Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 7 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 9


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  8 / 12


RILATO INTER LA VERBO KAJ KOMPLEMENTO

Inter la verbo kaj la komplemento de la frazo estas difinita rilato ; rilato difinita per la prepozicio, kiu al ĝi ligas la komplementon. La rilaton inter tiuj ĉi du frazpartoj — difinas ankaŭ la uzado de la litero n. Tiu okaze, kiam la verbo deziras, ke la komplemento ricevu la n-finajon, — aŭ tiam, kiam la komplemento per la prepozicio pri de estas aligita al la verbo, tiam la komplemento (la plej ofte) verba komplemento estas. En ĉiuj aliaj kazoj, la komplemento estas cirkonstanca komplemento, ĉar tiuj ĉi komplementoj, reale ne kompletigas la agon, ne precizigas la signifon, ne ŝanĝas la sencon de la enfraza verbo, sed nur prezentas al ni cirkonstancojn, en kiuj, aŭ laŭ kiuj la ago okazas.

Ni vidis en la antaŭaj ĉapitroj, ke komplementon ni povas transformi en aganton. Tio estas : ĝian staton, la staton de la komplemento ni povas esprimi per ata, ita, ota formo de la verbo. Nun, ĉi tie ni rimarku, ke komplementon transformi en agaton nur tiuokaze ni povas, se la komplemento — verba komplemento estas.

Ekzemploj : Karolino karesas la katon = La kato estas karesata de Karolino. Mi aĉetis du kilogramojn da kafo = Du kilogramoj da kafo estas aĉetata de mi.

Kiam ni transformas komplementon en aganton, tiuokaze, kiam la prepozicio pri aligas la komplementon al la verbo, ni ne nur per la ata-formo de la verbo esprimas la staton de la aganto, sed al la ata-formo de la verbo ni aligas ankaŭ la prepozicion. Ekzemple : La profesoro parolas pri la gramatiko = La gramatiko estas priparolata de la profesoro.

Se la prepozicio de kunligas la komplementon kaj la verbon, tiam same ni devus aligi al la ata-formo de la verbo ankaŭ la prepozicion. Ekz. : Ankaŭ la ĉasisto timas de la leono = La leono estas (de)timata ankaŭ de la ĉasisto. — Anstataŭ diri : « La leono estas detimata » — ni tute simple diras : « La leono estas timata ».

Tiu ĉi simpla formo (timata) de la verbo timi klarigas al ni, kial kejkaj inklinas precizigi la sencon de certaj verboj per n-finaĵa vorto — anstataŭ uzi la prepozicion de ? Tute simple, ĉar simpla, senprepozicia ata-formo de verbo valoras la pasivecon de n-komplemento, la pasivecon de la tiel nomata agprenanta komplemento. Nome, ni vidis, ke n = est’… …ata de. Se la leono estas timata (kaj ne detimata), tiam la frazo La leono estas timata de mi = Mi timas la leonon. — Tie ĉi ni rimarku, ke, se ni uzas la verbon timi kun la prepozicio de, tiu ĉi verbo estas netransitiva verbo, — se ni uzas la literon n agprenantan komplementon post la verbo timi, tiu ĉi verbo estas transitiva.

Ni tute ne konsilas, ke oni uzu la formon detimata (La leono estas detimata ankaŭ de la ĉasisto). — Tiun ĉi formon de la verbo timi ni prezentis nur tial, por ke laŭeble plej facile ni distingu la rolon de la litero n.

VORTOSTUDADO

La diversaj formoj de niaj verboj

La verbojn ni konjugacias per la finaĵoj : as, is, os, u, us. La verbo konjugaciita estas en aktiva formo. La aktivsencajn (transitivajn) verbojn, kiel la pasivsencajn (netransitivajn) ni povas konjugacii en aktiva formo. — Kiam la verboj finiĝas per anta, inta, onta, ata, ita, ota finaĵo, — ilia formo estas pasiva, kaj ili estas partoj de vortogrupoj.

