Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 11 <-- al antaŭa paĝo


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  12 / 12


KUNLIGAJ PREPOZICIOJ

Pri la prepozicioj ni diris, ke ili du rolojn ludas : ili aŭ kunligas vortojn kaj en tiu ĉi okazo ni formas per ilia helpo vortogrupojn, — aŭ frazoparton : komplementon aligas al la asertilo (konjugaciita verbo).

Estas du prepozicioj, la prepozicioj krom kaj anstataŭ, kiuj en la dua kazo, — do tiam, kiam ili frazoparton aligas al la verbo — kvazaŭ kiel kunligaj vortoj partoprenas niajn frazojn.

La vortoj, kiuj sekvas tiujn ĉi du prepoziciojn — aŭ agantoj estas, aŭ komplementoj. Konsekvence tiam, kiam la vortoj sekvantaj tiujn ĉi du prepoziciojn — agantoj estas, per o finiĝas ; sed tiam, kiam ili komplementan rolon ludas, tiam ili devas ricevi la saman komplementan signon, kion ricevas la alia komplemento de la sama frazo.

La signifo de krom montras al ni la logikon de tiu ĉi gramatika postulo.  Krom = kaj ankaŭ.  Jen ekzemploj : Krom vi (aganto), mi (aganto) vidis ŝin (kompl.) = Mi kaj ankaŭ (krom) vi vidis ŝin. Krom vin (kompl.), mi (ag.) vidis ŝin (kompl.) = Mi vidis ŝin kaj ankaŭ vin. — La klarigoj de tiuj frazoj, en kiuj la prepozicio anstataŭ partoprenas — ankaŭ klare prezentas tiujn ĉi du rolojn de ĉi tiu prepozicio : Anstataŭ vi, mi vidis ŝin (Vi estus devinta vidi ŝin ; sed ne vi, mi vidis ŝin). — Anstataŭ vin, mi vidis ŝin (Mi estus devinta vidi vin, sed mi ne vin vidis, mi ŝin vidis).

VORTOSTUDADO

Neaj vortoj

Per la vorteto ne — ni neas : maljesas. Tiu ĉi vorto ĉiam antaŭ tiu vorto devas stari, kiun vorton koncernas la neo : Mi ne vidis ŝin, sed mi aŭdis ŝian voĉon. — Ne mi vidis ŝin, sed mia amiko (vidis ŝin). — Mi vidis ne ŝin, sed ŝian patrinon.

Se en la frazo alia nea vorto estas, kiel la tiel nomataj simplaj vortoj kun nen-komencaĵo, — la nea vorto ne — ne povas troviĝi en nia frazo. Unu nea vorto sufiĉas por nei : Mi neniam estis en Londono kaj ne : Mi neniam ne estis en Londono.

Nek…  nek…  estas ankaŭ neaj vortoj. — En la frazo, en kiu ili troviĝas — ni ne povas uzi alian nean vorton, Tiuj ĉi neaj vortoj staras ankaŭ antaŭ tiuj vortoj, kiujn la neo koncernas : Mi vidis nek lin, nek lian patron. — La signifo de nek… nek… estas : ne… kaj ankaŭ… ne… Do, la ekzempla frazo estas esprimebla ankaŭ ĉi tiel : Mi ne vidis lin kaj ankaŭ mi ne vidis lian patron. — Kelkafoje oni uzas la neajn vortojn : ne…nek… : Mi ne vidis lin, nek lian patron.

Tute ne kaj ne tute — ne signifas la samon : Li ne tute finis sian laboron kaj ŝi tute ne laboris (Li estus devinta fini sian laboron, sed li ne faris ĉion : li preskaŭ finis, ne tute. — La dua parto de la frazo : ŝi tute ne laboris — signifas, ke ŝi absolute ne laboris, ŝi eĉ ne komencis sian laboron.)

En la formo : tute ne — la vorto tute plifortigas la nean kapablon de la vorteto ne — tute same, kiel pliigas la nean kapablon la vortetoantaŭ la vorto ne.

FRAZOSTUDADO

La aliaj komplementoj

Por ke iu ajn gramatike parolu Esperanton, sufiĉas scii, ke en niaj frazoj tri partoj estas : la aganto (aktiva parto de la frazo), la asertilo (per as-, is-, os-, u-, us-finaĵo konjugaciita verbo) kaj komplemento (pasiva frazoparto, kiun al la konjugaciita verbo per prepozicio, aŭ per pasiva finaĵo ni aligas. Komplementon ni povas aligi al la asertilo — ankaŭ : en la formo de dependa frazo — per kunligaj vôrtoj).

Krome, ni devas scii, ke tiuj frazopartoj, kies nomo estas : aganto kaj komplemento — povas enteni plurajn vortojn. Tiuokaze, se la aganto aŭ komplemento el pluraj vortoj konsistas, la agantan aŭ la komplementan rolon vortogrupo ludas. Ĉar la grupo de vortoj nenio alia estas, ol : kunpremita frazo (Vidu la paragrafojn : Kial la pasivaj finaĵoj ludas rolon en la grupoj de vortoj ?  kaj Kial ni transformas frazon en vortogrupon ?)  — en vortogrupo ĉiuj pasivaj finaĵoj kaj prepozicioj povas troviĝi.

Se la nacilingvaj gramatikaj terminoj taŭgaj estus por distingi la du kazojn : la vortogrupan kaj la komplementan rolon de niaj vortoj, — estus tre facile transplanti en Esperanton la fakterminojn de nacia gramatiko ; sed, ĉar ekzemple : epiteto, aŭ atributo — ne ĉiam en ĉiuj naciaj lingvoj la saman gramatikan kazon signifas, montras — kaj, ĉar en Esperanto ĉiuj vortoformoj vortogrupa kaj ankaŭ komplementa estas, la plej simpla solvo estas nomi niajn vortojn laŭ ilia finaĵo. — El la vidpunkto de niaj finaĵoj kaj prepozicioj — la gramatikaj kazoj de Esperanto kaj tiuj de niaj naciaj lingvoj ne ĉiam-ĉiam estas samaj. Konsekvence, ili ne povas esti samnomaj.

La sola lingva trajto, kiu estas komuna en ĉiuj lingvoj — estas la fakto, ke en iu ajn lingvo ni povas distingi tri partojn : aganton, asertilon kaj komplementon. En Esperanto inter tiuj ĉi tri partoj la rilaton difinas la finaĵoj kaj prepozicioj. Ilian komplementan kaj vortogrupan rolon per la terminaro de neniu nacia gramatiko ni povas klarigi — antaŭ ĉio : kaŭze de la gramatikaj esceptoj de niaj naciaj lingvoj. Kaŭze de ili, kaŭze de tiuj ĉi esceptoj, per nacilingva gramatika terminaro — ankaŭ por Esperanto esceptojn ni devus instrui. Kaj se ni ne konas tiujn ĉi esceptojn, ni diskutas, disputas.

Ĉiuj lingvaj disputoj malaperos, se ni alkutimiĝas ektrovi la kaŭzon de niaj vortoformoj per la signifo mem de niaj finaĵoj kaj prepozicioj. Iu ajn nur samsisteme kapablas eklerni iun ajn nacian lingvon mem ! Kaj, ĉar Esperanto ankaŭ havas sian propran : internacian spiriton, — parolante pri gramatiko mem, internacie ni devas nin esprimi ! — Sciante pri la rolo de niaj finaĵoj kaj prepozicioj, ke ilia rolo duspeca estas : vortogrupa kaj komplementa — ni jam eliminas la problemon de la gramatikaj terminoj, kiuj eltiritaj el naciaj lingvoj — inter diversnaciuloj nur konfuzon naskas, se ili reciproke ne konas siajn naciajn lingvojn. — Distingante aganton, asertilon kaj komplementon, ne parolante pri atributo, epiteto, adverbo aŭ : mi ne scias pri kiunomaj aliaj vortoj — ni efektivigas — ankaŭ sur la kampo de niaj gramatikaj nomoj — la ne-atakeblan veron, kiun Camille Aymonier, gramatikisto, en sia franclingva priesperanta verkaĵo konstatis : « Komuna lingvo nur tion povas enteni, kiu komuna estas ».

