Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


antaŭ ←      → post

[Paĝo dekdu :]

Paĝo dekdu

 

 

OVOMALTINO KIEL ĈIUTAGA MATENTRINKAĴO KAJ INTERMANĜAĴO

Pro la febra okupiteco en la vivo ni ĉiuj bezonas racian nutraĵon, kiu kompensas la grandegan elspezon de vivforto. Ovomaltino ebligas rapide kompensi la perditaĵon, protekti nian organismon kontraŭ funkciaj perturboj kaj konservi niajn naturajn protektilojn kaj antaŭgardilojn kontraŭ infektado.

Ovomaltino estas la taŭga matentrinkaĵo por la sciencisto kaj precipe por la tre okupita kuracisto, kiu devas esti kapabla plenumi la postulojn de sia profesio en ĉiu horo.

Pro la simpleco de la preparado de Ovomaltino — ĝi preskaŭ momente solviĝas en taso de varma lakto aŭ varma akvo — la uzado de Ovomaltino estas eksterordinare praktika.

 

SPECIMENOJ ESTAS JE LA DISPONO DE LA SINJOROJ KURACISTOJ

 

antaŭ ←      → post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org