Krom la konjugaciajn kaj pasivformajn finaĵojn, la verboj povas ricevi vortopartojn, kiujn ni fiksas aŭ antaŭ, aŭ post ilin. Tiujn ĉi vortopartojn ni nomas : afiksoj. Laŭ tio, ke ni fiksas la afikson aŭ antaŭ, aŭ post la verbon — ni distingas antaŭafikson kaj postafikson. — Estas du tre gravaj postafiksoj, la afiksoj ig kaj. Per la helpo de— ni formas netransitivan verbon el transitiva, kaj per ig — transitivan el netransitiva. — Ekzemple : Mi aĉetas pomon. — La pomo aĉetiĝas en la tuta urbo. — « Aĉeti » estas transitiva verbo. Kun la afikso, ĝi fariĝas netransitiva i-vorto. — Se ni aldonas tiun ĉi afikson al transitiva verbo, tiam ni tute simple la staton de la komplemento esprimas — per aktiva formo de la verbo, ĉar
aĉetiĝas = estas aĉetata.

Kiel la pasiva formo de la verboj (ata, ita, ota-formo) deziras la prepozicion de, tiel la netransitiva formo de la transitivaj verboj ankaŭ la prepozicion de deziras : En la tuta urbo la sukero aĉetiĝas de la knaboj = En la tuta urbo la sukero estas aĉetata de la knaboj (En la tuta urbo la knaboj aĉetas la sukeron).

La verbo dormi estas netransitiva verbo. Al ĝi aligante la afikson ig — ni formas transitivan verbon : La patro dormas. — La patrino dormigas la infanon. Tiu ĉi ekzemplo montras, ke
dormigas = faras dormanta.

Do : La patrino faras dormanta (dormigas) la infanon. — La verbo kuri estas pasivsenca (netransitiva) i-vorto : La ĉevalo kuras. — Li kurigas (faras kuranta) la ĉevalon.

La signifo de— kun transitiva verbo. — Aldonante la afiksonal transitiva verbo — ni faras netransitivan i-vorton. Tiu ĉi okaze, la formo de la verbo restas aktiva kaj nur la senco fariĝas pasiva.
En sama kazo   iĝ = estas  …ata.

La pomo aĉetiĝas de la popolo = La pomo estas aĉetata de la popolo (La popolo aĉetas la pomon).

La verbo levi estas transitiva : Mi levas la tablon. — Tamen, oni diras : La suno leviĝas.
Tiu ĉi okaze   iĝ = fariĝas …ata.

Dirante : La suno leviĝas je la 5-a (horo) de la mateno — evidente estas, ke la sunon neniu levas, sed ĝi tute sole levas sin. Do, anstataŭ diri : La suno levas sin — ni tute trankvile povas uzi la formon perfiniĝantan : La suno leviĝas.

La signifo de ig — kun transitiva verbo. — Same, du sencojn povas havi la transitiva verbo, al kiu ni aldonas la afikson ig. — Al ili aligante la afikson ig — ni esprimas per la verbo, ke la ago estas farata de dua persono.
Tiu ĉi okaze   ig = faras  …ata.

Ekzemple : La direktoro skribigas leteron de la sekretario (La direktoro faras skribata la leteron de la sekretario).

Dirante : Mi decidigas mian amikon partopreni la ekskurson.
— la afikso   ig = faras  …anta.

Nome, tiu ĉi frazo signifas : Mi faras decidanta (mi decidantigas) mian amikon partopreni la ekskurson.

Alia ekzemplo : Mi scias la veron. — Mi sciigas (mi faras sciata) la veron al mia amiko. — Mi sciigas (mi faras scianta ; mi sciantigas) mian amikon pri la vero.

La signifo de— kun netransitiva verbo. — Aldonante la afiksonal pasivsencaj verboj — ni esprimas la komencon de la ago, pri kiu la signifo mem de la verbo parolas al ni.
Tiuokaze   iĝ = fariĝas  …anta.

Ŝi sidas. — Li sidiĝas (fariĝas sidanta) apud ŝin.

La signifo de ig — kun netransitiva verbo. — La afikso ig aligata al pasivsenca verbo — donas al ĝi aktivsencan formon.
En tiu ĉi okazo   ig = faras  …anta.