Posedrilata komplemento. — La posedan rilaton ni povas esplori el du vidpunktoj. Estas la posedata kaj posedanta stato.

La posedatan staton ni esprimas per n finiĝanta komplemento : La homoj havas du piedojn. — Certaj bestoj posedas kvar piedojn. — Esprimante posedatan staton (de la objekto, pri kiu ni parolas) per n finiĝanta komplemento, la posedanto estas la aganto mem.

La posedantan staton ni esprimas per vorta grupo, kies kunliga prepozicio estas : de. En tiu ĉi okazo de egalvaloras la signifon de la finaĵo a. Ekzemple : La ĉapelo de la fraŭlino falis teren. — En sama okazo al la nomo de la posedata objekto — la nomon de la posedanto per la prepozicio de ni kunligas. Tiu-okaze, kiam ni ne deziras montri laŭpece, laŭesence la posedanton, ni povas transformi en a-vorton la pasivan o-vorton de la posedrilata grupo de vortoj : La fraŭlina ĉapelo falis sur la teron. — Per tiu ĉi frazo ni ĝenerale indikas per a-finaĵa vorto la posedanton, ĉar ŝin eble ni eĉ ne konas. Tiu ĉi dua frazo la saman sencon esprimas, ol la jena : La ĉapelo de iu fraŭlino falis sur la teron. — Ofte, absolute ne estas grave, ke laŭpece, laŭesence aŭ : nur ĝenerale ni indikas la posedanton. Tiu ĉi okaze ambaŭ vortogrupoj egalvalore estas uzeblaj : La grupoj de vortoj (la vortaj grupoj) estas studindaj.

Esprimante posedatan staton per n finiĝanta komplemento, la posedanto estas la aganto mem de la frazo : Ludoviko havas amon (Estas amo en Ludoviko : Ludoviko amas). — La amo, kiu estas en ni, kiun ni posedas, — koncernas iun aŭ ion. Tiun aŭ tion, kiun koncernas nia amo, en vortogrupa formo ni povas indiki per la jenaj prepozicioj : al, por, pri. Ekzemple : Ludoviko havas amon al la fraŭlino (havas alfraŭlinan amon), por Esperanto (havas poresperantan amon), pri la gramatiko (havas prigramatikan amon).

Resume : Posedanto povas esti la aganto. En tiu ĉi okazo, la posedaĵo per n-finiĝanta komplemento estas (La gramatiko havas regulojn). En vortogrupa formo : la posedaĵo estas la aktiva vorto de la vortogrupo ; la posedanto estas la pasiva vorto, — tiu vorto, kiu sekvas la prepozicion de, aŭ kiu per a finiĝas (La indulgo de la profesoro [profesora indulgo]). — Posedrilaton ni povas esprimi ankoraŭ per la prepozicio al. Tiu ĉi okaze, la prepozicio al, en komplementa formo aligas la posedanton al la asertilo kaj la posedaĵo estas la aganto : La ĉapelo apartenas al la fraŭlino.

La posedrilataj demandaj vortoj. — La posedrilata demanda vorto estas : kies ? La signifo de kies — estas : Al kiu apartenanta.

Ekzemploj : La ĉapelo de la fraŭlino falis sur la teron (Kies [Al kiu apartenanta] ĉapelo falis sur la teron ? — La ĉapelo de la fraŭlino [la ĉapelo apartenanta al la fraŭlino]). — Mia krajono estas longa (Kies [Al kiu apartenanta] krajono estas longa ? — Mia krajono). — Se la posedanto estas komplemento, ni demandas per la asertilo kaj la prepozicio, per kiuj ni indikas la posedanton : La ĉapelo apartenas al la fraŭlino (Al kiu apartenas la ĉapelo ? — Al la fraŭlino). — Se la posedanto estas aganto, ni demandas per la asertilo kaj per la demandaj vortoj : kiu ? kio ? La kato havas kvar piedojn (Kio havas kvar piedojn ? — La kato).

Ni notu, ke posedrilata komplemento nur tiam ekzistas, kiam la posedanto reale komplemento estas (En la kazo de la verbo apartenas). La aliaj kazoj nur posedrilaton esprimas.

