Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

listo de reeldonitaj propagandiloj


Por kaj kontraŭ Esperanto
de D-ro Henri Vallienne
1906

"Signa fulminei instrumenti" = telegrafo 
"Tractarius motator" = lokomotivo Kelkaj prezentaj notoj

Ĉi tiu dialogo inter Henriko, entuziasma Esperantisto de ĵusaj monatoj, kaj kolego Aleksandro kiu tikle kontraŭas lin okaze de amikeca vizito, montras tipajn argumentojn de la epoko 1900 pri Esperanto, kaj respegule, montras kiuj estis la tiamaj Francaj Esperantistoj.

La aŭtoro, Doktoro Henri Vallienne (eldiri "valjen’"), estis kuracisto. Kiel la poranto de la paro, Vallienne nomiĝis Henriko, kaj kiel la kontraŭanto li bone konis la klasikan kulturon kaj la Latinan lingvon al kiu konstante estas komparata Esperanto.

Vallienne Esperantistiĝis en 1903, li multe tradukis kaj verkis dum siaj lastaj kvin jaroj, ĝis frua morto kaŭzita de kormalsano, je 54-jaraĝo. Jam de unu jaro en 1906 li ne povis elstari el sia apogseĝo kiam li verkis ĉi-tiun propagandan kvazaŭ teatraĵon.

Pri la argumentado por Esperanto

Ĝenerala resumo : la lingvo Esperanto aspektas tia, kia aspektus la Latina se la Romiana Imperio ankoraŭ ekzistus ; ĉi-tial Esperanto ne estas nova kaj nenatura lingvo, ĝi estas kvazaŭ rekonstruita lingvo natura ; Esperanto, kvankam simila al la Latina, estas pli facile lernebla kaj ne konfuzebla kun ĝi ; malsame de aliaj lingvoj la gramatiko logika de Esperanto estas la normala vojo de esprimado, ĝi transportas la ideojn pli trafe ol per la vortelekto ; Esperanto, ĉar nur helpa lingvo, restos stabila, samkiel restis uzata kaj stabila la formo skribita de la Latina post la falo de la Romiana Imperio ; Esperanto estos la lingvo de nova "pax Romana" (Romiana paco) en Eŭropo, sed sen rekonstrui la antikvan imperion.

"Signa fulminei instrumenti" = telegrafo 
"Tractarius motator" = lokomotivo

En nia XXI-a jarcento iom mistrafus tiu argumentaro ĉar la Helena-Latina kulturo estas malpli favore taksita ol en 1900, ne plu estas la referenco ĉe elitoj — kiujn celis tiu teksto.

Notindas ke samepoke la Itala matematikisto P-ro G. Peano proponis simpligi la Latinan lingvon (Latino sine flexione, Interlingua) kia internacian lingvon ; li tamen agnoskis ke lia projekto celas intelktulojn kiuj jam lernis la Latinan…

Kvankam eksmoda la argumentado de Vallienne ankoraŭ nun utilas ĉar troveblas pluraj historiaj kulturaj faktoj kiuj rilatas al uzo de lingvoj ĝenerale, kiaj : evoluado/ŝanĝiĝo, natureco/artifikeco, viveco, kaj stabileco depende de la uzantoj ĉu parolantoj denaskaj ĉu ne — ĉi-tiu rimarko ŝajnas nekonata de la nunaj propagandistoj.

La hodiaŭaj Esperanto-propagandistoj evidente nek pensas nek agas kiel en 1900, la ĝenerala situacio estas malsama rilate al vivmanieroj, al komerco, al liberpenso, rilate al ĉiuj aspektoj de nuntempaj multdiversaj komunik-medioj. — Pri ĉio-tio aserteblas bedaŭrinde ke Esperanto multe pli urĝas ol kiam en 1900 tre malmultis rektaj komunikadoj inter malsamnacianoj.

Ĉe Esperantujo la situacio rilate al nia "interna ideo" tute certe ne ŝanĝiĝis kaj ne bezonas ŝanĝiĝi. Certe hodiaŭ kiel en 1900 multaj Esperantistoj pensas ke internacia lingvo estas la sola garantiilo kontraŭ barbareco. — Neniu tamen hodiaŭ eksugestus ekkompari Zamenhofon al Cezaro aŭ al Hadrieno !

En la Franca E-propagando de la epoko 1900 senteblas ia respegulo de la amo kaj lojaleco ŝulditaj al la patrolando. Tuj komence de la dialogo Henriko asertas : "Lingvoj naciaj ne havas partianojn, mi diros eĉ protektantojn pli fervorajn, ol Esperantistoj".

Post la unua mondmilito klare videblos ke Esperantistoj ankaŭ agnoskas sennaciisman vidpunkton. Post cent jaroj bedaŭrinde la mondo ne-Esperantista ne komprenas ke eblas esti kaj fiera de sia denaskeco, kaj fiera de sia sennacieco. — Inverse, videblas nuntempe multege da diversaj praktikantoj de sennacieco kiuj ne uzas — aŭ malvolas — Esperanton…

Pri la oponaj opinioj kontraŭ Esperanto, estas evidente ke ili multe malpli evoluis ol nia E-propagando kaj ol la mondo ĝenerale. Ni parkere konas tiujn malnovajn rekantaĵojn, al kiuj Aleksandro hodiaŭ povus ja aldoni ke internacia lingvo ne utilas ĉar uzeblas komputilaj programoj por traduki…

Skanaĵo de la kovra paĝo Pri la bajta reeldono

La jena elektronika reeldono rekopias tuttekste nur la Esperantan version de tiu propagandilo kiu unuafoje aperis en la gazeto Lingvo Internacia kaj ankaŭ aperis franclingve. Ŝajnas ke nek France nek Esperante ĝi estis ludita kia teatraĵo. La amatoroj komparos kun "Une heure d’Esperanto" de Th. Cart en nia retejo.

La teksto estis korektita nur de du evidentaj preseraroj (aliformigas anst. aliformiĝas, samnaciaj anst. samraciaj) ; la legantoj rekonos kelkajn malnovajn formojn de la tiama uzo de Esperanto, formoj nek ĝenaj nek malĝustaj kvankam hodiaŭ evitataj, kio montras ke nia lingvo reale vivas, saĝe evoluis kaj maturiĝis — kio en 1900 tamen ne povis aspekti definitive certa.