Ŝi sidas. — Ŝi sidigis (faris sidanta) lin apud sin. — Tiun ĉi formon de la netransitivaj verboj — ni uzas ankaŭ tiam, kiam la agon dua persono faras, kaj la aganto nur farigas tion : La patrino dormigas sian infanon de la servistino (La servistino dormigas [faras dormanta] la infanon, kaj la patrino nur ordonis tion).

Kion esprimas niaj verboj — per siaj aktivaj formoj ? — Nun, ni esploru kazojn, per kiuj ni povas respondi al la demando : Kion esprimas niaj verboj per siaj aktivaj formoj ?

Transitiva verba radiko esprimas :

La aganto faras ion : Mi skribas leteron (Mi estas skribanta leteron [La letero estas skribata de mi]). — La fraŭlo atendas la fraŭlinon (La fraŭlo estas atendanta la fraŭlinon [La fraŭlino estas atendata de la fraŭlo]). — La edzino lavas la ĉemizojn (La edzino estas lavanta la ĉemizojn [La ĉemizoj estas lavataj de la edzino]).

En la kazo de la transitiva verbo — la aganto ĉiam estas faranta tion, kion la verbo esprimas, kaj la verba komplemento estas farata tia, kian staton la verbo povas okazigi. (« Mi skribas leteron ». La vorto mi estas la aganto de la frazo. Do : Mi estas skribanta ; la vorto leteron estas komplemento. Do : La letero estas skribata).

Transitiva verba radiko + ig esprimas :

La aganto farigas ion de per iu : La direktoro skribigas leteron de per la sekretario (La direktoro estas skribiganta la leteron [La letero estas skribigata de la direktoro]. La sekretario estas skribanta la leteron [La letero estas skribata de la sekretario]). Tiuj ĉi frazoj signifas, ke la direktoro ordonis, diris : « Sekretario, skribu leteron ! » (La direktoro skribigas, la sekretario skribas.)

Transitiva verba radiko esprimas, ke la aganto faras ion. Se al transitiva verboradiko ni aldonas la postafikson ig, tiam la aganto agas : ordonas : La edzino lavigas la ĉemizojn de per la servistino (La edzino ordonis, diris al la servistino : « Servistino, lavu la ĉemizojn ! »  — Tiun ĉi fakton ni konstatas per la ekzempla frazo.) — En la frazo : « La edzino lavigas la ĉemizojn de per la servistino » — la gramatika aganto estas edzino (lavigantino), sed la faranto de la reala ago estas la servistino (lavantino). — En sama kazo, ne la gramatika aganto plenumas la faron esprimitan de ni per la transitiva verbo, al kiu ni aldonis la afikson ig, — sed la agon dua persono partoprenas, kaj li plenumas la faron. — En la ekzempla frazo ni uzis du prepoziciojn (de per) — por mencii, ke estas lavigantino kaj lavantino.

La fraŭlo atendigas la fraŭlinon de per la pordisto (La fraŭlo estas atendiganta la fraŭlinon de per la pordisto [La fraŭlino estas atendigata de la fraŭlo de per la pordisto]). — Tiuj ĉi frazoj signifas, ke la fraŭlo diris al la pordisto : « Pordisto, atendu ĉi tie la fraŭlinon ! » (La fraŭlo atendigas [La fraŭlo atendatigas : faras atendata la fraŭlinon]. La pordisto atendas).

La aganto faras ion : La fraŭlo atendigas (igas, faras atendanta : atendantigas) la fraŭlinon (La fraŭlo atendigas, la fraŭlino atendas).

Ĉi tie ni rimarku, ke ofte oni uzas transitivan verbon, aldonante al ĝi la postafikson ig — kaj oni uzas la novan formon de la verbo, kvazaŭ ĝi estus farita el netransitiva i-vorto. Tio estas : al transitiva verbo + ig — oni donas la sencon igi …anta, fari …anta. — Ekzemple : La fraŭlo atendigas la fraŭlinon = La fraŭlo igas atendanta la fraŭlinon (La fraŭlo faras, ke la fraŭlino estu atendanta). — La komplemento de transitiva verbo devus esti ĉiam : faras …ata. (Mi skribigas la leteron = Mi faras skribata la leteron. — Mi atendigas la fraŭlinon = Mi faras atendata [de la pordisto] la fraŭlinon). Oni povas atendigi fraŭlinon de per la pordisto — ekzemple, — sed en la senco, ke la fraŭlino estu atendata.

La fraŭlo atendigas (igas, faras atendata : atendatigas) la fraŭlinon de per la pordisto (La pordisto atendas). — La fraŭlo atendigas (igas, faras atendanta : atendantigas) la fraŭlinon (La fraŭlino atendas).

Do, transitiva verbo, al kiu ni aligas la afikson ig — havas du sencojn. — Per la verbo atendigi, ni esprimas : atendatigi de per iu, kaj atendantigi. — Tiam ni povas uzi la du prepoziciojn (de per), kiam ni uzas la transitivan verbon laŭ ĝia unua senco ; do, tiam, kiam unu el la komplementoj estas la faranto de la ago, kiun la verba radiko esprimas. Ni notu, ke anstataŭ de per, nur la prepozicion de oni uzas. La uzadon de de per ni nur por nia gramatika ekzercado konsilas.

Transitiva verbo + sin esprimas :

La aganto faras ion al si mem : La edzino lavas sin (La edzino estas lavanta sin kaj lavata de si mem). — La infano frue levas sin (La infano estas levanta sin kaj levata de si mem).

Ĉi tie ni rimarku, ke anstataŭ diri : ĝi levas sin — oni diras : ĝi leviĝas. — Ekzemple : La suno leviĝas je la 5-a de l’ mateno. — La verba formo leviĝas = estas levata de. Tial, ĉar en similaj okazoj evidente estas, ke neniu la sunon levas, sed ĝi sin mem levas — uzante la-formon de la verboj, nia frazo ne estas duba. Alia ekzemplo : Aleksandro fariĝas aktoro = Aleksandro faras sin aktoro. — La-formon de transitivaj verboj ni povas uzi en sama kazo tiam, kiam post la verbo ni povus diri : tute sole. Ekzemple : Aleksandro fariĝas (tute sole : de si mem) aktoro. — La suno leviĝas (tute sole : de si mem) je la 5-a de l’ mateno.

Por ke ni estu matematike precizaj tiam, kiam ni uzas post transitivaj verboj kun la dua senco la afiksojn ig kaj— estas absolute ne-bezonate, ĉar la aliaj vortoj de niaj frazoj precize montras al ni la sencon. Pensi pri enkonduko de novaj verbaj formoj — por distingi tiujn ĉi kazojn — egalvaloras la intencon malfaciligi nian lingvon. Nome, sama, speciala verba formo ja ne estas en niaj naciaj lingvoj mem kaj en ambaŭ kazoj nur unu formon aŭ prunteprenitajn formojn ni uzas. — La logikon de Esperanto pruvas la fakto, ke ni povas malkovri la du sencojn de tiuj ĉi verbaj formoj kaj ĝia riĉeco estas, ke per la helpo de aliaj finaĵoj ni eĉ precize esprimi povas ilin, kiel ni vidis en la kazo de tiuj transitivaj verboj, al kiuj ni aligas la afikson ig. Do, tiam, kiam ni uzos transitivan verbon kun la postafikso ig — kvazaŭ ĝi estus netransitiva verbo, anstataŭ atendigi, sciigi ni povas diri : atendantigi, sciantigi, kiam per n finiĝanta komplemento atendas, ekscias — kaŭze de la ago.

Transitiva verba radiko +esprimas :

Oni faras al la aganto : La letero skribiĝas de mi (La letero estas skribata de mi). — La fraŭlo atendiĝas de la fraŭlino (La fraŭlo estas atendata de la fraŭlino). — La ĉemizoj laviĝas de la edzino (La ĉemizoj estas lavataj de la edzino).

Tiu ĉi verba formo kun sama senco nur tre malofte estas uzata, tamen estas utile esplori ankaŭ tiun ĉi sencon de niaj transitivaj verboj.

La aganto faras al si mem, aŭ nekonata, ne esprimata faktoro faras al la aganto : La suno leviĝas (La suno levas sin). — La aganto de la frazo estas suno ; ĝi, la suno al si mem faris la agon : ĝi sin levis ; ĝin iu ne esprimita faktoro levis.

Aleksandro sciiĝis pri la vero (Aleksandro fariĝis scianta de la vero [scianto de la vero]). — La verba formo sciiĝis esprimas, ke per la frazo ne esprimita faktoro igis, faris scianta Aleksandron.

Kiun ajn klarigon ni donu pri transitivaj verboj, al kiuj ni ligas la afikson— ili signifas, ke la aganto de la frazo ĉu fariĝas, komencas esti, ĉu jam estas en stato tia, kian staton la verba radiko povas provoki al la komplemento. Tiu ĉi okaze transitiva verbo + iĝ = fariĝas …anta. — Mi sciigas la veron (Mi faras sciata la veron). — Mi sciiĝis pri la vero (Mi fariĝis scianta de la vero [scianto de la vero]). En tiu ĉi lasta kazo = ek. (Mi sciiĝis = mi eksciis).

Netransitiva verba radiko esprimas :

Io okazas al la aganto (La, aganto estas en iu stato) : La patro dormas (La patro estas dormanta). — La instruisto parolas pri la gramatiko (La instruisto estas parolanta pri la gramatiko [La gramatiho estas priparolata de la instruisto]). — La teatra prezentado daŭras (La teatra prezentado estas daŭranta). — La infano ploras pro la varma vetero (La infano estas ploranta pro la varma vetero). La mastro sidas (La mastro estas sidanta).

La komplementoj de netransitivaj verboj plej ofte cirkonstancaj komplementoj estas kaj ilin prepozicio ligas al la enfraza verbo. La staton de netransitiva verba komplemento per la pasiva formo de la enfraza verbo ni nur tiam povas esprimi, se ĝin al la verbo pri de prepozicio kunligas.

Netransitiva verba radiko + ig esprimas :

La aganto okazigas (faras) al iu, aŭ al io (La aganto metas la komplementon en tiun staton, kiun esprimas la verba radiko mem) : La patrino dormigas la infanon (La patrino estas dormiganta la infanon [La patrino faras dormanta la infanon] La infano estas dormigata de la patrino). — La instruisto paroligas la lernantojn (La instruisto faras parolantaj la lernantojn). — La direktoro daŭrigas la teatran prezentadon (La direktoro faras daŭranta ĝin). — La mastro sidigas la gastojn (La mastro faras sidantaj la gastojn [La mastro faras, ke la gastoj estu sidantaj]).

Netransitiva verbo +esprimas :

Io okaziĝas al la aganto (La aganto iras en tiun staton, kiun esprimas la verba radiko mem) : La infano dormiĝis (La infano ŝanĝis staton : ĝis nun ĝi ne dormis, sed nun ĝi komencas dormi). — La mastro sidiĝas (La mastro ĝis nun ne estis sidanta, sed nun li faras la movon por esti [por ke li estu] sidanta).

La postafiksofiksita al netransitiva verbo esprimas tiun agon, kiu estas inter la du statoj, kiujn la verbo per anta-, inta-, onta-formo, kaj kiun la sama verbo per nea senco en sama formo esprimas. Ekz. : Li estas sidanta, — li ne estas sidanta. — Por ke ne-sidanta homo estu sidanta, li devas fari movon. Tiun ĉi movagon esprimas la verba formo sidiĝi, kies egalvalora formo estas eksidi. Per sidiĝi ni akcentas la transiron el unu stato en la alian, per eksidi ni akcentas la mallongan daŭron de la ago.

La afiksoj ig kajaldonitaj al alispecaj vortoj. — El a-vortoj ankaŭ — per la afiksoni formas verbojn. Tiuj ĉi verboj esprimas, ke tio, pri kio ni parolas en la frazo — transformiĝas en staton, kiun staton povas kvalifiki la a-vorto mem, el kiu ni kreas la verbon. — La infano boniĝas (La infano ŝanĝas staton, nun li estas pli kaj pli bona).

El o-vortoj, kiuj abstraktan ideon esprimas ni ofte faras per la afikso— verbon. — La esperantistoj plezuriĝas en ĉiuj landoj (En ĉiuj landoj la esperantistoj iras en tiun staton, en kiu stato ili havas plezuron).

