Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 6/10

al la komenca paĝo
antaŭ post


1906

La 2an de Aprilo mi publikigis propagandan broŝuron « La question de la langue auxiliaire ».

Dum Aŭgusto mi vizitis la duan kongreson en Ĝenevo, sed foriris tre frue por denove resti kelkajn semajnojn en Frankfurt. Dum mia ĉeesto, Dro Zamenhof vizitis la tiean grupon, kies prezidanto komisiis min por akcepti la majstron en la stacidomo ; la tuta grupo ĉeestis. Dum plena kuniĝo de la grupo, oni petis, ke mi faru paroladon kaj oni elektis la temon : por kio utilas al vi Esperanto ? Mi povis facile respondi tiun demandon, montrante ke, dank'al Esperanto, mi konatiĝis kun afablaj malsamlandanoj kaj faris senĝene tre interesajn vojaĝojn, kiujn mi esperas daŭrigi en la postaj jaroj.

De Frankfurt, vizitinte la urbojn Basel, Luzern kaj Milano, kie okazis ekspozicio, mi iris al Ĝenevo. Dum tiu vojaĝo mi havis tre malagrablan emocion. Ĉe la alveno al la ĵus inaŭgurita tunelo, mi malsupreniris el la vagono por vidi la eniron al la subtera vojo, kaj tuj post mia reveno, kiam la trajno foriris, mi vane serĉis mian bileton en miaj poŝoj. Ĉu mi perdis ĝin ? Terura afero. Ĝi estis rondira bileto kaj valoris ĝis mia reveno hejmen. Kion fari ? Feliĉe, kiam ni alvenis al Ĝenevo, dika sinjoro, kiu dormis apud mi, sin levis por prepari siajn pakaĵojn, kaj kun granda ĝoji mi ekvidis sur la benko mian bileton, kiun li estis kovinta, dum pluraj horoj.

En Ĝenevo mi ĉeestis la tutan kongreson, kie mi renkontis kelkajn anojn de la grupo de Saint-Omer. Kun ili, post la kongreso, mi faris belajn ekskursojn en Svisujo.

1907

En 1907, mi partoprenis la trian kongreson en Cambridge. La « Revuo » estis organizinta konkurson : oni devis skribi rakonton en Esperanto. Mi estis sendinta malgrandan verketon « Aventuroj de Sinjoro Radamanto » Mi havis la sesan mencion. Tiu rakonto aperis poste en la libreto « Laŭroj ».

En la monato de Oktobro, la grupo de Béthune kreis kurson esperantistan kaj petis, ke mi estu ĝia profesoro. Mi akceptis kaj dum la tuta vintro iris ĉiuĵaŭde en tiun urbon, kie mi instruis kvardekon da lernantoj.

1908

La jaro 1908 estis por mi labora jaro.

La 26an de Aprilo mi faris propagandan paroladon en mia naskiĝa urbeto Fauquembergues.

La 28an de Junio fondiĝis en Armentières la Esperantista Federacio de Norda Francujo ; mi estis elektita vic-prezidanto.

Dum Aŭgusto mi ĉeestis la kvaran kongreson en Dresden, vizitinte dum la iro la urbon Leipzig. En Dresden, mi helpis Sron Bourlet por la organizado de la ekspozicio, sed ni havis komence grandan malhelpon : Sro Bourlet estis petinta de la firmo Hachette sendon de dokumentoj kun asekuro de 2.500 frankoj. Bedaŭrinde, pro miskompreno, oni sendis ĉion kontraŭ repago de tiu sumo ; kompreneble ni ne povis pagi, sinsekve oni vizitis la poŝtestron, oni telegrafis, telefonis al Parizo kaj nur post du tagoj ni recevis la postulitan sumon.

Kongreso de Dresden, 1908

Dum belega ekskurso al Svisa Saksujo mi denove estis fotografita kun Dro Zamenhof.

Dum la kongreso mi konatiĝis kun Sro Fiŝer, rusa kuracisto de Tiflis kaj Sro Kroïta, japana profesoro de Tokio ; ni decidis pasigi kelkajn horojn kune. Efektive post la kongreso ni kuniĝis dimanĉon por la tagmanĝo kaj restis kune ĝis noktomezo, babilante pri ĉiuspecaj temoj, propagando, instruado, eĉ medicino. Tio estis por ni granda ĝojo pro la diverseco de niaj naciaj lingvoj.

Forlasinte la kongresan urbon, mi iris ĝis Praha, kie mi retrovis kun plezuro Sron Pitlik, mian unuan kunparolanton kaj kun li mi vizitis tiun belegan urbon. Poste, haltinte du tagojn en Nürnberg, mi pasigis tutan semajnon en Frankfurt.

La 25an de Oktobro, dum kuniĝo de la federacia komitato, oni komisiis min krei monatan revuon, kaj la 25an de Novembro aperis la unua numero de NORDA GAZETO, kiu baldaŭ akiris 520 abonantojn.

Dum Decembro mi paroladis en Armentières pri la kongreso de Dresden.

 


antaŭ post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org