Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al prezento-paĝo pri la 10a


antaŭ ←        → post

DEKA UNIVERSALA
KONGRESO DE ESPERANTO

PARIS 2-9 Aŭgusto 1914

MANLIBRO
DE LA
KONGRESANO

[3/5]

II. — IRRIMEDOJ

Piedaj vojiradoj.

— Atentu la veturilojn, kiuj ĉiam kaj ĉie rapidas.

— En Francujo, veturilo, kiu renkontas alian sur la sama vojo, klinigas sian irdirekton al sia dekstra flanko ; veturilo, kiu sekvas alian, kaj deziras preterpasi ĝin, vojiras je ties maldekstra flanko.

— La Policanoj helpas la publikon transiri la stratojn ; sufiĉas, ke oni petu ilin pri tio, se ili ne haltigas mem la veturilojn. Por tion fari, ili uzas geston de malgranda blanka bastoneto.

— Estas malpermesite forlasi paperon sur la strato (se oni donas al vi prospekton, vi devas konservi ĝin) ; se vi ne tion obeas, la policanoj rajtas alkonduki vin al la policejo.

Amuzeta desegnaĵo de policano

Ĉevalaj fiakroj.

La fiakroj (escepte kelkaj tre malmultenombraj, kiujn preferinde oni ne uzu) surhavas taksimetron.

Sur la taksimetro estas malgranda ruĝa flageto sur kiu estas skribita " libre " (libera). Kiam la flageto estas levita, la fiakro estas libera kaj oni povas uzi ĝin.

La liberaj fiakroj ĉeestas laŭlonge de la stratoj, ĉe la mezo de la ŝoseo.

Tarifo (en Paris kaj ĉirkaŭaĵoj) : ĝis 1200 metroj aŭ 9 minutoj da atendo : 0 fr. 75 ; por 400 pluaj metroj aŭ tri minutoj : 0 fr. 10.

Aldonoj. — Pakaĵoj : 0 fr 25 por ĉiu pakaĵo. — Ĉirkaŭaĵoj : vojaĝanto, kiu forlasas la veturilon ekster Paris, devas pagi 0 fr. 50 kaj plie 0 fr. 25 por ĉiu kilometro, kiun devos trairi la veturisto por reveni Paris’on. — Nokte : en Paris : 0 fr. 50, kioma ajn estu la distanco.

Oni devas pagi nur la monsumon montritan de la taksimetro kaj de la tabelo titolita " Suppléments ", t.e. alpagoj. Kiel trinkmono, oni donas ĝenerale la dekonon de la pagita prezo (minimume 0 fr. 25).

Aŭtomobilaj fiakroj.

Parize nomitaj " taxi-auto " (elparolu : taksi-oto, aŭ pli simple : taksi).

La uzado estas simila al tiu de la ĉevalaj fiakroj, sed la tarifo estas iom pli alta, almenaŭ por la taksi, kiuj havas ruĝan flageton ; malmultaj havas bluan flageton (malpli kara tarifo), aŭ blankan flageton (pli kara tarifo) ; ni parolos nur pri la unuaj.

Tarifo N° 1 (por 1 aŭ 2 personoj, en Paris) : ĝis 900 metroj aŭ 7 minutoj da atendo : 0 fr. 75 ; por 300 pluaj metroj aŭ 2 minutoj : 0 fr. 10.

Tarifo N° 2 (por pli ol 2 personoj, en Paris aŭ ekster Paris) : ĝis 750 metroj aŭ 7 minutoj : 0 fr. 75 ; por 200 metroj plie aŭ 2 minutoj : 0 fr. 10.

Alpagoj. — Nokte : 0 fr. 50, kioma ajn estu la distanco. — 0 fr. 25 por unu pakaĵo. — Ĉirkaŭurbo : vojaĝanto, kiu forlasas la veturilon ekster Paris, devas pagi 0 fr. 50 kaj plie 0 fr. 50 por ĉiu kilometro, kiun devos trairi la veturisto por reveni Paris’on.

" Autobus " oj.

