Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

reiri al la prezenta paĝo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


— Paĝo 20 —


Malplilarĝigi

Trinkejoj

La fontoj estas malfermitaj al publiko, de la sesa matene, ĝis la deka vespere. Graciaj junaj fraŭlinoj senpage, disdonas akvajn glasojn al trinkuloj kaj trinkulinoj.


Varmbanejaj Establejoj

Dividitaj en tri klasoj, arangitaj laŭ la plej novaj eltrovaĵoj de la scienco, kun la lukso kaj komforto, taŭgantaj al ĉiu klaso.

Unua Klaso : Banoj simplaj, kun duŝoj, varma aero, gasa acido karbonika, ŝvitbanoj, piedbanoj, lumbanoj, naĝbanoj ; Duŝoj, varmaj kaj malvarmaj, intestaj, vaginalaj grandaj duŝoj, Vichy’aj duŝoj ; Enspiradoj, pulvorigaĵoj, stomaka lavado, elektrokuracado, meĥana kuracado, masaĝoj k.t.p. Prezo por ĉia operacio : de 2 f. 50 ĝis 5 f. kaj ĝis 15 f. por luksaj kaj specialaj kuracadoj, skerma ĉambro estas en la Establaĵo.

Dua Klaso : Banoj simplaj, kun duŝoj, varma aero, ŝvitbanoj, piedbanoj ; Duŝoj ordinaraj, intestaj, vaginalaj, Vichy’aj duŝoj, enspiradoj, stomaka lavado, k.t.p.

Prezo por ĉia operacio : de 1 f. 50 ĝis 3 f. 25.

Tria Klaso : Banoj ordinaraj, kun duŝoj ; diversaj duŝoj. Prezo por ĉia operacio, de 0,20 ĝis 1 f. 10.

Por pli kompletaj sciigoj, sin turni al oficejaj sciigoj.


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


reiri al la prezenta paĝo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert