Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 6 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 8


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  7 / 12


SENCOŜANĜO KAJ PRECIZIGO DE SIGNIFO

Ĉiuj Esperantaj vortoj nur unu signifon havas.

Tamen, al ili ni povas doni plurajn sencojn, kiuj, ofte, plurajn signifojn valoras.

La sencon de niaj vortoj ni ŝanĝas per alia vorto, aŭ per alia frazoparto.

La aganto kaj komplemento estas frazopartoj. Ili povas esti el pluraj vortoj konsistanta vortogrupo.

En vorta grupo la sencon de iu vorto ŝanĝas aŭ la finaĵo de alia vorto, aŭ alia vorto aligita al ĝi per prepozicio. — La sencon de vorto, aŭ vorta grupo ŝanĝas, precizigas ankaŭ la artikolo la.

El frazostuda vidpunkto ni konstatu, ke la sencon de niaj verboj, kiuj en niaj frazoj la rolon de asertilo ludas — ni ŝanĝas, precizigas per komplemento. Tial ĉar la komplemento rilatas la verbon, la asertilon, tial ĉiam de la verbo dependas : kiun prepozicion ni uzu, aŭ per pasiva finaĵo kiun formon ni donu al tiu parto de nia frazo, kies nomo estas komplemento.

VORTOSTUDADO

La antaŭnoma vorteto

La vorteto la troviĝas en niaj tekstoj ĝenerale antaŭ la o-vortoj. Kie ajn ĝi staru, ĝi koncernas o-vorton : La sencon de la o-vortoj precizigas ĝi. — La gramatika nomo de tiu ĉi vorteto estas : artikolo. Tial, ĉar ĝia loko estas antaŭ nomoj (o-vortoj) ĝin ni nomas ankaŭ antaŭnoma vorteto.

En Esperanto nur unu antaŭnoma vorteto estas, la vorto la.

Pri ĝia uzado ni sciu, ke tio « estas oportuna, sed ne necesa ». Efektive, estas lingvoj, en kiuj artikolo ne ekzistas. Sed, ĉar ĝi, la antaŭnoma vorteto precizigas la sencon de la o-vortoj, kaj sekve : ĝi igas pli klara niajn frazojn, ĉiuj devas eklerni ĝian uzadon. Al tiuj, kiuj ne komprenas la rolon de tiu ĉi vorteto — Zamenhof konsilas la ne-uzadon de la artikolo, sed ties neuzadon — nur en la unua tempo de la lingvolernado.

Post prepozicioj, kaj nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo, ni povas forlasi, elizii la literon a de la vorteto la. Tiu ĉi okaze la fariĝas l’.

En nenia alia okazo ĝi ŝanĝas sian formon.

Per vokalo finiĝas la prepozicio de. Do, anstataŭ diri : « La kreto de la profesoro » — ni povas elizii la literon a de la antaŭnoma vorteto la : « La kreto de l’ profesoro ». — Mi estis ĉe la najbarino = Mi estis ĉe l’ najbarino. — Se ni parolas pri unu, aŭ pri pli ol unu persono, objekto, besto aŭ abstrakta ideo, la ne ŝanĝas sian formon : La patro, la patroj ; la kato, la katoj.

Kiam ni devas uzi la artikolon ? — Ĉiam, kiam ni parolas pri difinita persono, objekto, besto aŭ abstrakta ideo — laŭpece, laŭesence konata de ni.

Pluraj personoj estas en la ĉambro kaj iu diras : Libro kuŝas sur la tablo. La parolanto diris : … sur la tablo — ĉar eble ĉiuj vidas la tablon ; almenaŭ ĉiuj scias pri la ekzisto de tiu tablo, pri kiu la parolinto parolis. Sed, la parolinto diris : Libro… — ĉar neniu en la ĉambro, aŭ almenaŭ la parolinto sciis ĝis nun pri ĝia ekzisto. La parolinto dirinte « libro » kaj ne « la libro », parolis pri iu libro, kiun ekzemple, la aliaj ne vidas. La libro kuŝas sur la tablo signifas, ke libro, sed pri kies ekzisto oni scias, kiun eble oni bone konas, kiun almenaŭ oni vidas — kuŝas sur la tablo.

