Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
retroiri al la listo de diversaj dokumentoj
LA PERFEKTA INTERNACIA LINGVO
✰
Eldono de J. WEKERLE
33, rue Lacépède, Paris-5e
Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
Prezo : 1 svisa franko.
Dediĉita al Andreo CSEH,
kiu malkaŝis la « Ŝlosilon » de Esperanto.
Fari, konstati rigidajn, por ĉiu okazo taŭgajn regulojn por Esperanto — estas same ne-eble, ol fari tion por iu ajn nacia lingvo. Konsekvence, la celo de tiu ĉi libreto ne estis produkti regulojn, — kiujn, cetere, la fundamentaj modeloj por ĉiuj devigaj — enhavas.
La intenco de tiu ĉi verkaĵo nur estis : konstati oftajn lingvajn fenomenojn, kies logika interrilato estas evidenta, kaj kies studo nepre helpas : laŭeble plej bone ekkoni kaj kun granda facileco uzi nian lingvon.
Kiu lernas Esperanton per sia nacia lingvo, — tiu povas paroli kaj kompreni en nia lingvo, sed nur tiam li fariĝas vere Esperantisto, se — en la lingvo, en Esperanto mem : en ĝiaj logikaj dekses reguloj — per ties logiko — li povas ektrovi ĉiun gramatikan kaŭzon. — Ilin serĉadas tiu ĉi libreto, kiu tute ne pretendas, ke ĝi donas absolute novan sistemon, sed nur — de komenco al la fino — ĝi sekvi deziras la vojon gramatikan, la plej internacian, sur kiu ni iri devas, se ĝisfunde ekkompreni ni volas la lingvon mem, la plej internacian, la plej perfektan lingvon : nian Esperanton.
DE LA SAMA AŬTORO :
Perfektiga Esperanto-Kurso, unuakta burleskaĵo. (Mendebla per du fr frankoj ĉe J. Wekerle, 33, rue Lacépède, Paris-V.) « La Movado », organo de la francaj Esperantistoj — jene prezentis ĝin : « En tiu ĉi bonhumora burleskaĵo partoprenas profesoro de Esperanto, gelernantoj, geedzoj, kaj la Diablo. En kiu tempo okazas la sceno ? — En 1932, kiam la Esperanta popolo komencas senti la tronombron de la vortoj Esperantigitaj. — La Akademio ankaŭ ludas rolon, sed mutan rolon, la ĉefan. La aŭtoro ne estas akademiano — ĝis nun, sed li fundamente uzas la lingvon. »
Antaŭparolo | 2 |
ELEMENTA PARTO | |
Alfabeto, prononco kaj akcento | 3 |
ENKONDUKA PARTO | |
La simplaj vortoj de nia lingvo | 4 |
VORTO- KAJ FRAZOSTUDA PARTO | |
VORTOJ — FRAZOJ | 9 |
o-vorto, a-vorto, i-vorto | 9 |
Aganto, asertilo, komplementoj | 10 |
CIRKONSTANCOJ ESPRIMITAJ KAJ NE ESPRIMITAJ | 11 |
La signifo de la finaĵoj | 11 |
Subkompreno | 16 |
PLURAJ VORTOJ — UNU IDEO | 17 |
Grupo de vortoj | 17 |
La aganto | 26 |
KONJUGACIO KAJ LA VERBOJ | 28 |
La finaĵoj de niaj verboj | 28 |
La asertilo | 35 |
SENCOŜANĜO KAJ PRECIZIGO DE SIGNIFO | 39 |
La antaŭnoma vorteto | 39 |
Laŭfinaĵa rolo de niaj vortoj | 41 |
RILATO INTER LA VERBO KAJ KOMPLEMENTO | 47 |
La diversaj formoj de niaj verboj | 48 |
Agprenanta komplemento | 53 |
VERBA KAJ VORTOGRUPA PREPOZICIO | 55 |
Kunafiksaj formoj de la verboj | 55 |
La loka komplemento | 57 |
VORTOFARADO PER FINAĴOŜANĜO | 63 |
Verboj faritaj el o-vortoj | 63 |
La tempokomplemento | 65 |
VORTOGRUPAJ PREPOZICIOJ | 68 |
La nomoj de la nombroj | 68 |
La kvantokomplemento | 70 |
KUNLIGAJ PREPOZICIOJ | 72 |
La neaj vortoj | 72 |
La aliaj komplementoj | 73 |
Ĉi tie mi ne povas ne esprimi mian dankon al S-ro J. Polgar, kiu per siaj konsiloj multe helpis min en mia laboro.
