Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
antaŭ ← | → post |
En kelkaj el la antaŭaj Kongresoj, neesperantistoj, kiuj troviĝis inter Kongresanoj, diris — kaj eĉ publikigis — « oni, en tiu Kongreso, aŭdas paroli ĉiujn lingvojn, escepte Esperanton ! » Por eviti la malbonegan impreson, tiel faritan sur la publiko, ni insiste petas niajn Gesamideanojn, paroli ĉiam kaj ĉie Esperante, ne nur en la Kongresejo, sed eĉ sur la stratoj, dum la promenadoj, eĉ inter samnacianoj.
Plej bona propagandilo estas montri al la komercistoj, ke nia lingvo estas jam multe parolata de nefrancoj ; pro tio, ni insiste petas la Kongresanojn, kiam ili eniros magazenon, restoracion, teatron, k. t. p., paroli Esperante almenaŭ komence kaj eĉ se ili scipovas la francan lingvon. Poste ili povos uzi lingvon konatan de la komercisto, sed dirante ke ili estas mirigitaj, ĉar la komercisto ne konas Esperanton.
La Parizanoj estas facile mokemaj, precipe rilate al la aferoj, kiujn ili ne konas : sekve ni insiste petas la Kongresanojn ne promenadi sur la stratoj kun flagoj, kostumoj aŭ gestoj, kiuj eble ne estus komprenataj kaj okazigus ridojn aŭ mokojn. La Organiza Komitato — kiu konsistas el spertaj Parizanoj — preparis je tiu vidpunkto tion, kion oni povas fari ; sekve la Kongresanoj fidu al ĝi kaj nenion faru antaŭ ol peti ĝian opinion !
Plej ofte la neesperantistoj ne komprenas tion, kion celas Esperantista Kongreso — eĉ ankaŭ kelkaj nenion scias pri Esperanto ; estos do bona propagandilo disdoni foliojn pri tiaj faktoj. Certe oni ne devas disdoni ilin amase kaj hazarde en ĉiuj lokoj kaj momentoj ; sed tamen estas necese, ke oni profitu ĉiujn bonajn okazojn por tion fari. Pro tio, la kongresanoj ricevos kelkajn foliojn speciale presitajn pri la Kongreso, france redaktitajn, kaj kiujn ili estas petitaj disdoni speciale al la personoj, kiuj ŝajnos interesiĝi pri la okazintaĵoj de la Kongreso.
… Iru 36, quai des Orfèvres, ĉiutage inter la 10-a kaj 11-a ; tien oni alportas ĉiujn objektojn trovitajn sur la publikaj vojoj. Por la objektoj perditaj en la Métro, iru ĉe la Stacio de “ Palais-Royal ”, sed nur la tagon mem kaj la morgaŭan tagon.
Ĉar bedaŭrinde ankoraŭ nun nemultaj veturigistoj scipovas Esperanton, estos malfacile por la nefrancaj Kongresanoj klarigi al ili per la parolo la adreson, kiun ili deziras aliri ; sed vidante tiun adreson skribitan, la kondukistoj senerare komprenos.
Ekzistas kolekto de ĉiuj adresoj de komercistoj en Paris, aranĝita laŭ alfabeta ordo kaj profesia ordo ; oni trovas tiun dikan volumon en ĉiuj kafejoj, kie oni povas tralegi ĝin senpage, se oni nur mendas trinkaĵon. Ankaŭ oni trovas ĝin en la stacidomoj kaj grandaj bankoficejoj.
La Akceptejo estas ĉe Palaco-Gaumont. Troviĝas en ĝi :
Disdonejo de la definitivaj Kongreskartoj kaj de la kongresaj dokumentoj ;
Monŝanĝejo, organizita de la “ Société Générale ” ;
Poŝtoficejo, kie la Kongresanoj povos efektivigi poŝtajn operaciojn ;
Oficejoj, por la luado de la sidlokoj ĉe la teatro, la alpreno de la biletoj por la diversaj ekskursoj, vizitoj kaj promenadoj, k. t. p. ;
Vendejo, kie oni povos aĉeti ĉiajn esperantaĵojn ;
Ekspozicio de diversaj dokumentoj, libroj, objektoj, k. t. p. difinitaj por montri al la Kongresanoj kaj al la pariza publiko la nunan disvastiĝon de nia lingvo ;
Oficejo de la Komisiono de loĝejoj, kie la alvenantoj, kiuj ne antaŭzorgis pri ilia loĝejo, povos trovi adreson de hotelo ;
Adresejo, en kiu oni trovos la adresojn en Paris de ĉiuj Kongresanoj, kiuj bonvolos konigi ĝin. Por ke tiu kolekto estu kiel eble plej senmanka, la Kongresanoj, kiuj ne estas loĝitaj per la Komisiono, bonvolu sciigi ilian adreson al la oficisto de tiu adresejo.
Argentina Respubliko : 91, boulevard Haussmann. — Aŭstrio-Hungarujo : 21, rue Laffitte. — Bavarujo : 21, avenue d’Antin. — Belgujo : 20, rue de Berri. — Brazilujo : 21, rue Cambon. — Britujo : 7, rue d’Aguesseau. — Bulgarujo : 70, rue de Ponthieu. — Ĉilujo : 2, square La Bruyère. — Danujo : 39, boulevard Haussmann. — Germanujo : 123, rue de Lille. — Grekujo : 17, rue Auguste-Vacquerie. — Holandujo : 59, rue Boissière. — Ĥinujo : 57, rue de Babylone. — Hispanujo : 18, avenue Hoche. — Italujo : 50, rue de Varenne. — Japanujo : 7, avenue Hoche. — Meksikujo : 5, rue Bourdaloue. — Norvegujo : 30, rue de Grammont. — Peruo : 27, rue de Rome. — Portugalujo : 36, rue d’Artois. — Rumanujo : 2, rue de la Banque. — Rusujo : 70, rue de Grenelle. — Serbujo : 10, rue Auber. — Svedujo : 11, rue de la Pépinière. — Svisujo : 15 bis, rue de Marignan. — Turkujo : 28, rue Copernic. — Usono : 36, avenue de l’Opéra.
La Grandaj Magazenoj de Paris estas mondfamaj kaj viziti ilin estas tre interese. La Esperantistoj, kaj precipe la Esperantistinoj, devos speciale iri ĉe la magazenoj de “ Bon Marché ”, rue du Bac, 135, ĉar ekzistas Esperantista Grupo inter ĝiaj oficistoj kaj la direkcio subvenciis la Kongreson.
La aliaj magazenoj estas : “ Au Printemps ”, “ Galeries Lafayette ”, “ Louvre ”, “ Samaritaine ”, “ Pygmalion ”, “ Bazar de l’Hôtel-de-Ville ”, “ Petit St-Thomas ”, “ Trois Quartiers ”, k. t. p.
La Poŝtoficejoj estas sufiĉe multenombraj : ili troviĝas en teretaĝaj butikoj, escepte la Centra Poŝtoficejo, kiu havas specialan kaj grandan monumenton (rue Etienne-Marcel). Tiuj Poŝtoficejoj estas montrataj per skribaĵo sur la fasado, kaj nokte per blua lanterno. Ili estas malfermataj de la 7-a matene ĝis la 21-a ; sed la lasta kolekto de la leteroj deponitaj en la kestoj okazas je la 18-a (oni povas, afrankinte sian leteron per 5 centimoj plie, deponi ilin ĝis la 19-a) por la forsendo en provincon kaj fremdlandojn.
Por la korespondado en Paris oni povos uzi specialajn leterojn nomitajn “ pneumatiques ” (elp. pnömatik), kiujn oni vendas en la poŝtoficejoj tridek centimojn, kaj kiuj vojaĝas tiel rapide kiel telegramoj.
La telefonoficejoj kaj telegrafoficejoj troviĝas en la poŝtoficejoj.
Ni invitas la nefrancajn Kongresanojn, ĉiam komence paroli Esperante en la poŝtoficejoj. Dank’ al la klopodo de la « Societo de Esperantistaj Poŝtoficistoj », kaj speciale de S-ro di Rienzi, poŝtinspektoro en Paris, varma propagando estis farita antaŭ la Kongreso ; la poŝtoficistoj aŭdis pri Esperanto, kaj la vido de nefrancaj Esperantistoj, kiuj bezonas Esperanton, naskos certe rimarkindajn rezultatojn.
En Francujo la Ŝtato havas la monopolon de la fabrikado kaj vendado de la tabakaĵoj kaj alumedoj. Pro tio, tiuj du produktaĵoj kostas iom pli kare ol en multaj aliaj landoj. Pro sama kaŭzo ili estas vendataj en specialaj magazenoj montritaj tage per ruĝa tabakstango (karoto) kaj nokte per ruĝa lanterno.
En Francujo la fajrigiloj (france : briquets, elparolu : brike) devas pagi imposton, kaj por montri ke tiu imposto estas pagita, speciala stampo estas metita sur la fajrigilo ; estas malpermesate uzi fajrigilon ne havantan tiun markon.
Luksaj fumaĵoj estas venditaj en speciala magazeno 23, Boulevard des Capucines.
Preskaŭ ĉiutage okazas ĉevalkuradoj, ĉu en la parkoj de Boulogne kaj de Vincennes, ĉu en iu ĉirkaŭurbo. La spektaklo estas ĉefe interesa en la unuaj (Auteuil, Longchamps, Vincennes), kie multaj Parizanoj ĉeestas. Aliparte grandaj afiŝoj algluitaj en multaj lokoj en Paris sciigas la datojn kaj lokojn de tiuj ĉevalkuradoj.
Estas en Paris multaj banejoj, kiuj troviĝas en ordinaraj domoj kaj estas montritaj per la nomo : Bains.
Sur la Seine en Paris estas kelkaj banejoj, kie oni povas bani sin eĉ se oni ne kapablas naĝi, ĉar parto estas provizita de ligna planko. La prezo de enirado kaj uzado de tiuj banejoj estas tre malkara. Ili troviĝas ĉefe inter la Ponto de la Concorde kaj la Ponto au Change.
antaŭ ← | → post | |
al prezento-paĝo pri la 10a |