Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 10 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 12


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  11 / 12


VORTOGRUPAJ PREPOZICIOJ

Pri la prepozicioj ni diris, ke ili du rolojn povas ludi. Ili kunligas aŭ vortogrupajn vortojn, aŭ frazpartojn. Laŭ tio ĉi, ili estas vortogrupaj prepozicioj, aŭ komplementaj prepozicioj.

Ĉiuj prepozicioj povas ludi ambaŭ rolojn ; la sola prepozicio, kiu ne povas kunligi komplementon al verbo — estas la prepozicio da.

La prepozicio da ĉiam nur vortogrupa prepozicio estas.

Per la prepozicio da ni ne povas aligi komplementon al la enfraza verbo. Tiu ĉi prepozicio kunligas ĉiam nur vortojn, kiuj al unu sama vortogrupo apartenas.

La prepozicio de ankaŭ nur vortogrupa prepozicio estas — tiam, kiam ĝia pasiva vorto (do la vorto, kiu ĝin sekvas) estas transformebla en simplan a-vorton.

Per tiu ĉi de prepozicio ni ne povas aligi komplementon al la enfraza verbo. — Alia estas la kazo de la prepozicio de, se ĝi estas komplementa prepozicio. Tio estas, kiam ĝi kunligas verbon kaj komplementon. Ekz. : Mi ricevis leteron de mia amiko. — Tiu ĉi ideo esprimata per vorta grupo : Leterricevo de amiko, kiu vorta grupo per alia formo estas : Deamika leterricevo.

Ni ankoraŭ unu foje akcentu : tiu ĉi lasta formo ne estas uzata kaj ĝin ni prezentas nur por nia gramatika ekzercado. Se iu klare distingas la du rolojn de la prepozicio de, tiu rekonas la utilon de sama ekzercado, per kio — tiu, kiu ne distingas la du kazojn (la vortogrupan kaj komplementan) de tiu ĉi prepozicio — certe, atingos la rezultaton kaj senhezite distingos la vortogrupan kaj komplementan de-prepozicion.

VORTOSTUDADO

La nomoj de la nombroj

La nomoj de la nombroj estas vortoj ne-laŭregule finiĝantaj : unu, du, tri,… cent

Ilia rolo estas tiu de la pasivaj vortoj de vortogrupoj. La pasivaj vortoj en vortogrupoj kvalifikas la aktivan vorton de la vortogrupo. Dirante : Du homoj — ni parolas pri homoj, kies nombro estas du ; dirante : Bonaj homoj — ni parolas pri homoj, kies kvalito estas bona. La pasiva vorto « bonaj » kvalifikas la aktivan vorton : « homoj ». Pri la sammaniere alligitaj nombro-nomoj ni do povas diri, ke ili ankaŭ kvalifikas, distingas sian aktivan vorton.

La nomoj de la nombroj kun o-finaĵo. — Se al nomo de nombro ni aldonas la finaĵon o, tiam la signifo de tiu ĉi vorto estas : aro de… Ekzemple : Dekduo da ŝtrumpo signifas : Aro de dekdu ŝtrumpoj. — Aŭ : Cento da scivolemuloj amasiĝis ĉirkaŭ la akcidentloko (Aro de proksimume cent scivolemuloj).

La nomoj de la nombroj kun a-finaĵo. — La nomoj de la nombroj povas ricevi ankaŭ la a-finaĵon. A-finaĵa nomo de nombro esprimas ties vicon, rangon, kiun ni kvalifikas per tia ĉi vorto.

Ekzemple : Paŭlo estis la unua en la kunveno (Antaŭ Paŭlo neniu estis en la kunveno ; post li, laŭvice alvenis la dua, tria, kvara… persono). — En unu tago estas dudek kvar horoj. Kiam la jenaj ciferoj : 12 — montras la horon, ni diras : Estas la dekdua horo. — Anstataŭ kvara paĝo, ne diru : paĝo kvar ! — Tiu ĉi ekzemplo estas sur la 69-a paĝo (Ne diru : « sur la paĝo sesdek naŭ »).

La nomoj de la nombroj kun e-finaĵo. — La nomoj de la nombroj kun e-finaĵo — ne estas membroj de vortogrupoj, sed ili komplementan rolon ludas : Por ke (tial, ke) vi sukcesu, mia amiko, mi konsilas al vi : Unue, havu firman volon, — due, sisteme (kun sistemo) preparu vian projekton ; — trie, ne-ŝanceliĝante laboru !

Tiu ĉi ekzemplo montras, ke la vortoj unue, due, trie — koncernas la verbon, la asertilon (konsilas) de la ĉefa frazo. La signifo de tiuj ĉi vortoj estas : en unua vico (unue), en dua vico (due), en tria vico (trie).

La vorto « fojo » — aligita al nombronomo. — La signifo de tiuj nombronomoj, al kiuj ni aligas la vortan radikon foj’ — signifas : unufoje = en unu okazo, dufoje = en du okazoj.

En la unua okazo signifas : la unuan fojon (la plej unue). — Ekzemple : Kolomano ne unufoje, sed plurfoje vojaĝis en Serbujon ; la unuan fojon per aeroplano li vojaĝis tien, en la aliaj okazoj per vagonaro.

Nombronomoj — kun afiksoj. — En Esperanto tri nombro-afiksoj estas : on’, obl’ kaj op’. — Nombronomoj, al kiuj ni fiksas tiujn ĉi afiksojn, — povas ricevi la finaĵojn : o, a, aŭ e.

on

signifas : unu el la du, aŭ pli ol du egalaj partoj de la tuto. — Do : Duono = ½, triono = ⅓, kvarono = ¼. Ekzemplo : La duono (unu, el la du egalaj partoj) de la pomo al Paŭlo apartenas. — En vorta grupo sama vorto ricevas a-finaĵon : La duona parto de la pomo apartenas al Paŭlo. — El verbo faritan a-vorton — per e-finaĵa sama vorto ni kvalifikas : Duone farita laboro nenion valoras (Laboro, kies nur unu parton el la du egalaj partoj — ni faris, nenion valoras).

obl

signifas : tiomfoje, kiom estas esprimata per la nombro, al kiu ni aligas tiun ĉi afikson. Ekzemple : En Hungarujo estas nun 8 milionoj da loĝantoj ; antaŭ la milito — la nombro de la loĝantoj estis la trioblo (trifoje tiom, ol hodiaŭ). En vorta grupo : La triobla nombro de la nuna loĝantaro de Hungarujo estis antaŭ la milito — la nombro de la loĝantoj de tiu ĉi lando. En matematiko ni diras : Trioble du faras (estas) ses.

op

montras al ni, ke tiom estas en la vico, kiom estas esprimita per la nombronomo, al kiu ni fiksas tiun ĉi afikson. E-finaĵa ekzemplo : La kunvenanoj unuope (unu post la alia) duope (en ĉiuj vicoj estis du) eniris en la ĉambron. — A-finaĵa ekzemplo : Kvaropa vico de soldatoj (vico, en kiu kvar soldatoj estas) estas pli larĝa, ol duopa vico de soldatoj (duopa vico de soldatoj = soldata vico, en kiu du soldatoj estas).

FRAZOSTUDADO

La kvantokomplemento

La finaĵo de la kvantokomplemento estas la litero n.

Tion, ĉu la n-finaĵa komplemento — estas kvanto-komplemento, aŭ agprenanta komplemento, — tion al ni montras la verbo, la asertilo de la frazo.

Dirante : Mi ĵetas la botelon (Kion mi ĵetas ? — La botelon) — ni scias, ke la vorto « botelon » estas agprenanta komplemento, ĉar la objekto, kies nomo estas « botelo » — kvazaŭ partoprenas, sur sin prenas, suferas la agon de la aganto. — Dirante : Mi trinkas unu botelon (Kiom mi trinkas ? — Unu botelon) — la vorto « botelon » estas kvantokomplemento, ĉar per la vorto « botelo » ni esprimas la kvanton, kiun la aganto de la frazo (mi) trinkas.

La demanda vorto de la kvantokomplemento. — La vorto demanda de la kvantokomplementoj estas la simpla vorto : Kiom ? La signifo de la demanda vorto kiom estas : kiun kvanton ? — se ni demandas pri komplemento ; demandante pri aganto : kiu kvanto ?

Ekzemploj : La sportulo saltas du metrojn ([La sportulo saltas en la altecon, aŭ en la longecon de du metroj] Kiom la sportulo saltas ? — Du metrojn). — Mi trinkas unu glason da biero (Kiom mi trinkas ? — Unu glason da biero).

Kvanton esprimantaj vortogrupoj. — La komplementoj de kvanto ĝenerale vortogrupoj estas, en kiuj la vortogrupa prepozicio da troviĝas. La pasivan vorton de tia ĉi vortogrupo per tiu ĉi prepozicio ni aligas al la aktiva vorto, kiu kvanton esprimas. Ekzemple : Du litroj da vino (Kiom da vino ? — Du litroj). — Unu kilogramo da pano (Kiom da pano ? — Unu kilogramo). — Objektonomoj al aliaj o-vortoj aligitaj per la prepozicio da — kvantosencon ricevas : Unu taso da kafo (Kiom da kafo ? — Unu taso da kafo). — Unu botelo da vino (Kiom da vino ? — Unu botelo da vino). — Unu korbo da karbo (Kiom da karbo ? — Unu korbo da karbo).

Dirante : « Unu taso da kafo » , « Unu botelo da vino », « Unu korbo da karbo » — ni ja aludas al kvanto, kiun ni konas proksimume, ĉar ni konas la kubon, la enhavopovon de la taso, botelo kaj korbo. — En tiuj okazoj, kiam per la prepozicio da kunligitajn vortojn ni uzas kiel komplementon, — ni sendube scias, ke tiuj ĉi vortoj ludas la rolon de kvantokomplemento : Karolo trinkas unu botelon da vino (Kiom da vino trinkas Karolo ? — Unu botelon da vino). — En la frazo : Unu botelo da vino staras sur la tablo — la vorta grupo « Unu botelo da vino » estas aganto. Tion ĉi montras al ni la fakto, ke la aktiva vorto (botelo) de la vortogrupo ne havas komplementan signon de pasiveco (Kio staras sur la tablo ? — Unu botelo). Se pri la kvanto de la vino ni interesiĝas, ni demandas : Kiom da vino staras sur la tablo ? — Unu botelo da vino.

Demandante : Kion trinkas Karolo ? — ni respondas : Vinon. — Demandante : Kiom da vino trinkas Karolo ? — ni respondas : Unu botelon da vino — aŭ nur tute simple : Unu botelon. — Dirante : Karolo trinkas unu botelon — ni nur forlasas la duan parton de la kvanta vortogrupo (unu botelo da vino).

La prepozicioj « da » kaj « de » inter samaj vortoj. — La signifoj de la prepozicioj de kaj da estas tute malsamaj. Ni esploru, kion ili signifas ? — Taso da kafo, botelo da vino ne signifas : taso de kafo, botelo de vino. — « Taso de kafo » = kafa taso, taso por kafo ; taso da = kvanto de taso (tasa kvanto). — Botelo de vino = vina botelo, botelo por vino ; botelo da = kvanto de botelo (botela kvanto). — Peco de pano = pana peco (panpeco) ; peco da = kvanto de peco (peca kvanto).

La prepozicio « el » kiel kvantovortogrupa prepozicio. — La lokokomplementan prepozicion el ni ankaŭ uzas kiel kvanto-vortogrupan prepozicion : Mi vidis du el viaj filoj (Mi vidis du filojn el viaj filoj). — Mi manĝis tri el viaj pomoj (Mi manĝis tri pomojn el viaj pomoj). — En la ekzemploj la kvantokomplemento estas : du filojn, tri pomojn ; la dua parto de la kvantokomplementa vortogrupo, — kiun parton per la prepozicio el ni aligis al tiuj ĉi vortoj — nur kvalifikas, distingas tiujn ĉi aktivajn partojn de la vortogrupo. En kvantokomplementaj vortogrupoj — do, la vortoj, kiuj sekvas la prepozicion el — kiel ĉiuj vortoj prepozicion sekvantaj — pasivaj estas kaj kvalifikas la aktivan parton de la vorta grupo, kiuj partoj en la ekzemploj havas pasivan formon, ĉar tiuj ĉi vortogrupoj komplementan rolon ludas. Ili en aktiva formo estas en la frazo, se ludas la rolon de aganto : Du el viaj filoj promenas en la strato. Tri el viaj pomoj estas malsanaj.

La kazo de la nedifinitaj kvantonomoj. — El la simplaj vortoj iom, neniom, ĉiom, tiom, kiom estas kvantokomplementaj vortoj — tute same, kiel la vorto ambaŭ, kies signifo estas : ĉiuj du. Kiel kvantokomplementajn vortojn — ni povas uzi ĉiujn nomojn de kvanto, kiuj kvantonomoj nedifinitan kvanton esprimas. En tiu ĉi okazo la kvantovortoj per e finiĝas. Ekzemple : multe (multa kvanto), kelke (kelka kvanto), sufiĉe (sufiĉa kvanto).

Ekzemploj : Li laboras iom (Kiom li laboras ? — Iom [ne multe]). — Ŝi laboras neniom (Kiom ŝi laboras ? — Neniom [tute ne]). La fraŭlino parolas multe (Kiom la fraŭlino parolas ? — Multe [Multan kvanton]).

Tiuj ĉi kvantokomplementaj vortoj — uzataj eĉ kiel agantoj — povas esti kvalifikataj per vortoj, kiujn al ili per la prepozicio da ni aligas. Ekz. : Multe da homoj (multaj homoj) promenas en la ĝardeno. — Nur iom da pano (nur malmulta pano) estas sur la tablo. — Sufiĉe da libroj (sufiĉa kvanto de libroj) estas en lia biblioteko. — La samaj vortogrupoj — kiel komplementoj : Ni vidis en la ĝardeno multe da homoj (multajn homojn). — Petro deziras nur malmulte da pano (nur malmultan panon). — Lia biblioteko posedas sufiĉe da libro (sufiĉan [sufiĉkvantan] libron).

Kvantokomplementaj frazoj. — Kiel ekzistas agprenantaj, loko- kaj tempokomplementaj dependaj frazoj, estas ankaŭ kvantokomplementaj dependaj frazoj, kiuj reale nur kvantokomplementon anstataŭas.

Ekzemploj : Mi estas certa tiom, kiom vi (Kiom mi estas certa ? — Tiom, kiom vi). — Li ne laboras tiom, kiom ŝi (Kiom li ne laboras ? — Tiom, kiom ŝi).

La kunliga vorto de sama frazoparto estas : tiom, kiom. Tiu ĉi kunliga vorto estas ankaŭ ĝia demanda vorto.


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 10 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 12


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org