Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Pri la Hindo-Eŭropaj lingvoj kaj Esperanto
de Th. Cart

Tiu mallonga pristudo pri la historio de hindeŭropaj lingvoj kaj ties influo dum la kreo de la lingvo internacia Esperanto datumas de 1910.

La aŭtoro, Théophile Cart ["teofil’ kar’"] (1855-1931), estis Franca lingvisto, kiu ludis gravan rolon por Esperanto : kiel verkisto de lernolibroj (la "Bildaro"), kiel eldonisto, kaj dum la jaroj 1920 kiel prezidanto de la E-a Akademio.

Tiu artikolo prezentas tezojn pri lingvoscienco. En 1910 la opinio pri la deveno de la nova lingvo kaj pri ties rilatoj kun la nuntempaj kaj kun la estintaj lingvoj estis resumebla tiel : Esperanto pli-malpli estas la formo kiun estus akirinta la lingvo latina, se ankoraŭ ĝi estus uzata. Tiu tezo aperas en la propaganda teatraĵo de Th. Cart "Une heure d’ Esperanto".

Tiuj tezoj iom malfreŝiĝis. Hodiaŭ, Esperantologoj asertas ke nia lingvo, per sia tipo aglutina-izola, parencas kun Ekstrem-Aziaj lingvoj kiel la Korea, la Ĉina, la Japana.

La artikolo de Théophile Cart finiĝas pri konsideroj pri la evoluo de Esperanto. Cart estis fama "Fundamentisto" : tiu konduto postulis striktan fidelecon al la Fundamento de Esperanto, la libro oficiale agnoskita de la Unua Kongreso de Esperanto en 1905.

Oni riproĉis al "Fundamentistoj", malebligi naturan evoluon de Esperanto. Sed necesas kontraŭe pripensi ke, en 1910, la "Ido-krizo" kiu okazis pro rifuzitaj reformoj, tre endanĝerigis la lingvon internacian. (Tiu krizo ne nur pro lingvistikaj kialoj okazis kaj la rolo de Th. Cart estis malsimpla, konsulti "Vekiĝo !".)

La suba teksto republikigas la broŝuron de 1910, kiu estis aparta eltiraĵo el la gazeto "Lingvo Internacia". Ni fidele rekopiis la tiamajn ortografiojn ; nuntempe la grupoj estas nomitaj : "hindo-eŭropa", "ĝermana". La originala broŝuro enhavas 16 paĝojn, ĝia formato estas 20 cm.

Kovra paĝo.

Ĝeneralaĵoj pri la Hindo-Eŭropaj lingvoj.

I. La Azia grupo :
Sub-grupoj : Hinda  ; Irana.

II. La Eŭropa grupo :
Sub-grupoj : Helena ; Itala ; Kelta ; Ĝermana ; Leto-Slava ; Armena kaj Albana.

Konkludoj.


KOLEKTO DE « LINGVO INTERNACIA »


TH. CART

——

Pri la
Indo-Eŭropaj Lingvoj
KAJ
ESPERANTO

PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33

1910


Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj
kaj Esperanto (1)

————

(1)  Libere verkita por la unua parto, laŭ V. HENRY : Précis de grammaire comparée du grec et du latin, Paris, Hachette. — Pri kelkaj detaloj, kiel ĉiam okazas en sciencaj studoj, la opinioj de prof. V. Henry estas diskuteblaj, sed en sia ĝeneraleco lia verko estas plene fidinda.

La parenceco inter lingvoj rezultas de tio, ke ili devenas unu el la alia, ekz. la franca el la latina, aŭ ke ĉiuj devenas el sama fonto, ekz. la provenca, la franca, la itala, la hispana, la portugala, la reta kaj la rumana el la latina (2).

(2)  Tiu esprimo : deveni el ne estas absolute ĝusta. Lingvo ne devenas el alia : la franca lingvo ne eliris el la latina, ĉar ne eble estas fiksi en la historio la momenton, kiam oni ĉesis paroli latine kaj komencis paroli france. Efektive, la franca lingvo estas ankoraŭ ia latinaĵo, iom post iom ŝanĝata de la sinsekvaj generacioj, kiuj tute ne konscias la faratajn ŝanĝojn. La disiĝo rimarkiĝas nur, kiam oni komparas du malproksimajn periodojn.

En tiu lasta okazo la antaŭulo eble estas konata, ĝi eble postlasis literaturon pli malpli riĉan aŭ almenaŭ kelkajn skribajn dokumentojn, kiuj nin sciigas pri la ĉefaj karakteroj de ĝia vortaro kaj gramatiko ; sed eble ankaŭ ĝi tute pereis, lasinte, kiel postsignon de sia ekzisto, nur la lingvojn mem, kiuj eliris el ĝi.

Tia estas la parenceco inter la indo-eŭropaj lingvoj, kiuj ne devenas unu el la alia, nek el ia historie konata lingvo (3), sed el lingvo jam de longe mortinta, neniam skribita, parolata de ia gento, kies unuan loĝejon ni eĉ ne precize konas. Tiu pragenta lingvo, kiun oni povas rekonstrui nur proksimume, interkomparante diversajn radikojn kaj gramatikajn formojn, elirintajn el ĝi, estas nomita la « komuna Indo-eŭropa lingvo ». Ĝi dividiĝas en du grandajn grupojn : la Azian (aŭ Arian) kaj la Eŭropan.