Listo de verboj — estas unu el pluraj, diversaj ekzistantaj listoj, sed kiu ne enhavas ĉiujn verbojn. Listo de la verboj — estas unu el diversaj listoj, sed kiu enhavas ĉiujn verbojn. La listo de verboj — estas listo, pri kies ekzisto ni scias, sed kiu ne enhavas ĉiujn verbojn. La listo de la verboj — estas la listo de ĉiuj verboj.

Senartikolan o-vorton, se ĝi parolas al ni pri persono — ni povas anstataŭigi per la simpla vorto iu. — Homo promenas en la ĝardeno = iu promenas en la ĝardeno. Se la o-vorto, pri ne-persono parolas al ni, ĝin ni povas anstatauigi per io. — Libro kuŝas sur la tablo = io kuŝas sur la tablo.

Kunartikolan o-vorton ne povas anstataŭi iu io. Ni povas ĝin anstataŭigi per tiu, ĉiu — se temas pri persono, — per tio, ĉio — se ni parolas pri objekto, besto, aŭ abstrakta ideo. — La homo, kiu iras en la strato = tiu homo, kiu iras en la strato. — La ĉeestantoj, kiuj aŭskultis la amikon = ĉiuj, kiuj aŭskultis…

Kiam ni ne uzas artikolon ? — Neniam antaŭ propraj personaj nomoj (Zamenhof, Briand, Paŭlo), kiuj estas familiaj, individuaj, aŭ tiel nomataj baptemnomoj ; neniam antaŭ nomoj de landoj, nomoj de monatoj, antaŭ o-vorto, por kies sencokompletigo ni uzas posedan pronomon (mia, via), aŭ tiel nomatan simplan vorton (tiu, ĉio). Kaj fine : neniam ni diras : la Esperanto, sed nur Esperanto.

Ni diras : Jozefo promenis kun Ludovikino kaj ne : La Jozefo promenis kun la Ludovikino. — Briand, la franca politikisto estis sincera apostolo de la paco kaj ne : La Briand estis… — Oni devas diri : En la monato januaro… sed oni ne povas diri : En la januaro. — Ni neniam diru : La Franclando, la Hungarujo, la Jugoslavio, sed : Franclando, Hungarujo, Jugoslavio. — Mia frato, lia amatino kaj ne : la mia frato, la lia amatino.

La montraj vortoj, — tiuj vortoj, kies komenca litero estas t kaj la ĝeneralaj simplaj vortoj, kies komenca litero estas ĉ — jam en si mem enhavas la signifon mem de la antaŭnoma vorteto. Do, ni neniam diru : La tiu homo — sed nur : tiu homo. — Ni ne povas diri : La ĉiu homo — sed nur : ĉiu Homo.

Se kvalifikanta a-vorto estas — ekzemple — antaŭ landonomo, ni uzas la artikolon. Ekzemple : La bela Francujo estas vizitata de multaj eksterlandanoj.

Kion signifus niaj vortoj sen artikolo ? — Se en Esperanto ne ekzitus la artikolo la, ni esploru, kion signifus la jenaj vortoj : Dento de leono. Tiuj ĉi vortoj signifus : dento de leono, la dento de leono, dento de la leono, kaj : la dento de la leono.

El tiu ĉi ekzemplo — antaŭ ĉiuj, kiuj komprenas la rolon de la artikolo la — evidentiĝas la graveco de tiu ĉi vorteto. Dank’ al ĝi, ni klare distingas kvar rilatkazojn, kiujn la supre donitaj ekzemploj esprimas, montras sen kaj kun artikolo.

Dento de leono estas de ni ne konata, neniam vidita, eĉ ne vidata iu dento de iu leono de ni ne konata, ne vidita, ne vidata. — Via dento estas dento de leono (leona dento) : tia dento estas via dento, kia estas leona dento.

La dento de leono estas de ni konata, vidita aŭ vidata dento de iu leono de ni ne konata, ne vidita, eĉ ne vidata. — La dento de leono (la leona dento), kiu kuŝas sur la tablo — estas granda. En tiu ĉi frazo ni parolas pri dento konata de ni, sed kiu dento estas la dento de iu leono, kiun ni ne konas, ne vidis, ne vidas.

