Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
retroiri al la listo de diversaj dokumentoj
La kvardek-kvin tiel nomataj simplaj vortoj — el dek-tri elementoj estas faritaj. — Karakterize ili Esperantaj vortoj estas. — Ili respegulas la karakteron mem de nia lingvo. Tio estas : fari vortojn el aliaj vortoj, krei el unu vorto multajn aliajn.
La celo de Esperanto estas kaj devas resti, ke ĝia eklerno estu facila. Ju pli maldika estas nia vortaro, des pli facila estas nia lingvo. Malgraŭ tio ĉi, nia lingvo estas potence riĉa — koncerne la esprimeblon de la plej diversaj nuancoj de la penso. Nia lingvo estas tre esprimkapabla, ĉar Zamenhof per la enkonduko de la afiksoj kreis eblon preskaŭ senfinan por vortofarado. — Se, krom la vortojn fundamentajn — ni eklernas la afiksojn kaj ilian uzadon, nia lingvo por iu ajn naciano kvazaŭ dua gepatra lingvo fariĝas, ĉar la belecon, la animon mem de niaj naciaj lingvoj — ni ĉiuj pli malpli frue malkovras en Esperanto, ĉar ĝi estas la logika formo de iu ajn nacia lingvo. — Nur ĉiuj devas atente eviti la uzadon de novaj kaj novaj vortoj, ĉar la enkonduko de novaj kaj novaj vortoj senutilaj — tre malutilas al Esperanto. Kiuj same agas, kiuj senutilajn novajn vortojn enkondukas, tiuj la karakteron mem de Esperanto atakas !
Kiam oni intencas sin perfektigi en Esperanto, ni devas esti certaj antaŭ ĉio pri la signifo de niaj « simplaj vortoj ». Ofte, ilia eklerno ne estas la plej facila, ĉar en niaj naciaj lingvoj — per multaj aliaj, tute ne similaj, ne samradikaj vortoj ni uzas ilin.
Krom la laŭvorta traduko de tiuj ĉi nacilingvaj vortoj, ekzistas ankaŭ niaj « simplaj vortoj », kies bona eklerno estas tre grava.
Ne nur tial ni devas studi, esplori niajn simplajn vortojn, por ke ni sciu ilian signifon, — sed ankaŭ tial, ĉar ilia absoluta kono multe helpas al ni malkovri kaj kompreni la frazkonstruan logikon, la deksepan regulon de nia lingvo. — La simplaj vortoj estas fundamentaj elementoj, kaj neniun kaj nenian fundamentan elementon ni povas neglekti, se ni zamenhofan Esperanton volas paroli !
La unua grupo de la simplaj vortoj. — Por faciligi la eklernon de la simplaj vortoj, ni donas Esperante mem ilian signifon. — Ekzemple, kiam vi aŭdas la vorteton io, pensu pri nedifinita (nekonata, nevidata) objekto (libro), besto (kato), aŭ abstrakta ideo (ĝojo). (Ni uzu la vorton afero anstataŭ : objekto, besto, abstrakta ideo !) Do : Aŭdante la vorteton io, pensu pri : unu (nekonata, nevidata) nedifinita afero. Aŭdante la vorteton ioj, vi ja scias, ke vi devas pensi pri pli ol unu aferoj. (Sub la tablo estas io = Sub la tablo estas nedifinita afero ; do : besto aŭ objekto.)
iu = nedifinita persono. — Iu (nedifinita persono) rigardas lin.
io = nedifinita « afero ». — Io (nedifinita afero, ekzemple : danco) ridigas ŝin.
ia = nedifinita kvalito. — Donu al mi ian krajonon (krajonon, kies kvalito ne estas difinita : ĉu nigra, ĉu ruĝa).
ie = en nedifinita loko. — Mia kato estas ie (en nedifinita loko).
ies = apartenanta al nedifinita persono aŭ « afero ». — Mi trovis ies ĉapelon (Mi trovis ĉapelon apartenantan [kiu apartenas] al nedifinita persono). — Ies ombro kovras min (Ies ombro povas esti : ombro apartenanta al nedifinita persono, aŭ : ombro apartenanta al nedifinita « afero » [ombro de objekto, de besto]).
ial = pro nedifinita kaŭzo. — Ŝi ial ne plu rigardas lin (Ŝi ne plu rigardas lin pro nedifinita [nekonata] kaŭzo).
iel = laŭ nedifinita maniero. — Tamen, mi plenumos (faros) mian devon iel (laŭ nedifinita [ankoraŭ nekonata] maniero).
iam = en nedifinita tempo. — Iam (en nedifinita tempo, antaŭ kelke da tempo) la homoj multe pli amis unu la alian ol hodiaŭ. — Iam (en nedifinita tempo, post kelke da tempo) la homoj multe pli amos unu la alian ol hodiaŭ.
iom = nedifinita kvanto. — Donu al mi iom da sukero (donu al mi malmulte da sukero). — iom estas nedifinita kvanto, sed en la senco de malmulto.
La dua grupo de la simplaj vortoj. — Al la dua grupo de la simplaj vortoj apartenas tiuj, kiuj komenciĝas per nen. La vortoparton nen ni aldonas al la ĉi-supre studitaj simplaj vortoj, al la unua grupo de la simplaj vortoj. — La signifon de la simplaj vortoj, kiuj apartenas al la unua grupo — ni scias. Sufiĉas do, scii la signifon de « nen » , por ke ni sciu la signifon de tiuj simplaj vortoj, kiujn ni formas per la membroj de la unua grupo — aldonante al ili la afikson : nen. Nen = eĉ ne. Do, ĉar : iu = nedifinita persono, — neniu = eĉ ne unu nedifinita persono, nenio = eĉ ne nedifinita « afero », nenia = eĉ ne nedifinita kvalito, nenie = eĉ ne en nedifinita loko, nenies = ne apartenanta al eĉ nedifinita persono aŭ « afero », nenial = eĉ ne pro nedifinita kaŭzo, neniel = eĉ ne laŭ nedifinita maniero, neniam = eĉ ne en nedifinita tempo, neniom = eĉ ne nedifinita kvanto. (Nenies hundo, hundo apartenanta al neniu.)
Se per ciferoj ni dezirus esprimi la signifon de la ĝisnune studitaj simplaj vortoj, anstataŭ tiujn, kiuj komenciĝas per la litero i — ni povus diri : unu. Do : iu = unu persono ; io = unu afero, ktp. — Anstataŭ la per nen komenciĝantajn simplajn vortojn — ni povus diri : nulo. Do : neniu = nulo persona ; nenio = nulo « afera » ; nenia = nulo kvalita, ktp.
La tria grupo de la simplaj vortoj. — Al la tria grupo apartenantaj simplaj vortoj, kiuj komenciĝas per la litero ĉ. La signifo de la litero ĉ estas : ĉ = ne escepte eĉ unu. Do : ĉiu = ne escepte eĉ unu personon, ĉio = ne escepte eĉ unu aferon, ĉia = ne escepte eĉ unu kvaliton, ĉie = ne escepte eĉ unu lokon, ĉies = kiu apartenas al : ne escepte eĉ unu personon aŭ aferon, ĉial = pro ne-escepte eĉ unu kaŭzon, ĉiel = laŭ ne escepte eĉ unu manieron, ĉiam = ne escepte eĉ unu tempon, ĉiom = ne escepte eĉ unu kvanton. — (Ĉies hundo, — hundo, kiu apartenas al : ne escepte eĉ unu personon.)
La kvara grupo de la simplaj vortoj. — Per tiuj ĉi vortoj ni montras laŭ ilia finaĵo : personon, aferon, lokon, ktp. Tiu = la montrata persono, tio = la montrata afero, tia = la montrata kvalito, tie = en montrata loko, ties = kiu apartenas al montrata persono aŭ afero, tial = pro la montrata kaŭzo, tiel = laŭ montrata maniero, tiam = en montrata (menciita) tempo, tiom = la montrata kvanto. — (Aleksandro rigardas ŝin kaj ties okulojn, Aleksandro rigardas ŝin kaj ŝiajn okulojn. — La hundo kuras en la strato kaj ties idoj sekvas ĝin, la hundo kuras kaj ĝiaj idoj [la idoj, kiuj apartenas al ĝi] sekvas ĝin.)
La kvina grupo de la simplaj vortoj. — Ilia komenca litero estas la litero k. Per ili ni demandas. Kiu demandas personon, kio demandas aferon, kia demandas kvaliton, kie demandas lokon, kies demandas posedanton, kial demandas kaŭzon, kiel demandas manieron, kiam demandas tempon, kiom demandas kvanton. — (Kies ĉapelo estas en mia mano ? Al kiu apartenanta ĉapelo estas en mia mano ?)
Tiu ĉi vorteto en multaj naciaj lingvoj ne ekzistas. Ĝin ni tamen komprenas kaj per ĝi ni donas sendiferencan sencon al niaj simplaj vortoj. Ofte oni ĝin aldonas al la simplaj vortoj de la unua grupo (iu ajn, io ajn, ktp.). Pri tiuj ĉi vortoj ni notu, ke ilia signifo estas egalvalora al la signifo de la simplaj vortoj, kiuj per k komenciĝas kaj al kiuj la vorteton ajn ni aldonas.
kiu ajn = iu, ne estas grave, ke (kiu persono) kiu. — Kiu ajn (ne estas grave, ke kiu) vi estu, vi devas lerni Esperanton !
kiun ajn = iun, ne estas grave, kiun. — Kiun ajn (ne estas grave, ke kiun) vi atendas, mi foriras.
kio ajn = io, ne estas grave, ke (kiu afero) kio. — Kio ajn (ne estas grave, kio) estas la donaco, mi ne akceptas ĝin.
kion ajn = ion, ne estas grave, kion. — Kion ajn (ne estas grave, kion) vi diru, ŝi ne kredas al vi.
kia ajn = ia, ne estas grave, ke (kiu-kvalita) kia. — Kia ajn (ne estas grave, ke kia), ĉu bona, ĉu malbona estu la krajono, li akceptas ĝin.
kie ajn = ie, ne estas grave, ke (en kiu loko) kie. — Kie ajn (ne estas grave, kie) vi veturadas, Esperanton vi trovadas.
kien ajn = ien, ne estas grave, ke (en kiun lokon) kien. — Kien ajn (ne estas grave, ke kien : ĉu tien ĉi, ĉu tien) vi metis lian ĉapelon, mi ne trovas ĝin.
kial ajn = ial, ne estas grave, ke (pro kiu kaŭzo) kial. — Kial ajn (pro iu ajn kaŭzo) vi demandas tion, mi ne respondas.
kiel ajn = iel, ne estas grave, ke (laŭ kiu maniero) kiel. — Kiel ajn (laŭ iu maniero), sed mia amiko atingos sian celon.
kiam ajn = iam, ne estas grave, ke (en kiu tempo) kiam. — Kiam ajn (ne estas grave, ke kiam), se mi revenos, mi vizitos vin.
kiom ajn = iom, ne estas grave, ke (kiu kvanto) kiom. — Kiom ajn (ne estas grave, ke kiom) estu la nombro de la Esperantistoj, nia lingvo jam ne mortos.
kies ajn = ies, ne estas grave, al kiu apartenanta. — Kies ajn (ne estas grave, al kiu ĝi apartenu) estu tiu ĉi letero, la polico ĝin legos.
La uzado de la u- kaj o-finaĵaj simplaj vortoj. — Ĉiam, kiam ni parolas pri persono — ni uzas u-finaĵan simplan vorton ; kiam ni parolas pri objekto, besto, aŭ abstrakta ideo — ni uzas o-finaĵan simplan vorton.
Tamen, eĉ, se ni parolas pri objekto, besto aŭ abstrakta ideo, ni uzas u-finaĵan simplan vorton, se ĝi staras tuj apud la nomo de la objekto, besto aŭ abstrakta ideo, pri kiu ni parolas. — Ekz. : La hundo, kiu kuras en la strato — estas granda. — Anstataŭ diri tio hundo, ni diras : tiu hundo, ĉar la simpla vorto staras tuj apud la nomo. — Se simpla vorto estas tiu vorto, al kiu alia simpla vorto rilatas, — tiam, se ne pri persono ni parolas, per dua o-finaĵa simpla vorto ni povas insisti pri tiu cirkonstanco, ke ni parolas pri objekto, besto, aŭ abstrakta ideo : Mi vidas tion, kio estas apud vi. Sed : Mi vidas la hundon, kiu estas apud vi. — Mi komprenas tion, kion vi diras. Sed : Mi komprenas la vorton, kiun vi diras.
Alia kazo : Estus eble trovi unu solan vorton, kiu esprimus la ideon, kion esprimas la vortoj : bona homo. — En tiu ĉi ekzemplo kiu rilatas al la vorto : vorton. Tial, ĉar ili staras unu apud la alia, ni ne diris : vorton, kio — malgraŭ, ke la vorto vorton — ne parolas al ni pri persono. En la alia parto de la frazo ni diris : ideon, kion. La vorto kion rilatas al la vorto ideon. Malgraŭ, ke la simpla vorto staras apud la o-finaĵa vorto — ni ne diris : ideon, kiun, sed ni diris : ideon, kion, — ĉar ni insisti deziris pri tiu cirkonstanco, ke la vorto ideo ne parolas al ni pri persono. — Ideon, kiun estas absolute regula formo, kiel regula estas la formo : ideon, kion.
La rilato de proksimeco kaj malproksimeco. — La montraj simplaj vortoj, per kiuj ni montras, — al io ajn ili rilatu — malproksiman rilaton ili esprimas.
Ekzemple : tiu montras personon, kiu estas malproksima al la montranto ; tio montras aferon malproksiman al la montranto ; tia montras kvaliton, kiu estas simila al kvalito, kiu estas en malproksima loko al la montranto ; tie montras lokon malproksiman al la montranto. Al tiuj ĉi kvar montraj vortoj, se ni proksimecon volas esprimi per ili — ni aldonas la vorteton ĉi. Tiu ĉi montras personon proksiman al la montranto, tio ĉi montras aferon proksiman al la montranto, tie ĉi montras lokon proksiman al la montranto, tia ĉi montras la kvaliton de afero proksima al la montranto.