La formato de la originala papera broŝuro de 1906, presita de Presa Esperantista Societo en Parizo, estas 19×13 cm., 32 paĝoj kun ruĝa kovropaĝo.

vidi la kovropaĝon larĝskale (2000×3000)

Kvankam la originala teksto ne prezentas titolitajn partojn, jen tabelo de ligiloj por retrovi la ĉefajn momentojn de la dialogo :


POR KAJ KONTRAŬ ESPERANTO

(Dialogo)

— De D-ro VALLIENNE —


HENRIKO, en sia lernoĉambro, zorge legas « Internacia Scienca Revuo »-n. Sur la skribotablo vidiĝas granda kolekto de libroj esperantaj. Iu frapas la pordon.

Eniru. (Servisto alportas vizitkarton. Henriko, legante)
Aleksandro ! Kia feliĉa okazo ! (Al la servisto)   Enirigu. (Al Aleksandro eniranta)   Kiel ? Vi, tie ĉi ! Kia favora vento vin alirigis ?

ALEKSANDRO

Fervoja okazintaĵo.

HENRIKO, kortuŝita

Kio okazis ? Ĉu vi estus vundita ?

ALEKSANDRO

Ne, feliĉe : trankviliĝu. Unu el la klapoj maldekstraj difektiĝis. Oni petis telegrafe maŝinon helpan : sed la fluo ne transiris plu ; ĉu fadenoj rompiĝis, ĉu ili kontaktiĝis ? mi ne scias. Tiam la lokomotivo estis devigata trafi la stacidomon per la sola piŝto dekstra. Vi sentas kiel ĝia rapideco estis testuda. Fine mi alvenis ĉi tien, sed post prokrasto duhora. Kompreneble la koresponda vagonaro estis elirinta jam de unu horo : kaj, ĉar la proksima alvenos nur post kvar horoj, mi pensis, ke la plej bona rimedo por pasigi la tempon estas veni al vi, por premi vian manon kaj babiladi, « skuante la cindron » de maljunaj memoroj.

HENRIKO

Bonega ideo ! Sidiĝu, mi petas.

ALEKSANDRO

Sed almenaŭ, ĉu mi ne ĝenas vin ? Ĉar ŝajnas al mi, ke vi nun laboradas.

HENRIKO

Ho ! mia laboro estas haltigebla. Mi legas artikolon interesegan : la teorio ĥemia de l’ etero, de rusa profesoro Mendelejev.

ALEKSANDRO

Vi do konas la rusan lingvon ?

HENRIKO

Ne ; sed mi konas Esperanton ; kaj tio estas sama afero.

ALEKSANDRO, pripensante

Esperanto ? Kia estas tiu ĉi nova besto ?

HENRIKO, mirante

Kiel ? Ĉu vi neniam aŭdis pri la lingvo internacia ?

ALEKSANDRO

Eble, sed tiel malprecize. Pro tio mi miras, ke viro tiel inteligenta kiel vi, zorgas pri tiaj sensencaĵoj.

HENRIKO, ridante

Prave mi respondas : mi miras, ke viro tiel inteligenta kiel vi, ne entuziasmiĝas pri elpenso, kiu estas eble unu el la plej gravaj, kiujn faris la homaro, kaj pri kiu montriĝos nekalkuleblaj la konsekvencoj.

ALEKSANDRO

Nu, amiko mia, vi ne volus, ke mi akceptu serioze elpensitaĵon ĥimeran, utopion ne efektivigeblan, kiu estos ĉiam ludilo nur inda por amuzi la spritulojn, kaj kiu ebligos por ili nur sciencŝajnajn petolaĵojn.

HENRIKO

Kial tia antaŭjuĝo ?

ALEKSANDRO

Tio ne estas antaŭjuĝo, sed certigo, kiu sin apogas sur studadon de la historio, sur la evolucion mem de l’ homaro. Neniam vi atingos, ke tuj kaj senpere ĉiuj popoloj bonvolu forgesi sian patran lingvon, por uzi nur komunan idiomon.

HENRIKO

Kiu parolas pri tio ? Kiel vi, mi plene konfesas, ke tia revo estus nur frenezaĵo. Tia ne estas celo, kiun ni deziras trafi. Kontraŭe, lingvoj naciaj ne havas partianojn, mi diros eĉ protektantojn pli fervorajn, ol Esperantistoj.

ALEKSANDRO

Mi tiam ne komprenas plu.

HENRIKO

La afero estas tamen tute simpla. Ni volas, ke ĉiu terloĝanto daŭrigu la lernadon de sia lingvo nacia, kiel li faris antaŭe, kaj eĉ ke li pli kaj pli ĝin perfektigu. Sed anstataŭ uzi la plej bonajn jarojn de sia juneco por lernado de kvar aŭ kvin lingvoj fremdaj, li bezonos lerni nur unu, kiu estas la plej facila el ĉiuj.

ALEKSANDRO

Daŭrigu ; vi min interesas.

HENRIKO

Kio do alvenos ? Tiu tempo, uzita por la lernado de kvar aŭ kvin lingvoj, estos pli profite utiligita por aliaj laboroj. Kaj se ni konsideras, ke la universitataj programoj pli kaj pli vastiĝas, vi konsentos, ke tiu vidmaniero ne estas malŝatinda. Plie, la homo, kiu konas kvar aŭ kvin lingvojn (kaj tiaj ekzemploj estas tre maloftaj), vane montriĝas rimarkinda multlingvulo, li povas interparoli nur kun homoj konantaj tiujn lingvojn ; kun aliaj lia scienco fariĝas tute senutila. Sed kiam sufiĉos por ĉiu terloĝanto la kono de nur du lingvoj, la sia kaj la helpa, tiam per minimumo da penoj, li ricevos maksimumon da rezultatoj.

ALEKSANDRO

Dio mia ? Mi konfesas, ke via teorio estas alloganta. Bedaŭrinde ĝi frapiĝas kontraŭ rifon, kaj tie rompiĝas ; mi parolas pri la efektivigo praktika, kiu, laŭ mia opinio, estas tute neebla. Via lingvo internacia estas kaj estos ĉiam nur malvivnaskita infano.

HENRIKO

Pardonu min. La infano estas naskita kontraŭe kaj tute viva. Ĉiuj libroj, kiujn vi vidas sur mia skribotablo, tion pruvas sufiĉe.

ALEKSANDRO

Tiam ĝi ne estas vivopova.

HENRIKO

Kial ?

ALEKSANDRO

Pro tio. Vi opinias, ke kia ajn lingvo restos neŝanĝebla, ke ĝi estos parolata kaj skribata sammaniere de ĉiuj mondaj popoloj, tra ĉiuj jarcentoj ; sed tia opinio neas simple la veron historian. Rigardu la latinan lingvon. Kio ĝi fariĝis ? Ĝi aliformiĝis diversmaniere laŭ la diversaj nacioj, kiuj konservis la uzon de ĝi. Ĝi fariĝis itala, hispana, portugala, franca, rumana, eĉ angla ; kaj tiuj lingvoj diversaj diferencas inter si tiom, kiom ili diferencas je sia antikva prapatro. Mi supozas momente, ke Esperanto disvastiĝos tra la mondo, ke via revo efektiviĝos dum kelka tempo, post jaroj malmulte nombraj aperos tiom da Esperantoj, kiom da popoloj : kaj la tuta sumo da laboregoj faritaj estos perdita sen ia utilo.

