Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
DistraĵojKazino. — Sidanta je la fino de la malnova parko, la Kazino, aliformigita multfoje, nune kunigas ĉiujn kondiĉojn de lukso kaj komforto. Ĉirkaŭata per terasoj komunikantaj al la verando, kie okazas la vesperaj koncertoj, ĝi enhavas riĉan teatron, ĉambregon kun grandega scenejo, sur kiu ludas famaj artistoj. Alterne, ĉiujn vesperojn, prezentadoj lirikaj aŭ dramaj. Festosalonoj, granda halo ; salono por legado, korespondado, interparolado, bilardoj ; virinaj salonoj ; rondo kaj restoracio.
Familiaj abonoj : Diversaj prezoj. Unu fojon, ĉiu semajne, la abono povas estis interrompata. La Internacia Rondo. — Apud la parko enirejo strato Sornin, salonoj por festoj, ludoj, bilardoj, […] |
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert