pli kaj pli sur liaj ŝultroj, li nelacigeble daŭrigas sian penigan pioniran laboron. En lia kurado al la verda stelo nenio lin haltigas ; oni lin vidas en Betuno, en Desvro, en Dunkerko, en Lilo… ĉie, kie oni lin vokas, senzorge je la malboneco de la vetero, je ĉiuj ventoj li semas la bonan grajnon.

Portreto de Ernest Deligny

Ernest DELIGNY

Pasintan jaron, li estis en Arnhemo, ĉiam plena da vervo, korjuna, animklara, mirinda ekzemplo de fervoro, kiu neniam ŝanceliĝis, de pli ol triono de jarcento.

Ankoraŭ nun li daŭrigas direkton de du publikaj kursoj en sia malnova urbo Saint-Omer, kaj plie, dufoje en ĉiu semajno li alportas sian necesegan helpon al la kurso de la liceo. Ho ! se vi povus lin vidi, meze de liaj kvardek lernantoj, klinantan sian blankan kapon al iliaj junaj cerboj, gvidantan kun ĉarma karesemo la unuajn paŝojn de tiuj esperantistaj buboj, kiel vi estus samtempe mirigitaj, emociitaj entuziasmigitaj.

Ni deziru, ke nia movado konservu longatempe tiajn homojn, kies radiadpovo akiras tiom da spiritoj kaj koroj al nia afero.

Ili meritas nian respektegon, nian ardan agemon.

A. DELCOURT,
Prezidanto de la Tribunalo en Saint-Omer.

 

 


antaŭ post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org