Dento de la leono estas de ni ne konata, ne vidata iu dento de tiu leono, kiun ni konas : kiun ni vidis aŭ ni vidas. — En la buŝo de la fraŭlino estas dento de la leono (la leona dento) : inter la dentoj de la fraŭlino estas unu ne distingebla aŭ ne vidata dento, kiun oni faris el unu dento de tiu leono, kiun ni konas, kiun ni vidis.

La dento de la leono estas de ni konata, vidita, eble vidata dento de tiu leono, kiun ni vidis, eble vidas. — La dento de la leono (la leona dento) estas forta.

Resume : Dento de leono = leona dento ; la dento de leono, dento de la leono kaj la dento de la leono = la leona dento. — El tiu ĉi resumo ni povas konstati, ke la kunprepoziciaj vortogrupoj distingas kvar rilatajn kazojn, dume la simplaj vortogrupoj (a- kaj o-finaĵaj vortoj) nur du sencojn esprimas.

FRAZOSTUDADO

Laŭfinaĵa rolo de niaj vortoj

En Esperanto estas ses finaĵoj. La literoj : o, a, e, n, i, kaj j. — La litero o estas la finaĵo de la aktivaj vortoj. Do, se iu vorto per o finiĝas, ĝi estas aktiva. — La finaĵoj de la pasivaj vortoj estas la literoj : a, e, n. Do, se vorto per a, e, aŭ n finiĝas, la vorto estas pasiva. Same pasiva estas la vorto, antaŭ kiu prepozicio staras. Pasiva estas la postprepozicia vorto, ĉar la prepozicioj pasivsencajn finaĵojn anstataŭas.

La litero i estas la finaĵo de la verboj, pri kiuj ni scias, ke ili ĉu aktivsencaj (transitivaj), ĉu pasivsencaj (netransitivaj) estas. — La litero j estas neŭtrala finaĵo.

Tute same, kiel estas aktivaj kaj pasivaj vortoj — tiel ekzistas aktiva kaj pasiva parto de frazo. La aganto estas la aktiva kaj la komplemento estas la pasiva parto de la frazo.

La finaĵoj en la vortogrupoj. — La vortaj grupoj estas pluraj vortoj, per kiuj ni unu solan ideon esprimas.

En la vortogrupoj unu vorto estas aktiva (senprepozicia o-finaĵa vorto), la aliaj pasivaj estas (postprepozicia o-vorto, aŭ a-, e-, n-finaĵa vorto). — Ĉiuj pasivaj finaĵoj povas troviĝi en vortogrupo.

La litero a kaj la prepozicioj en la vortogrupoj. — La vortaj grupoj estas divers-specaj : simpla vortogrupo (bona homo, bela fraŭlino), kunprepozicia vortogrupo (mono por blinduloj, amo pri fraŭlino), kunprepozicia simpla vortogrupo (porblindula mono, prifraŭlina amo), miksita vorta grupo (rapide kuranta homo, viandon manĝanta homo).

En simpla vortogrupo la rolon de la aktiva vorto — kiel en ĉiuj vortaj grupoj — o-vorto ludas kaj ĝin a-vorto kvalifikas. — Ekzemple : Bona homo, — granda domo, — feliĉa edzo.

En kunprepozicia vortogrupo al la aktiva o-vorto — prepozicio ligas la pasivan vorton. — Ekzemple : Mono por blinduloj, amo pri mono. — En kunprepozicia vortogrupo la pasiva vorto per o finiĝas ; ĝi nur tial estas pasiva, ĉar ĝi estas postprepozicia vorto, ĉar ĝin prepozicio ligas al la alia vorto, al la aktiva o-vorto de la vortogrupo.

Kunprepozicia simpla vortogrupo. La pasivecon de tiuj o-vortoj, kiujn prepozicio ligas al la aktiva o-vorto, pruvas la fakto, ke postprepozician o-vorton ni povas transformi en kunprepozician a-vorton (porblindula mono). Tiuokaze, se kunprepozician vortogrupon (amo pri mono) ni transformas en kunprepozician simplan grupon de vortoj — al la pasiva, postprepozicia vorto ni devas aligi ankaŭ la prepozicion (primona amo). — Nur tiam ni ne aligas la prepozicion al la pasiva o-vorto, kiam la prepozicio de la vorta grupo — la prepozicio de estas, kaj se tiu ĉi prepozicio devenon esprimas. Tiu ĉi okaze ni ne aligas la prepozicion de — al la pasiva o-vorto, kiun ni transformas en a-vorton, ĉar la prepozicio de en tiu ĉi okazo signifas : a. (Bona homo = homo de bono ; patra ĝojo = ĝojo de patro).