HENRIKO

Vi estus prava, se Esperanto celus detrui la lingvojn naciajn por ilin anstataŭi, kiel faris la latina lingvo. Sed pri tiu punkto ni ambaŭ interkonsentas, kaj konsideras tiun vidmanieron kiel utopion feliĉe neefektivigeblan. Antaŭ momento, mi diris, ke lingvoj naciaj ne havas protektantojn pli fervorajn ol Esperantistoj ; ĉar la konservo de tiuj lingvoj estas la plej forta garantio por la konservado sendifekta de helpa lingvo.

ALEKSANDRO

Kion vi volas diri ?

HENRIKO

Dank’ al la naciaj lingvoj, Esperanto restos ĉiam por ĉiu nur lingvo fremda, lingvo tradukanta : kaj vi scias, ke neniam fremdulo aliformigas lingvon, kiu ne estas la sia.

ALEKSANDRO

Kial ?

HENRIKO

Tial ke, por ke lingvo aliformiĝu, necese estas ke ĝi partoprenu la animon mem de l’ homo, ke ĝi miksiĝu kun lia penso tiel intime, ke li ne povas naski ian ideon sen la pero de tiu lingvo, kiu fariĝis kvazaŭ la trabaĵo, kvazaŭ la ostaro de tiu ideo. Tiam la formoj sciencaj kaj gramatikaj, kiuj ĝin starigis, sur kiuj ĝi sin apogas, iom post iom estas forgesitaj, ne estas plu sentataj. Kiam du samlandanoj interparolas, ofte ili malrespektas la regulojn ; la afero ne estas grava. Malgraŭ tio ili sin komprenas reciproke kaj tre bone : ĉar la divenigaĵo la plej malofta sufiĉas por renaski en la cerbo de l’ interparolato la ideon, kiu en ĝi dormis, sed kiun la vorto eĉ malpreciza vekas sufiĉe. Ne estas same por lingvo fremda. Kiam ni parolas per idiomo, kiu ne estas nia, ni pensas unue per nia patra lingvo, kaj poste ni tradukas. Por tion fari, ni estas devigataj respekti konscience la gramatikajn formojn ; ĉar sen ili, ni ne nur, ne povus nin komprenigi, sed plie ni ne povus nin mem kompreni. Kiam du fremduloj, angla kaj franca ekzemple, interparolas Esperante, ili do troviĝas ambaŭ en la sama stato spirita ; kaj, ĉar ili sentas ke, ili ne devas difekti la lingvon, se ili volas interkompreniĝi reciproke, tia sento fariĝas la certa garantio, ke Esperanto estos senŝanĝe konservita.

Aliparte, en ĉiuj idiomoj, la difektiĝoj ĉiam komencas interne de la lingvo parolata, kaj precipe de la lingvo parolata de nekleruloj. Sed, ĉar tiuj lastaj homoj estas la multo, post kelke da tempo tiuj ŝanĝoj trudiĝas al la kleruloj mem : kaj tiam, sed nur tiam, la lingvo skribata ilin ekkaptas kaj fiksas daŭrige. Ne fariĝos same por Esperanto. Ĉar la lingvoj naciaj estos ĉiam, kiel antaŭe, la pero necesa inter samlandanoj ; ĉar la rilatoj parolaj estas kaj estos ĉiam maloftaj inter fremduloj, la lingvo helpa ĉiam montriĝos lingvo precipe skribata, t.e. lingvo uzata nur de homoj, kiujn superigis ia kulturo inteligenta. Kaj ĵus fariĝos tio, kio okazis en la latinidiomo. Dum tiu ĉi lingvo, parolata de la popolaj amasoj, aliformiĝis kaj fariĝis la lingvoj antaŭe cititaj, la sama idiomo, skribita de la sciencistoj, konserviĝis preskaŭ senŝanĝe ĝis la nuna tempo. Vi diros, ke ne estas malfacile apartigi la latinajn formojn de Mezepoko el tiuj uzataj en Finanta-Imperio, kaj tiujn ĉi lastajn el tiuj legataj en la klasikaj verkistoj ; pri tio mi konsentas. Sed aliparte vi same konsentos, ke la malsimilaĵoj estas tute malgrandaj, se ni konsideras ke ili okazis dum la daŭro de du mil jaroj, ke tiuj kaj precipe (ĉar tio estas la grava punkto) malsimilaĵoj montriĝas tra la jarcentoj, sed ne de popolo al popolo. Se, de jaro en jaron, la latina lingvo iom aliformiĝis, neniam oni vidis latinidiomon francan, hispanan aŭ anglan ; kaj, je ĉiu epoko, la sciencistoj, kia ajn estis ilia nacio, ĉiam povis per ĝi korespondi, sen ia malfacileco.

ALEKSANDRO

Sed tiam, kial oni ne daŭrigas la uzadon de tiu lingvo : tio estus pli bona ol elpenso de idiomo nenatura ; ĉar, laŭ mia opinio, tia elpenso estas kontraŭscienca kaj kontraŭnatura.

HENRIKO

La latina lingvo estas idiomo tro malfacile ellernebla, kaj povas esti privilegio nur por eminentularo.

ALEKSANDRO

Ha ! via respondo ŝajnas al mi tro petola. Sed, amiko mia, tiu lingvo estas kontraŭe la plej facila el ĉiuj ; kaj plie ĝi havas por si tri ecojn ; ĝi estas natura, ĝi naskis preskaŭ ĉiujn Eŭropajn idiomojn, kaj fine ĝin konas ĉiuj instruitoj.

HENRIKO

Kial do oni ne uzas ĝin ?

ALEKSANDRO

Kredeble tial, ĉar neniu prizorgis pri tio.

HENRIKO

Mi ne konsentas kun vi. Ĉar, de dekkvin jarcentoj kontraŭe, ĉiuj homoj prizorgis pri ĝi, ĉiuj ĝin provis ; sed neniu sukcesis. Mi ripetas : ĝi estas tro malfacila. Nur de kelkaj semajnoj mi konas Esperanton ; kaj se vi, kiel mi, estus lerninta tiun lingvon dum la sama tempo, ni povus ĝin uzi por interbabiladi. Aliparte dum ok jaroj ni paliĝis per la latina. Vi estis el via lernejo la plej rimarkinda lernanto ; ĉiujare vi ricevis ĉiujn premiojn ; kaj, malgraŭ tio, vi estus nekapabla paroladi latine dum nur kvin minutoj.

ALEKSANDRO

Tio pruvas nenion. Neniam mi lernis la latinan parolarton : nur mankas la kutimo. Oni elektu alian metodon ; kaj tre rapide niaj gefiloj parolos latine kiel Horacio aŭ Cicero.

HENRIKO, moketante

Fervoja okazintaĵo estas la kaŭzo de via por mi tre agrabla vizito : ĉu vi kredas, ke se Virgilio revenus sur la teron, li povus facile esprimi tiun ideon ?

ALEKSANDRO

Mi ne kredas : ĉar por paroli pri ia afero, necese estas, ke oni ĝin konu : sed antikvuloj tute nekonis niajn nunajn maŝinojn.

HENRIKO

Sed vi, ĉu vi povus ripeti al mi latine la rakonton, kiun antaŭ ne longe vi faris al mi per via patra lingvo ?

ALEKSANDRO

Pri tio mi estas certa : kaj eĉ la afero ne ŝajnas al mi malfacila.

HENRIKO

Provu.

ALEKSANDRO, post kelkaj minutoj da pripensado

Sed mi bezonus latinan vortaron.

HENRIKO, post kiam li prenis en sia biblioteko la libron petitan, ĝin prezentas al sia amiko

Se latinisto tiel lerta kiel vi bezonas vortaron, kiamaniere povos sukcesi la aliaj ?

ALEKSANDRO, ne respondas kaj fervorege turnetas la folietojn de la vortaro. Post duonhora senhalta laborado, li svingas triumfe paperfolion.

Jen estas !

HENRIKO, legante

Unus sinistrorum clypeorum corruptus erat. Petita fuit, opera signorum fulminei instrumenti, auxiliaris machina. Sed, seu rumpebantur fila, seu inter se illa contingebant, transivit nullus cursus. Cur ? nescio. Tunc coactus fuit stationem attingere tractarius motator per solum dextrum ambulatilem fundulum. Sentis quantopere testudinea erat sua velocitas. Tandem in hoc locum advecti fuimus, sed post duas horas morœ. Necessario discesserat commeatus conveniens jam ab una hora.

Ĉu vi kredas, ke Cicero estus kapabla kompreni tiujn frazojn ?

ALEKSANDRO

Tute ne. La kaŭzoj, kiuj estus malebligintaj, ke li ilin skribu, same malebligus, ke li ilin komprenu.

HENRIKO

Ĉu vi kredas, ke Eŭropano je la XX-a jarcento, kiam eĉ li estus lerta latinisto, se li ne estus informita pri la demando, povus traduki…

ALEKSANDRO, kolerema

Sed ŝajnas al mi…

HENRIKO

Ne koleriĝu : mi ne volis vin ofendi. Sed ĉu vi kredas ke tiu latinisto divenus unuavide, ke signorum fulminei instrumenti estas tradukota per telegrafo, tractarius motator per lokomotivo, ambulatilis fundulus per piŝto, kaj commeatus conveniens per koresponda vagonaro ?

ALEKSANDRO, embarasita

Sed ĉu mi povis traduki alimaniere ? Ĉar Romanoj, kiuj ne havis tiujn objektojn, ne kreis vortojn por ilin esprimi.

HENRIKO

Tiu frazeto vin plene senkulpigas. Vi povis fari nek alie nek pli bone : sed samtempe ĝi kondamnas neripareble la uzon de latinidiomo kiel lingvo nuna kaj internacia. Se oni volus ĝin uzi por la komunaj uzadoj de la ĉiutaga vivo, oni devus unue eltranĉi el ĝi multajn vortojn, kiuj tradukas ideojn kaj aferojn ne nun ekzistantajn, kaj due aldoni al ĝi novajn vortojn multe pli multajn por esprimi ideojn kaj aferojn, kiuj iam ne ekzistis. Oni do ĝin aliformigus en lingvon nenaturan, kiu havus kun la lingvo klasika rilatojn nur tre malproksimajn. Tia aliformigo naskus idiomon laman, detranĉitan unuflanke, aliflanke trasubtenitan, idiomon, kiu kriegigus pro indigno la verajn latinistojn, kaj kiu, pro la malfacileco de ĝia ellernado, neniun utilus. Tiam, por faciligi tiun ellernadon, oni devus ĝin tiel dispecigi, tiel senmembrigi, ke restus al tia lingvaĉo nur nomo latina. Sed aliparte oni mortigus definitive la belan lingvon kantitan de Katullo kaj de Ovidio. Ĉar, pro la tro granda simileco inter la du idiomoj, estus neeble, ke iu junulo lernu la latinan lingvon antikvan kaj samtempe la nunan : konfuzoj neeviteblaj okazus inter la du idiomoj, kaj ili kaŭzus la neripareblan pereigon de ambaŭ.

Ne ; la latina lingvo restu latina. Ĝi permesu al ni, kiel ĝi faris ĝis la nuna tempo, ke ni penetru en la intimecon mem de la antikva genio ; ĝi antaŭ niaj okuloj senvualigu ĝiajn tutajn mirindaĵojn ; sed ĝi ne penu klarigi la teorion de telefono, aŭ la funkciadon de petrolaj motoroj : ĉar por tio ĝi ne taŭgas.

ALEKSANDRO

Nu, se la lingvo latina ne estas uzebla, kial do oni ne uzus iun el lingvoj vivantaj, ekzemple la anglan aŭ la francan ? Ĉar ili ambaŭ estas jam preskaŭ internaciaj, la unua por la komercista mondo kaj la dua por la mondo bone edukita.

HENRIKO

Kia ajn estas lingvo natura vivanta aŭ malviva, la samaj malfacilecoj okazas pri la ellernado de ĝi. Se la angla lingvo montriĝas la plej facila laŭ la gramatiko (kompreneble mi esceptas Esperanton), ĝi kontraŭe aperas la plej malfacila laŭ la elparolado. Estas same pri la franca lingvo. Multaj fremduloj ilin lernis ; sed estas tre malmultaj tiuj, kiuj ilin skribas kaj precipe parolas senerare. Plie, ĉu vi kredas, ke aliaj popoloj permesos, ke iu el ili altrudu al la Universo sian propran lingvon, kaj per tiu rimedo disvastigu tra la ambaŭ duonsferoj sian nacian influon ? Ne. La diversaj gentoj estas ĉiuj tro ĵaluzemaj por ebligi tian privilegion, kiu donus al la popolo elektita, por tiel diri, certan imperion sur la mondo. La homaro bezonas neŭtran lingvon, nekapablan maltrankviligi la rajtajn fiersentemojn de ia gento. Kaj pro tio, vi tre bone komprenas, ke nenia idiomo nacia povas taŭgi kiel internacia lingvo.

ALEKSANDRO

Tiam, se oni devas elĵeti ĉiujn lingvojn naturajn, ĉu antikvajn, ĉu nunajn, oni devas samtempe forlasi tutan esperon pri lingvo internacia. Ĉar lingvo estas organismo viva, kiu naskiĝas, kreskas, pligrandiĝas kaj mortas, kiel aliaj organismoj. Lingvo nenatura estas nek viva, nek vivopova ; ĝi estas nur maŝino. Simila al pupoj, kiuj troviĝas en muzeoj por vaksaj figuroj, je malproksime ĝi povas iluziigi ; sed tuj kiam oni alproksimiĝas, tre rapide oni ekvidas sian eraron.

HENRIKO

Tiam do alproksimiĝu ; kaj tre rapide vi ekvidos, kiel vi eraras. Dirante, ke lingvo natura estas viva organismo, vi estas tute prava. Sekve vi opinias, ke ĉiu lingvo, kiu volas ekzisti kaj utili, devas esti viva. Via rezono sin apogas sur la evolucion de lingvoj ; kaj, ĉar vi vidas nenie la kreon de iu lingvo nenatura, vi konkludas, eble tro antaŭtempe, ke tiu lingvo estas neebla. Ankaŭ kiam oni elpensis la fervojojn, kredeble tiel estus respondinta Eŭropeano, al kiu oni estus parolinta pri nenatura ĉevalo. Certe li estus dirinta : « Ĉevalo estas estaĵo viva ; do ĉevalo neviva, ĉevalo ligna aŭ fera, estante nur maŝino, neniel povus nin utili. Ĝi estas nur ludilo por infanoj. » Kaj tamen post kelkaj jaroj, la lokomotivo kaj la aŭtomobilo, kiuj estas nur ĉevaloj nenaturaj, pruvis triumfe, ke la ĉevalo natura kaj viva povas esti profite anstataŭata.

Nun, ĉu Esperanto estas tiel nenatura kiel vi pensas ? Ne ; kaj tiu pripenso sola pruvas, kiel vi nekonas la demandon. Esperanto estas lingvo tiel viva kiel la aliaj : nur ĝia naskiĝo estas malsama. Anstataŭ deveni de aliformiĝo malrapida kaj sendirekta de lingvo pli malnova, ĝi devenas de elekto inteligenta kaj racia inter la lingvoj ekzistantaj. Per siaj radikoj, aŭ prefere radikvortoj, ĝi eniras profunden en la saman teraĵon, en kiun la lingvoj naciaj ĉerpadas la vivon. Sed, anstataŭ kreski hazarde kiel kreskaĵo sovaĝa, ĝi estis kulturita science de ĝardenisto genia. Ĉiujn senutilaĵojn, ĉiujn branĉojn malutile elkreskintajn, kiuj, forglutante la sukon, malsatigis kaj malfortigis la trunkon, li senkompate detranĉis : kaj ĉiuj penoj de la kulturigisto celis nur unu celon, la frukton produktotan. Kreskaĵon nenaturan formas papero, silko, feraj fadenoj : sed ĉu vi pretendas, ke persikarbo spalira estas arbo nenatura ? Ne ; ĝi estas arbo viva kaj natura, kiu ne kreskas nature, sed racie. Nur lingvoj a priori, kiel tiuj de Dalgarno aŭ de Wilkins estas lingvoj nenaturaj. Volapuk estis lingvo nenatura ; pro tio ĝi mortis : Esperanto estas lingvo natura kaj viva ; pro tio ĝi vivos.

ALEKSANDRO

Stranga lingvo viva, kiun oni ne povas paroli, kaj kiu utilas nur por la korespondado !

HENRIKO

Nu, vi pretendas, ke ĝi estas neparolebla ! Pro kio vi certigas tian malveraĵon ?

ALEKSANDRO

Sed vi mem antaŭnelonge diris, ke Esperanto estas nur lingvo skribata.

HENRIKO

Pardonu min. Kredeble mi malklare esprimis mian penson, kaj vi ĝin ne bone komprenis. Mi diris, ke la rilatoj inter fremduloj estos pli oftaj skribe ol parole : sed neniam mi diris, ke Esperanto ne estas lingvo parolebla. Ĉar kontraŭe, inter ĉiuj lingvoj fremdaj, Esperanto estas la sola, kiun povas paroli korekte ĉiuj popoloj, kiaj ajn estas ili.

ALEKSANDRO

Tio estas neebla.

HENRIKO

Kial ?

ALEKSANDRO

Tial ke, por lerni la parolarton de ia lingvo, estas necese, ke oni loĝu longtempe en la lando, en kiu tiu lingvo estas uzata. Ĉiuj, kiuj lernis lingvon fremdan nur per libroj, certigas, ke, malgraŭ iliaj konoj teoriaj pri tiu lingvo, tamen tiuj konoj povis ilin utili nur kiam ili lernis la elparoladon ; kaj ĝi estas akirebla nur de la orelo kaj post longa uzado. Sed ĉar la geografiaj verkoj silentas pri Esperantujo…

HENRIKO

Moku, moku ; per unu vorto mi haltigos vian petolaĵon. La fakto simpla havas elokventecon multe pli konvinkantan, ol la rezonoj plej lertaj. Do, simile al tiu filozofo greka, kiu marŝante pruvis la marŝadon, mi rakontos tion, kion mi vidis kaj aŭdis. Kiam fremduloj, ĉu angla, ĉu franca, interparolas Esperante, ili ne nur tre facile interkompreniĝas, sed plie estas neeble, ke la ĉeestantoj divenu, per la elparolado de unu aŭ alia, al kiu nacio ĉiu apartenas.

ALEKSANDRO

Nu, tio estas vere tro eksterordinara, kaj malkonstruas ĉiujn leĝojn de la lingvarto. Ĉar la Franco kiu parolas angle, aŭ la Anglo kiu parolas france, estas ambaŭ tiel ridindaj…

HENRIKO

Nek unu nek alia estas tiaj, kiam ili parolas Esperante. La lastan jaron, mil du cent Esperantistoj ĉiulandaj kaj ĉiunaciaj kunvenis al la Bulonjo-sur-Mara kongreso kaj tiun ĉi jaron en Ĝenevo. Ne nur ĉiuj povis plej facile interparoladi inter si, sed plie ĉiuj ŝajnis samnaciaj, oni preskaŭ dirus samfamiliaj.

ALEKSANDRO

Sed kiamaniere klarigi tian anomalion ?

