Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
retroiri al la listo de diversaj dokumentoj
Kiam ni studas la verbojn, ni devas denove kaj denove insisti pri la graveco de tiuj ĉi vortoj. Iliajn ĉiujn formojn ni devas senŝanceliĝante kompreni.
Tiun agon, kiam ni ŝanĝas la formojn de la verboj — ni nomas konjugacio.
Parolante pri unu, aŭ pli ol unu persono, objekto, besto, aŭ abstrakta ideo — la verbo ne ŝanĝas sian formon. Se ni parolas pri unu « afero », tion montras la simpla o-finaĵo de la vorto, kiu ludas la rolon de la « aganto ». Se ni parolas pri pluraj « aferoj », tion montras al ni la litero j, kiun ni fiksas al la vorto ludanta la rolon de la aganto. Ekz. : La hundo bojas (Nur unu hundo bojas). La hundoj bojas (Pli ol unu, du, tri, aŭ ankoraŭ plu hundoj bojas).
Koncerne la finaĵojn de niaj verboj, ni scias, ke ili samtempe modon kaj tempon esprimas. En Esperanto kvar modojn ni povas esprimi : la indikan, kondiĉan, ordonan kaj nedifinitan modon.
La finaĵoj de la indika modo estas : as, is, os ; tiu de la modo kondiĉa : us ; la ordona modo finiĝas per u, kaj la nedifinita per i.
La indika modo. — La indika modo havas tri finaĵojn : as, is, os. Per as ni esprimas la nunan, estantan tempon, la tempon, kiu estas ; per is la pasintan, la estintan tempon, la tempon, kiu estis ; per os la venontan, estontan tempon, la tempon, kiu estos.
esprimas tion, kiu okazas nun, en tiu ĉi momento, hodiaŭ, en la daŭro de la epoko, en kiu ni vivas. — Mi legas, li skribas, pluvas. — As esprimas tiun tempan cirkonstancon, kion esprimas ankoraŭ estas …anta.
Do : as = estas …anta.
Mi legas = mi estas leganta. — Li skribas = li estas skribanta. — Pluvas = estas pluvante. (Kiam en la frazo ne estas aganto, a transformiĝas en e finaĵon. )
As finaĵon ni uzas ankaŭ tiam, kiam en frazo — per dua verbo ni indikas supozon nuntempvaloran (supozon de valoro de nuna tempo) : Mi kredis, ke li estas malsana (Mi kredis ĝis nun, ke li estas malsana nun). Dirante : Mi kredis, ke li estis malsana — ni komprenas : Mi kredis ĝis nun, ke li estis malsana tiam aŭ tiam (hieraŭ, antaŭ kelke da tempo).
Ni povas uzi la finaĵon as anstataŭ is en rakontoj, kiam nia celo estas revivigi la historion jam okazintan : Mi faris viziton hieraŭ al nia klubprezidanto. — Diskrete mi ekfrapas la pordon de lia oficejo, kiam subite homo elkonturiĝas el la ombra angulo de la antaŭĉambro. — Kion vi deziras ? — demandis tiu homo de mi. — Paroli al sinjoro prezidanto ! — respondas mi. — Tiam li ĝentile malfermas la pordon, kaj anoncante mian deziron, li invitas min enpaŝi en la ĉambron…
Ni povas uzi la as finaĵon anstataŭ os, se la momentan agon ni precizigas per tempovortoj, kies signifo sendube esprimas venontecon. Parolante ekzemple matene, ni povas diri : Li venas hodiaŭ vespere (Li venos hodiaŭ vespere). — Li venas morgaŭ tagmeze (Li venos morgaŭ tagmeze).
Ni povas uzi as finaĵon anstataŭ us, se nia frazo senkondiĉan supozon esprimas : Se vi volas, vi povas labori. Per la frazo : Se vi volus, vi povus labori — ni ne supozas ties volon, al kiu ni parolas. Se vi estas inteligenta, vi aŭskultas min (Ni supozis la inteligentecon). Se vi estus inteligenta, vi aŭskultus min (Per tiu ĉi frazo, ni klare konstatas malinteligentecon).
Ni uzas as finaĵon anstataŭ u, se nian deziron demandante, per dubon esprimanta formo ni esprimas : Ĉu vi kredas, ke li trompas vin ? (Ne kredu ke li trompas vin !)
esprimas tion, kio okazis, kio estis jam antaŭ la tempo, kiam oni parolas : Mi legis, li skribis, pluvis. — Is esprimas ankaŭ tion, kion esprimas ankoraŭ estis …inta.
Do : is = estis …inta.
Mi legis = mi estis leginta. — Li skribis = li estis skribinta. Pluvis = estis pluvinte.
esprimas tion, kio okazos, kiu nur estos post la tempo, kiam oni parolas : Mi legos, li skribos, pluvos. — Os esprimas ankaŭ tion, kion esprimas ankoraŭ : estos …onta.
Do : os = estos …onta.
Mi legos = mi estos legonta. — Li skribos = li estos skribonta. Pluvos = estos pluvonte.
La ordona modo. — La ordona modo nur unu finaĵon havas, la finaĵon u. Per ĝi ni povas esprimi estantan, estintan kaj ankaŭ estontan tempon.
esprimas ies ordonon, volon, au deziron. U esprimas la ordonon, volon, aŭ deziron de la parolanto, aŭ de la aganto. — Legu ! — Skribu ! — Pluvu !
Se en la frazo, kies verbo per u finiĝas — ne estas gramatika aganto, tiam tio (la aganto) estas ĉiam la persono, al kiu oni parolas. Dirante : Legu ! — vi, aŭ ci estas la aganto, — la persono, al kiu ni parolas. En la frazo La knabo legu ! la gramatika aganto estas : la knabo.
En niaj frazoj ni povas mencii : kies ordono, volo, deziro estas, ke la ago okazu ? Tiu ĉi okaze ni diras : …ordonas, ke…, …volas, ke…, …deziras, ke… — La patro volas, ke la knabo legu. — Mi deziras, ke vi bone parolu Esperanton. — Tiuokaze, kiam en niaj frazoj ni mencias tiun, kies ordonon, volon, deziron ni esprimas, —tiam — eĉ, se la ordono, volo, deziro koncernas duan personon, ni devas tiun ĉi cirkonstancon mencii — uzante la vorton vi aŭ ci : Li deziras, ke vi legu.
Ni povas uzi as, is, os finaĵojn anstataŭ u, se ni indikas tiun, kies ordonon, volon, deziron ni esprimas per nia frazo. Ekzemple, anstataŭ diri : Mi deziras, ke vi legu — oni ofte diras : Mi deziras, ke vi legas, — Mi deziras, ke vi legos. En tiuj ĉi frazoj klare estas esprimata, — kiam la ago okazu. — Is finaĵon anstataŭ u, nur tiam ni povas uzi, se ankaŭ la ordono, volo, deziro estas pasinta : Mi deziris, ke li legis (Mi deziris, ke li legu).
La kondiĉa modo. — La kondiĉa modo ankaŭ nur unu finaĵon havas, la finaĵon us. Per ĝi ni povas esprimi estantan kaj estontan tempon. Kondiĉan estintan tempon nur kun la helpo de la verbo estas kaj per verbo, kies finaĵo estas inta — ni povas esprimi.
estas la finaĵo de kondiĉa ago aŭ stato. Tiu ĉi finaĵo esprimas estantan kaj estontan tempon, neniam pasintan. — Mi legus, li skribus, pluvus.
Dirante : « mi legus », « li skribus » — ni sentas, ke niaj frazoj ne estas kompletaj. El ili mankas la esprimo de la kondiĉo, laŭ kiu la ago okazas, aŭ okazos. — Mi legus, se… Per la vorteto se, ni anoncas la kondiĉon : Mi legus, se vi donus al mi libron (Mi legas tuj, se vi donas tuj ; Mi legos, se vi donos). Do, tiu ĉi frazo povas signifi : Mi legos (post certa tempo), se vi donas (tuj) libron al mi. — Mi legos (post certa tempo), se vi donos (morgaŭ, post certa tempo) libron al mi. — Mi legas (tuj, hodiaŭ), se vi donas (tuj, hodiaŭ) libron al mi.
Ni povas uzi anstataŭ us finaĵon, aŭ la finaĵon as, aŭ la finaĵon os. Ni povas uzi as, aŭ os finaĵon anstataŭ la finaĵon us — laŭ la bezono, laŭ la postulo de la tempo, kiam la ago okazus. Sed, por ke ni anstataŭigu la finaĵon us per la finaĵoj as, aŭ os — en nia frazo nepre devas troviĝi la vorteto se.
La nedifinita modo. — La nedifinita modo per i finiĝas. Per i, finiĝanta vorto ofte anstataŭas konjugaciitan verbon, el la sama verbo fareblan o-vorton, kiu per pasiva finaĵo aŭ per prepozicio la rolon de komplemento ludas.
La akcento de la tempo kaj la stato per la verbaj finaĵoj. — Kiam ni konjugacias per la finaĵoj as, is, os, ni esprimas agon, indikante — kiam la ago okazas ? — Kiam ni konjugacias verbon per la finaĵo u, ni esprimas agon, ordonante, volante, dezirante — kiam la ago okazu ? — Kiam ni konjugacias niajn verbojn per la finaĵo us, ni esprimas agon, menciante la kondiĉon, en kiu, laŭ kiu la ago okazas aŭ okazos.
Us-finaĵo neniam esprimas pasintan tempon. Per pasinta tempo kondiĉon ni esprimas tiamaniere, ke ni akcentas la staton de la aganto. Akcenti la agon de la aganto — ni tiel povas, se ni uzas la verbon esti kun alia a-forma verbo (Ekzemplo en iom posta paragrafo).
