Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


antaŭ ←      → post

[Paĝo naŭ :]

Paĝo naŭ

 

 

MAMNUTRADO

Rimarkindajn rezultojn donas Ovomaltino kiel laktigilo. La klinikaj observadoj montris, ke la akuŝintinoj uzantaj Ovomaltinon atingas tre rapide sian antaŭan forton, kaj ke ĝi bone efikas al la mamnutrado kaj la suĉinfano. Precipe grava estas la efiko al akuŝintinoj perdintaj multe da sango. Uzado de Ovomaltino en la naskolito pro tio estas tre rekomendinda.

Ovomaltino preskaŭ ĉiufoje ebligas la mamnutradon.

 

MALSANOJ DE KORO KAJ RENO

Dum la diskonstruado en la organismo Ovomaltino ne liveras venenajn, renoincitajn interproduktojn kaj estas, solvita en lakto, ideala nutrotrinkaĵo por nefretikuloj kaj kormalsanuloj.

 

NEŬRASTENIO, MALFORTECO, KORPA KAJ MENTALA KONSUMITECO, TROLABORITECO

Ĉe tio la rilate alta enhavo je Lecitino ludas la ĉefan rolon. Ĝi estas en bonega maniero helpata de la nutrovaloro de l’preparaĵo.

Ovomaltino efikas ĉe neŭrastenikuloj plibonigon en la ŝanĝo de substancoj, plialtigon de la forto kaj apetito, kaj per tio tre rimarkindan altigon de la ĝenerala farto.

antaŭ ←      → post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org