La litero e — en la vortogrupoj. — Krom la simpla grupo de vortoj estas vortogrupoj, en kiuj ne nur pasiva a-vorto, aŭ per prepozicio aligita pasiva o-vorto kvalifikas la aktivan o-vorton de la vortogrupo, sed, en kiuj troviĝas n-, aŭ e-finaĵa pasiva vorto.

Miksita vortogrupo estas la nomo de tiuj grupoj de vortoj, en kiuj e-, aŭ n-finaĵa pasiva vorto troviĝas. — Ekstreme bona homo — estas miksa vortogrupo. La vorto bona kvalifikas la vorton homo. La vorto ekstreme rilatas al la vorto bona. Do, la a-vortoj kvalifikas la aktivan o-vorton de la vorta grupo. — Se en vorta grupo pluraj a-vortoj estas, ili ĉiuj, aparte, la o-vorton kvalifikas : Bona, rapida, lerta homo (homo, kiu estas bona, — kiu estas rapida, — kiu estas lerta). — En sama vortogrupo troviĝantaj a-vortoj povas havi — aparte kvalifikantajn e-vortojn : Ekstreme bona, sufiĉe lerta, mirinde rapida homo (Homo, kiu estas ekstreme bona, — kiu estas sufiĉe lerta, — kiu estas mirinde rapida).

El verbo faritaj e-vortoj : Starante laboranta homo (Homo, kiu laboras en staranta stato). — Putrinte trovita viando (Viando, kiun oni trovis en putrinta stato [en stato, en kiu la viando jam ne plu putras : ĝi jam pli frue putris]).

La litero n — en la vortogrupoj. — Vortogrupo estas ankaŭ la jenaj vortoj : Viandon maĝanta homo (Homo, kiu manĝas viandon). Do, ankaŭ la litero n povas esti en vorta grupo la finaĵo de pasiva vorto. Pasiva vorto kvalifikas. Ankaŭ la litero n kvalifikas. Sed, per n finiĝanta vorto — ni nur el verbo, el transitiva verbo faritan a-vorton kvalifikas, — Aliaj ekzemploj : Leteron skribanta homo (homo, kiu skribas leteron). — Fraŭlinon rigardanta junulo (junulo, kiu rigardas fraŭlinon). — Bildon pentranta homo (homo, kiu pentras bildon).

La finaĵoj en la kunmetitaj vortoj. — Parolinte pri la kunmetitaj vortoj ni vidis, ke iliaj pasivaj vortoj enhavas la signifon de niaj pasivaj finaĵoj.

El la kunmetitaj vortoj, do, povas manki la a, e, kaj n finaĵoj. Ekzemplojn ni vidis en la ĉapitro de la kunmetitaj vortoj.

Viandon manĝanta homo = Viandomanĝanto (viandomanĝanta homo).

Viandomanĝanto = viandon manĝanto, aŭ manĝanto de viando.

La finaĵoj kaj la prepozicioj en la komplementoj. — La komplemento estas la pasiva parto de la frazo. Do, la vorto, kiu ludas la rolon de la komplemento — devas ricevi signon de pasiveco. — La pasivecaj signoj estas niaj pasivaj finaĵoj kaj la prepozicioj.

La komplemento devas ricevi signon de pasiveco. Tio estas, ke la komplemento devas finiĝi ĉu per pasiva finaĵo, — ĉu per prepozicio ĝi devas esti aligita al la konjugaciita enfraza verbo.

La litero n — kiel komplementa signo. — La rolon de la litero n — en la vortogrupoj, ni vidis. Per n finiĝanta vorto ni kompletigas la agon de la aganto. La agon, kion esprimas la enfraza verbo. — La transitivaj, la aktivsencaj verboj estas tiuj, per kiuj esprimitajn agojn ni povas kompletigi per komplemento, kies pasiveca signo estas la litero n : La homo manĝas porkon.