La verboj esprimas agon, aŭ staton. Per la finaĵoj as, is, os, ni akcentas la tempon de la ago, la agon de la aganto ; per la finaĵoj anta, inta, onta, ni akcentas la staton de la aganto. Tiu ĉi cirkonstanco permesas al ni, ke ni konsideru la verbojn, kies finaĵo estas anta, inta, onta — kiel a-vortojn. Kaj efektive, ili nur kvalifikas la gramatikan aganton.
Dirante : La knabo legas — ni scias, ke la knabo estas leganta. Ĉar bona homo estas homo, kiu estas bona — ni povas diri : knabo leganta. « Knabo leganta » signifas : knabo, kiu legas. — La litero a de la a-vortoj enhavas aluditaĵon. La aluditaĵo de la litero a estas : kiu estas. La aluditaĵo de la finaĵo anta estas : kiu …as. Knabo leganta = knabo, kiu legas. Do : tiu, kiu estas leganta, tiu legas.
La formulo de tiu ĉi konstato estas : …anta = kiu …as.
La dormanta homo estas homo, kiu dormas. — Skribanta homo estas homo, kiu skribas.
Dirante : La knabo legis — ni scias, ke la knabo estas leginta. La aluditaĵo de la verba finaĵo inta estas : kiu …is. Knabo leginta estas do : knabo, kiu legis.
Jen la formulo : …inta = kiu …is.
Dirante : La knabo legos — ni scias, ke la knabo estas legonta. La aluditaĵo de la finaĵo onta estas : kiu …os. Knabo legonta estas do : knabo, kiu legos.
Do, la formulo estas : …onta = kiu …os.
Leganta homo = leganto ; leginta homo = leginto : legonta homo = legonto.
La verbo esti konjugaciita kun anta-, inta-, onta-finaĵa alia verbo. — Kiel la as, is, os finaĵoj tri tempojn esprimas, — per la finaĵoj anta, inta, onta — ni esprimas en naŭ kazoj difinitajn tri agstatojn, en kiu stato la aganto povas esti. Per anta, inta, onta finiĝantajn verbojn ni povas uzi en priskriboj por varii nian stilon — kun la helpo de la verbo esti ; — aŭ sen ĝi — tute simple, kiel per ordinara a-vorto, ni kvalifikas o-vortojn. Cetere, en ĉiu kazo, tio ĉi estas la rolo de tiuj ĉi verbaj formoj ; ili nur kvalifikas la aganton — ankaŭ tiam, kiam ili estas uzataj apud la verbo esti. Ekzemple : La tuta familio estas leganta (familio). — La hundo estas bojanta (hundo). — Se tiuj ĉi verbaj finaĵoj per e finiĝas, ili verbon koncernas : La aktorino starante kantas.
La knabo legas
La knabo estas leganta = La knabo estas tia, kia estas knabo leganta (kia estas knabo, kiu legas). [La knabo legas]. — Silento regas en la ĉambro. Li estas leganta (li legas), lia edzino kudras (lia edzino estas kudranta), kaj la infanoj ĉiuj estas ludantaj (la infanoj ĉiuj ludas).
La knabo legis
La knabo estis leganta = La knabo estis tia, kia estas knabo leganta (kia estas knabo, kiu legas). [La knabo legis]. — Hieraŭ mi vizitis miajn amikojn. Ili ĉiuj, la tuta familio estis leganta (la tuta familia estis tia familio, kia estas leganta familio) [la familio legis], kiam mi alvenis. Kiam mi eniris en la ĉambron, ĉiuj birdoj estis kantantaj (ĉiuj birdoj kantis).
La knabo estas leginta = La knabo estas tia, kia estas knabo leginta (kia estas knabo, kiu legis). [La knabo legis]. — La patro ordonis, ke sia filo ĉiutage legu du paĝojn el Esperanta libro. Kiam vespere li alvenas hejmen, li diras al sia filo : — « Venu, kaj legu antaŭ mi viajn du paĝojn ! » — La patrino ekparolas : — « Lasu la infanon, li jam estas leginta » (li jam estas tia, kia estas tiu, kiu legis : li jam legis).
La knabo estis leginta = La knabo estis tia knabo, kia estas leginta knabo (kia estas knabo, kiu legis) [La knabo legis]. — Tiu profesoro, kiam estis knabo, ĉiuvespere estis leginta, ĉar dum la tuta tago li estis leganta (Dum la tuta tago li legis, sed en la vespero ne). — Antaŭ dek jaroj, kiam mi estis en Parizo, la parizanoj konstruis la Eifel-turon. — Ho, ne diru tion ! — diras alia. — Kiam antaŭ kvardek jaroj mi estis en Parizo, la parizanoj jam konstruintaj estis ĝin (Ili jam pli frue, antaŭ lia vizito konstruis ĝin).
La knabo estis legonta = La knabo estis tia knabo, kia estas legonta knabo (kia estas knabo, kiu legos) [La knabo legis]. — Kiam tiu ĉi profesoro estis knabo, li ĉiumatene estis legonta (estis tia, kia estas tiu, kiu legos), dum ĉiuj tagoj li estis leganta (li legis), kaj en la vesperoj li estis leginta (en la vesperoj jam ne legis).