Parize oni nomas " autobus " (elparolu : otobüs), aŭtomobilajn veturilojn, kiuj transportas ope vojaĝantojn.

Ĉiu veturilo surportas antaŭe grandan literon kaj la nomon de la loko kien ĝi iras ; kiam ĝi estas plenplena, sub tiu nomo aperas la vorto " complet ".

La veturiloj haltas nur en difinitaj lokoj ; kelkaj el tiuj haltoj estas devigaj ; ili estas montritaj sur la stratoj per tabuleto ruĝe pentrita, sur kiu estas skribita : " arrêt obligatoire " kaj kiu estas ĝenerale lokita sur iu lanternkolono. Apud tiu tabeleto troviĝas aro da biletoj, numeritaj laŭorde ; kiam oni alvenas por atendi la veturilon, oni devas preni tuj la supran bileton ; ĝi montras la ordon por aliri la veturilon.

Aliaj haltoj ne estas devigaj ; la veturilo haltas nur kondiĉe, ke oni signas al la maŝinisto ; ili estas montritaj per verda tabuleto, sur kiu estas skribita : " arrêt facultatif ".

Nokte tiuj haltoj estas ĝenerale montritaj per vitro verda de la lanterno, apud kiu ĝi troviĝas.

La prezo estas dekkvin centimoj en la unua klaso, kaj dek centimoj en la dua klaso, se oni trairas nur parton de la trairado de la veturilo, parton, kiun oni nomas " sekcio " (france : section) ; la prezo estas dudek kvin centimoj en la unua klaso aŭ dekkvin centimoj en la dua, se oni trairas du aŭ kelkajn sekciojn. La limoj de la sekcioj estas enskribitaj sur tabeloj lokitaj sur la flanko de la tegmento de la veturilo, sub la nomoj de la lokoj, kie komenciĝas kaj finiĝas la trairado de la veturilo.

Oni devas tuj pagi por pluraj sekcioj, se oni intencas trairi ilin.

La mono estas ricevita de oficisto, kiun oni nomas france conducteur (elp. Kôdüktör). Li devas doni interŝanĝe papereton, sur kiu estas presita la ricevita monsumo. Oni devas zorge konservi tiun bileton por montri ĝin laŭ peto de la kontrolistoj.

Oni povas forlasi la veturilon nur en la devigaj haltoj aŭ en la nedevigaj ; sed, la maŝinisto haltigas la veturilon en tiuj lastaj, nur se vojaĝanto deziras eniri aŭ eliri. Antaŭ ol alveni al la nedeviga halto, ĉe kiu oni deziras eliri, oni devas do averti la maŝiniston puŝante la butonon de elektra sonorilo, kiu troviĝas en la veturilo mem, aŭ konigante sian intencon al la monricevisto.

En kelkaj el tiuj veturiloj troviĝas plano, kiu montras la vojon sekvitan, la devigajn kaj nedevigajn haltojn kaj la limojn de la sekcioj.

Estas malfacile desegni malgrandan planon, kiu montrus la vojojn sekvitajn de ĉiuj tiuj veturiloj, pro ilia granda nombro ; multaj parizanoj konas nur la vojojn de la " autobus "-oj, kiujn ili kutime uzas. La Kongresanoj agos prudente, demandante de la parizaj samideanoj sciigojn pri la uzo de tiu aŭ tiu ĉi " autobus ".

La " autobus "-oj kaj tramveturiloj komencas sian trairadon je ĉirkaŭ la 6-a matene kaj finigas ĝin ĉirkaŭ la unua matene.

Tramveturiloj.

France oni nomas ilin tramways aŭ malpli longe tram. Preskaŭ ĉiuj estas elektre movataj.

La uzmetodo estas simila je tiu de la " autobus "-oj (vidu supren) ; la tarifo estas : por unu sekcio, dek-kvin centimoj en la unua klaso, kaj dek centimoj en la dua klaso, kiel en la " autobus "-oj ; por pli ol unu sekcio : dudek centimoj en la unua klaso kaj dek-kvin centimoj en la dua.