Al a- kaj o-vortoj ni povas aligi ankaŭ la afikson ig. Tiuj ĉi verboj signifas : la aganto faras tia la komplementon, kian staton povas kvalifiki aŭ okazigi la vorta radiko mem : La instruisto bonigas la infanon. La teatra prezentado plezurigis la ĉeestintojn.

FRAZOSTUDADO

Agprenanta komplemento

La aganto povas esti unu sola o-vorto, aŭ grupo de vortoj. La rolon de komplemento ankaŭ o-vorto aŭ vorta grupo ludas. — Ludante la rolon de agprenanta komplemento — la o-vorto ricevas la finaĵon n ; en sama kazo ĉi tiun finaĵon ricevas la aktiva vorto de vorta grupo.

La vortoj, kies fiinaĵo estas o — estas aktivaj. Ĉar la komplemento estas pasiva frazoparto, la vorto ludanta tiun ĉi rolon devas ricevi signon de pasiveco.

En la frazoj : La homo manĝas La homo parolas — la vorto homo staras sen signo de pasiveco, do, ĝi estas « aganto » ; do, ĝi faras, plenumas la agon esprimitan de ni per la enfraza verbo. Por ke vorto estu komplemento, ĝi devas havi signon de pasiveco. La komplementaj signoj de pasiveco estas la pasivaj finaĵoj, aŭ iu ajn prepozicio. — Por ke la vorto homo fariĝu komplemento, post transitiva verbo ĝi devas ricevi la finaĵon n kaj per tiu ĉi litero ĝi kompletigas, precizigas la sencon de la enfraza verbo. Tiam, kiam la vorto « homo », aŭ iu ajn alia o-vorto per n-finaĵo kompletigas precizigas la sencon de la enfraza verbo, tiam la komplemento estas agprenanta komplemento, ĉar per n finiĝanta vorto post transitiva verbo kvazaŭ sur sin prenas la agon de la aganto. Ekz. : Mi vidas la homon. La vorto « homon » estas agprenata komplemento. En la kazo de vorta grupo, inter kies membroj ĉiam estas unu aktiva vorto, tiu ĉi aktiva vorto devas finiĝi per la litero n. La per a finiĝantaj pasivaj membroj de vorta grupo ankaŭ ricevas la finaĵon n, se la aktiva membro de la vorta grupo, la o-vorto — estas agprenanta komplemento : Mi vidas la bonan homon. Se la pasiva membro de vortogrupo per prepozicio estas aligita al la aktiva membro de la vorta grupo, tiam nur la aktiva vorto ricevas la n-finaĵon. — Homo de bono (bona homo) estas per prepozicio kunligita grupo de vortoj, kunprepozicia vortogrupo. En samaj vortogrupoj la akiva membro estas la unua o-vorto, al kiu per prepozicio ni aligas la pasivan vorton. Por ke kunprepozicia vorta grupo fariĝu agprenanta komplemento, ni devas fiksi la literon n al la aktiva membro de la vorta grupo kaj la aliaj — per prepozicioj aligitaj pasivaj vortoj — ankaŭ en komplementa formo restas senŝanĝaj : Mi vidas la homon de bono (Mi vidas la bonan homon).

La demandaj vortoj de la agprenanta komplemento. — La agprenantan komplementon de la frazo ni rekonas per la demandaj vortoj : Kiun ? Kiujn ? (demandante pri persono, aŭ personoj) Kion ? Kiojn ? (demandante pri unu (Kion ?), aŭ pluraj (Kiojn ?) objektoj, bestoj, aŭ abstraktaj ideoj). Al tiuj ĉi demandaj vortoj ni aligas ankoraŭ la nomon de la gramatika aganto.

Ekzemploj : Mi vidas la bonan homon (Kiun mi vidas ? — La bonan homon). — Li vidas cent soldatojn (Kiujn li vidas ? — Cent soldatojn). — Heleno metis sian ĉapelon en la ŝrankon (Kion Heleno metis en la ŝrankon ? — Sian ĉapelon). — La servistino purigas la vestojn (Kiojn purigas la servistino ? — La vestojn).