La manierkomplemento. — En niaj frazoj la konjugaciita verbo, kiu ludas la rolon de asertilo — per as, is, os, us, u finiĝas. Se apud konjugaciita verbo per e finiĝanta tia vorto troviĝas, kies e-finaĵo signifas : laŭ la maniero de tiu mem, kion la vortoradiko esprimas, — tiam la e-vorto manierkomplemento estas. En vorta grupo, antaŭ verbo, kies formo en grupo de vortoj nur per a povas finiĝi (anta, inta, onta, ata, ita, ota) — la vortoj per e finiĝantaj ankaŭ manieron esprimas, sed tiam ili ne estas komplementoj, sed nur vortogrupaj membroj. — Manierkomplementon ni povas formi ankaŭ per la prepozicio laŭ.

La demandaj vortoj manierkomplementaj. — La komplemento de maniero esprimas la manieron, laŭ kiu la ago okazas. Iliaj demandaj vortoj estas : Kiel ? Laŭ kiu (kia) maniero ? Ekzemple : La ĉevalo kuras rapide (Kiel [Laŭ kiu maniero] kuras la ĉevalo ? — Rapide). — Laŭ la meteorologia bulteno la vetero pliboniĝos (Laŭ kio pliboniĝos la vetero ? — Laŭ la meteorologia bulteno).

Manierkomplementaj vortoj kaj frazoj. — Ĉiuj per -el finiĝantaj simplaj vortoj manierkomplementaj vortoj estas. Ili manieron esprimas ; ni ne uzu do ilin, kiam ekzemple, kvanton ni deziras esprimi.

La manierkomplementaj frazoj manierideon esprimas. Jen ekzemploj : Kiel fajro (laŭ la maniero de fajro), tiel rapide disvastiĝis la novaĵo pri la alveno de la simpatiaj svedaj kaj holandaj gastoj (Kiel disvastiĝis la novaĵo ? — Tiel rapide, kiel [rapide] fajro [disvastiĝas]). — La kunligaj vortoj de la manierkomplementaj frazoj estas : tiel, kiel, tiel, ke. Li parolas tiel bele, ke ĉiu aŭkultas (Kiel li parolas ? — Tiel bele, ke ĉiu aŭskultas).

Kaŭzokomplemento. — La kaŭzokomplemento esprimas la kaŭzon de la ago. Ĝia prepozicio estas : pro. Anstataŭ ĝin. oni ofte uzas la vortojn : Kaŭze de, kies signifo estas : pro la kaŭzo de.

La demandaj vortoj de la kaŭzokomplementoj estas : Kial ? Pro kiu ? Pro kio ? Pro kiu (kia) kaŭzo ? Kaŭze de kiu (kio) ? Pro (Kaŭze de) la malbona vetero, la infanoj hejme restis (Kial ? Pro kio ? Kaŭze de kio ? Pro kiu kaŭzo ? — Pro la malbona vetero).

La kunliga vorto de la kaŭzkomplementaj dependaj frazoj estas : tial, ĉar. Ekz. : Tial ploras la infano, ĉar ĝi ne ricevis sukeron (Kial ploras la infano ? — Tial, ĉar ĝi ne ricevis sukeron).

Celokomplemento. — La celokomplemento esprimas la celon de la ago. La celkomplementa prepozicio estas : por ; ĝiaj demandaj vortoj : Por kiu (kio) ? Kial ? Kun kiu (kia) celo ? Ni batalas por la sukceso de Esperanto (Por kio ? — Por la sukceso de Esperanto). — Per i finiĝanta verbo ankaŭ povas esti celkomplemento. Tiu ĉi okaze, ni povas uzi antaŭ tiu ĉi i-vorto la prepozicion por : Por eklerni Esperanton (Por la eklerno de Esperanto) ni ne bezonas multe da tempo (Por kio ni ne bezonas multan tempon ? — Por la eklerno de Esperanto).

La kunliga vorto de la celkomplementa dependa frazo estas : tial, por ke. Ekzemple : Tial li parolas, por ke ni eksciu la veron (Kial [Kun kiu celo] li parolas ? — Tial, por ke ni eksciu la veron). — Ni skribis al li, por ke li venu ĉe nin (Kial ni skribis al li ? [Tial, por] ke li venu ĉe nin).

