Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.


       → post

DEKA UNIVERSALA
KONGRESO DE ESPERANTO

PARIS 2-9 Aŭgusto 1914

MANLIBRO
DE LA
KONGRESANO

[prezento-paĝo]


Simbolo de la Kongreso : 
"EIKX" en stelo Jen bajta reeldono de la turisma gvidlibro pri Parizo verkita por la deka internacia kongreso de Esperanto en 1914.

La originala libro enhavas 48 paĝojn kun pluraj nigrablankaj ilustraĵoj, formato : 15½×12 cm. Tiu elektronika reeldono montras la tutan tekston kaj ilustraĵojn – tamen sen la granda mapo de Parizo. La tuto legeblas en 5 partoj :  Antaŭparolo —  I. Ĝeneralaj sciigoj —  II. Irrimedoj —  III. Spektakloj, Restoracioj —  IV. Vizitoj.  La bildoj aperas, jen per mallarĝa skalo se miksitaj en la teksto, jen iom pli larĝe en ekstera fenestro.

Tiu "Manlibro de la Kongresano" de jaro 1914 estis turisma gvidlibro pri Parizo : vi foliumu ĝin tia !

Turnante la paĝojn, vi imagu vizitojn en la moderna urbego, vi legu kiel uzi la veturilojn (ĉevalaj fiakroj, aŭtobusoj, fervojoj, ŝipoj) por iri al la grandaj magazenoj, vi elektos restoraciojn, trovos diversajn spektaklojn, vi imagu renkontojn, konatiĝojn…

Tiel, imagante, revante, vi egalos la milojn de Kongresontoj… ĉar tiu evento, la plej grava kaj grandioza de la historio de Esperanto,  "la Pariza Kongreso",  ne okazis… pro la unua mondmilito…


La tuta gvidlibro estas rekopiita en jenaj ligitaj 5 partoj :

Kovropaĝo Simbolo de la Kongreso Antaŭparolo  :  Tiu Manlibro temas pri la vidindaĵoj en Parizo. La aperontaj Programo kaj "Kongresa Gazeto" informos pri la Kongreso mem.


Plano de Gaumont-Palace I.  Konsiloj kaj ĝeneralaj sciigoj  :  Parolu Esperante ! Demandu Esperante en la magazenoj ! En la Akceptejo de la Kongresejo : kio troveblos. Utilaj adresoj.


Policisto Mapo de fervojo II.  Irrimedoj  :  Piede, ĉevale, aŭtomobile, aŭtobuse, trame, fervoje, Métro-e, ŝipe… escepte aerveture !


Kelnero III.  Spektakloj, Restoracioj, k. t. p.  :  Teatroj, cirkoj, cafés-concerts, music-halls, parkoj, baloj, artistaj trinkejoj, Muzeo Grévin, ĝardenaj koncertoj. Klarigoj pri la ĉefaj kategorioj de restoracioj kaj ties kutimoj.


IV.  Vizitoj, Promenadoj, k. t. p.  :  Muzeoj, vidindaĵoj, grandaj magazenoj, vizitoj por specialistoj. Kajoj de la Seine, la Grandaj Bulvardoj, kvartaloj, Montmartre, ĝardenoj…
Le Louvre La Tour Eiffel Le Trocadéro Notre-Dame L’Arc-de-Triomphe La rivero La Seine Le Sacré-Cœur


Kovropaĝo de la gvidlibro Alia gvidlibro, verkita en 1937, estas legebla en nia retejo :
Tra Paris per aŭtoĉaroj — Nokto en Montmartre de S. Bernard kaj A. Remond.


       → post


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org