Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


antaŭ ←      → post

[Paĝo kvin :]

Paĝo kvin

 

 

Precipe okazas tio ĉe la Lecitino, kies grava rolo kiel natura fosfor-transportilo tro ofte perdiĝas per ĥemiaj aŭ fizikaj procedoj dum la fabrikado de la koncernaj preparaĵoj.

 

KONSISTO

Ovomaltino estas sen amelo kaj enhavas la naturajn sukerojn, kiujn la organismo ensorbas senpere : maltozo kaj laktozo. Per speciala fermentprocedo oni komplete gajnas la amelon de la kakao, dum la kazeino de la lakto transiĝas al formo koaglanta laŭ plej delikataj flokoj kaj facile digestebla.

Laŭ la albumin-teorio de Liebig la laborkapableco de la organoj dependas plejparte de ilia havo je albumino. Novaj esploroj tamen pruvis, ke tiu teorio ne plu estas defendebla. Ni ja scias, ke ne la albumineroj, sed la karbonhidratoj estas la fonto de la muskolforto. Tro riĉa enkonduko de albumino kaŭzas al la organismo pli da laboro ol la samaj kaloriaj valoroj donitaj en formo de graso kaj karbon-hidratoj. Dum tiuj lastaj plene bruliĝas je karbon-acido kaj akvo, la albumino krome liveras protuktojn, kiuj devas esti forigataj per la renoj kaj kiuj povas efiki venene per siaj interproduktoj. La postuloj de la diversaj nutraĵoj rilate al la digestado kaj plena prilaborado estas tre diferencaj. El la enkondukita albumino proksimume 30% estas

antaŭ ←      → post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org