La knabo legos
La knabo estos leganta = La knabo estos tia knabo, kia estas leganta knabo (li estos tia, kia estas tiu knabo, kiu legas) [La knabo legos]. — Nun mia filo estas malsana, kaj pro tio li ne legas, sed, kiam li resaniĝos, li estos leganta (li legos).
La knabo estos leginta = La knabo estos tia, kia estas leginta knabo [La knabo legos]. — Kiam mi finos mian laboron, kaj poste, kiam mi tralegis mian gazeton, mi estos leginta (mi estos tia, kia estas tiu, kiu legis).
La knabo estas legonta = La knabo estos tia, kia estas knabo leganta [La knabo legos]. — La knabo prenis libron el sia biblioteka ŝranko, certe li estas legonta (tia, kia estas tiu, kiu legos).
La knabo estos legonta = La knabo estos tia, kia estas knabo legonta [La knabo legos]. — Se la profesoro prenos libron el sia biblioteka ŝranko, certe, li estos leganta (certe, li legos), — sed, se lia edzino venos en la ĉambron, nur post ŝia foriro li estos leganta (nur tiam li legos : nur tiam li estos tia, kia estas tiu, kiu legos).
La knabo legu !
La knabo estu leganta = La knabo estu tia, kia estas (estis, estos) tiu, kiu legas [La knabo legu !]. — Dum la foresto de la patro, la knabo estu leganta (la knabo legu !) kaj ne iru ludi !
La knabo estu leginta = La knabu estu tia, kia estas (estis estos) tiu, kiu legis [La knabo legu !]. — Kiam mi alvenos hejmen, la knabo jam estu leginta, ĉar post mia alveno li desegnos kun mi.
La knabo estu legonta = La knabo estu tia, kia estas tiu, kiu legos [La knabo legu !]. — Dum mia libertempo, kiam mi ne estos ĉi tie, la knabo estu legonta ĉiuvespere (legu ĉiuvespere) !
La knabo legus
La knabo estus leganta = La knabo estus tia, kia estas tiu, kiu estas leganta [La knabo legus]. — La knabo estus leganta (la knabo legus), se li havus (se li estus havanta) libron.
La knabo estus legonta = La knabo estus tia, kia estas tiu, kiu legos [La knabo legus]. — La knabo estus legonta (la knabo legus) hodiaŭ vespere, se lia gazeto alvenos (estus alvenonta) ĝis tiam.
Pasinta kondiĉo. — Ĉar la finaĵo us ne esprimas pasintan tempon de kondiĉo, por esprimi ĝin — ni nepre devas uzi la tiel nomatan kunmetitan formon konjugacian de la verbo. Tio estas : konjugacii la verbon esti en simpla kondiĉa modo (estus), kaj poste uzi la verbon de la frazo — en inta-formo.
La knabo estus leginta = La knabo estus estinta tia, kia estas leginta knabo [La knabo estus leginta]. — Hieraŭ (antaŭ certa tempo) mi estus leginta, se mi estus havinta tempon.
La komplementon ni povas transformi — en aganton. — Estas okazoj, kiam la komplementon ni povas transformi en aganton. Tio estas, ke ni povas transformi en aktivan vorton, — en gramatikan aganton — la ĉiam pasivan komplementon.
Ni diru : Li manĝis viandon. — Pri la litero n ni jam konstatis, ke ĝi signifas : est’… …ata de. Laŭ tiu ĉi formulo : Li manĝas la viandon = la viando estas manĝata de li. — Tiu ĉi ekzemplo montras, ke la pasivan komplementon la vorton « viandon » — ni transformis en aktivan formon, kiu aktiva formo la rolon de aganto ludas. — En la frazo : « Li manĝas la viandon », la aganto estas : « Li ». La aktiva vorto « li », kiu en tiu ĉi frazo estis aganto, fariĝas pasiva tiam, kiam ni transformas en aktivan vorton — la pasivan parton de la frazo, la komplementon ; en la ekzempla frazo — la vorton « viandon ». — « Li », kiel pasiva parto de frazo, — do tiam, kiam « li » sekvas prepozicion kaj tiu ĉi prepozicio al verbo kunligas ĝin — ludas la rolon de komplemento. Do, tiam, kiam ni faras el aktiva frazparto pasivan frazparton, tiam ni transformas aganton en komplementon ; kiam ni faras aktivan frazparton el pasiva parto de frazo, tiam ni transformas en aganton la komplementon.
Alia ekzemplo : Margaredo (aganto, do : aktiva frazparto) karesas (asertilo) la katon (komplemento, do : pasiva frazparto) = La kato (aganto, do : aktiva frazparto) estas karesata (asertilo) de Margaredo (komplemento, do : pasiva frazparto).
La statesprimo de la komplemento. — Tri finaĵoj estas en Esperanto, per kies uzo ni povas transformi en aganton la komplementon. Tio estas : en Esperanto per tri finaĵoj ni povas esprimi la staton de la komplemento. Tiuj ĉi tri finaĵoj estas : ata, ita, ota.
Laŭ tio, ke « Li manĝas, manĝis, aŭ manĝos la viandon », la stato de la viando estas : manĝata, manĝita, aŭ manĝota. — Li manĝas la viandon = la viando estas manĝata de li. — Li manĝis la viandon = la viando estas manĝita de li. — Li manĝos la viandon = la viando estas manĝota de li. — Tiuj ĉi ekzemploj al ni montras, ke n povas signifi ne nur : est’… …ata de, sed ankaŭ : n = est’… …ita de kaj : est’… …ota de.
n = est’… …ata de
La viando estas manĝata. — Nun li manĝas la viandon = la viando estas manĝata de li nun.
La viando estis manĝata. — Hieraŭ mi estis ĉe li : li manĝis la viandon = la viando estis manĝata de li, kiam mi estis ĉe li.
La viando estos manĝata. — Li aĉetis viandon, certe li manĝos la viandon = la viando estos manĝata de li.
n = est’… …ita de
La viando estas manĝita. — Mi volas manĝi viandon. Mi serĉas la pecon de viando, kiu restis ĉe la fino de la tagmanĝo. — Kie estas la viando ? — mi demandas. Oni respondas : Aleksandro jam manĝis la viandon = la viando jam estas manĝita de Aleksandro.
La viando estis manĝita. — Kiam mi hieraŭ hejmen iris, la viando jam estis manĝita de Aleksandro = Aleksandro jam manĝis la viandon, kiam mi hieraŭ hejmen iris.
La viando estos manĝita. — Antaŭ la fino de la semajno (dum la semajno) ni manĝos la viandon = la viando estos manĝita de ni antaŭ la fino de la semajno (dum la semajno).
n = est’… …ota de
La viando estas manĝota. — Mi ektrovas la viandon. Mi prenas tranĉilon, sed ankoraŭ mi ne manĝas : La viando estas manĝota de mi = mi manĝos la viandon.
La viando estis manĝota. — Mi manĝis la viandon tagmeze. En la mateno, kiam mi nur tranĉis en pecetojn la viandon : la viando nur estis manĝota de mi = mi nur manĝos la viandon.
La viando estos manĝota. — Morgaŭ tagmeze, se mi havos apetiton : mi manĝos la viandon = la viando estos manĝota de mi, morgaŭ tagmeze, se mi havos apetiton.
Tre rekomendite estas fari multajn ekzercadojn per tiuj ĉi a-formaj verboj — transformante la komplementon en aganton, kaj la aganton en komplementon, ĉar tiel ĉi ni alkutimiĝas al la uzado de la tre grava litero n.
En niaj frazoj iu agas. Tiu, kiu agas, tiu estas la aganto. La agon aŭ staton esprimanta i-vorto montras al ni, kion faras la aganto ? — Esprimante per verbo tion, kion faras la aganto — ni asertas. Per la i-vortoj ni asertas tion mem, kion la verbo signifas. Tion, kion la verbo signifas, esprimas — ni asertas pri la aganto. Asertante, — nian agon mem ni nomas aserto. Tio, kion ni asertas — estas asertaĵo. Ties sintaksa, frazostuda nomo, per kio ni asertas — estas asertilo. Ni asertas per la verboj. El frazostuda vidpunkto do, la i-vortojn ni nomas asertilo.
En la frazo Jozefo laboras — la aganto estas Jozefo ; la i-vorto laboras — esprimas tion, kion Jozefo faras. Esprimante tion, kion Jozefo faras, ni asertas. Tie ĉi ni asertas per la verbo laboras. Per kio ni asertas, tio estas la asertilo. En la frazo Jozefo laboras — la asertilo estas : laboras (Kion faras Jozefo ? — Laboras). — La hundo bojas (Kion faras la hundo ? — Bojas).
La asertilo povas esti du aŭ pli ol du verboj. — En sama frazo, sama aganto povas havi du aŭ pli ol du asertilojn. Tiu ĉi okaze, la sola aganto faras ĉiujn agojn, kiujn la verboj esprimas. Ekz. : Jozefo kantas, skribas kaj pensas (Kion faras Jozefo ? — Jozefo kantas, skribas kaj pensas).
Verboj, kiuj sole ne povas ludi la rolon de asertilo. — Estas verboj, kiuj sole ne ĉiam povas ludi la rolon de la asertilo. Tiaj ĉi estas, ekzemple, la verboj : povi, devi. — Ekz. : Kiu devas, tiu povas. Tiu ĉi okaze ja sole ili staras, sed la plej ofte kun alia verbo — kies finaĵo devas esti i — formas ili nur asertilon. Ekz. : Mi povas kompreni Esperanton. — Mi devas forvojaĝi en Anglujon.
Kiel ni vidas, kiam du verboj formas unu solan asertilon, tiam la dua, per i finiĝanta verbo estas kompletigata de ni per la komplemento. — « Mi povas Esperanton » — nenion signifas, sed : « Mi komprenas Esperanton » — jes. La vorto « Esperanton » estas do, la komplemento de la verbo « kompreni ».