La litero n, kiel pasiveca signo — estas absolute necesa. Per ĝia uzo ni scias : kiu manĝas ? Tial, ĉar en la ekzemplo la liteto n estas aligita al la vorto porko, — ni scias, ke la aktiva vorto, la aganto estas : la homo. — En la ekzemplo : La fraŭlo amas la fraŭlinon — la aktiva frazparto, la aganto estas : la fraŭlo. Do, ni scias, ke la fraŭlo amas. Dirante : « La fraŭlo amas la fraŭlinon » ne estas certa ĉu ankaŭ la fraŭlino amas ? Per tiu ĉi frazo ni nur tion asertas (per la verbo : per la asertilo), ke la fraŭlo amas. Se la fraŭlo kaj la fraŭlino havas reciprokan amon, ni diras : La fraŭlo kaj la fraŭlino amas unu la alian.

Tie ĉi ni rimarku, ke La fraŭlo kaj la fraŭlino amas sin — ne signifas tion, kion esprimas la frazo « La fraŭlo kaj la fraŭlino amas unu la alian ». — « La fraŭlo kaj la fraŭlino amas sin » signifas, ke la fraŭlo amas sin [mem] kaj la fraŭlino ankaŭ amas sin [mem].

Alia ekzemplo : La patrino kaj la infano lavas sin (La patrino lavas sin, la infano lavas sin).

La litero e — kiel komplementa signo. — La litero e, en vorta grupo kvalifikas a-vorton ; en la frazo, kiam la e-vorto estas ne vortagrupa parto, kiam ĝi ne estas parto de vorta grupo, tiam la vorto finiĝanta per e — rilatas al la verbo konjugaciita, al la asertilo de la frazo, kaj tiam, tiu ĉi vorto estas komplemento. — La kudristino bone laboras. Laŭ la signifo de la litero e — en tiu ĉi okazo — la vorto per e finiĝanta esprimas la manieron, laŭ kiu la ago esprimita per la verbo estas farata.

Ofte la litero e, kiam ĝi komplementa finaĵo estas — perdas sian signifon. En tiu ĉi okazo, la litero e estas aligita al vorto, kiu — ekzemple — tempon aŭ kvanton esprimas. En samaj kazoj, nur tial ni uzas la literon e, por ke la vorto en pasiva formo estu. Nome, la komplemento devas havi signon de pasiveco. Jen ekzemplo : Lunde mi iras vin viziti. Neniam ni povus diri : « Lundo mi iras vin viziti » — ĉar o-vorto estas aganto, kiu faras la agon esprimitan per la enfraza verbo. Kiu ne sentas, ke la vorto lundo en tiu ĉi frazo ne povas fari la agon ? Ĉar ĝi ne povas esti aganto, ĝi povas ludi nur la rolon de komplemento. Tial ĉi la vorto lundo devas ricevi signon de pasiveco. Tial ĉi ni aligas al tiu ĉi vorto la literon e, kiu signo de pasiveco estas. Aliokaze ni diras : Lundon mi vin vizitos. La litero n — al la vorto lundo, nur tial estas aligita, ĉar la vorto lundo en tiu ĉi frazo la rolon de komplemento — ludas. Tiuj ĉi du ekzemploj montras al ni, ke vortoj, kiuj — ekzemple — tempon esprimas — povas ricevi aŭ la finaĵon e, aŭ la finaĵon n, kiam ili ludas la rolon de komplemento. Lunde kaj lundon esprimas la saman cirkonstancon, kiun esprimas la vorto lundo kun la prepozicio en. Do : En lundo = lunde, lundon. Ekzemple : En lundo (lunde, lundon) mi aĉetos Esperantan gazeton.

La vorto multa kvanton esprimas. En la frazo : Ŝi multe ŝatas la muzikon — la vorto multe estas komplemento ; nur tial ĉi ĝi finiĝas per e. Pro la sama kaŭzo ni povas diri ankaŭ : Ŝi multon ŝatas la muzikon.

