Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al E.C.O.-paĝo


Pliaj dokumentoj kaj ilustraĵoj pri la Unua Kongreso


12 Poŝtkartoj

Unua Universala Kongreso de Esperanto

Boulogne-sur-Mer,   5-13 Aŭgusto 1905

Kovrilo 1: Kongresejo 2: Festeno 3: Ĝardeno 4: Balo kostumita 5: Zamenhof k Michaux 6: Poezia verkado 7: Irante Anglujon 8: Folkestone 9: Ĉe s-ro Finez 10: Atendante la "Deutschland" 11: Alveno en Calais 12: Komerca Ĉambro Kovrilo

1: Eliro el la Kongresejo       2: La festeno en la Kazino       3: Post la festeno, en la ĝardeno de Kazino       4: Memoraĵo post la balo kostumita       5: Familioj Zamenhof kaj Michaux ĉe la ĉevalkurado de Wimereux       6: Sin okupantaj je poezia verkado       7: Sur la "Onward" irante Anglujon       8: Antaŭ la Urbdomo de Folkestone       9: Foriro el la domo de s-ro Finez       10: Atendante la "Deutschland"       11: Alveno en Calais       12: Akceptado ĉe la Komerca Ĉambro      


Komento :

En Aŭgusto 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en urbo Boulogne-sur-Mer (nordo de Francujo, "Bulonjo-ĉe-Maro"). Tiu kongreso estis tre grava sukceso. Ĝi kunigis plurajn centojn de egalaj homoj el pluraj dekoj de landoj ; tia fakto tiam estis tre malofta.

Dum tiu kongreso, Doktoro Ĵaval kun Generalo Sebert proponis krei Esperantistan centran oficejon, por organizi la movadon. La E.C.O. baldaŭ, ĝis proksimume 1922, estis oficiala sekretariejo de la Konstanta Kongresa Komitato kaj de la Lingva Komitato. Plie, E.C.O. informis per la Oficiala Gazeto pri la adresoj de la E-aj asocioj, pri la libroj kaj gazetoj, pri propagando, ktp.

E.C.O. eldonis dokumentojn, inter kiuj estas ĉi-tiu kolekto da 12 poŝtkartoj.

Fare de ano de la Grupo Esperantista Pariza, la poŝtkartoj estis gluitaj sur dika papero, kiel libreto, kiun ni ankoraŭ posedas.

Atentu : jenaj elektronikaj bildoj estas tre larĝaj (ĉ 1420 pikseloj) kaj pezas ĉ 80 Ko. Malgraŭ nesufiĉa kvalitato de la skanaĵoj, eblas ankoraŭ imagi la etoson…


Pliaj dokumentoj kaj ilustraĵoj pri la Unua Kongreso


Reiri al E.C.O.-paĝo

arkivo.esperanto-france.org