Alifoje, ambaŭ verboj havas komplementon. Tio estas, ke ne nur la verbo, kiu per i finiĝas, sed ankaŭ la alia, kiun ni konjugacias. Ekz. : Mi konsilas al li forvojaĝi el Eŭropo. La komplemento de « konsilas » estas « al li », la komplemento de « forvojaĝi » estas « el Eŭropo ». « Konsilas forvojaĝi » tamen nur unu solan asertilan ideon esprimas. — Tamen, ni povus konsideri la verbon, kiu per i finiĝas — kiel komplementon de la unua, konjugaciita verbo, ĉar la verbon per i finiĝantan — ni povas transformi en o-vorton kaj laŭ la deziro de la konjugaciita verbo — ĝin uzi, kiel komplementon. — Mi konsilas al vi forvojaĝi el Eŭropo = Mi konsilas al vi forvojaĝon el Eŭropo. — « El Eŭropo » ne estas komplemento de « konsilas », sed ĝi kun la vorto « forvojaĝon » — vortan grupon formas. — Forvojaĝo el Eŭropo = eleŭropa forvojaĝo. Do, ni povas diri : Mi konsilas al li eleŭropan forvojaĝon.
Jen la listo de tiuj verboj, kiuj kun dua i-vorto ludas la rolon de asertilo. — Plej ofte post tiuj ĉi verboj ni uzas duan verbon kun i-finaĵo :
Admoni. — La Cseh-instruisto admonas la gelernantojn multe paroli en nia lingvo (Li admonas ilin, ke ili multe parolu en Esperanto).
Afekti. — Li afektas malestimi la mondon (Li afektas la malestimon de la mondo).
Aflikti. — Bona homo afliktas (morale suferas) vidi malfeliĉulojn (Bona homo afliktas pro la vido de malfeliĉuloj ; bona homo afliktas, se vidas malfeliĉulojn).
Akordiĝi. — Kiu ĝisfunde konas nian lingvon, tiu akordiĝas konsenti, ke ĝi estas perfekta (tiu en akordo konsentas, ke…).
Ami. — La fraŭlino amas flegi (elkore flegas) la vunditojn (amas la flegadon de la vunditoj).
Ambicii. — La Lingva Komitatano ambicias paroli en la kunvenoj (havas ambicion paroli).
Amuziĝi. — La knaboj amuziĝis ektrafi la kapon de la monumento (Ili amuziĝis pri la ektrafo de la kapo…).
Aspiri. — Li aspiras fariĝi inĝeniero.
Aŭdi. — La dormantoj ne aŭdas miaŭi la katojn (Ili ne aŭdas, ke la katoj miaŭas).
Bedaŭri. — Bona homo bedaŭras vidi malfeliĉulojn. (Li bedaŭras, se li vidas… ; li bedaŭras, ke vidas malfeliĉulojn).
Bonvoli. — Li bonvolis diri al mi, ke vi estos hejme dimanĉon (Li havis la bonvolon diri al mi…).
Bruli. — Li brulas de deziro ekkoni la fraŭlinon (Li brulas pro deziro ekkoni ŝin).
Celi. — La Esperantistoj celas viziti fremdajn landojn (Ili havas la celon viziti… ; ili havas, kiel celon viziti fremdajn landojn).
Ĉesi. — Neniam ĉesu kredi pri la sukceso de Esperanto (Ne ĉesu kredi, ke Esperanto sukcesos) !
Daŭrigi. — Malgraŭ la malpermeso, li daŭrigis paroli (Li daŭrigis la parolon).
Decidi. — Mia amiko decidis foriri (Li decidis, ke li foriras).
Deteni — Saĝa homo detenas sin paroli, en maloportunaj cirkonstancoj (Li detenas sin, ke li parolu…).
Devi. — Vi devas lerni Esperanton !
Devigi. — La socia ordo devigas nin konstante labori (La socia ordo devigas nin, ke ni konstante laboru).
Deziri. — La fraŭlino deziras danci (La fraŭlino havas deziron danci).
Dresi. — Mi dresis mian katon stariĝi en la angulo de la ĉambro (Mi dresis ĝin, ke ĝi stariĝu en la angulo).
Dubi. — La komitato ne dubas atingi sukceson (La komitato ne dubas, ke ĝi atingos sukceson).
Esperi. — Li esperas sukcesi (Li esperas, ke li sukcesos).
Eksciti. — La pipro ekscitas nin tusi (La pipro ekscitas nin al [je] tuso).
Eviti. — Evitu ripeti, kion mi diris al vi hieraŭ (Evitu ties ripeton, kion mi diris al vi).
Forgesi. — Mi forgesis skribi al vi.
Helpi. — Helpu min fini ĉi tiun laboron (Helpu min, ke mi finu tiun ĉi laboron) !
Heziti. — Cseh-kursanoj ne hezitas paroli Esperante.
Honti. — Li ne hontas ne pagi sian ŝuldon (Li ne havas honton ne pagi sian ŝuldon).
Inspiri. — La muzo de l’ poetoj inspiras verki versojn.