HENRIKO

Tre simple. Kial fremdulo, kiu lernis lingvon per libroj, ĝin elparolas malbone ? Tial, ĉar ekzistas neniu rilato inter la lingvo skribata kaj la lingvo parolata. La samaj literoj elparoliĝas malsame, laŭ la diversaj vortoj en kiuj ili troviĝas. Aliparte multajn aliajn literojn oni ne elparolas, kaj preskaŭ ĉiam senracie, senlogike, nur ĉar la kutimo devigas tiel fari. En tiaj kondiĉoj, lernado tre atenta de ĉiu vorto, longa kutimo, senlaca edukado de l’ orelo nur povas naski la nervan operacion (reflekson), kiu ebligas la bonan elparolon de la vorto. Ne estas same en Esperanto. Ĉiun literon oni elparolas : ĉiu vokalo havas saman sonon, ĉiu konsonanto saman elparolon, absolute kaj senescepte. Sekve la Esperantisto, kia ajn estas la nacio, estas devigata elparoli ne nur ĉiun literon, sed ankaŭ ĝin elparoli ĉiam sammaniere. Per tiu rimedo ne nur lia interparolato tre bone lin komprenas, sed plie tia racia elparolmaniero perdigas ĉe li lian nacian elparolon, kiu estas farita nur de la engluto de literoj kaj ofte de tutaj silaboj.

ALEKSANDRO

Tio estas tre interesa kaj tre stranga. Sed mi konfesas, ke mi ne komprenas, kial lingvo internacia estas utila. Ĉar krom kelkaj diplomatiistoj, kelkaj firmoj potencaj, kiuj estas ĵus provizitaj de ĉiuj tradukistoj necesaj, por la sennombra amaso da homoj, mi opinias, ke la bezono de tiu lingvo neniel sentiĝas. Pri mi, ĝis nun, la senigo de ĝi neniel min ĝenis ; kaj kredeble ĝis mia morto tia manko, ne malhelpos min.

HENRIKO

Oni bone vidas, ke vi ne estas komercisto, ke vi ne bezonas korespondadi por viaj komercaferoj kun viaj fremdaj kolegoj dissemataj sur la tuta mondo. Dirante, ke la potencaj firmoj estas provizitaj je ĉiuj tradukistoj necesaj, vi estas prava ; tial, ke por ili estas bezona internacia lingvo. Sed kion faras la industriisto pli modesta, tiu, kiu ne posedante grandegan kapitalon, ne povas elporti tiel multekostan elspezon ? Li sin senigas je tradukistoj ; kaj tio malhelpas liajn aferojn. Kiom da komercistoj inteligentaj sed malmulte riĉaj, estus fariĝintaj milionuloj, se ili estus povintaj rilati kun la tutmondaj industriistoj : sed kontraŭe ili ĉiam malkreskis, ĉar ili, repuŝitaj el la komercejaro per siaj potencaj konkurantoj provizitaj je tradukistoj, ne povis konigi siajn produktaĵojn al la tuta mondo.

ALEKSANDRO

Pri tiu punkto speciala vi certe estas prava. Sed ĉiu homo ne estas komercisto aŭ industriisto.

HENRIKO

Jes, sed ĉiu homo pli-malpli vojaĝas. Ĉu vi ne opinias, ke ekster via patrolando lingvo helpa multege vin utilus ?

ALEKSANDRO

Certe tie, sed nur tie ĝi povus utili. Tamen, mia riĉeco malmulta ne permesas al mi longajn forestadojn ; do, kiam mi vojaĝas, mi ĉiam parolas nur pri malmultaj kaj samaj aferoj, kaj mi min komprenigas tre sufiĉe, dank’ al vortaretoj elpensitaj pro tiu uzo.

HENRIKO

Oni ne povas bezoni aferon, kiun oni ne konas. Niaj patroj ne bezonis elektron kaj vapormaŝinojn ; sed iliaj filoj ne same opinias. Kiam Esperanto estos disvastigita sur la supraĵon de la tero, tiam ĝi fariĝos tuj necesega ; kaj niaj genepoj mire sin demandos ĉu vere iliaj prapatroj povis vivi sen lingvo internacia. Ne estas eble, ke oni traduku en ĉiujn lingvojn tion, kio estas presita en ĉiu lando. Do, kiom da trezoroj estas perditaj por ĉiu homo, kiu ne konas tion, kion diras aŭ faras liaj najbaroj. Kiom da eltrovoj estas faritaj multfoje en diversaj landoj ; ĉar ĉiu sciencisto ne scias, ke ia fremda kolego jam trovis tion, kion li obstine serĉas ankoraŭ. Sekve, dank’ al Esperanto, kia ŝparo da tempo kaj da penoj ? Kiam vi eniris ĉi tien, ĵus mi legis artikolon rusan pri la ĥemia teorio de l’ etero teorio genia, kiun mi ne konus, se mi ne estus koninta Esperanton. Fine, la literaturo…

ALEKSANDRO

Nu ; la literaturo nun ! Ĉu tia lingvaĵo estas inda je literaturaj ecoj ? Mi esperas, ke vi ne pretendas al mi tion kredigi.

HENRIKO

Tia lingvaĵo, amiko mia, ĉerpas sian devenon en la tuta Eŭropa lingvaro : do, pro tio, ĝi estas la plej bona, mi eĉ diras la sola tradukilo. Simila al lerta aktoro, kiu ludas ĉiujn rolojn, kaj intersekve montriĝas reĝo aŭ rabisto, poeto aŭ komercisto, junulo aŭ maljunulo, kvankam li tamen restas si mem, sammaniere Esperanto fariĝas ĉu angla, ĉu rusa, ĉu greka, ĉu latina, ĉu franca, kaj tamen ĉiam ĝi restas Esperanto. Pro tio, ne nur ĝi tradukas perfektege la sencon de teksto fremda, sed plie ĝi eniras profunden ĝis la intimeco mem de la lingvo, kaj revivigas ĝian movadon, ĝian sonoradon, unuvorte ĝian genion mem. Rigardu ĉiujn librojn dissemitajn tra tiu skribotablo, vi tie trovos ne nur kolektojn faritajn el ĉiuj fremdaĵoj eblaj kaj imageblaj, rusaj, polaj, svedaj, finnaj, k. t. p., sed ankaŭ la famajn geniojn, kiuj honoras la homaron, Shakespeare’on, Schiller’on, Molière’on, Lafontaine’on, Homeron, Virgilion. Kaj se malfeliĉe tiu aro ne estas ankoraŭ tre plena, tio devenas ne de la neebleco de Esperanto por traduki la trezoron literaturan de la Universo, sed nur de la malofteco de la legantoj, sekve de l’ aĉetantoj ; kaj tiu malofteco malhelpas la eldonistojn, kiuj ne povas provi produkton ne sufiĉe gajnigan. Esperanto vastiĝu kaj baldaŭ ĝi havos la plej riĉan libraron en la tuta mondo. (Dum Henriko parolas, Aleksandro turnetas neatente la folietojn de la unua libro troviĝanta sub sia mano).