La statdifina komplemento. — La statdifina komplemento difinas la staton de la aganto aŭ komplemento. La staton de la aganto difinas tiuj komplementoj, kiujn ni formas per la jenaj prepozicioj : kun, per, sen. Kun koncernas personon, per koncernas objekton. (Mi iras kun mia amiko. — Ni iras per la piedoj. — Li promenas kun la hundo.) — Statdifinaj prepozicioj estas ankaŭ la prepozicioj : krom kaj anstataŭ. Krom kaj anstataŭ povas koncerni aŭ aganton, aŭ komplementon.

La demandaj vortoj de la statdifina komplemento. — Pri statdifina komplemento ni demandas per la jenaj demandaj vortoj : En kiu stato ? Kun kiu (kio) ? Per kio ? Sen kiu (kio) ? Se la vortoj sekvantaj la prepoziciojn : krom kaj anstataŭ — ludas la rolon de aganto, ni demandas : Krom kiu (kio) ? Anstataŭ kiu (kio) ? Tiam, kiam tiuj ĉi vortoj komplementan rolon ludas, tiam ni demandas : Krom kiun (kion) ? Anstataŭ kiun (kion) ?

Se ni ne uzas la literon n post la prepozicioj anstataŭ kaj krom, tiuj ĉi prepozicioj kunligas aganton al alia aganto : Krom vi, mi vidis ŝin (Krom kiu vidis mi ŝin ? — Krom vi). — Anstataŭ li (en lia loko), mi iris tien (Anstataŭ kiu iris mi tien ? — Anstataŭ li). — Se ni uzas la literon n — post tiuj ĉi du prepozicioj, tiam ili komplementon ligas al alia komplemento. Post la prepozicio krom, la litero n montras, ke la « vorto » sekvanta tiun ĉi prepozicion — estas en sama stato, kiel la agprenanta komplemento de la sama frazo : Krom leporon, mi manĝis brasikon (Krom kion manĝis mi brasikon ? — Krom leporon). — Per tiu ĉi frazo ni esprimis, ke mi manĝis brasikon kaj ankaŭ leporon ; se en la sama frazo la vorto leporon troviĝus sen la litero n, la frazo signifus : Mi kaj ankaŭ la leporo manĝis brasikon. — Nek post krom, nek post anstataŭ oni kutime uzas la literon n ; tamen, pro la granda diferenco prezentebla per tiuj ĉi du kazoj — ni multe rekomendas ĝian uzadon. Per ĝia uzado ni pruvas, ke ni scias distingi inter komplemento kaj aganto, — kaj ni pruvas ankaŭ tion, ke ni komprenas la signifon de la litero n. — Koncerne la prepozicion anstataŭ, ĝia pasiva vorto, kiu per n finiĝas — ne estas, sed nur estus devinta esti en tiu stato, en kiu stato la agprenanta komplemento de nia frazo estas : Anstataŭ la tapiŝon, la edzo batis la edzinon (Anstataŭ kion batis la edzinon la edzo ? — Anstataŭ la tapiŝon). — Bezonata estas la litero n en samaj kazoj, ĉar sen ĝi la jena frazo havus du signifojn : Anstataŭ la leporo, mi manĝis la brasikon. — Per tiu ĉi frazo ni esprimis, ke mi manĝis la brasikon, kaj ne la leporo manĝis ĝin. Dirante : Anstataŭ la leporon, mi manĝis la brasikon — evidente estas, ke la leporo ne manĝis, sed la frazo diras : Mi manĝis la brasikon kaj ne la leporon.

Ekzemploj pri tiuj statdifinaj prepozicioj, kies pasiva vorto faras, aŭ ne faras la saman agon, kiel la aganto : La fraŭlino promenas kun la infano (Kun kiu promenas la fraŭlino ? — Kun la infano). — La fraŭlino promenas sen la infano (Sen kiu promenas la fraŭlino ? — Sen la infano). — La infano ludas per sia pupo (Per kio ludas la infano ? — Per sia pupo). — Neniam ni diras : La infano ludas kun sia pupo, ĉar la pupo estas objekto. — Se la statdifina komplemento estas vivanta, do persono aŭ besto, ni uzas la prepozicion kun, se ni parolas pri ne vivanta objekto, tiam ni uzas la prepozicion per.