La litero a — kiel signo de komplemento. — Ankaŭ la tria pasiva finaĵo, la litero a povas ludi la rolon de komplementa signo. Tio estas : ankaŭ per a finiĝanta vorto povas ludi la rolon de komplemento.

Pri la komplementoj, kiuj per a finiĝas — ni parolos en la ĉapitro de la Estas-komplementoj.

Kial la pasivaj finaĵoj ludas rolon en la grupoj de vortoj ? — La tri pasivaj finaĵoj, la literoj e, a, n havas sian rolon en la vortogrupoj. Ili ludas la prezentitan rolon, ĉar vortogrupo nenio alia estas, ol transformita frazo.

Bona homo signifas : Homo, kiu estas bona. — Ekstreme bona homo signifas : Homo, kiu ekstreme estas bona. — En tiu ĉi lasta frazo ekstreme estas komplemento, — ĝi montras la manieron, laŭ kiu la aganto (Homo) estas… en nia frazo : « bona ».

Reale, el ĉiuj simplaj vortogrupoj la verbo esti mankas kaj se la vorta grupo estas miksita vortogrupo, ĝia e vorto — al la verbo esti rilatas.

La stato de la aganto esprimata per vorta grupo. — El la frazo : La homo manĝas viandon ni povas fari grupon de vortoj : Viandon manĝanta homo (viandomanĝanta homo). Per tiu ĉi vorta grupo ni esprimas la staton de la enfraza aganto. — Se el frazo vortogrupon ni faras kaj la staton de la aganto ni deziras esprimi, ni uzas la finaĵojn anta, inta, onta, — laŭ tio, ke la verbo de la frazo per as, is, os estis konjugaciata. Do : La homo manĝis viandon — esprimate per vortogrupo — estas : Viandon manĝinta homo (viandomanĝinta homo). — La homo manĝos viandon = viandon manĝonta homo (viandomanĝonta homo).

La stato de la komplemento esprimata per vortogrupo. — Kiel ni povas esprimi per formo de vorta grupo la staton de la aganto, tiel ni povas esprimi per grupo de vortoj la staton de la komplemento. En la frazo : La homo manĝas viandon — la komplemento estas : viandon. Jen vorta grupo, kiu esprimas tiun ideon, kiun esprimas nia ekzempla frazo : Viando manĝata de la homo. — La homo manĝis viandon = viando manĝita de la homo. — La homo manĝos viandon = viando manĝota de la homo.

Kial ni transformas frazon en vortogrupon ? — Ni vidis : por fari el frazo vortogrupon — sufiĉas transformi la verbon de la frazo en a-vorton (per anta, inta, onta, ata, ita, ota finaĵo).

Kiam la enfraza verbo etas la verbo esti, kreante vortogrupon — ni tute simple forlasas tiun ĉi verbon (Homo, kiu estas bona = homo estanta bona. El tiu ĉi lasta formo devenas la vorta grupo : Bona homo). — Tial ni transformas frazojn en vortan grupon, por ke per nova, en aktiva formo konjugaciata verbo — ni povu paroli pri la vortogrupo farita el frazo.

« La viandon manĝanta homo » kaj « La viando manĝata de la homo » — estas vortogrupoj. La vortaj grupoj povas esti uzataj, kiel agantoj (kiel aktivaj grupoj de vortoj), aŭ kiel komplementoj (kiel pasivaj vortogrupoj).

Vortogrupo — kiel aganto. — El frazo, farita vortogrupo, se ĝi estas uzata kiel aganto, — ĉiam entenas unu per o finiĝantan, senprepozician, aktivan vorton, pri kies ago nova verbo povas paroli. Ekzemple : Viandon manĝanta homo (aganto) havas (asertilo) bonajn dentojn (komplemento). — Viandon manĝanta homo (aganto) promenas (asertilo) en la strato (komplemento). — La viando manĝata de homo [la viando, kiun manĝas homo] (aganto) estas (asertilo) en lia buŝo (komplemento).