Urbaj fervojoj.

Parize Métro kaj Nord-Sud (elp. Nor-Süd).

La plano, kiun ricevas ĉiuj Kongresanoj, montras la diversajn liniojn kaj iliajn staciojn ; tre facila estas pro tio la uzado de tiu irrimedo. Aliparte en la stacioj, kaj eĉ apud la enirejo de multaj stacioj, troviĝas grandaj tiaj planoj. Tiuj stacioj estas nokte lumigitaj sur la strato per ruĝaj lanternoj.

Enirante en stacion, oni devas aĉeti bileton ĉe la giĉeto : la prezoj estas dudek-kvin centimoj en la unua klaso, kaj dek-kvin centimoj en la dua. Antaŭ la 9-a matene, oni povas aĉeti bileton por iro kaj reveno : prezo dudek centimoj.

Bileto de unu el la du Kompanioj (Métro kaj Nord-Sud) valoras por vojaĝi sur la linioj de la alia. Oni povas tiamaniere ŝanĝi je vagonaro multfoje se necese, sed la bileto ne plu valoras, se oni foriras el la stacioj.

Kiam oni estas aĉetinta sian bileton, oni malsupreniras al la kajo, kie oficisto kontrolas la bileton, truetante ĝin. Oni devas konservi sian bileton kaj nur forĵeti ĝin en specialan skatolon, kiam oni forlasas stacion.

Necese estas tre atenti pri la taŭga kajo. Ĉe ĉiu kajo pendas granda tabulo, sur kiu estas skribita la nomo de la lasta stacio de la linio (ekzemple direction de Vincennes). Se oni eraras, oni povas resupreniri por aliri alian kajon ; en kelkaj stacioj, oni devas, por tion fari, montri sian bileton al la oficisto, kiu estas ĉe la pordo.

La vagonaroj haltas dum tre malmulte da tempo en ĉiu stacio ; sekve oni devas rapidi por eniri aŭ eliri vagonon. Sed oni devas tre atenti fari tion nur kiam la vagonaro estas tute haltiĝita : agi alimaniere estas tre danĝere.

En la unua klaso, oficisto kontrolas la biletojn : se oni havas bileton de dua klaso, oni pagas al li la diferencon de la prezoj, t. e. dek centimojn, kaj li donas interŝanĝe bluan papereton.

Estas malpermesite fumi en la vagonoj ; sed oni povas fumi ĉe la kajoj.

Ŝipoj.

Vaporŝipetoj nomitaj france Mouches t. e. muŝoj, laŭiras " La Seine " tra Paris, kaj estas tre agrable, precipe dum la somero, vojaĝadi sur tiuj ŝipetoj. Aliparte la prezo estas tre malkara, ĉar vojaĝo el unu ekstremaĵo de Paris al la alia kostas nur kvin centimojn semajne kaj dek centimojn dimanĉe.

La halto-boatoj estas ĉiuj sur la dekstra bordo de la rivero ; ekzistas unu apud preskaŭ ĉiu ponto.

Oni pagas sur la ŝipo mem, kaj la oficisto interŝanĝe donas kupran peceton, kiun oni redonas al alia oficisto, forlasante la ŝipon.

Ĉirkaŭa fervojo.

Ekzistas speciala fervojo nomita france Ceinture (elp. Sintür), kiu ĉirkaŭas la urbon, pasante en la proksimecon de la fortikaĵoj. Multaj stacioj troviĝas sur ĝi, sed de la konstruado de la urba fervojo oni ne plu multe uzas ĝin, escepte la linion, kiu iras el la stacio Saint-Lazare ĝis Auteuil (vidu planon) ; ĝi trairas Auteuil kaj Passy, tre beletajn kaj loĝeblajn kvartalojn. La prezoj de la vojaĝoj estas tre malkaraj kaj la vagonaroj tre oftaj.

Mapo de la ĉirkaŭa-zona fervojo

Plilarĝigi (965)

antaŭ ←        → post
  al prezento-paĝo pri la 10a  


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org