Statdifinaj komplementaj vortoj. — La statdifinaj komplementaj vortoj per e finiĝas. Ilia signifo estas : en… stato. Ekzemple : La fraŭlino promenas sole (en sola stato). — La gejunuloj promenas kune (en kuna stato : unu kun la alia). — La gejunuloj promenas aparte (en aparta stato : unu tie, la alia ĉi tie). — Ofte, oni diras : La fraŭlino promenas sola. Tiu ĉi frazo signifas : La fraŭlino, krom kiu alia fraŭlino ne estas — promenas (La sola fraŭlino promenas). Kiel statdifinan komplementon do, ni ne uzu vorton, kiu per a finiĝas ! Tiam, kiam vorto samokaze staton deziras esprimi, tiu ĉi vorto komplementa vorto estas kaj ĝia finaĵo la litero e devas esti, kiel tiu ĉi litero estas la finaĵo de alispecaj komplementaj vortoj. Tie ĉi ni notu, ke en sama okazo a-finaĵo ne povas anstataŭi e-finaĵon. Samokaze nur tiuj klopodas anstataŭigi per a-finaĵa vorto e-finaĵan komplementan vorton, kiuj — ekzemple — konfuzas la signifon de la komplementa vorto nur kun la signifo de la vorto sole. — Sole mi vidis ilin promeni — ne signifas : « nur mi vidis ilin promeni », sed la vorto sole esprimas, ke « ili, kiujn mi vidis promeni — estis sole (en soleco) ». — Ankoraŭ unu foje : Ili estas sole = Ili estas en sola stato (en soleco) ; Ili estas solaj = Krom ili neniu ekzistas. — Sole = sen alia (persono, objekto).

La statdifinaj komplementaj vortoj estas anstataŭigeblaj per kunprepoziciaj komplementoj. En tiu ĉi okazo ni uzas la statdifinajn prepoziciojn kaj ankaŭ lokokomplementan prepozicion : En sia ĝojo (kun ĝojo, ĝoje : en ĝoja stato) li kuris antaŭ la gastojn (En kiu stato ? — En ĝoja stato).

Statdifinaj komplementaj frazoj. — Demandante pri statdifina dependa frazo de komplemento, ni uzas la demandan formulon : En kiu stato ? — Ekzemple : Mi ne povas disiĝi de vi (sen tio, ke mi ne ploru) sen ploro (Sen kio mi ne povas disiĝi de vi ? — Sen ploro). — La ekzemplo montras al ni, ke statdifinan komplementon ni povas transformi en dependan frazon — uzante la kunligan vorton ke.

Origindifina komplemento. — Ĝiaj prepozicioj estas ; de kaj el. Ni demandas pri ili per la vortoj : De kiu (kio) ? El kio ? Ekz. : Paŭlo ricevis leteron de la fraŭlino (De kiu ? — De la fraŭlino). — Mi demandas de vi (De kiu ? — De vi). — Eĉ la ĉasisto timas de la leono (De kio ? — De la leono). Samokaze la pasiva vorto de la prepozicio de — estas la origino reala aŭ metafora de tiu ago, kiun la enfraza verbo esprimas. — Aliaj ekzemploj : El ligno ni ne povas fari feron (El kio ? — El ligno). — El la ekzemploj ni vidas la sekreton de la gramatiko (El kio(j) ? — El la ekzemploj). — Ekzemploj pri origindifina komplementa frazo : El tiu fariĝas bona Esperantisto, kiu scias entuziasmiĝi (El kiu ? — El tiu, kiu scias entuziasmiĝi). — El tiu fariĝas bona Esperantisto, kiun la homamaj ideoj gvidas (El kiu ? — El tiu, kiun la homamaj ideoj gvidas).