Vortogrupo — kiel komplemento. — El frazo farita grupo de vortoj, se ĝi estas uzata, kiel komplemento — sekvas prepozicion, aŭ anstataŭ prepozicion, la aktiva vorto de la vorta grupo ricevas la komplementan finaĵon n. — En la grupo de vortoj : « La viandon manĝanta homo » — la aktiva vorto estas « homo ». Do, ĝi ricevos la komplementan finaĵon : Mi (aganto) vidas (asertilo) la viandon manĝantan homon [la homon, kiu manĝas viandon] (komplemento). — Mi (aganto) parolas (asertilo) pri la viandon manĝanta homo [pri homo, kiu manĝas viandon] (komplemento).

La prepozicio, kiu aligas la komplementon al la verbo — reale, nur la aktivan vorton de la vorta grupo koncernas — Mi parolas pri (bona) homo, — pri (viandon manĝanta) homo.

Gramatika akordiĝo de la a-vortoj kun la o-vortoj. — Ni diris, ke en vorta grupo estas ĉiam unu aktiva o-vorto, la aliaj pasivaj estas, kaj ili nur kvalifikas la aktivan. La vorta grupo, en kiu estas unu aktiva vorto — havas aktivan sencon. Vorta grupo, kiu havas aktivan sencon — ludas la rolon de aganto. — Kiam vortogrupon ni uzas, kiel komplementon — pasivan sencon ni donas al la vorta grupo. Tio estas : ni aldonas al la vorta grupo — signon de pasiveco. Doni pasivan sencon al grupo de vortoj — ni povas per pasiva finaĵo (plej ofte per la litero n), aŭ per iu prepozicio.

Se per pasiva finaĵo ni indikas la komplementon, la pasivan finaĵon — ekzemple : la literon n — ni aldonas al la aktiva vorto de la vortogrupo ; se la komplementon per prepozicio ni ligas al la verbo, tiam ĝin ni uzas antaŭ la vorta grupo.

Ĉar en vorta grupo nur a-vorto kvalifikas rekte la o-vorton, tial, se ni donas pasivan sencon al nia vortogrupo (tio estas : se ni kiel komplementon uzas la vortogrupon) — la a-vorton ankaŭ koncernas la signo de pasiveco. Kiam la verbo postulas, ke la aktiva vorto de nia vortogrupo uzota, kiel komplemento — ricevu la literon n, tiam ni aldonas ĝin ankaŭ al la a-vorta, kiu rekte kvalifikas la o-vorton. Ekzemple : Mi vidas la bonan homon.

La uzado de la litero j. — Koncerne la finaĵon j — ni scias, ke ĝia signifo estas : pli ol unu. Ni devas scii ankoraŭ pri la litero j, ke ĝin ne nur o-vortoj ricevas, sed ankaŭ la a-vortoj. Ekzemple : Li estas homo ; ili estas homoj. — Li estas bona homo ; ili estas bonaj homoj. — Ili estas bonaj, lertaj kaj rapidaj homoj. Mi vidas bonajn, lertajn kaj rapidajn homojn.

La a-vorto ricevas ne nur la komplementan signon de sia o-vorto, sed ankaŭ la literon j.

Kiam a-vorto ne ricevas la literon j — de sia o-vorto ? — Tion ĉi montras al ni la jenaj ekzemploj : Mi lernas internacian kaj nacian lingvojn (Mi lernas [unu] internacian, kaj [unu] nacian [du] lingvojn). Mi havas blankan, bluan kaj grizan pantalonojn (Mi havas [unu] blankan, [unu] bluan, kaj [unu] grizan [tri] pantalonojn).

La ekzemploj montras al ni, ke la a-vorto nur tiam ricevas la literon j, — se pli ol unu pecojn ni havas el la speco, kiun indikas la signifo mem de la a-vorto. — Mi havas blankan kaj grizajn pantalonojn (Mi havas [unu] blankan kaj [pli ol unu : plurajn] grizajn pantalonojn). — Li parolas internacian, kaj naciajn ligvojn (Li parolas [unu] internacian, kaj [plurajn] naciajn lingvojn).

« Unu » povas ricevi la literon « j ». — El la nombro-nomoj unu povas ricevi la literon j. Ekzemple : Unuj (kelkaj homoj) asertas, ke la vino estas bona, aliaj (aliaj homoj) diras, ke ne.

(Unuj en samaj kazoj signifas tion, kion signifas la simpla vorto iu — en la formo : iuj)


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 6 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 8


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org