Aŭtoro de franclingva kaj Esperanta gramatikoj por hungaroj, S-ro J. Polgar vere riĉan lingvosperton profitigis al mi.
Parizo, la 13-an de septembro 1934.
La aŭtoro.
Por skribi Esperante, ni uzas 28 literojn, kiuj egalvaloras 28 parolsonojn en parolata Esperanto. La tuton de la literoj de iu ajn lingvo — ni nomas alfabeto, kiu egalvaloras la vorton : literaro. La tuto de la Esperantaj literoj estas la Esperanta alfabeto. Jen nia literaro :
Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz
En Esperanto ni distingas duspecajn literojn. Tiujn, kies nomon per unu sola voĉo ni eldiras, kaj tiujn, kies prononco, eldiro deziras du sonojn. Al la unua grupo apartenas a, e, i, o, u, ŭ. La aliaj apartenas al la dua grupo, kies prononco deziras la alligon de la litero o. Aligi ĝin ni devus ankaŭ al la literoj de la unua grupo, ĉar tiuj ĉi sonoj ankaŭ estas nomoj de literoj kaj laŭ la regulo ĉiuj nomoj finiĝas en nia lingvo per o. — La literojn, kiuj apartenas al la unua grupo de literoj, ni nomas : unusonaj literoj, vokaloj, kaj la aliajn (kiel : bo, co, ĉo…) ni nomas konsonantoj, dusonaj literoj, ĉar ilia nomo kune sonas kun la litero o.
Krom la ĝusta prononco de niaj literoj, ni multe devas atenti pri nia akcento. Laŭ la akcentregulo de nia lingvo, ni devas plilongigi la antaŭlastan silabon.
Koncerne la eligon de la sonoj, la prononcon de la liternomoj, kiuj sendiskuteble tre bone elektitaj, laŭeble internaciaj estas — ni devas konstati, ke la eldiro de la liternomoj por ĉiu naciano preskaŭ same facila estas. Pri prononca nepovo tute ne, sed nur pri akcentdifekto ni povas paroli. Tio ekzistas, sed tio ne estas difekto de nia lingvo, sed neglekto de Esperantistoj. — Elimini la akcentdifekton ni povas tute facile, eĉ tiam, se ni estas sen ia ajn okazo por konversacii.
Samlandanoj ne ĉiam rimarkas siajn karakterizajn akcenterarojn, kiujn tamen, ĉiu nepre povas forigi el sia parolo, se ofte laŭte ili legas. Tiu ĉi okaze estas rekomendite eĉ troigi la plilongigon de la antaŭlasta silabo. Tiun ĉi rekomendon respektante, ni pruvite pliperfektigas nian prononcon mem, kiu konsistas eldiri la literojn. — Alia metodo por plibonigi nian akcenton kaj ties konsekvencon : nian prononcon mem, estas kanti, multe kanti. Sed, ni nepre devas elekti tiajn melodiojn, kiuj sendifekte respektas la eblon : plilongigi la antaŭlastan silabon de niaj vortoj. Tradukaĵoj por ekzistantaj melodioj — ofte ne taŭgas. Esperanto bezonas komponistojn, kiuj laŭregule legatajn tekstojn muzikigus. La radio per samaj kantoj multe povus helpi nian movadon.