Instigi. — La instruisto instigas respondi la gelernantojn (Li instigas [admonas] la gelernantojn al respondo ; li instigas ilin, ke ili respondu).
Instrui. — La profesoro instruas paroli Esperanton.
Intenci. — Nia amiko intencas aĉeti domon (Li havas intencon aĉeti domon).
Inviti. — La UEA-delegito invitis ĉe lin tagmanĝi la eksterlandajn Esperantistojn.
Iri. — La fraŭlino ne iras promeni kun li.
Ĵuri. — Ni ĵuris batali por reunigi la homaron (Ni ĵuris, ke ni batalos, por ke ni reunuigu la homaron).
Klopodi. — Li klopodos bonege labori.
Komenci. — Post la respondo, la fraŭlino komencis plori.
Komisii. — La mastrino komisiis la servistinon aĉeti pomon.
Kondamni. — La instruisto kondamnis lin resti ĝis la vespero en la lernejo.
Konsenti. — Li konsentis partopreni en la ekskurso.
Konsili. — Mi konsilas al vi traduki vian verkaĵon en Esperanton (Mi konsilas al vi, ke vi traduku vian verkaĵon…).
Konspiri. — La malkontentuloj konspiras renversi la registaron.
Kontentigi. — La geamantoj ne havis tempon renkontiĝi, ili kontentigis sin skribi unu al la alia.
Kredi. — Li kredas atingi sian celon (Li kredas, ke li atingas sian celon).
Kuraĝi. — Li ja kuraĝas ataki.
Kutimi. — Petro kutimas ellitiĝi je la sesa de l’ mateno (Petro havas kiel kutimon ellitiĝi…).
Kutimigi. — La filozofio kutimigas nin pensadi (la filozofio kutimigas nin al pensado).
Kutimiĝi. — Laŭ mia konsilo, li alkutimiĝis skribi, legi kaj paroli Esperante.
Laciĝi. — Esperantisto neniam laciĝas propagandi la homaman ideon, el kiu naskiĝis nia lingvo.
Lasi. — Lasu la infanon lerni !
Lerni. — La knabo lernas skribi.
Logi. — Li logas ŝin promeni iri.
Meriti. — Aleksandro meritas esti punita.
Minaci. — La milito minacas eksplodi.
Neglekti. — La fraŭlino neglektas fari ordon en sia ĉambro.
Obstini. — Li ankoraŭ ĉiam obstinas foriri en Amerikon.
Opinii. — Li opinias paroli elokvente (Li opinias, ke li parolas elokvente).
Ordoni. — La kapitano ordonis purigi la kazernon.
Pasigi. — Li pasigas sian tempon por skribi kaj legi (Li pasigas sian tempon skribante kaj legante).
Peni. — Mi penas diri al vi (Mi havas penon diri al vi), ke via tasko estas absolute malbona.
Permesi. — Permesu al mi sciigi vin, ke mi vizitos vin.
Persisti. — Li persistas (obstinas) studi la latinan lingvon, kvankam nenian praktikan valoron ĝi havas.
Peti. — Mi petas vin rigardi (rigardu !) la bildon.
Petegi. — La akuzito petegis la juĝiston malkondamni lin.
Plivalori. — Plivaloras ridi, ol plori.
Povi. — La aktorino ne povas kanti hodiaŭ.
Preferi. — Li preferas nenion diri, ol paroli malsaĝe.
Prepari. — Ili preparas sin foriri.
Preskribi. — La kuracisto preskribis preni ĉiuhore medikamenton.
Pretigi. — Ili pretigas sin foriri.
Prokrasti. — La entreprenisto prokrastis pagi sian ŝuldon.
Promesi. — La aktoro promesis partopreni la kunvenon.
Proponi. — Mi proponas al vi pagi vian ŝuldon (Mi proponas al vi, ke pagu vian ŝuldon) !
Provi. — La edzino vane provis pacemigi sian edzon.
Provoki. — La ĵonglisto lerte provokis la promenantojn rigardi sin.
Rajtigi. — La prezidanto rajtigis lin paroli.
Rapidi. — Kiam ili alvenis, ŝi rapidis fari ordon en sia ĉambro.
Rapidigi. — La mastro rapidigas labori siajn dungitojn.
Rekomendi. — La Cseh-metoda instruisto rekomendas al la gelernintoj legi gazetojn, skribi leterojn kaj fari konversaciojn.
Rifuzi. — La loĝantoj rifuzis pagi sian luprezon.
Riski. — Neniam risku paroli antaŭ malinteligentuloj. — Se vi iras tien, vi riskas vin mortigi de la indiĝenoj.
Scii. — Li scias kalkuli rapide.
Sendi. — La mastro sendis la serviston aĉeti pomon.
Sopiri. — La fraŭlino sopiras vidi sian amaton.
Sukcesi. — Li sukcesis atingi sian celon.
Ŝajnigi. — La fraŭlino ŝajnigis ne vidi sian admiranton.
Ŝarĝi. — Li ŝarĝis sin konvinki sian amikon pri lia eraro.
Ŝati. — La stomakamantoj tre ŝatas manĝi.
Timi. — La edzino ne timis trompi sian edzon.
Tremi. — Li tremas ekkompreni la konduton de sia edzino.
Valori. — Pli multe valoras agi, ol paroli.
Vidi. — Ni vidas kuri ĉevalon.
Voli. — Li kaj ankaŭ ŝi volas paroli Esperante.
El la ekzemploj ni povas konstati, ke la verbo, kies finaĵo i estas — reale komplementan rolon ludas kaj ĝin per prepozicio aŭ per pasiva finaĵo ankaŭ ni povas uzi. Alifoje, per kunliga vorto (ke) en formo de dependa frazo ni ĝin aligas al la verbo. Tiu ĉi foje — kiel cetere ĉiam — la dependa frazo nenio alia estas, ol komplemento aligita al la verbo de la ĉefa frazo per kunliga vorto.
La konjugaciitan verbon mem ni povas ankaŭ transformi en komplementon per la signifo mem de tiuj ĉi verboj. Se ni diras, ekzemple : Li obstinas rigardi la fraŭlinon, — tio signifas : Li havas obstinon rigardi la fraŭlinon ; se ni diras : Neniam ĉesu kredi pri la sukceso de Esperanto, — tio signifas : Neniam faru ĉeson kredi pri la sukceso de Esperanto ; se ni diras : Kiu konas nian lingvon, tiu akordiĝas konsenti, ke ĝi estas perfekta, — tio signifas : Kiu konas nian lingvon, tiu estas en akordo konsenti, ke ĝi estas perfekta. — Konsekvence, tiuj ĉi tri verboj : fari, havi kaj esti kun propra komplemento povas ludi la rolon de asertilo kun dua i-finaĵa verbo. Same, ankaŭ senagantaj verboj. Ekzemploj :
Sufiĉi. — Nur sufiĉas (Nur estas sufiĉe) rigardi lin por konstati, ke li estas malsana.
Ŝajni. — Ŝajnas interese vidi la teatraĵon (Ŝajnas, ke tio estos interesa, se ni vidos la teatraĵon).
Temi. — Temas (La demando estas) paroli pri gramatiko.
Fari. — Faru al mi la plezuron sciigi min pri la rezulto !
Havi. — La geamantoj ne havis tempon rekontiĝi.
Esti. — Estas ĉagrenige konstati lian malobeon. — Estas facile diri, sed malfacile fari. — Estis grave al (por) tiu ĉi nacio okupi la najbaran landon (Estis grave, al tiu ĉi nacio, ke ĝi okupu la najbaran landon). — Estas necese multe legi (Tio estas necesa, ke ni multe legu). — Estas jam tempo realigi niajn projektojn (La tempo jam alvenis, ke ni realigu niajn projektojn). — Estus bone partopreni ĉiujn kongresojn (Tio estus bona, se ni partoprenus ĉiujn kongresojn). — Estus ne nur interese, sed ankaŭ utile partopreni niajn kongresojn (Tio estus ne nur interesa, sed ankaŭ utila, se ni partoprenus niajn kongresojn). — Estus plivalore ne iri tien (Tio valorus pli [plu], se ni ne iros tien). Estus agrable fari ekskurson en la arbaron (Tio estus agrabla, se ni farus ekskurson). — Estas rekomendite multe legi (Tio estas rekomendita, ke oni multe legu).
En la supraj frazoj la verboj sufiĉi, ŝajni, temi, kaj ankaŭ esti — estas uzataj sen aganto. Tiuj ĉi verboj, precipe la verbo esti en sama cirkonstanco ne staras sole, sed havas komplementon : manieron esprimantan e-vorton (Estus bone,… Estus utile,…). Tiu ĉi, per e finiĝanta vorto al la verbo esti rilatas, tial ĝia finaĵo estas e. Se ia verbo esti havas aganton, tiam la komplementa vorto kvalifikas la aganton kaj pro tio ĝia finaĵo ne la litero e, sed la litero a estas : Mi estas kontenta. — Samajn frazojn ni ankaŭ povas kompletigi per frazoparto, kiun i-finaĵa verbo ligas al la konjugaciita verbo : Mi estas kontenta vidi vin (Mi estas kontenta pro tio, ĉar mi povas vin vidi). — Li estas senkuraĝigita konstati malgajnon (Li estas senkuraĝigita, ĉar li konstatis malgajnon). — Ni estos ĝojigataj vin akcepti en nia hejmo (Ni estos ĝojigitaj, se ni vin povos akcepti en nia hejmo). — Li estas feliĉa fari bonon (Li estas feliĉa, ĉar [se] li povas fari bonon). — Li estas laca labori (Li ne plu povas labori, ĉar li estas laca).
Alispecaj ekzemploj : Via vico estas paroli (Vi havas la vicon por paroli). — La rolo de la civitanoj estas pagi imposton. — La arto esti feliĉa konsistas kontentigi sin ĉiam kaj per ĉio (Tiu arto, per kiu ni povas esti feliĉaj — konsistas el tio, ke ni kontentigu nin ĉiam, kaj per ĉio).