Tiu homo (malproksima al la montranto) estas inteligenta. — Tiu ĉi virino (proksima al la parolanto) estas dika. — Tio (malproksima afero) estas mia libro. — Tio ĉi (afero proksima al la montranto) ne apartenas al mi. — Mi deziras aĉeti ne tian (kvalito de malproksima afero), sed ĉi tian (kvalito de proksima afero) ĉapelon. — Tie (malproksima loko) sidas mia onklo, tie ĉi (proksima loko) mia fratino kudras sian robon.
La plej ofte al tiuj ĉi kvar montraj vortoj oni kunligas la vorteton ĉi por esprimi la proksimecon. Tamen, ankaŭ al la aliaj montraj vortoj ni povas ĝin aligi. — Ekzemple : Du pecoj de pano estas sur la tablo ; unu estas granda, la alia malpli granda ; unu estas malproksima, la alia proksima. En sama okazo ni demandas : Ĉu vi deziras tiom (tiun kvanton, montrante la malproksiman pecon) aŭ tiom ĉi (montrante la proksiman pecon) ? — Du personoj faras ion. Unu laboras laŭ iu maniero, la alia laŭ alia maniero. Parolante al tria persono, montrante la malproksiman laboranton : Faru tiel ! — Montrante la laboron de la proksima persono : Faru ĉi tiel ! (Faru laŭ la maniero de la pli proksima persono !) Tial esprimas malproksiman kaŭzon, tial ĉi proksiman kaŭzon. La proksimeco esprimebla per tiuj ĉi du vortoj — povas esti tempa. Hieraŭ pluvis, tial mi ne iris promeni. — Liaj manoj doloras, tial ĉi li ne laboras.
La signifo de la simplaj vortoj per aliaj simplaj vortoj.
iu (unu) persono
io iu (ia) « afero »
ia iu kvalita
ie en iu loko
ial pro iu (ia) kaŭzo
iel laŭ iu (ia) maniero
iam en iu tempo
iom iu kvanto
ies apartenanta al iu, al io.
neniu eĉ ne iu
nenio neniu (nenia) io
nenia neniu (nenia) kvalita
nenie en neniu loko
nenial pro neniu (nenia) kaŭzo
neniel laŭ neniu (-a) maniero
neniam en neniu tempo
neniom neniu kvanto
nenies apartenanta al neniu.
ĉiu neniun escepte
ĉio ĉiu (ĉia) afero
ĉia ĉiu kvalita
ĉie en ĉiu loko
ĉiel laŭ ĉiu (ĉia) maniero
ĉial pro ĉiu (ĉia) kaŭzo
ĉiam en ĉiu tempo
ĉiom ĉiu kvanto
ĉies apartenanta al ĉiu.
tie en tiu loko
tie ĉi en tiu ĉi loko
tia tiu kvalita
tia ĉi ĉi tiu kvalita
tiam en tiu tempo
tiam ĉi en tiu ĉi tempo
tiom tiu kvanto
tiom ĉi ĉi tiu kvanto
tiel laŭ tiu (tia) maniero
tiel ĉi laŭ tiu ĉi maniero
tial pro tiu (tia) kaŭzo
tial ĉi pro tiu ĉi kaŭzo.
La simplaj vortoj finiĝantaj per e — estas lokokomplementoj. Anstataŭ ilin, oni uzas ilian signifon per e-finaĵo : ĉie = en ĉiu loko (ĉiuloke), nenie = en neniu loko (neni[u]loke), tie = en tiu loko (tiuloke), tie ĉi = en tiu ĉi loko (tiuĉiloke), kie = en kiu loko (kiuloke), ie = en iu loko (iuloke). — La simplaj vortoj finiĝantaj per am estas tempokomplementaj vortoj. Same oni uzas ilian signifon per e-finaĵo : ĉiam = en ĉiu tempo (ĉiutempe), neniam = en neniu tempo (neniutempe), tiam = en tiu tempo (tiutempe), kiam = en kiu tempo (kiutempe), iam = en iu tempo (iutempe). — La el-finaĵaj simplaj vortoj estas manierkomplementaj vortoj. Anstataŭ ilin, ni uzas ilian signifon per e-finaĵo : ĉiumaniere, neniumaniere, tiumaniere, kiumaniere, kiamaniere, iumaniere, iamaniere. — Ni uzas per e-finaĵo ankaŭ la signifon de la al-finaĵaj simplaj vortoj : ĉiukaŭze, neniukaŭze, tiukaŭze, kiukaŭze, iukaŭze. — La a-finaĵajn simplajn vortojn ni anstataŭigas per la jenaj vortoj : ĉiukvalita, neniukvalita, tiukvalita, kiukvalita, iukvalita.