(3)  Oni ne devas diri : « Tiu greka aŭ latina formo devenas el la sanskrita lingvo. » La sanskrita lingvo ne estas la praavo, ĝi estas nur la plej antikva atestanto, la plej maljuna frato, ĝenerale la plej fidinda por la konsonantoj sed ne por la vokaloj.

I.  AZIA GRUPO

La Azia grupo disiĝis en du sub-grupojn, kiuj estas la Inda kaj la Irana.

1.  Inda sub-grupo

La Inda sub-grupo konsistas el :

a)  La SANSKRITA lingvo, jam de longe mortinta, sed konservata ĵaluze en la liturgiaj lernejoj de la Bramanoj ; ĝi estis tre frue analizita kaj studita de la plej zorgemaj kaj esploremaj gramatikistoj, kiuj iam ekzistis ; ĝiaj plej antikvaj monumentoj, kelkaj himnoj el la « Veda », apartenas al la X-a jarcento antaŭ Kristo, aŭ eble eĉ al tempo pli antikva.

b)  La PRAKRITA lingvo aŭ pli precize la Prakritaj lingvoj, kiuj, jam de multaj jarcentoj antaŭ Kristo anstataŭis la sanskritan en la komuna uzado. La plej konata el tiuj lingvoj estas la lingvo pali, sankta lingvo de l’ budismo.

c)  La MODERNAJ DIALEKTOJ, kiujn oni parolas ankoraŭ nuntempe en granda parto de Indujo : hindi, hindustani, bengali, k. t. p.

2.  Irana sub-grupo

La Irana sub-grupo konsistas el :

a)  La ZENDA lingvo, sendube tiel antikva kiel la sanskrita, konservita en la « Avesta », kaj en aliaj sanktaj libroj, alskribitaj al la fama leĝdoninto Zoroastro, mita kreinto de la kulto de l’ fajro.

b)  La PERSA lingvo, lingvo de la venkitoj apud Maratono. Ĝiaj dokumentoj estas malmultaj ; ili konsistas el surskribaĵoj de la Arkemenidaj reĝoj, najloforme skribitaj.

c)  La MODERNAJ DIALEKTOJ, el kiuj la lingvo de la nunaj Persoj estas la plej grava ; ĝi estas cetere tute difektita per la enkonduko de arabaj kaj turkaj vortoj.

II.  EŬROPA GRUPO

La Eŭropa grupo disiĝis en sep sub-grupojn, kiuj estas la Helena, la Itala, la Kelta, la Germana, la Leto-Slava, la Armena kaj la Albana.

1.  Helena sub-grupo

La Helena sub-grupo ŝajne enhavas nur unu lingvon, la grekan, reprezentatan : en la plej antikva tempo, de la Homeraj poemoj, kies ĉefaj partoj apartenas al la IX-a jarcento antaŭ Kristo ; en la periodo antaŭ kaj post Perikles, de la brilaj ionaj, atikaj kaj aleksandriaj literaturoj ; en la mezepoko, de la bizantaj verkistoj kaj, nuntempe, de la moderna greka lingvo. Sed ĉiuj tiuj dokumentoj apartenas absolute ne al unu sola lingvo, kaj ne konigas al ni ĝuste la parolmanieron de la tempo kaj de la lando, kiam kaj kie ili estis verkitaj : la lingvo de la Homeraj kantoj estas tute artefarita, vera kunmiksaĵo de la eolaj kaj ionaj formoj ; la lingvo de la tragediaj poetoj multe diferenciĝas de la lingvo parolata de la Atenaj aŭskultantoj ; la Bizantaj aŭtoroj skribis greke kiel la skolastikoj latine kaj la hodiaŭaj grekaj gazetoj estas verkitaj en lingvo, kiun pli facile komprenus la fama Perikles, ol neklera nuntempulo.

La vera formo de la lingvo, por difinita periodo kaj provinco de Grekujo, estas feliĉe konata de ni dank’ al tute fidindaj atestantoj : la surskribaĵoj, kiuj spite kelkaj malmultaj eraroj de la gravuristoj, liveras al ni tre ĝustajn kaj plenajn sciigojn. Per tiuj dokumentoj, kiujn plenigas la rimarkoj de la antikvaj gramatikistoj, oni povas konstati la ekziston de du ĉefaj helenaj dialekt-grupoj :

a)  La IONAJ dialektoj, el kiuj la plej grava estas la atika. Je la epoko de la superregado de Ateno kaj dank’ al ĝia politika influo, la dialekto, kiun oni tie parolis, baldaŭ disvastiĝis en tutan ĝrekujon kaj el tiu disvastiĝo naskiĝis artefarita lingvo, la komuna dialekto (χοινή διάλεχτος), kiu estis la ligilo inter ĉiuj partoj de la helena mondo. Ĝin oni hodiaŭ lernas en niaj gramatikoj, ĝin uzis la prozistoj post la Perikles’a jarcento. Ĝi vivis dum la bizanta periodo kaj persistas en la nuna grekaĵo.

b)  La NE-IONAJ dialektoj, el kiuj la plej notindaj estas la dora (Pindaros, Teokritos) kaj la lesba (Alkeos, Safo).

