Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj
al la komenca paĝo | |
antaŭ ← | → post |
Reveninte al Boulogne, Sro Michaux komencis la organizadon. Li skribis al Dro Zamenhof, kreinto de Esperanto, por lin inviti. Tiu ĉi respondis, ke li « nepre venos ». Tiu certigo kuraĝigis la organizantojn. La grupo de Boulogne, kun la kunlaborado de la Pariza grupo kaj de la Franca Societo laboris multe kaj ricevis la mirindan sukceson, kiun ĉiuj konas. Mi estis komisiita organizi ekspozicion. Dank'al la helpo de Sro Duchochois kaj de Fino Brande, ĝi estis tre riĉa kaj altiris la atenton kaj la laŭdon de multegaj personoj. Inter ili, ĵurnalistoj tre dubis pri la ebla sukceso de Esperanto ; sed post sia vizito al la kongreso kaj al la ekspozicio, ili skribis tre favorajn artikolojn.
Kompreneble, dum la unua tago de la ekspozicio, mi parolis preskaŭ nur esperante kun multaj diversnaciaj vizitantoj ; vespere okazis al mi stranga afero : reveninte al parencoj, kiuj min gastigis, mi estis afable salutita, sed mi devis dum du tri sekundoj pripensi por kompreni, kaj mi respondis… esperante. Ili ridis, sed mi tuj klarigis al ili la aferon.
Dum la kongreso, la 10an de Aŭgusto, ĉar Sro Michaux devis, por sia ofico, foresti dum pluraj horoj, li petis min, ke mi bonvolu, en lia domo, ne lasi solaj Doktoron Zamenhof kaj lian edzinon, kaj ke mi tagmanĝu kun ili. Tiamaniere mi povis intime konatiĝi kun la Majstro, kaj tio estis bela rekompenso por miaj antaŭaj laboroj.
La postan tagon, mi estis fotografita kun Dro Zamenhof kaj Sro Michaux ; multvalora memoraĵo.
Dum unu el la kunsidoj de la kongreso, Sroj Michaux, Sergeant kaj Duchochois prezentis al la ĉeestantaro verdan standardon kaj proponis, ke oni akceptu tiun modelon kiel oficialan. Aklame oni konsentis. Mi povis retrovi kelkajn el tiuj standardoj. Mi portis unu en la muzeon de Vieno, duan en la esperantodomon de Arnhem ; tria estas en la biblioteko de Saint-Omer kaj restas al mi du lastaj.
En la sama kuniĝo oni aklamis ankaŭ la himnon esperantistan « La Espero », poezio de Zamenhof, muziko de Sro de Ménil el Boulogne.
Dum teatra festo, Sro Boulet, sekretario de la kongreso, bonvolis legi poezion ritmitan, kiun mi verkis je la honoro de la Majstro.
Sur mondo malgaja kaj maljuniĝanta
Sed kiu brilanta leviĝas nun stelo
Glorinda la Majstro Doktoro Zamenhof
Vin do, bonfaranton de l’ nuna homaro
Kaj al vi, senditoj de fremdaj nacioj,
|
Mi devas konfesi, ke tio estas mia tutsola provo de poezio.
La lastan tagon de la kongreso okazis al mi nova aventuro. En la ekspozicio, skota samideano estis alportinta « Esperantan viskion » kaj, ne volante ĝin rekunporti en Anglujon, li donis al mi kelkajn botelojn, petante, ke mi portu ses el ili al la Kazino por la adiaŭa festeno. Tion mi faris, sed mi estis malafable akceptita de la reĝisoro, kiu diris seke « Mi havas en la keloj sufiĉe da trinkaĵoj por kontentigi la klientojn ». Mi klarigis al li, ke mi ne intencas vendi, sed nur donaci la viskion ; tio ŝparus liajn alkoholaĵojn kaj konatigus la esperantan viskion al la samideanoj. Fine li konsentis, sed sen entuziasmo.
En Boulogne mi estis konatiĝinta kun samideanoj de Frankfurt am Mejn ; ili petis min, ke mi ilin vizitu en ilia urbo. Mi decidis tion fari kaj tien alvenis la 22an de Aŭgusto, intencante resti dum unu semajno. Sed la akcepto estis tiel afabla kaj la urbo tiel interesa, ke mi restis unu tutan monaton ; eĉ mi promesis reveni postan jaron. La 10an de Septembro la grupo organizis por mi belan ekskurson al Homburg, kie okazis grava militista festo, dum kiu mi vidis la imperiestron Vilhelmon kaj lian familion.
antaŭ ← | → post |