ALEKSANDRO

Ha ! je Dio ! Mi kredas, ke vi agas kun mi, kiel kun naivegulo. Vi pretendas, ke via Esperanto revivigas la genion mem de ia lingvo. Aŭskultu do tiujn du versojn : (Li legas, sed uzante sian nacian elparalon, kaj ne akcentante).

Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj
Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo…

kaj diru al mi, ĉu sub tiu barbareco oni povas retrovi la mirindan movadon de la Virgilia verko :

Arma virumque cano, Trojæ qui primus ab oris
Italiam, fato profugus, Lavinaque venit…

HENRIKO

Unue mi povus respondi : estas via elparolmaniero kiu estas barbara. Aŭskultu. (Li legas siavice, sed bonege akcentante.)

ALEKSANDRO

Mi konfesas, ke tiamaniere legitaj, tiuj versoj ŝajnas malpli malbonaj. Sed mi opinias, ke ekzistas neniu rilato inter tio kion vi deklamis kaj la poemo latina.

HENRIKO

La rilato estas kontraŭe tre mallarĝa. Se ĝi ne ekzistus, vi ne elparolus tiun vorton : barbareco, kiu, mi tion konfesas, estas proksimume ĝusta. Se vi legus la samajn versojn tradukitajn turke aŭ arabe, ĉar la malsimileco inter ambaŭ lingvoj estas grandega, neniu rilato ebla naskiĝus en via cerbo. Certe la lingvo Esperanto ne estas latina, kiel ĝi estas nek franca nek hispana, sed ĝi memorigas tiujn ĉi lingvojn ; kaj la similecoj estas tiel profundaj, ke ili, ŝajnante naturaj, ne estas rimarkataj, dum nur aperas la malsimilecoj. Se iam en traduko latina, vi estus skribinta armoj anstataŭ arma, viron anstataŭ virum, alvenis anstataŭ venit, via profesoro tute prave estus ekkriinta : kiaj barbarismoj ! Kaj, ĉar tiuj vortoj, tute rajtaj en la Esperanta lingvo, estas ja barbarismoj en la latina, vi nun ekkrias : kia barbareco ! Tamen vi ne povas postuli, ke oni traduku Eneidon latine.

ALEKSANDRO, ridetante

Ne certe ! Sed vi ne pretendas, mi tion supozas, ke vi eltronigos iam la latinan lingvon por ĝin anstataŭi per via Esperanto. Ĉar fine, se la Cicera lingvo estas vere mortinta, se bedaŭrinde, kiel mi timas, ĝi ne estas revivigebla, tamen sendiskuteble ĝi restas la fonto de la plejmulto el idiomoj nun parolataj en Eŭropo : kaj la lernado al ĝi estas necesego por la homo, kiu volas koni la modelilon en kiun estis fandigita la homa paroleco, antaŭ kiam ĝi vestis la formon, sub kiu ĝi aperas al ni hodiaŭ.

HENRIKO

Esperanto ne pli eltronigos la latinan lingvon, ol ĝi eltronigos la aliajn idiomojn nune vivantajn. La Virgilia lingvo estas kaj ĉiam restos la patro, la respektegita prapatro, de la homa lingvaro. Sed ekzistas punkto al kiu mi deziras altiri vian atenton. Ju pli la jarcento antaŭeniros, des pli la literaturaj lernadoj estos forlasitaj pro tempmanko kaj anstataŭitaj de sciencaj lernadoj necesegaj. Je la tempo pasinta la tuta spirita posedaĵo de bonsocieta homo konsistis el la kono tre plena de antikvaj literaturaj ĉefverkoj. Ne estas same hodiaŭ : kaj oni facile povas antaŭvidi epokon, ne tre malproksiman, en kiu la kompreneco de tiuj ĉefverkoj estos proksimume tute perdita. Feliĉe Esperanto tie troviĝos. Je tiu epoko ĝi estos akceptita kiel universala lingvo kaj konita de ĉiuj. Dank’ al ĝia mirinda fleksebleco, kiu ebligas, ke ĝi fotografas litere la tekston, kiun ĝi tradukas, ĝi igos facila por la amantoj de belaj literaturaĵoj la legadon de tiuj poemoj, kies studadon en la originala teksto ne permesos al ili la batalado por la vivo.

Fine, oni ne devas forgesi, ke se en la latina idiomo troviĝas la lingvara modelilo, en Esperanto, kaj nur en Esperanto, kuŝas la ĉefa ideo, kiu direktis la formiĝon de tiu modelilo. Sola la genio de doktoro Zamenhof sciis presi sur ĝin tiun karakteron de ideala perfekteco, kies la aliaj lingvoj kaj eĉ la latina prezentas nur skizojn pli-malpli perfektajn.

ALEKSANDRO

Kion vi volas diri ?

HENRIKO

En ĉiuj gramatikoj troviĝas certe la principo de tiu modelilo, sed tiel maskita de esceptaĵoj, de nekorektaĵoj, de neregulaĵoj, de idiotismoj, ke ĉiuj tiuj lingvoŝaŭmoj malhelpas la vidon de la linioj ĝeneralaj kaj kaŝas la vidaĵon de la kuneco. Nenio simila en Esperanto. Ĝia gramatiko ne estas ia ajn gramatiko komparebla kun ia ajn alia ; ne : ĝi aperas kiel la gramatiko ideala, abstrakta, ece logika, kiel la sola leĝo de lingveco, sendependa de loko aŭ de tempo, senŝanĝa, senmova, fine kiel la Gramatiko. Dank’ al ĝi, ne estas la vorto, kiu altrudiĝas al la penso kaj ĝin direktas, kiel tio okazas tro ofte ĉe la naciaj idiomoj, en kiuj la sama voĉsono estas kelkafoje uzebla laŭ dudek diversaj sencoj ; sed kontraŭe estas la ideo, kiu uzas la vorton, kiel substratum, sur kiun ĝi sin apogas, kiel peron inter si kaj la afero esprimota. Kiam eĉ Esperanto havus nur tian kvaliton, tio sufiĉus, por ke ĝi fariĝu pedagoga ĉefilo : kulturi la cerbon de la junulo, lin instrui pri la reguloj de logikeco kaj de metodo, kaj al li lernigi kiamaniere oni devas pripensi.