2.  Itala sub-grupo

La Itala sub-grupo konsistas, inter aliaj, el :

a)  La LATINA lingvo, kies plej antikva konata monumento, la surskribaĵoj de Duenos, apartenas al la IV-a jarcento antaŭ Kristo. Ĝi estas konata de ni eĉ en siaj plej intimaj ecoj, dank’ al riĉa literaturo, kiu plenigas multajn jarcentojn, dank’ al multaj surskribaĵoj kolektitaj el ĉiuj partoj de l’ romana mondo kaj dank’ al la atestoj multnombraj de la gramatikistoj. Elirinte el vilaĝeto de Latium, disvastigita en Eŭropon kaj Afrikon dank’ al romana almilitado, ĝi regas ankoraŭ en tuta Eŭropo per la romanaj lingvoj : provenca, franca, itala, k. t. p. Tiuj lingvoj kaj la esploroj en Pompei faciligas al ni la konon de la popola parolata latina lingvo.

b)  La UMBRA lingvo (Eŭgubinaj Tabeloj).

c)  La OSKA lingvo (ĉirkaŭ du cent surskribaĵoj).

3.  Kelta sub-grupo

La Kelta sub-grupo konsistas el :

a)  La GALA lingvo, kiu mortis, post kiam la Romanoj almilitis Galujon. Krom kelkaj vortoj, kiuj eniris en la latinan lingvon, ĝi estas preskaŭ tute forgesita kaj lasis, kiel postsignojn de sia ekzisto, nur kelkajn difektitajn kaj apenaŭ kompreneblajn surskribaĵojn.

b)  La antikva IRLANDA lingvo.

c)  Kelkaj MODERNAJ DIALEKTOJ, kiujn oni ankoraŭ parolas en diversaj partoj de Skotlando (gaela), Irlando (ersa), angla kaj franca Britujo (brita).

4.  Germana sub-grupo

La germana sub-grupo konsistas el :

a)  La GOTA lingvo, kiun ni konas dank’ al la traduko de la Biblio, verkita de l’ episkopo Ulfilas en la IV-a jarcento post Kristo.

b)  La NORA lingvo, kiu ankoraŭ regas en norda Eŭropo sub la nomo de la lingvoj islanda, dano-norvega kaj sveda.

c)  La MALALTA GERMANA lingvo, kiu post-vivas en la lingvoj flamlanda, holanda, plat-germana kaj angla ; tiu lasta tre kunmiksita kun francaj vortoj, enkondukitaj en ĝin post la normana almilitado.

d)  La ALTA GERMANA lingvo, kiun oni nuntempe parolas en tuta centra Eŭropo.

5.  Leto-slava sub-grupo

La Leto-slava sub-grupo konsistas el :

a)  La BALTAJ lingvoj : latva, leta, antikva preŭsa.

b)  La SLAVAJ lingvoj, kiuj estas uzataj nuntempe en la orienta duono de Eŭropo kaj estas nomataj : rusa, pola, bulgara, serba, kroata, dalmata, ĉeĥa, morava, k. t. p. Ĉiuj slavaj lingvoj havas inter si gravan similecon, kiu tre faciligas ilian studadon.

6. & 7.  Armena kaj Albana sub-grupoj

La Armena kaj Albana sub-grupoj, malgraŭ tre zorgplenaj nuntempaj studoj, estas ankoraŭ malbone konataj kaj ne ludas ĝis nun tiel gravan rolon en la kompara lingvoscienco, kiel la unue nomitaj sub-grupoj.

 

————

 

Kio estas Esperanto rilate al la Indo-eŭropaj lingvoj ?

Per sia « Fundamento » ĝi estas, por tiel diri, la rezultanto de la eŭropaj lingvoj tiaj, kiaj ili ekzistis je la fino de l’ XIX-a jarcento.

La Fundamento sin apogis sur la tiamaj eŭropaj lingvoj. La nuna lingvo sin apogas sur la Fundamento, — artefarita tradicio, — kaj, propramove, sendepende evoluas, kiel ĉiuj vivantaj eŭropaj lingvoj.

Se el la internacia lingvo oni volus fari la konstantan rezultanton de la samtempaj eŭropaj kaj ekster-eŭropaj lingvoj, kun ĉiam ŝanĝiĝanta fundamento, la internacia lingvo estus ĉiam serĉota, ĉiam refarota, neniam propagandebla nek propagandinda.

Iom post iom ĉiuj samideanoj komprenos, ke la tiel nomitaj Fundamentistoj neniel kaj neniam estis netoleremaj fanatikuloj, sed simple estis kaj estas praktikaj, progresemaj homoj, kies singardemo kaj severeco devenas de principoj starantaj sur serioza studo de la demando kaj ne de blindeco aŭ de senkuraĝo !

(El Lingvo Internacia, Jan. 1910.)

——————


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org