Verbo, kiel komplemento. — En tiu okazo, kiam en la frazo unu konjugaciita kaj unu per i finiĝanta verbo estas, la verbo per i finiĝanta ofte agprenanta komplemento estas.

La komplemento aŭ per prepozicio, aŭ per pasiva finaĵo estas aligita al la verbo de la frazo. Tio, ĉu per prepozicio, ĉu ekzemple per la finaĵo n — ni aligu nian komplementon al la verbo, tio dependas de la verbo mem. La verbojn ni nur tiam konas, se ni ilin eklernas kun ĉiuj prepozicioj kaj pasivaj finaĵoj, per kiuj al ili ni povas kunligi komplementon. Certe, ni devas scii, kiuj verboj deziras la finaĵon n ? — Unu sama verbo povas havi diversspecajn komplementojn. La diversspecajn komplementojn per diversaj prepozicioj aŭ pasivaj finaĵoj ni aligas al la verbo. Se la verbo agprenantan komplementon deziras, la komplementan kvaliton ni esprimas, montras per la finaĵo n. — Mi konsilas al vi forvojaĝi el Eŭropo = Mi konsilas al vi forvojaĝon el Eŭropo (eleŭropan forvojaĝon). — Mi ŝatas danci = Mi ŝatas la dancon.

Senfinaĵa agprenanta komplemento. — Se la agprenanta komplemento estas tia vorto, kies fundamenta formo ne havas laŭregulan finaĵon, — tio estas : se ĝi ne finiĝas per o, a, aŭ e litero, la signon, la literon n de la agprenanta komplemento — ni ne aldonas al la vorto.

Ĉu vi vidis tigron ? Jes, mi vidis unu. — En tiu ĉi lasta frazo la agprenanta komplemento estas : unu. Neniam ĝi ricevas la finaĵon n. En la kazo, se nomo de nombro (unu, du, tri) estas agprenanta komplemento, al ĝi ni ne aligas la literon n. Se nomo de nombro ricevas alian gramatikan finaĵon, post tiu finaĵo ni aligas la komplementan signon, la agprenantan finaĵon n : Kioman akton de la komedio vi vidis ? La unuan.

La lokokomplementan vorton plu — ni ankaŭ povas uzi, kiel agprenantan komplementon. Ankaŭ ĝi ne ricevas la literon n : Kion vi scias plu ? — La vorto plu en tiu ĉi okazo signifas : alian aferon. Do : Kion vi scias plu ? = Kion vi scias alian aferon ? — La vorton plu en tiu ĉi senco oni ofte anstataŭigas per la tempokomplementa vorto : ankoraŭ. Do : Kion vi scias (plu =) ankoraŭ ?

Agprenanta frazo. — Ofte, la sencon de la enfraza verbo ne nur komplementoj kompletigas, precizigas, sed tiel nomataj duarangaj, dependaj frazoj, kiuj tute sole ne havas kompletan sencon (kiel la komplementoj mem), sed nur kune kun la verbo de la frazo. — Estas duarangaj frazoj, kiuj agprenantan ideon esprimas. Ilin ni nomas : komplementa agprenanta frazo.

Li diras (tion), ke vi bone parolas Esperanton (Kion diras li ? — Tion, ke vi bone parolas Esperanton). — Evitu for (malproksimen) tiun, kiu klaĉas kontraŭ aliaj (Kiun vi evitu ? — Tiun, kiu klaĉas kontraŭ aliaj). — Ne asertu tion, kio ne estas vera (Kion vi ne asertu ? — Tion, kio ne estas vera).

La kunligaj vortoj de agprenantaj frazoj. — La kunligaj vortoj de tiuj komplementaj frazoj, kiuj agprenantan ideon esprimas — estas : ke, kiu, kio. — La demandaj vortoj de la agprenantaj frazoj estas : kiun ? kion ?

Rimarko. — Neniam forlasu la literon n, se ĝin la verbo postulas ! Ne diru : « Mi legas Heroldo », sed « Mi legas Heroldon ». Almenaŭ oni devas diri : Mi legas la gazeton Heroldo.


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 7 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 9


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org