Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 1/10

 
  post


Jen elektronika reeldono de la membiografio de Ernest Deligny ["ernest delinji"], verkita en 1943.

Ĉi-tiu ekzemplero, kiun ni reeldonas, certe apartenis al S-ro Deligny, ĉar ĝi enhavas suplementajn originalajn ilustraĵojn. Temas pri memoriga poŝtkarto de ekspozicio en Saint-Omer en 1903 kaj tri fotoj (dormejo en Calais, Bulonjo, Dresdeno) gluitaj sur kvar suplementaj folioj.

La libro enhavas tridek tekstajn paĝojn, plus plurajn bildpaĝojn. La formato estas 23×15½ cm. La elektronika reeldono reproduktas la tutan tekston kaj la ilustraĵojn per dek paĝoj, sen respekti la originalan enpaĝigon. La bildoj estas rigardeblaj per malgranda ekrano, kaj pligrandigeblaj en normala ekrano.

Danka mesaĝo : alia interreta eldono, per la formato PDF : fonds.vanbiervliet/ernest_deligny_biografio.pdf, reproduktas la originalan aspekton kaj estis tre uzita por ĉi-tiu eldono.

Paĝo n-ro 1/10 (ĉi-tiu) :
Dro Zamenhof (foto) ; Antaŭparolo.
Paĝo n-ro 2/10 :
Prologo, de A. Delcourt ; Ernest Deligny (foto).
Paĝo n-ro 3/10 :
Volapuko ; 1900 ; 1901 ; 1902 ; 1903 ; memoriga poŝtkarto.
Paĝo n-ro 4/10 :
1904 ; dormejo (foto).
Paĝo n-ro 5/10 :
1905 ; Unua Kongreso (foto) ; La Verda Stelo (poezio).
Paĝo n-ro 6/10 :
1906 ; 1907 ; 1908 ; Dresden (foto).
Paĝo n-ro 7/10 :
1909 ; 1910 ; 1911 ; aŭtografo (poŝtkarto) ; 1912 ; 1913 ; 1914 ; 1914-1918.
Paĝo n-ro 8/10 :
1919 ; 1920 ; 1921 ; 1922 ; vojaĝoj (mapo) ; 1923 ; 1924 ; 1925 ; 1926.
Paĝo n-ro 9/10 :
1927 ; 1928 ; 1929 ; 1930 ; 1931 ; 1932 ; 1933 ; 1934 ; stampo ; meso (foto).
Paĝo n-ro 10/10 :
1935 ; 1936 ; 1937 ; 1938 ; biblioteko (foto) ; 1939 ; 1940-1943 ; "resume…"


Stelo Esperanto, disrandianta

 

Mia Esperantista Vivo
(1900-1943)

Ernest Deligny,  [***]

Ano de la LINGVA KOMITATO,
Profesoro diplomita de la Internacia Instituto de Esperanto
Honora Prezidanto de la Nordfranca Federacio.

 

———————————————
Presejo LOIEZ, Saint-Omer.

 

[***]  simboloj de tri francaj ordenoj : Akademiaj Palmoj (Oficiro de Instruado publika), Milito-Kruco, Milito-Medalo.


Portreto de Dro Zamenhof

Dro ZAMENHOF
kreinto de Esperanto
1859 - 1917


Antaŭparolo.


Antaŭ kelkaj jaroj, pluraj malnovaj samideanoj petis, ke mi priskribu mian esperantistan vivon. Tie estus, laŭ ilia opinio, kuraĝigo por la novaj esperantistoj kaj bona leciono por vigligi ilian fidon en la estonto de la lingvo, samtempe por montri la utilon de Esperanto por ĉiuj internaciaj rilatoj.

Mi opiniis tiam, ke la tempo de tia aŭtobiografio ne estis atinginta, ĉar mia agemo ne estis elĉerpita.

Sed nun alvenis por mi la tempo de ripozo ; mia aĝo ne permesas al mi labori tiel vigle kiel antaŭe, kaj plie, la priskribo de mia vivo permesos al mi revivigi miajn memoraĵojn, amikaĵojn, vojaĝojn, mian tutan agadon por Esperanto kaj samtempe rememorigos la feliĉajn cirkonstancojn de mia esperantista vivo.

Mi do efektivigas la deziron de miaj malnovaj amikoj, petante ilian indulgon pro mia eble tro seka stilo.

E. DELIGNY.

 

 


post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org