Profitindika komplemento. al, por — La profitindika komplemento indikas : kies profiton aŭ malgajnon okazigas la ago : La patro donis 5 frankojn al la knabo (Al kiu ? — Al la knabo). — La patro donis 5 frankojn al la servistino por la knabo (Al kiu kaj por kies profito ? — Al la servistino por la knabo). — Profitindikaj komplementaj frazoj : Al tiu li parolas kiu lin aŭskultas (Al kiu ? — Al tiu, kiu lin aŭskultas). — Por tiuj ni donacas, kiuj tion meritas (Por kiuj ? — Por tiuj, kiuj meritas), — La pluvo estas bona al ĉio, kion ni semas (Al kio estas bona la pluvo ? — Al ĉio, kion ni semas).

Instrumentindika komplemento. — La komplemento, kiun per la prepozicio per ni aligas al la verbo, reale ĉiam instrument-indika estas, ĉar post ĝi ni uzas objektonomojn, per kies helpo ni faras la agon. Samnoma dependa frazo povas anstataŭi komplementon : Per tio ni sukcesos, kion ni faras hodiaŭ (Per kio ni sukcesos ? — Per tio, kion ni faras hodiaŭ).

Estas-komplemento. — Al la verbo esti, per prepozicio nur cirkonstancan komplementon ni povas aligi (Vidu la paragrafon : Rilato inter la verbo kaj komplemento). Al la verbo esti, ni ne povas aligi komplementon per n finiĝantan (agprenantan komplementon), aŭ komplementon, kies prepozicio de pri estus. Ne parolante pri la cirkonstancaj komplementoj, ni konstatu, ke post la verbo esti — la komplemento, tute same, kiel la aganto mem de niaj frazoj — en aktiva formo (senprepozicia o-vorto) troviĝas en niaj frazoj. Tial, ĉar ĉi tiel estas en la plimulto de niaj naciaj lingvoj — ankaŭ en Esperanto ni ne povas distingi laŭforme la komplementon de tiuj frazoj, kies asertilo la verbo esti estas. — Kvankam la vortoordo en Esperanto tute libera estas, ni konstatu, ke laŭ la signifo de tiuj frazoj, kiujn ni formas per la verbo esti — la aganto antaŭ la asertilo estas kaj la komplemento sekvas tiun ĉi verbon. Nome, dirante : La tajloro estas instruisto signifas, ke la homo, kies profesio estas la tajloreco — ludas rolon kiel instruisto. Se ni diras : La instruisto estas tajloro — ni scias, ke ni asertas ion pri la instruisto, — do, la aganto estas : instruisto.

Kvankam la litero a estas pasiva finaĵo, ĝin ni ne povas konsideri kiel memstaran komplementan signon, ĉar tiujn frazojn, kiuj samfinaĵan « komplementon » entenas — per estas-komplemento, per o-finaĵa vorto ni povas ĉiam kompletigi : La infano estas bona (homo).

Krom la verbo esti, estas kelkaj aliaj verboj, post kiuj la komplemento ankaŭ en aktiva formo troviĝas en niaj frazoj. Pri ili ni konstatu, ke la kaŭzo de ilia aktiva formo — ankaŭ la verbo esti estas. Jen kelkaj ekzemploj :

Mi kredas la infanon bona :
Mi kredas, ke la infano estas bona.
— (Mi kredas la bonan infanon = Mi kredas al la bona infano).

Mi juĝas la packontrakton maljusta :
Mi (tiel) juĝas, ke la packontrakto estas maljusta.
— (Mi juĝas la maljustan packontrakton = Mi faras juĝon pri la maljusta packontrakto).

Mi opinias la situacion serioza :
Mi opinias, ke la situacio estas serioza.

Mi trovas la kukon tre bona :
Mi (tiel) trovas, ke la kuko estas tre bona.
— (Mi trovas la kukon tre bonan = Mi ektrovis — la tre bonan kukon. )

Mi pentras la muron verda :
Mi pentras la muron, por ke ĝi estu verda.
— (Mi pentras la verdan muron = Mi pentras tiun muron, kiu jam verda estis).

La tajloro fariĝas aktoro :
La tajloro « transformiĝas » en aktoron, la tajloro faris ĉion, por ke li estu aktoro.


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 11 <-- al antaŭa paĝo


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org