ALEKSANDRO, ridetante

Vi penas por min konverti al Esperanto ; sed mi timas, ke vi perdos vian tempon kaj vian klopodon. Fine, kiu vivos, vidos. Se iam ĉiu ĝin parolas, eble mi min decidos pri tiu lernado.

HENRIKO

Se ĉiu rezonus kiel vi, ne morgaŭ sonorus la trumpetado de fina triumfo.

ALEKSANDRO, rigardante sian poŝhorloĝon

Je Dio ! La horoj pasis ; kaj mi havas tempon nur sufiĉan por aliri al la stacidomo. Preterlasi dufoje mian vagonaron, min forte ĉagrenus. Mia familio estus maltrankvila ; kaj mi estus devigata al ĝi telefoni.

HENRIKO, ridantete kaj petole barante la vojon

Mi permesos vian eliron nur, kiam vi estos tradukinta tiun lastan vorton per ĝia samsenca vorto… latina.

ALEKSANDRO

Mi konfesas, ke tia samsenca vorto ne estas ekzistebla.

HENRIKO

Vi eraras : ĝi ekzistas, sed ne en la lingvo parolita ĉe la Aŭgusta epoko. Ĝi ekzistas en la idiomo, kiu fariĝis ĝia daŭriganto, ĝia sola kaj vere rajta heredanto. Tiu lingvo estas nek la liturgia, nek la skolastika latinidiomoj ; ĉar ili montriĝas nur kiel mumigitaj restaĵoj de lingvo iam vivega. Tiu lingvo, amiko mia, estas Esperanto. Estas ĝi, kiu, post kovado dekkvarfoje jarcenta, fine disrompis la muretojn de sia ĉelo, kaj forflugis, kiel brilega papilio, forlasinte sur la tero la haŭton de la latinidiomo, kiu estis por ĝi nur pera formiĝo (krisalido).

ALEKSANDRO, ridetante

Mi kredas, ke vi iras tro malproksimen : via fervoro por Esperanto vin alflugigas, for de limoj permesitaj de la malvarma racio, al regionoj tro poeziaj por esti veraj. Cetere (ĉu mi uzos vian komparon ?) la latinidiomo ne povas esti la Esperanta krisalido, ĉar tiu lingvaĵo devenas de la kolektaĉo de ĉiuj nunaj idiomoj.

HENRIKO

Sed kiaj do estas preskaŭ ĉiuj nunaj lingvoj ? Ĉu ili ne estas la latinidiomo mem, kiu subite haltis, je la V-a jarcento, kaj kiu daŭrigis sian paralelan evolucion en la ses aŭ eĉ en la sep lingvojn de ĝi naskitajn ? Se la Roma Imperio ne estus elfalinta, ĝia lingvo estus sekvinta sian normalan evolucion, kaj hodiaŭ ĝi tiel diferencus la Tito-Livian idiomon, kiel tiu ĉi lasta diferencas la malnovajn formojn latinajn, trovitajn sur la plataj ŝtonoj de antaŭhistoria Romo, sur tiuj platŝtonoj, kiujn sciencistoj hodiaŭ silabas nur tre malfacilege. Ni supozu momente, ke la Barbara ekokupado ne fariĝis, ke Romo konservis sian potencon, kio tiam estus okazinta ? La Romanoj estus devigitaj krei novajn vortojn por esprimi objektojn, ideojn kaj bezonojn novajn. Plie ilian lingvon estus riĉigintaj multaj fremdaj elementoj, slavaj, germanaj kaj skandinavaj. Fine, obeinte la ĝeneralan leĝon, kiu ĉefas la evolucion de lingvoj, iom post iom la latinidiomo estus simpliginta sian gramatikon, forpreninte el ĝi ĉiujn neregulaĵojn kaj ĉiujn esceptojn. Sed kion do faris Esperanto ? Ĝi ĉerpis en la Roma antikva fundo la ok dekonojn el siaj radikvortoj : ĝi prunteprenis la restaĵon al Nordaj popoloj, al nacioj kiujn la Romanoj nomis Barbara mondo, al gentoj, kiuj iom post iom estus inokuliĝintaj en Imperion, se ili ne estus detruintaj ĝin perforte. Fine, preterpasinte la evolucion ĉiam malrapidan, Esperanto simpligis la gramatikon ĝis limoj de ebleco, kaj senkompate detranĉis ĉiujn neregulaĵojn kaj ĉiujn esceptaĵojn. Do, vi tion bonvolu aŭ ne, pro siaj internaciaj devenoj, Esperanto estas kaj povas esti nur novlatina lingvo : ĝi sufiĉe malsimilas la veran latinidiomon por ke ĉiu konfuzo kun ĝi estus neebla, sed samtempe ĝi sufiĉe ĝin similas, por ke Esperanton lernu ludante ĉiu homo kapabla legi Tacitan paĝon : unuvorte Esperanto prezentas sufiĉe ĝuste la formon, kiun hodiaŭ vestus la Virgilia lingvo, se Romo estus daŭriginta ĝis niaj jaroj sian ĉefan agadon : la sintezo de idiomoj parolataj en la vasta Imperio.

Antaŭ dekkvar jarcentoj ekzistis lingvo universala kaj internacia, ilo potenca de paco kaj de konsento ; ĉar, dank’ al ĝi, la Pax Romana ne estis mensoga vorto. Subite ĝi ekfalegas per terurega rompego, kiu samtempe mortigas la povon, sur kiun ĝi sin apogis : kaj tuje la tuta homaro dividiĝas laŭ sennombraj grupoj, fremdaj kaj malamikaj unu kontraŭ la alia. Sed viro aperas, li revas revivigi, ne la Roman Imperion, ĉar feliĉe tia afero estas neebla, sed tiun lingvon universalan kaj internacian, tiun ilon potencan de paco kaj de konsento, kiun oni kredis mortinta, sed kiu nur dormadis. Li ĝin prezentas al la mondo, ne similan al la lingvo, kiu ekzistis antaŭ dekkvar jarcentoj, sed al la lingvo, kiu ekzistus hodiaŭ se la antikva rompego ne estus okazinta. Nu, mi certigas, ke ĉiu inteligenta kaj altkora homo devas, ne nur ne kontraŭbatali tiun genian viron, ne nur ne montriĝi pri li neŭtra kaj indiferenta, sed kontraŭe, ke li devas fariĝi lia agema kunlaboranto, kaj lin helpi, per ĉiuj eblaj rimedoj, por ke li povu efektivigi tiun superhoman laboron : realligi la internacian ligilon iam rompitan de la Ĝenserikaj barbaraj bandoj.



listo de reeldonitaj propagandiloj

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert