Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 7/10

al la komenca paĝo
antaŭ post


1909

La 28an de Januaro, la licea grupo donis feston, kiu fariĝis ĉiujara ; mi paroladis pri la esperantistaj kongresoj.

En Julio mi organizis kaj direktis kurson en unuagrada lernejo de mia urbo.

La Federacia Kongreso okazis dum Julio en Condé. Mi tie renkontis Sron Bourlet ; li proponis al mi iri al Barcelono por helpi al la organizado de la kvina kongreso. Mi akceptis kaj de la 12a de Aŭgusto ĝis la 21a de Septembro mi laboris en tiu afero.

Du tagojn antaŭ la kongreso Dro Zamenhof alvenis kaj mi tre deziris ĉeesti lian alvenon. Bedaŭrinde mi devis kun helpsekretario iri al antaŭurbo por diversaj kongresaj aferoj. Ni rapidis por reveni sufiĉe frue sed mi tre laciĝis. Fininte ni provis rapide reveni kaj serĉis stacion de tramveturiloj. Mia helpanto diris al mi : « Ni kuru ». Mi respondis : « Mi ne plu havas kuraĝon ». Li ridis kaj mi petis la kaŭzon de lia rido. Li respondis : « Vi faris vortludon ; vi diris, ke vi ne plu havas kur-aĝon, kvankam vi estas ankoraŭ juna ». Mi povis tamen efektivigi mian deziron.

Post la kongreso mi faris belan tritagan ekskurson en la insulon Majorka.

Dum decembro la grupo de Saint-Omer organizis sian unuan feston, kiu ankaŭ fariĝis ĉiujara.

1910

La 2an de februaro mi faris en Audruick propagandan paroladon, kiun sekvis kurso farita de mia fratino, Fino Marie DELIGNY.

La 17an de aprilo mi parolis same en Lumbres.

La 5an de junio, mi ĉeestis la federacian kongreson en Amiens, kie ni salutis la memorigan monumenton de Jules Verne, honora prezidanto de la tiea grupo.

Dum decembro, la licea grupo estis tiel vigla, ke mi povis organizi inter miaj junaj lernantoj ŝajnan internacian kongreson, tre amuzan, en kiu dek junuloj, elektintaj po unu landon, faris en Esperanto paroladojn iafoje tre spritajn.

En la sama jaro mi eldonis broŝuron « Ranratbatalo », tradukitan el greka lingvo, verko de posthomera poeto.

1911

En komenco de 1911 mi provis la ekzamenon de Profesora Diplomo, kreita de la Internacia Instituto de Esperanto en Ĝenevo. Post skriba parto, por kiu mi ricevis gratulojn de Sro Privat, direktoro de la Instituto, mi estis vokita al Lille por la parola parto. La juĝantaro estis prezidita de Sro Durieux.

Eble estus interese por multaj koni la programon de la ekzameno.

La skriba parto konsistis el du partoj :

1e La komplementoj en Esperanto ;

2e La kvin unuaj kongresoj ; kio ilin karakterizas.

La parola ekzameno havis kvin partojn :

1e Lego kaj klarigo pri donita teksto :
Teksto el « Hamlet ».

2e Respondo al gramatikaj demandoj :
Kiamaniere traduki en Esperanton la francajn pronomajn verbojn ?

3e Interparolado pri la maniero instrui Esperanton :
Ĉu pera ĉu senpera metodo ?

4e Leciono esperanta, klarigo pri gramatika aŭ stila demando :
Unuhora leciono al la lernantoj de la supera kurso en Lille.

5e Respondo al demandoj pri historio kaj organizaĵoj de Esperanto :
(a) Esperanto de 1887 ĝis ĝia eniro en Francujon ;
(b) Evoluado de la lingvo.

Mi estis juĝita inda de la diplomo kun la noto tre bone kaj la gratuloj de la juĝantaro.

Kiam ni eliris, Sro Durieux ridetante diris al mi : « Ni devas konfesi, ke, sciante, ke vi sukcesos en la ekzameno, ni preparis insidojn, esperante almenaŭ unufoje vin embarasi. Sed ne nur vi evitis la insidojn, sed vi instruis al ni du aŭ tri aferojn, pri kiuj ni neniam estis pensintaj » (datoj de presado en Svedujo kaj en Nürnberg, — traduko de la francaj pronomaj verboj). Mi respondis ankaŭ ridetante : « Vi vere min turmentis kaj mi demandis min kial ». Efektive la parola ekzameno daŭris du horojn kaj min tiel lacigis, ke mi devis ilin tuj adiaŭi por plene ripozi.

La 18an de junio mi ĉeestis la federacian kongreson en Roubaix.

De la 20a ĝis la 27a de aŭgusto mi ĉeestis la sesan universalan kongreson en Antverpeno. Tie mi estis komisiita por disdoni la korespondaĵojn al la kongresistoj. Tie okazis al mi nova aventuro. Dum pluva tago, mi uzis malnovan pluvombrelon, kiun mi kunportas dum miaj vojaĝoj. Alveninte en mian oficejon, mi metis ĝin en angulon de la ĉambro. Sed kiam mi eliris, mi trovis, ne mian ombrelon, sed alian tute novan, tre belan. Mi metis afiŝon por anonci tion, petante, ke oni reprenu la novan kaj redonu la eluzitan. Sed vane, neniu ĝin repostulis kaj mi devis konservi la belan mebleton.

La 12an de novembro, dum ĝenerala kuniĝo, mi estis elektita prezidanto de la Nordfranca Federacio kaj oni petis, ke mi organizu la federacian kongreson de la posta jaro en Saint-Omer. Mi akceptis, kaj por la preparado mi instalis en vitrofenestro daŭran propagandan ekspozicion, kies materialo estis ŝanĝita ĉiumonate.

Poŝtkarto de Dro Zamenhof al Sro Deligny

Aŭtografo de Dro ZAMENHOF

1912

La 23an de junio okazis en Saint-Omer la regiona kongreso, prezidita de Sro Rollet de l'Isle : kuniĝo, oficiala akcepto en la urbdomo, festeno, ŝipekskurso en Clairmarais « Norda Venezio » ; teatraĵo, dancado. Plie interesa ekspozicio altiris la atenton de la publiko. Aparte interesis la vizitantojn kolekto de pli ol ducent poŝtkartoj el multaj malsamaj landoj, ricevitaj de miaj lernantoj el la unuagrada lernejo.

De la 6a ĝis la 20a de aŭgusto mi ĉeestis la kongreson en Krakovo, vizitinte dum la iro la urbojn München, Salzburg, Wien kaj Praha.

La 15an de aŭgusto mi partoprenis ekskurson al Wieliczka, kaj tie vizitis la salminejojn kun granda intereso. Pluraj centoj da galerioj sin etendas sub la tero ĝis profundeco de 320 metroj. Ni admiris kapelon, kies ornamaĵoj, altaro, lustroj, statuoj, k. t. p. estas faritaj el pura salŝtono. Mi aĉetis kubeton de lumtrairebla salo, kiu post tridek jaroj restas ĉe mi en bona stato kvankam iom maldikiĝinta.

Post la kongreso ni povis viziti rusan vilaĝon ; dank’al rusa samideano oni permesis al ni resti tie unu horon. Ni sendis multajn poŝtkartojn kaj preskaŭ elĉerpis la provizon de poŝtmarkoj. La 24an de novembro mi faris en Armentières paroladon pri Krakovo kaj montris tre interesajn bildojn.

1913

Mi faris la saman paroladon la 19an de januaro en Lille, la 9an de februaro en Saint-Omer, la 1an de marto en Amiens.

La 1an de junio mi partoprenis la federacian kongreson en Douai.

Dum julio, okaze de la esperanta konkurso Michelin, mi prezentis dek kandidatojn, el kiuj ok ricevis premion ; unu el ili gajnis la trian premion.

De la 24a ĝis la 31a de aŭgusto mi ĉeestis la universalan kongreson en Bern kaj tiuokaze mi faris belajn ekskursojn en Svisujo. En unu el ili ni supreniris per dentrada fervojo ĝis intermonto de Jungfraŭ, je alteco de 3.600 metroj kaj ĝuis grandiozan vidaĵon.

1914

Dum marto 1914 mi organizis inter la lernantoj de la liceo konkurson, kies tri premioj konsistis en la vojaĝo al Parizo por la internacia kongreso. Kompreneble, pro la milito, nek la tri lernantoj nek mi povis ĝin partopreni. Ili ricevis alian samvaloran premion.

Dum julio mi ĉeestis la Nordfrancan Kongreson en Lille.

Ĉu mi bezonas diri ke dum la pasintaj jaroj, la kursoj faritaj de mi en la urbo kaj en la liceo regule funkciis ?

1914-1918

Dum tiu periodo la kursoj en Saint-Omer ne povis esti regulaj ; ili eĉ ĉesis dum 1917-18. Sed mi havis ofte vizitojn de fremdaj samideanoj, angloj, kanadanoj, amerikanoj, nov-zelandanoj k. t. p. Angla soldato, kiu loĝis en Saint- Omer, venis regule al mi ĉiuĵaŭde kaj ĉiudimanĉe ; angla oficiro, kiu loĝis en la proksimeco, venis ankaŭ ofte, kaj tio okazigis tre interesajn interparoladojn kaj estis por ni tre taŭga ripozo dum tiel peza periodo.

Dum aŭgusto 1915, Generalo Sébert min vokis por labori en la Centra Oficejo de Parizo pro la libertempo de Sro Chavet, sekretario.

En 1916, mi agis same de la 1a de aŭgusto ĝis la 3a de septembro.

 


antaŭ post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org