Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


antaŭ ←      → post

[Paĝo ok :]

Paĝo ok

 

 

KURACADO PER LAKTO

La plialtigo de la kalorivaloro de l’lakto per aldono de Ovomaltino estas rimarkinda. Supozante la energikvanton de unu litro da lakto [*] 688 kaloriojn, oni plialtigas ĝian nutrovaloron per aldono de de 60 gramoj da Ovomaltino je 38% (262 kalorioj). Al tio venas, ke la gusto de la lakto per aldono de Ovomaltino multe pliboniĝas, kio plifaciligas la kuracadon per lakto eĉ ĉe pacientoj, kiuj kutime rifuzas trinki pli grandan kvanton da lakto.
[*  Erare estas la vorto "akvo" en la originalo]

Ovomaltino estas aplikata por supernutrado en la plej gravaj sanatorioj.

GRAFIKA TABELO DE LA KALORIA VALORO
de Ovomaltino kaj kelkaj aliaj nutraĵoj.

A.100,0 Ovomaltino solvita en lakto112 Kalorioj
B.100,0 malgrasa bovoviando98 Kalorioj
C.100,0 kakao solvita en lakto80 Kalorioj
D.100,0 Ovomaltino solvita en akvo71 Kalorioj
E.100,0 lakto68 Kalorioj
F.100,0 pizosupo51 Kalorioj
G.100,0 kakao solvita en akvo17 Kalorioj
H.100,0 buljono4 Kalorioj

 

antaŭ ←      → post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org